La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10 – Firme Fiksitaj

La taglumo preskaŭ jam malaperis kiam, fine, la floso estis preta.

“Multe granda ĝi ne ’stas,” diris la maljuna Velisto, “sed mi nemulte pezas, kaj vi, Trot, apenaŭ pezas duone kiel mi, kaj la vitra kanjo ne kalkulindas.”

“Sed ĝi estas sendanĝera, ĉu ne?” demandis la knabino.

“Jes; ĝi estas sufiĉe bona por porti nin al la insulo kaj reporti nin, kaj nenion pli ni rajtas esperi.”

image-057

Dirinte tion, Kap’tano Vilĉjo puŝis la floson en la akvon, kaj kiam ĝi flosis, li paŝis sur ĝin kaj etendis sian manon al Trot, kiu rapide sekvis lin. La Vitra Kato la plej lasta suriris la floson.

La velisto jam tranĉis longan stangon, kaj ankaŭ ĉizis platan remilon, kaj per ili li facile movis la floson trans la riveron. Dum ili proksimiĝis al la insulo, la Mirinda Floro fariĝis pli klare videbla, kaj ili rapide decidis ke la Vitra Kato ne tro alte laŭdis ĝin. La koloroj de la floroj kiuj aperis rapide sinsekve estis rimarkinde brilaj kaj belaj, kaj la formoj de la floroj estis variaj kaj kuriozaj. Efektive ili tute ne similis al ordinaraj floroj.

Ĉar tiom fikse Trot kaj Kap’tano Vilĉjo rigardadis la Oran Florpoton en kiu estis la Magia Floro, ili apenaŭ rimarkis la insulon mem ĝis la floso sursabliĝis. Sed tiam la knabino krietis: “Estas tre strange, Kap’tano Vilĉjo, ke nenio alia kreskas ĉi tie, nur la Magia Floro.”

Tiam la velisto rigardis la insulon kaj vidis ke ĝi estas nur nuda tero, sen herboj, sen ŝtonoj, sen eĉ folio da greso. Trot, fervora ekzameni de pli proksime la Floron, saltis de la floso kaj suprenkuris la dekliveton ĝis atingi la Oran Florpoton. Tie ŝi staris apud ĝi senmove kaj miroplene. Kap’tano Vilĉjo apudiĝis, pli malrapide, kaj ankaŭ li staris silente admirante dum kelka tempo.

“Al Ozma plaĉos ĉi tio,” komentis la Vitra Kato, kiu sidiĝis por rigardi la ŝanĝiĝantajn kolorojn de la floroj.

“Mi certas ke neniu alia donos al ŝi egale belan naskiĝtagan donacon.”

“Ĉu vi s’pozas ke ĝi estas tre peza, Kap’tano? Kaj ĉu ni povos porti ĝin hejmen sen rompi ĝin?” demandis Trot maltrankvile.

“Nu, mi jam levis multe pli grandajn objektojn,” li respondis; “sed ni trovu kiom ĝi pezas.”

Li penis antaŭenpaŝi, sed li ne povis levi sian viandan piedon de la tero. Lia ligna kruro ŝajnis sufiĉe libera, sed la alia rifuzis moviĝi.

“Ŝajne mi fiksiĝis, Trot,” li diris, perplekse rigardante sian piedon. “Ne ’stas koto, kaj ne ’stas gluo, sed io neebligas moviĝon.”

La knabino penis levi siajn proprajn piedojn, por pliproksimiĝi al sia amiko, sed la tero firme tenis ilin same kiel la piedon de Kap’tano Vilĉjo. Ŝi penis glitigi ilin, aŭ turni ilin, sed estis senutile; ŝi povis movi la piedojn eĉ ne onon da milimetro.

“Strange!” ŝi kriis. “Kio okazis al ni, laŭ via supozo, Kap’tano Vilĉjo?”

“Mi penas kompreni,” li respondis. “Deprenu viajn ŝuojn, Trot. Eble nur la ledaj plandumoj fiksiĝis al la tero.”

image-058

Ŝi klinis sin kaj mallaĉis siajn ŝuojn, sed ŝi trovis ke ŝi ne povas eltiri siajn piedojn. La Vitra Kato, kiu ĉirkaŭmarŝadis tute nature, kiel ĉiam, nun diris:

“Via piedo havas radikojn, Kap’tano. kaj mi povas vidi la radikojn eniri la teron, kie ili disetendiĝas ĉiudirekte. Estas same pri Trot. Tial vi ne povas movi vin. La radikoj fikse tenas vin.”

Kap’tano Vilĉjo estis iom dika kaj ne povis bone vidi siajn piedojn, sed li kaŭriĝis kaj ekzamenis la piedojn de Trot kaj decidis ke la Vitra Kato pravas.

“Vera misfortuno,” li deklaris, per voĉo kiu montris ke li estas nekomforta pro la trovo. “Ni ’stas kaptitaj, Trot, sur ĉi tiu kurioza insulo, kaj mi demandas al mi kiel ni povos liberiĝi, por povi reiri hejmon.”

“Nun mi scias kial la Kolizulo ridis pro ni,” diris la knabino, “kaj kial li diris ke neniuj bestoj iam venas al ĉi tiu insulo. La bestaĉo sciis ke ni kaptiĝos, kaj ne volis averti nin.”

Intertempe, la Kolizulo, kvankam fiksita al la tero per la paliso de Kap’tano Vilĉjo, frontis al la insulo, kaj nun la malafabla mieno kiu kovris ĝian vizaĝon kiam ĝi defiis kaj mokis Kap’tanon Vilĉjon kaj Troton ŝanĝiĝis al amuziĝo kaj scivolemo. Kiam ĝi vidis ke la aventurantoj jam atingis la insulon kaj staras apud la Magia Floro, ĝi elspiregis kontente – longa, profunda spiro kiu ŝveligis ĝian profundan bruston ĝis la besto povis senti ke la paliso tenanta lin moviĝas iomete, kvazaŭ tirante sin el la tero.

“Ha!” murmuris la Kolizulo, “iom pli da tio liberigos min kaj permesos min eskapi!”

Do li komencis spiri kiel eble plej forte, laŭeble pufigante sian bruston per ĉiu enspiro, kaj farante tion li sukcesis levi la palison per ĉia potenca spirego, ĝis fine la Kolizulo – uzante la muskolojn de siaj kvar kruroj kiel ankaŭ siajn profundajn spirojn – trovis sin libera de la sabla grundo. La paliso tamen plu trapikis lin, do li trovis rokon profunde fiksitan en la bordon kaj premis la akran pinton de la paliso sur la surfacon de tiu roko ĝis li plene puŝis ĝin tra sian korpon. Post tio, implikante la palison inter kelkaj dornaj arbustoj, kaj tordante sian korpon, li sukcesis plene eltiri ĝin.

“Jen!” li krietis, “restas tiuj du truoj en mi, sed mi estas preskaŭ egale bona kiel antaŭe; sed mi devas agnoski ke tiu maljuna lignokrurulo savis kaj sin kaj la knabinon per mia kaptiĝo.”

Nu, la Kolizuloj, kvankam la plej malagrablaj uloj en la Lando Oz, estis tamen magiaj loĝantoj de magia Felando, kaj en ilia naturo iom da bono estis miksita kun la malbono. Ĉi tiu kolizulo ne estis tre venĝema, kaj nun, kiam liaj eksmalamikoj verŝajne pereos, lia kolero pri ili fadis.

“Nia propra Kolizula Reĝo,” li pensis, “havas certajn proprajn magiajn povojn. Eble li scipovas ŝtopi tiujn du truojn en mia korpo.”

Do sen pli atenti Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon ol ili atentas lin, li eniris la arbaron kaj trotis laŭ sekreta vojo kiu kondukis al la kaŝejo de ĉiuj Kozizuloj.

Dum la Kolizulo sukcesis eskapi Kap’tano Vilĉjo prenis sian pipon el sia poŝo kaj plenigis ĝin per tabako kaj bruligis ĝin. Poste, dum li elblovis la fumon, li penis elpensi kion fari.

“Ŝajne la Vitra Kato estas libera,” li diris, “kaj ankaŭ mia ligna kruro ne radikiĝis. Do nur karno kaptiĝas.”

“Magio kaŭzas tion, Kap’tano!”

“Mi scias, Trot, kaj tio perpleksas min. Ni loĝas en magia lando, sed neniu el ni scipovas magion do ni ne povas helpi nin.”

“Ĉu eble la Sorĉisto de Oz povus helpi nin – aŭ Glinda la Bona?” demandis la knabineto.

“Ha, nun ni komencas rezonadi,” li respondis.

“Verŝajne mi mem elpensus tion, post plia minuto. Bonfortune la Vitra Kato estas libera, do ĝi povos rekuri al la Smeralda Urbo kaj informi la Sorĉiston pri nia problemo, kaj peti lin veni helpi nin liberiĝi.”

“Ĉu vi iros?” Trot demandis la katon, parolante tre serioze.

“Mi ne estas mesaĝisto, kiun oni sendas tien kaj tien,” asertis la kurioza besto per paŭta voĉtono.

“Nu,” diris Kap’tano Vilĉjo, “vi devos iam reiri hejmen, ĉar mi supozas ke vi ne deziras resti ĉi tie. Kaj, atinginte la hejmon, ne multe ĝenus vin diri al la Sorĉisto kio okazis al ni.”

“Vi pravas,” diris la Kato, sidante sur siaj koksoj kaj pigre lavante sian vizaĝon per unu vitra piedo. “Ne ĝenos min informi la Sorĉiston – kiam mi reiros hejmon.”

“Ĉu vi bonvolos iri nun?” petegis Trot. “Ni ne volas resti ĉi tie pli longe ol necesos, kaj ĉiuj en Oz interesiĝos pri vi kaj nomos vin heroo kaj diros belajn vortojn pri vi ĉar vi helpis viajn kaptitajn amikojn.”

Estis plej bone tiel trakti la Vitran Katon, kiu tiom vante amis laŭdiĝi.

“Mi tuj reiros hejmon,” diris la besto, “kaj mi petos la Sorĉiston veni helpi vin.”

Dirinte tion, ĝi paŝis al la akvo kaj malaperis sub la surfacon. Ĉar ĝi ne kapablis sola manipuli la floson, la VitraKato marŝis sur la fundo de la rivero kiel kiam ĝi antaŭe marŝis vizitante la insulon, kaj baldaŭ ili vidis ĝin aperi sur la transa bordo kaj troti en la arbaron, kie ĝi rapide nevidebliĝis inter la arboj.

Tiam Trot profunde elspiris.

“Kap’tano,” diris ŝi, “nia problemo estas severa. Estas nenio ĉi tie manĝebla, kaj ni eĉ ne povas kuŝiĝi por dormi. Se la Vitra Kato ne rapidos, kaj la Sorĉisto ne rapidos, mi ne scias kio okazos al ni!”

image-059


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.