La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6 – Naskiĝtagaj Donacoj por Ozma

image-036

Kiam Kap’tano Vilĉjo kaj Trot kaj la Vitra Kato komencis iri al la kaŝita insulo en la malproksima rivero por akiri la Magian Floron, Doroteo denove demandis al si kion ŝi povos doni al Ozma por ŝia naskiĝtago.

Ŝi renkontis la Miksĉifonan Knabinon kaj diris:

“Kion vi donos al Ozma kiel naskiĝtagan donacon?”

“Mi verkis kanton por ŝi,” respondis la stranga Miksĉifona Knabino, kiu kutime nomiĝis “Ĉifoneroj”, kaj kiu, kvankam plenigita per kotono, havis sufiĉan kvanton da miksitaj cerbaĵoj. “Ĝi estas bonega kanto kaj la refreno estas ĉi tio:”

Mi frenezas;
Vi florpezas;
Ozma kara;
Mi demencas;
Vi kontentas;
Ozma kara;
Mi ’stas ĉifa gaja tika;
Vi ’stas dolĉa bela ŝika;
Festu ĉiam tre feliĉe,
Ozma kara!

“Ĉu vi amas ĝin, Doroteo?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉu ĝi estas bona poezio, Ĉifoneroj?” demandis Doroteo, duboplene.

“Egale bona kiel ĉiu ordinara kanto,” estis la respondo. “Mi ankaŭ donis al ĝi bonegan titolon. Mi nomos la kanton: ‘Kiam Ozma Festas Naskiĝtagon, Ĉiu Nepre Gajas, ĉar Ŝi ne Kulpas pri la Fakto ke Ŝi Naskiĝis.’”

“Tiu titolo estas tre longa, Ĉifoneroj,” diris Doroteo.

“Pro tio ĝi estas moda,” respondis la Miksĉifona Knabino, transkapen saltante kaj ekstarante sur unu plenigita piedo. “Nuntempe la titoloj estas ofte pli longaj ol la kantoj.”

image-038

Doroteo foriris de ŝi kaj marŝis malrapide cele la palacon, kie ŝi renkontis la Stanan Lignohakiston kiu tiumomente supreniradis la antaŭŝtupojn.

“Kion vi donos al Ozma por ŝia naskiĝtago?” ŝi demandis.

“Tio estas sekreto, sed mi diros al vi,” respondis la Stana Lignohakisto, kiu estis Imperiestro de la Palpbrumoj. “Mi ordonis al mia popolo pretigi por Ozma belan zonon inkrustitan per belaj stanaj buletoj. Ĉiun stanan buleton ĉirkaŭos smeraldoj, nur por plej bele vidigi ĝin. La agrafo estos el pura stano! Bonega, ĉu ne?”

“Tute certe ĝi plaĉos al ŝi,” diris Doroteo. “Ĉu vi scias kion mi povos doni al ŝi?”

“Mi tute ne scias, Doroteo. Mi bezonis tri monatojn por elpensi mian propran donacon por Ozma.”

La knabino marŝis penseme ĉirkaŭe al la malantaŭo de la palaco, kaj baldaŭ ŝi atingis la faman Birdotimigilon de Oz, kies krurojn plenigadis du el la palacaj servistoj per freŝa pajlo.

“Kion vi donos al Ozma por ŝia naskiĝtago?” demandis Doroteo.

“Mi volas surprizi ŝin,” respondis la Birdotimigilo.

“Mi ne diros,” promesis Doroteo.

“Nu, mi pretigas paron da pajlaj pantofloj por ŝi – tute el pajlo, sciu, kaj tre artisme plektitaj. Ozma de ĉiam admiras mian pajlan plenigaĵon, do mi estas certa ke al ŝi plaĉos tiuj belaj pajlaj pantofloj.”

“Al Ozma plaĉos kio ajn donita de ŝiaj amantaj amikoj,” diris la knabino. “Kio ĝenas min, Birdotimigilo, estas kion doni al Ozma kion ŝi ne jam havas.”

“Tio ĝenis ankaŭ min, ĝis mi ekpensis pri la pantofloj,” diris la Birdotimigilo. “Vi devos pensi, Doroteo; jen la sola metodo akiri bonan ideon. Se mi ne havus tiel bonegan cerbon, mi tute ne elpensus tiujn pajlajn piedornamaĵojn.”

image-039

Doroteo foriris de li kaj iris al sia ĉambro, kie ŝi sidiĝis kaj klopodegis pensi. Palruĝa Katido estis volviĝinta sur la fenestrobreto kaj Doroteo demandis al ŝi:

“Kion mi povos doni al Ozma kiel ŝian naskiĝtagan donacon?”

“Ho, donu al ŝi iom da lakto,” respondis la Palruĝa Katido; “mi konas nenion pli plaĉan.”

Malgranda vila nigra hundo kaŭris ĉe la piedoj de Doroteo kaj nun rigardis ŝin per inteligentaj okuloj.

“Diru al mi Toto,” diris la knabino; “kio plej plaĉus al Ozma kiel naskiĝtaga donaco?”

La nigra hundeto svingis sian voston.

“Via amo,” diris li. “Ozma volas amon, pleje.”

“Sed mi jam amas ŝin, Toto!”

“Do diru al ŝi ke vi amas ŝin duoble pli ol iam antaŭe.”

“Tio ne estus vera,” obĵetis Doroteo, “ĉar mi de ĉiam amas ŝin kiel eble plej multe, kaj, vere, Toto, mi volas doni al Ozma ian donacon, ĉar ĉiu alia donos al ŝi donacon.”

“Mi pripensu,” diris Toto. “Kial ne doni al ŝi tiun senutilan Palruĝan Katidon?”

“Ne, Toto; tio ne taŭgus.”

“Do ses kisojn.”

“Ne; tio ne estas donaco.”

“Nu, mi supozas ke vi devos elpensi por vi mem, Doroteo,” diris la hundeto. Laŭ mia opinio vi estas pli postulema ol Ozma.”

Doroteo decidis ke se iu povos helpi ŝin, tiu estos Glinda la Bona, la mirinda Sorĉistino de Oz kiu estis fidela regato kaj amiko de Ozma. Sed la kastelo de Glinda estis en la Kvelula Lando kaj tre malproksime de la Smeralda Urbo.

image-040

Do la knabineto iris al Ozma kaj petis permeson uzi la Lignan Segĉevalon kaj la reĝan Ruĝan Ĉaregon por viziti Glindan, kaj la knabina Reganto kisis Princinon Doroteon kaj gracie donis permeson.

La Ligna Segĉevalo estis unu el la plej rimarkindaj bestoj en Oz. Ĝia korpo estis malgranda ŝtipo kaj ĝiaj kruroj estis arbobranĉoj fiksitaj en ĝian korpon. Ĝia okuloj estis tuberoj, ĝia buŝo estis segita en la finaĵo de ŝtipo kaj ĝiaj oreloj estis du ligneroj. Malgranda branĉo estis lasita ĉe la malantaŭo de la ŝtipo por esti vosto.

Ozma mem, dum unu el siaj fruaj aventuroj, vivigis tiun lignan ĉevalon, do ŝi multe amis la strangan beston kaj kovrigis la malsuprojn de ĝiaj lignaj kruroj per oro por ke ili ne triviĝu. La Segĉevalo estis rapida kaj volonta veturisto, kaj kvankam ĝi povis paroli se necesis, ĝi malofte parolis krom se oni unue alparolis ĝin. Kiam la Segĉevalo estis jungita al la Ruĝa Ĉarego ne necesis uzi bridon por gvidi lin ĉar nur necesis diri al li kien iri.

Doroteo nun diris al li ke li iru al la Kastelo de Glinda kaj la Segĉevalo portis ŝin tien mirige rapide.

“Glinda,” diris Doroteo, kiam ŝin salutis la Sorĉistino, kiu estis alta kaj impona, kun beletaj dignaj vizaĝtrajtoj kaj vestita per belega kaj bonege tajlorita robo, “kion vi donos al Ozma kiel naskiĝtagan donacon?”

La Sorĉistino ridetis kaj respondis:

“Venu en mian korteton kaj mi montros al vi.”

Do ili eniris lokon kiu estis ĉirkaŭita de la aloj de la granda kastelo sed ne havis tegmenton, kaj estis plena de floroj kaj fontoj kaj elegantaj statuoj kaj multaj sofoj kaj seĝoj el polurita marmoro aŭ ora filigrano. Tie estis kunvenintaj kvindek belaj junulinoj, servistinoj de Glinda, kiujn ŝi selektis el ĉiuj partoj de la Lando Oz pro ilia sprito kaj beleco kaj dolĉa humoro. Estis granda honoro fariĝi servistino de Glinda.

image-041

Kiam Doroteo sekvis la Sorĉistinon en tiu plaĉegan korteton ĉiuj kvindek knabinoj estis okupataj per teksado, kaj iliaj navetoj estis plenaj de brilanta verda ŝpinita vitro kian neniam antaŭe vidis la knabineto.

“Kio ĝi estas, Glinda?” ŝi demandis.

“Unu el miaj lastatempaj eltrovoj,” klarigis la Sorĉistino. “Mi trovis metodon fari fadenojn el smeraldoj, unue oni moligas la ŝtonojn kaj poste oni ŝpinas ilin en longajn silkecajn fadenojn. Per tiuj smeraldaj fadenoj ni teksas ŝtofon por fari por Ozma belegan kortegan robon por ŝia naskiĝtago. Rimarku ke la fadenoj gardas la belan scintilon kaj helecon de la smeraldoj el kiuj ili konsistas, sekve la nova robo de Ozma estos la plej bela kiun iam vidis la mondo, tute taŭga por nia bela Reganto de la Felando Oz.”

La okuloj de Doroteo estis preskaŭ blindigitaj de la brilo de la smeralda ŝtofo, da kio la knabinoj jam teksis iom.

“Mi neniam vidis ion tiel belan!” ŝi diris ĝemante.

“Sed diru al mi, Glinda, kion mi povos doni al nia bela Ozma por ŝia naskiĝtago?”

La bona Sorĉistino pripensis tiun demandon longe antaŭ ol respondi. Fine ŝi diris:

“Kompreneble estos granda festeno en la Reĝa Palaco dum la naskiĝtago de Ozma, kaj ĉiuj niaj amikoj ĉeestos. Do mi sugestas ke vi faru belan grandan naskiĝtagan kukon por Ozma, kaj ĉirkaŭigu ĝin per kandeloj.”

“Ho, ĉu nur kukon!” krietis Doroteo, senentuziasme.

“Nenio estas pli agrabla por naskiĝtago,” diris la Sorĉistino.

“Kiom da kandeloj estu sur la kuko?” demandis la knabino.

“Nur vico da ili,” respondis Glinda, “ĉar neniu scias kiom aĝa estas Ozma, kvankam ŝi aspektas al ni nur juna knabino – freŝa kaj bela kvazaŭ nur kelkajn jarojn vivinte.”

“Kuko ne ŝajnas inda donaco,” Doroteo asertis.

“Ĝi estu surprizkuko,” sugestis la Sorĉistino. “Ĉu vi memoras la kvar kaj dudek merlojn bakitajn en torto? (La “24 merloj bakitaj en torto” aludas al familiara rimaĵo por junaj infanoj, en la verko Patrino Anserino.) Nu, ne necesos uzi vivantajn merlojn en via kuko, sed vi povus havi alispecan surprizon.”

“Kian?” demandis Doroteo, fervore.

“Se mi proponus, ne temus pri via donaco al Ozma, sed pri mia,” respondis la Sorĉistino, ridetante.

“Pripensu, kara, kaj mi estas certa ke vi povos estigi surprizon kiu multe kontribuos al la ĝojo kaj gajeco de la naskiĝtaga bankedo de Ozma.”

Doroteo dankis sian amikinon kaj eniris la Ruĝan Ĉaregon kaj petis la Segĉevalon reporti ŝin hejmen al la palaco en la Smeralda Urbo.

Survoje ŝi serioze pripensis fari surprizan naskiĝtagan kukon kaj fine decidis kion fari.

Atinginte sian hejmon ŝi tuj iris al la Sorĉisto de Oz, kiu loĝis en ĉambro preparita por li en unu el la altaj turoj de la palaco, kie li studis magion por povi fari sorĉojn laŭ ordono de Ozma por la bono de ŝiaj regatoj.

La Sorĉisto kaj Doroteo estis firmaj amikoj kaj kune ili ĝuis multajn strangajn aventurojn. Li estis malgranda viro kun kalva kapo kaj akraj okuloj kaj ronda gaja vizaĝo, kaj ĉar li estis nek malhumila nek aroganta li fariĝis multe amata de la popolo de Oz.

“Sorĉisto,” diris Doroteo, “mi volas ke vi helpu min prepari donacon por la naskiĝtago de Ozma.”

“Volonte mi komplezos vin kaj Ozman,” li respondis. “Kion vi planas, Doroteo?”

“Mi preparos grandegan kukon, kun sukeraĵa kovraĵo kaj kandeloj kaj ĉio tia, sciu.”

“Tre bone,” diris la Sorĉisto.

“En la centro de tiu kuko mi lasos kavan spacon, kiun kovros nur tegmento el la sukeraĵo,” daŭrigis la knabino.

image-042

“Tre bone,” ripetis la Sorĉisto, konsente gestante per sia kalva kapo.

“En tiu kava loko,” diris Doroteo, “mi volas kaŝi aron da simioj proksimume ok centimetrojn altaj, kaj kiam la kuko estos metita sur la bankedotablon, mi volas ke la simioj trarompu la sukeraĵon kaj dancadu sur la tablotuko. Poste, mi volas ke ĉiu simio tranĉu pecon da kuko kaj donu ĝin al gasto.”

“Jadi!” kriis la malgranda Sorĉisto, dum li gaje ridis.

“Ĉu nur tion vi volas, Doroteo?”

“Preskaŭ,” diris ŝi. “Ĉu vi povas proponi kion alian povus la simietoj ankaŭ fari?”

“Ne ĝuste nun,” li respondis. “Sed kie vi akiros tiajn etajn simiojn?”

“Pri tio vi helpos min,” diris Doroteo. “En kelkaj el tiuj sovaĝaj arbaroj en la Gilikula Lando estas multegaj simioj.”

“Grandaj simioj,” diris la Sorĉisto.

“Nu, vi kaj mi iros tien, kaj ni akiros kelkajn el la grandaj simioj, kaj vi malgrandigos ilin – ĝis ok centimetroj da alteco – per via magio, kaj ni metos la simietojn en korbon kaj portos ilin hejmen kun ni. Post tio vi trejnos ilin danci – ĉisupre en via ĉambro, kie neniu vidos ilin – kaj dum la naskiĝtago de Ozma ni metos ilin en la kukon kaj ili scios jam precize kion fari.”

La Sorĉisto rigardis Doroteon kun aproba admiro, kaj denove ridis afable.

“Vere lerta ideo, kara, kaj mi tute ne scias kial ni ne povos tion fari, precize kiel vi diris, se ni povos instigi la sovaĝajn simiojn konsenti.”

“Ĉu vi opinias ke ili obĵetos?” demandis la knabino.

“Jes; sed eble ni povos persvadi ilin. Iuokaze, valoros provi, kaj mi helpos vin se vi akceptos ke tiu Surprizkuko estu donaco por Ozma de kaj vi kaj mi. Mi demandadis al mi kion mi povus doni al Ozma, kaj ĉar mi devos trejni la simiojn kaj ankaŭ malgrandigi ilin, mi opinias ke vi devus partnerigi min.”

“Kompreneble,” diris Doroteo, “volonte mi akceptas.”

“Do, ni interakordas,” deklaris la Sorĉiosto. “Tamen ni devos tuj iri serĉi tiujn simiojn, ĉar tempo necesos por trejni la simiojn kaj ni devos longe veturi al la Gilikulaj arbaroj kie ili loĝas.”

“Mi jam pretas,” konsentis Doroteo. “Ĉu ni petu al Ozma ke ŝi permesu ke ni uzu la Segĉevalon?”

La Sorĉisto ne tuj respondis. Li bezonis iom da tempo por pripensi tiun sugeston.

“Ne,” li fine respondis, “la Ruĝa Ĉarego ne povus trairi la densajn arbarojn kaj estos iom da danĝero por ni pro iro tra la sovaĝejoj por serĉi simiojn. Do mi proponas ke ni kunprenu la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron. Ni povos rajdi iliajn dorsojn egalefacile kiel la Ruĝan Ĉaregon, kaj se estos danĝero por ni pro aliaj bestoj, tiuj du amikaj ĉampionoj protektos nin.”

“Bonega ideo!” krietis Doroteo. “Ni iru nun peti la Malsatan Tigron kaj la Malkuraĝan Leonon helpi nin. Ĉu ni petu forirpermeson de Ozma?”

“Mi opinias ke ne,” diris la Sorĉisto, prenante sian ĉapelon kaj sian nigran valizon en kiu estis magiiloj.

“Devas esti surprizo por ŝia naskiĝtago, kaj sekve ŝi ne sciu kien ni iros. Ni nur postlasu mesaĝon, por se Ozma demandos pri ni, ke ni revenos post kelkaj tagoj.”

image-043


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.