La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ŝajnas strange ke feino havas naskiĝtagan feston, ĉar oni diras ke la gefeoj naskiĝis je la komenco de la tempo kaj vivas eterne. Tamen, aliflanke, estus domaĝe senigi feon, kiu havas tiom da aliaj bonaĵoj, de la plezuroj de naskiĝtaga festo. Do nin ne mirigu ke la feoj festas sian naskiĝtagon same kiel aliaj homoj, kaj opinias ilin oportunoj por festenado kaj ĝojo.
Ozma, la bela knabina Reganto de la Felando Oz, estis vera feino, kaj tiel dolĉa kaj milda prizorgante sian popolon ke ŝin multe amis ĉiuj. Ŝi loĝis en la plej grandioza palaco en la plej grandioza urbo en la mondo, sed tio ne malinstigis ŝin fariĝi amikino de la plej humila persono en la regno. Ofte ŝi surgrimpis sian Lignan Segĉevalon, kaj rajdis al domo de kultivisto kaj sidis en la kuirejo konversaciante kun la bona edzino de la kultivisto dum ŝi faris la familian bakadon; aŭ ŝi ludis kun la infanoj kaj lasis ilin rajdi ŝian faman lignan beston; aŭ ŝi ekhaltis en arbaro por paroli kun braĝisto kaj demandi ĉu li estas feliĉa aŭ deziras ion por plikontentigi sin; aŭ ŝi instruis al junulinoj kudri kaj plani belajn robojn, aŭ eniris la butikojn kie la juvelistoj kaj metiistoj sin okupas kaj rigardis ilin labori, donante al ĉiu saluton aŭ sunbrilan rideton.
Kaj alifoje Ozma sidis en sia juvelkovrita trono, kun siaj elektitaj korteganoj ĉirkaŭ si, kaj pacience aŭskultis ĉiun plendon alportitan al ŝi de ŝiaj regatoj, strebante egale juste agi al ĉiuj. Sciante ke ŝi juste decidas, la Ozuloj neniam grumblis pro ŝiaj juĝoj, sed konsentis, se Ozma decidis kontraŭ ili, ke ŝi pravas kaj ili malpravas.
Kiam Doroteo kaj Trot kaj Betinjo Bobin kaj Ozma estis kunaj, oni supozus ke ili estas ĉiuj proksimume samaĝaj, kaj ke la feina Reganto ne estas pli aĝa aŭ pli “plenkreska” ol la aliaj tri. Ŝi ridis kaj ludis kun ili kiel normala knabino, tamen ia kvieta digno ĉirkaŭis Ozman, eĉ kiam ŝi estis plej gajhumora, kaj tio iel distingis ŝin de la aliaj. La tri knabinoj plene amis ŝin, sed ili neniam povis tute forgesi ke Ozma estas la Reĝa Reganto de la mirinda felando Oz, kaj laŭnaske apartenas al potenca raso.
La palaco de Ozma staris en la centro de plezuriga kaj granda ĝardeno, kie grandiozaj arboj kaj florantaj arbustoj kaj statuoj kaj fontoj abundis. Oni povis promeni dum horoj en tiu fascina parko kaj vidi ion interesan ĉiupaŝe. En unu loko estis akvario, kie strangaj kaj belaj fiŝoj naĝis; en alia loko ĉiuj aerbirdoj kunvenis tage por granda festeno kiun provizis por ili la servistoj de Ozma, kaj ili estis tiel sentimaj pri damaĝo ke ili kutimis ekstari sur ŝultroj kaj manĝi de manoj. Ankaŭ estis la Fonto de la Akvo de Forgeso, sed estis danĝere trinki tiun akvon, ĉar ĝi forgesigis ĉion kion oni antaŭe sciis, eĉ la propran nomon, kaj tial Ozma metis avertafiŝon sur la fonton.
Sed ankaŭ estis fontoj bele parfumitaj, kaj fontoj de bongustega nektaro, malvarmaj kaj riĉgustaj, kie ĉiu rajtis laŭdezire refreŝigi sin.
Ĉirkaŭ la palaca tereno estis granda muro, dike inkrustita per brilantaj smeraldoj, sed la enirpordegoj staris malfermaj kaj al neniu estis eniro malpermesita.
Dum feritagoj la popolo de la Smeralda Urbo ofte prenis siajn infanojn por rigardi la mirindaĵojn de la ĝardenoj de Ozma, kaj eĉ eniris la Reĝan Palacon, se ili emis tion, ĉar ili sciis ke ili kaj ilia Reganto estas amikoj, kaj ke al Ozma multe plaĉas plezurigi ilin.
Konsiderante ĉion ĉi, vi ne surpriziĝos ke la homoj tra la Lando Oz, kiel ankaŭ la plej intimaj amikoj de Ozma kaj ŝiaj reĝaj korteganoj, fervoris festi ŝian naskiĝtagon, kaj preparis por la festo jam semajnojn antaŭe. Ĉiuj latuninstrumentaj bandoj praktikis siajn plej belajn melodiojn, ĉar ili devis marŝi en la multaj procesioj okazontaj en la Lando de la Palpbrumoj, la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Manĝtuloj kaj la Lando de la Kveluloj, kiel ankaŭ en la Smeralda Urbo. Ne ĉiuj homoj povis iri gratuli sian Reganton, sed ĉiuj povis festi ŝian naskiĝtagon, unu- aŭ alimaniere, negrave kiom malproksime de ŝia palaco ili estas. Ĉiu domo kaj konstruaĵo tra la tuta Lando Oz estis ornamita per flagoj kaj staminoj, kaj estis ludoj, kaj dramoj, kaj ĝenerala distro por ĉiuj.
Dum sia naskiĝtago Ozma kutimis fari grandan festenon en la palaco, al kiu ricevis inviton ĉiuj ŝiaj plej intimaj amikoj. La grupo estis strange multspeca, vere, ĉar ekzistas pli da kuriozaj kaj nekutimaj uloj en Oz ol en la tuta cetero de la mondo, kaj al Ozma pli interesis nekutimaj uloj ol ordinaraj – same kiel al vi kaj al mi.
Dum tiu speciala naskiĝtago de la bela knabina Reganto, longa tablo situis en la reĝa Bankeda Halo de la palaco, ĉe kiu estis lokokartoj por la invititoj, kaj ĉe unu fino de la granda ĉambro estis malpli granda tablo, ne tiel alta, por la bestamikoj de Ozma, kiujn ŝi neniam forgesis, kaj alifine estis granda tablo kie estos aranĝitaj ĉiuj naskiĝtagaj donacoj.
Kiam la gastoj alvenis, ili metis siajn donacojn sur tiun tablon kaj poste trovis siajn lokojn ĉe la bankedotablo. Kaj, post la lokiĝo de ĉiuj gastoj, la bestoj eniris laŭ solena procesio kaj Ĵelea Konfitaĵ lokigis ilin ĉe ilia tablo. Poste, dum orkestro kaŝita de aro da rozoj kaj filikoj ludis marŝon komponitan por tiu evento, la Reĝa Ozma eniris la Bankedan Halon, ĉirkaŭate de siaj Honorservistinoj, kaj sidiĝis ĉe la kapo de la tablo.
Ŝin salutis hurao de ĉiuj ĉeestantoj, la bestoj aldonis siajn muĝojn kaj blekojn kaj bojojn kaj miaŭojn kaj gakojn por grandigi la ĝojan tumulton, kaj poste ĉiuj sidiĝis ĉe siaj tabloj.
Dekstre de Ozma sidis la fama Birdotimigilo de Oz, kies pajloplena korpo ne estis bela, sed kies feliĉa karaktero kaj sagaca sprito favorigis lin ĉe ĉiuj.
Maldekstre de la Reganto sidis la Stana Lignohakisto, kies metala korpo estis brile polurita por tiu evento.
La Stana Lignohakisto estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj unu el la plej gravaj personoj en Oz.
Apud la Birdotimigilo Doroteo sidis, kaj apud ŝi estis Tiktoko, la Horloĝmeĥanisma Homo, kiu estis streĉita kiom permesis lia horloĝa meĥanismo, por ke li ne interrompu la feston per malstreĉiĝo. Sekvis Onklino Em kaj Onklo Henriko, parencoj de Doroteo mem, du afablaj maljunuloj kiuj havis agrablan hejmon en la Smeralda Urbo kaj estis tre feliĉaj kaj kontentaj tie. Apud ili sidiĝis Betinjo Bobin, kaj apud ŝi la drola kaj plezuriga Vilulo, kiu estis amata kien ajn li iris.
Ĉe la alia flanko de la tablo, kontraŭ la Stana Lignohakisto, lokiĝis Trot, kaj apud ŝi Kap’tano Vilĉjo.
Apud ili sidis Buton-Brilo kaj Oĵo la Bonfortuna, kaj D-ro Pipt kaj lia bona edzino Margalot, kaj la miriga Ranulo, kiu venis el la Lando de la Jipoj por ĉeesti la naskiĝtagan festenon de Ozma.
Ĉe la piedo de la tablo, kontraŭ Ozma, sidis la reĝina Glinda, la bona Sorĉistino de Oz, ĉar efektive tie estis la vera honorloko post la kapo de la tablo kie Ozma mem sidis. Dekstre de Glinda estis la malgranda Sorĉisto de Oz, kiu ŝuldis al Glinda ĉiujn magiajn artojn kiujn li sciis. Apude sidis Zingibra, bela knabina kultivisto kiun multe amis Ozma kaj Doroteo. La apudan seĝon okupis la Stana Soldato, kaj apud li estis Profesoro M. P. Ŝancelinsekto P. E., de la Reĝa Atleta Kolegio.
Maldekstre de Glinda lokiĝis la gaja Miksĉifona Knabino, kiu iom timis la Sorĉistinon kaj tial kutime bonkondutis sufice. La frato de la Vilulo estis apud la Miksĉifona Knabino, kaj post li estis tiu interesa persono, Joĉjo Kukurbokapo, kiu kultivis bonegan grandan kukurbon por nova kapo kiun li portas dum la naskiĝtago de Ozma, kaj li ĉizis sur ĝi vizaĝon eĉ pli gajespriman ol tiu kiun li ĝis tiam portis. Novaj kapoj ne estis nekutimaj por Joĉjo, ĉar la kukurboj ne longe restis neputraj, kaj kiam la semoj – kiuj estis por li cerbo – komencis moliĝi kiel kaĉaĵo, li komprenis ke lia kapo baldaŭ putros, do li prenis novan el sia granda kampo da kukurboj – kultivita de li por ke neniam manku al li kapo.
Vi rimarkas ke la grupo ĉe la bankedotablo de Ozma estis iom miksa, sed ĉiu invitito estis provita kaj fidata amiko de la knabina Reganto, kaj ilia ĉeesto multe feliĉigis ŝin.
Tuj kiam Ozma sidiĝis, kun sia dorso kontraŭ la naskiĝtaga tablo, ŝi rimarkis ke ĉiuj ĉeestantoj rigardas scivoleme kaj plezure ion malantaŭ ŝi, ĉar la belega Magia Floro glore floras kaj la gigantaj floroj kiuj sekvis unu la alian sur la planto estis belaspektaj kaj plenigis la tutan ĉambron per sia delikata odoro.
Ankaŭ Ozma volis rigardi, por vidi kion rigardadas ĉiuj, sed ŝi regis sian scivolemon ĉar ne decis ke ŝi jam vidu siajn naskiĝtagajn donacojn.
Do la dolĉa kaj bela Reganto dediĉis sin al siaj gastoj, el kiuj pluraj, ekz. la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, la Miksĉifona Knabino, Tiktoko, Joĉjo Kukurbokapo kaj la Stana Soldato, neniam manĝis sed sidis tre ĝentile ĉe siaj lokoj kaj provis distri tiujn gastojn kiuj ja manĝis.
Kaj, ĉe la bestotablo, estis alia interesa grupo, kiu konsistis el la Malkuraĝa Leono, la Malsata Tigro, Toto – la malgranda vila nigra hundo de Doroteo –
Hanĉjo la Mulo, la Palruĝa Katido, la Ligna Segĉevalo, la Flava Kokino, kaj la Vitra Kato. Ĉiuj avide manĝis, escepte de la Segĉevalo kaj la Vitra Kato, kaj ĉiu ricevis abunde tiujn manĝaĵojn kiujn ĝi plej amis.
Fine, kiam la bankedo estis preskaŭ finita kaj la glaciaĵo estis disdonota, kvar servistoj eniris portante gigantan kukon, sukerkovritan kaj ornamitan per sukerfloroj. Ĉirkaŭ la rando de la kuko estis vico de flamantaj kandeloj, kaj en la centro estis reliefaj sukeraj literoj kiuj formis la vortojn:
Naskiĝtaga Kuko de
OZMA
de
Doroteo kaj la Sorĉisto
“Ho, vere bela!” kriis Ozma, al kiu ĝi multe plaĉis, kaj Doroteo diris fervore: “Nun vi devas tranĉi la kukon, Ozma, kaj ĉiu el ni manĝos pecon kun nia glaciaĵo.”
Ĵelea Konfitaĵ alportis grandan oran tranĉilon kun juvelkovrita tenilo, kaj Ozma stariĝis en sia loko kaj provis tranĉi la kukon. Sed tuj kiam la sukerkovraĵo en la centro rompiĝis pro la premo de la tranĉilo saltis el la kuko simieto ok centimetrojn alta, kaj lin sekvis alia kaj alia, ĝis dek du simioj staris sur la tablotuko kaj riverencis antaŭ Ozma.
“Gratulojn al nia gracoplena Regantino!” ili kriis ĥore, kaj poste ili komencis dancon, tiom komikan kaj amuzan ke ĉiuj ĉeestantoj ridegis kaj eĉ Ozma partoprenis en la ĝojo. Sed post la danco la simioj faris kelkajn mirindajn akrobataĵojn, kaj poste ili kuris al la kavo de la kuko kaj elprenis kelkajn bandinstrumentojn el polurita oro – kornetojn, trumpetojn, tamburojn, k.s. – kaj forminte procesion la simioj marŝis tien kaj reen sur la tablo ludante gajan melodion facile kiel spertaj muzikistoj.
Al Doroteo plaĉegis la sukceso de ŝia “Surpriza Kuko”, kaj kiam la simioj finis sian prezenton, la bankedo finiĝis.
Nun estis la horo kiam Ozma vidu siajn aliajn donacojn, do Glinda la Bona stariĝis kaj, preninte la knabinan Reganton per la mano, gvidis ŝin al la tablo kie ĉiuj donacoj estis belege kunaranĝitaj. La Magia Floro, kompreneble, allogis ŝian atenton, kaj Trot devis rakonti al ili la tutan historion de iliaj aventuroj.
La knabineto ne forgesis agnoski la helpon de la Vitra Kato kaj la malgranda Sorĉisto, sed efektive emfazenda estis Kap’tano Vilĉjo kiu kuraĝe portis la oran florpoton for de la sorĉita Insulo.
Ozma dankis ilin ĉiujn, kaj diris ke ŝi metos la Magian Floron en sian buduaron kie ŝi povos ĝui ĝiajn belecon kaj odoron konstante. Sed nun ŝi trovis la eksterordinaran robon teksitan de Glinda kaj ŝiaj knabinaj servistinoj el fadenoj formitaj el puraj smeraldoj, kaj ĉar ŝi estis knabino amanta belajn vestojn, la ekstazo de Ozma pro tiu prezentiĝo de la elegantega robo estas facile imagebla. Ŝi apenaŭ povis atendi por surmeti ĝin, sed la tablo estis kovrita per aliaj belaj donacoj kaj la nokto estis jam grandparte pasinta antaŭ ol la feliĉa knabina Reganto ekzamenis ĉiujn siajn donacojn kaj dankis tiujn kiuj ame donis ilin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.