La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13 – Perdiĝas la Nigra Valizo

Kiki Aru, en la formo de la Le-Sim-Ago, jam grimpis inter la altajn densajn branĉojn de la arbo, tiel ke neniu povis vidi lin, kaj tie li malfermis la nigran valizon de la Sorĉisto, kiun li forportis dum sia flugo. Li tre volis scii kiaj aspektas la magiiloj de la Sorĉisto, kaj li esperis povi uzi kelkajn el ili kaj tiel akiri pli da povo; sed elpreninte ilin, unu post la alia, el la valizo, li devis agnoski ke ili estas enigmo por li. Ĉar, krom se li komprenus iliajn utiligeblecojn, ili neniel valorus. Kiki Aru, la Altula knabo, tute ne estis sorĉisto aŭ magiisto, kaj li povis fari nenion nekutiman krom uzi la Magian Vorton kiun li ŝtelis de sia patro sur Monto Manĝto.

image-071

Do li pendigis la nigran valizon de la Sorĉisto sur branĉo de la arbo kaj poste malsupren grimpis al la malpli altaj branĉoj por vidi kion faras la viktimoj de la transformado.

Ĉiuj estis sur la supro de la plata roko, interparolante per tonoj tiom nelaŭtaj Kiki ne povis aŭdi kion ili diras.

“Ĉi tio certe estas misfortuno,” komentis la Sorĉisto en la formo de la Vulpo, “sed niaj transformiĝoj estas speco de sorĉo kiu estas tre facile nuligebla – kiam oni scias la kielon kaj havas la taŭgajn ilojn. La iloj estas en mia Nigra Valizo; sed kie estas la Valizo?”

Neniu sciis, ĉar neniu vidis Kikin Arun forflugi kun ĝi.

“Ni serĉu ĝin,” proponis Doroteo la Ŝafido.

Do ili foriris de la roko, kaj ili ĉiuj priserĉis la tutan liberan spacon sen trovi la Valizon da Magiiloj.

La Ansero serĉis egale fervore kiel la aliaj, ĉar se li povos trovi ĝin, li intencis kaŝi ĝin kie la Sorĉisto neniam povos trovi ĝin, ĉar se la Sorĉisto retransformos lin en lian naturan formon, kun la aliaj, oni tiam rekonos ke li estas Rugedo la Knomo, kaj oni pelos lin el la Lando Oz kaj tiel fiaskigos ĉiujn liajn esperojn konkeri.

Rugedo ne vere bedaŭris, nun kiam li pripensis la aferon, ke Kiki transformis la Ozulojn. La arbaraj bestoj, estas vere, tiom timas ke ili nun neniam konsentos transformiĝi en homojn, sed Kiki povos transformi ilin malgraŭ tio, kaj kiam ili jam havos homajn formojn, ne estos neeble instigi ilin konkeri la Ozulojn.

Do ne ĉio fuŝiĝis, pensis la maljuna Knomo, kaj plej bone estos rekuniĝi kun la Altula knabo kiu posedas la transformosekreton. Do, certiĝinte ke la valizo de la Sorĉisto ne estas en la libera spaco, la Ansero forvagis inter la arbojn kiam la aliaj ne atentis lin, kaj kiam li estis sufiĉe for por ke ili ne povu aŭdi lin, li komencis voki, “Kiki Aru! Kiki Aru! Kvak –kvak! Kiki Aru!”

La Knabo kaj la Virino, la Vulpo, la Ŝafido kaj la Kuniklo, ne povinte trovi la valizon, reiris al la roko, kaj ĉiu el ili havis tre strangan senton pri si.

“Kie estas la Ansero?” demandis la Sorĉisto.

“Evidente li forkuris,” respondis Doroteo. “Interesus scii kiu li estis.”

“Mi opinias,” diris Gugu la Reĝo, kiu estis la Dikulino, “ke la Ansero estis la fremdulo kiu proponis ke ni batalu la Ozulojn. Se tiel, lia transformo estis nur ruzo por trompi nin, kaj li nun iris rekuniĝi kun sia kamarado, tiu fia Le-Sim-Ago kiu obeis ĉiujn liajn ordonojn.”

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo. “Ĉu ni reiru al la Smeralda Urbo, kun niaj aktualaj formoj, kaj vizitu Glindan la Bonan kaj petu ŝin nuligi la ŝorĉojn?”

“Mi opinias ke jes,” respondis la Sorĉisto-Vulpo.

“Kaj ni kunprenu Gugun la Reĝon, kaj Glinda redonu al li lian naturan formon. Sed mi malvolonte postlasus mian Valizon da Magiiloj, ĉar sen ĝi mi perdus la plejparton de mia kapablo esti Sorĉisto. Ankaŭ, se mi reirus al la Smeralda Urbo en la formo de Vulpo, la popolo de Oz kredus min fuŝsorĉisto kaj ne plu respektus min.”

“Ni denove serĉu viajn ilojn,” sugestis la Malkuraĝa Leono, “kaj poste, se ni ne sukcesos trovi la Nigran Valizon ie en ĉi tiu arbaro, ni devos reiri hejmen en niaj nunaj formoj.”

“Kial vi venis ĉi tien?” demandis Gugu.

“Ni volis pruntepreni dekduon da simioj, por utiligo dum la naskiĝtago de Ozma,” klarigis la Sorĉisto. “Ni planis malgrandigi ilin, kaj lernigi al ili lertaĵojn, kaj meti ilin en la naskiĝtagan kukon de Ozma.”

“Nu,” diris la Reĝo de la Arbaro, “vi devos akiri konsenton de Rango la Griza Simio, por fari tion. Li komandas ĉiujn tribojn de simioj.”

“Estas nun jam tro malfrue,” diris Doroteo, bedaŭre.

“La plano estis belega, sed ni havas proprajn problemojn, kaj al mi tute ne plaĉas esti ŝafido.”

“Vi estas tre plaĉe lanuga,” diris la Malkuraĝa Leono.

“Ne gravas,” deklaris Doroteo. “Mi neniam tre fieris, sed mi preferus esti kia mi naskiĝis ol io ajn alia en la tuta mondo.”

La Vitra Kato, kankam ĝi havis kelkajn neagrablajn kutimojn kaj emojn, tamen komprenis ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas ĝiaj amikoj, do ĝin ĉagrenis la embaraso en kiun ĝi metis ilin per sia konduko de ili al la Insulo de la Magia Floro. La rubia koro de la Vitra Kato estis malvarma kaj malmola, tamen ĝi ja estis koro, kaj havi koron, negrave kian, signifas ke oni havas iom da kompato al aliuloj. Sed la kurioza travidebla besto ne volis ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo sciu ke ĝi kompatas ilin, tial ĝi tre malrapide movis sin ĝis ĝi transiris la riveron kaj estis nevidebla inter la arboj de la arbaro. Poste ĝi rekte celis la Smeraldan Urbon, kaj tiel rapide trotis ke ĝi estis kvazaŭ kristala nebulaĵeto transiranta la valojn kaj ebenaĵojn. Ĉar ĝi konsistis el vitro, la kato estis nelacigebla, kaj ĉar ĝi ne havis kaŭzon prokrasti, ĝi atingis la palacon de Ozma mirige rapide.

“Kie estas la Sorĉisto?” ĝi demandis al la Palruĝa Katido, kiu estis volviĝinta en la sunbrilo sur la plej malalta ŝtupo de la enirejo de la palaco.

“Ne ĝenu min,” pigre respondis la Palruĝa Katido, kies nomo estis Heŭreka.

“Mi devas tuj trovi la Sorĉiston!” diris la Vitra Kato.

“Do serĉu lin,” konsilis Heŭreka, kaj ĝi reendormiĝis.

La Vitra Kato rapidis supren laŭ la ŝtuparo kaj trovis Toton, la malgrandan nigran hundon de Doroteo.

“Kie estas la Sorĉisto?” demandis la Kato.

“Forveturis kun Doroteo,” respondis Toto.

“Kiam kaj kien ili foriris?” demandis la Kato.

“Ili foriris hieraŭ, kaj mi aŭdis ilin diri ke ili iros al la Granda Arbaro en la Manĝtula Lando.”

“Ve,” diris la Vitra Kato; “tre longa veturo.”

“Sed ili rajdas la Malsatan Tigron kaj la Malkuraĝan Leonon,” klarigis Toto, “kaj la Sorĉisto kunportas sian Nigran Valizon da Magiiloj.”

La Vitra Kato bone konis la Grandan Arbaron de Gugu, ĉar ĝi jam multfoje veturis tra tiu arbaro dum ĝi traveturis la Landon Oz. Kaj ĝi memoris ke la Arbaro de Gugu estas pli proksima al la Insulo de la Magia Floro ol estas la Smeralda Urbo, kaj tial, se ĝi sukcesos trovi la Sorĉiston, ĝi povos gvidi lin trans la Gilikulan Landon al kie Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas kaptitaj. Ĝi estas sovaĝa lando kaj malmulte traveturata, sed la Vitra Kato konis ĉiujn vojojn. Do tre malmulta tempo estos perdita, efektive.

Sen halti por demandi pli, la Kato kuris el la palaco for de la Smeralda Urbo, sekvante la plej rektan vojon al la Arbaro de Gugu. Denove la besto fulmis tra la lando kvazaŭ lumbrilo, kaj surprizus vin scii kiom rapide ĝi atingis la randon de la Granda Arbaro.

Ne estis simigardistoj inter la arboj por krii averton, kaj tio estis tiom nekutima ke la Vitra Kato miris. Pli enirinte la arbaron ĝi baldaŭ renkontis lupon, kiu unue forkuris pro teruriĝo. Sed, vidinte ke ĝi estas nur Vitra Kato, la Lupo haltis, kaj la Kato povis vidi ĝin tremi, kvazaŭ pro grandega timo.

image-073

“Kio okazas?” demandis la Kato.

“Terura Magiisto venis inter nin!” klarigis la Lupo, “kaj li ŝanĝas la formojn de la bestoj – fulmrapide – kaj sklavigas ĉiujn.”

La Vitra Kato ridetis kaj diris:

“Nu, tio estas nur la Sorĉisto de Oz. Li sendube ludas per vi la arbaranoj, sed la Sorĉisto nenial damaĝus beston.”

“Mi ne parolas pri la Sorĉisto,” klarigis la Lupo.

“Kaj se la Sorĉisto de Oz estas tiu stranga vireto kiu rajdis grandan Tigron en la liberan spacon, lin ankaŭ transformis la terura Magiisto.”

“Transformis la Sorĉiston? Ho, tio estas neebla,” deklaris la Vitra Kato.

“Ne estas neeble. Per miaj propraj okuloj mi vidis lin transformiĝi en la formon de Vulpo, kaj la knabino kiu estis kun li transformiĝis en lankovritan Ŝafidon.”

Tio vere surprizis la Vitran Katon.

“Kiam tio okazis?” ĝi demandis.

“Antaŭ nelonge en la libera spaco. Ĉiuj bestoj kuniĝis tie, sed ili forkuris kiam la Magiisto komencis transformadi, kaj mi estas dankema ke mi mem eskapis en mia natura formo. Sed mi ankoraŭ timas, kaj mi kaŝos min ie.”

Dirinte tion la Lupo forkuris, kaj la Vitra Kato, kiu sciis kie estas la granda libera spaco, marŝis celante ĝin. Sed nun ĝi marŝis malpli rapide, kaj ĝia palruĝa cerbo ruliĝis kaj rotaciis rapidege ĉar ĝi pripensis la mirigan informon diritan de la Lupo.

Kiam la Vitra Kato atingis la liberan spacon, ĝi vidis Vulpon, Ŝafidon, Kuniklon, Manĝtulan knabon kaj dikan Gilikulinon, kiuj ĉiuj vagadas kvazaŭhazarde, ĉar denove ili serĉas la Nigran Valizon de Magiiloj.

La Kato rigardis ilin dum momento kaj poste ĝi marŝis malrapide en la liberan spacon. Tuj la Ŝafido kuris cele ĝin, kriante:

“Ho, Sorĉisto, venis la Vitra Kato!”

“Kie, Doroteo?” demandis la Vulpo.

“Ĉi tie!”

La Knabo kaj la Virino kaj la Kuniklo nun iris al la Vulpo kaj la Ŝafido, kaj ili ĉiuj staris antaŭ la Vitra Kato kaj samtempe parolante, preskaŭ kiel ĥoro, ili demandis: “Ĉu vi vidis la Nigran Valizon?”

“Ofte,” respondis la Vitra Kato, “sed ne lastatempe.”

“Ĝi estas perdita,” diris la Vulpo, “kaj ni devas trovi ĝin.”

“Ĉu vi estas la Sorĉisto?” demandis la Kato.

“Jes.”

“Kaj kiuj estas la aliaj?”

“Mi estas Doroteo,” diris la Ŝafido.

“Mi estas la Malkuraĝa Leono,” diris la Manĝtula knabo.

“Mi estas la Malsata Tigro,” diris la Kuniklo.

“Mi estas Gugu, Reĝo de la Arbaro,” diris la Dikulino.

La Vitra Kato sidis sur siaj malantaŭaj kruroj kaj ekridis. “Jadi, kia ridinda grupo!” kriis la Besto. “Kiu tiel ludas per vi?”

“Tute ne temas pri ludo,” deklaris la Sorĉisto.

“Temas pri kruela, fia transformo, kaj la Magiisto farinta tion havas leonan kapon, simian korpon, aglajn flugilojn kaj rondan pilkon sur la finaĵo de sia vosto.”

La Vitra Kato denove ridis. “La Magiisto do aspektas pli ridinda ol vi,” ĝi diris. “Kie li nun estas?”

“Ie en la arbaro,” diris la Malkuraĝa Leono. “Li simple saltis en tiun altan aceron tie, ĉar li povas grimpi kiel simio kaj flugi kiel aglo, kaj poste li malaperis en la arbaron.”

“Kaj estis alia Magiisto tute simila al li, kiu estis lia amiko,” aldonis Doroteo, “sed ili verŝajne kverelis, ĉar la plej fia ŝanĝis sian amikon en la formon de Ansero.”

“Kaj kie estas la Ansero?” demandis la Kato, ĉirkaŭrigardante.

“Sendube li foriris por trovi sian amikon,” respondis Gugu la Reĝo. “Sed Ansero ne povas rapide veturi, do ni povus facile trovi lin se ni dezirus.”

“Plej malbone,” diris la Sorĉisto, “estas ke mia Nigra Valizo perdiĝis. Ĝi malaperis kiam mi transformiĝis. Se mi povus trovi ĝin mi povus facile nuligi la sorĉojn per mia magio, kaj ni rericevus niajn naturajn formojn. Ĉu vi helpos nin serĉi la Nigran Valizon, Amiko Kata?”

image-074

“Kompreneble,” respondis la Vitra Kato. “Sed verŝajne la fremda Magiisto forportis ĝin kun si. Se li estas magiisto, li scias ke vi bezonas tiun Valizon, kaj eble li timas vian magion. Do li verŝajne kunportis la Valizon, kaj vi nur revidos ĝin se vi trovos la Magiiston.”

“Tio sonas prava,” komencis la Ŝafido, kiu estis Doroteo. “Tiu palruĝa cerbo via evidente bone funkcias hodiaŭ.”

“Se la Vitra Kato ja estas prava,” diris la Sorĉisto solenavoĉe, “multaj problemoj renkontos nin. Tiu Magiisto estas danĝera, kaj se ni proksimiĝos al li li eble transformos nin malpli plaĉe.”

“Mi ne komprenas kiel povus esti malpli plaĉe,” grumblis Gugu, indigna ĉar li devis aperi en la formo de dika virino.

“Ĉiuokaze,” diris la Malkuraĝa Leono, “nia plej bona plano estas trovi la Magiiston kaj strebi forpreni de li la Nigran Valizon. Eble ni sukcesos ŝteli ĝin, aŭ eble ni povos persvadi lin redoni ĝin al ni.”

“Kial ne unue trovi la Anseron?” demandis Doroteo.

“La Ansero koleros pro la Magiisto, kaj eble li povos helpi nin.”

“Ne malbona ideo,” respondis la Sorĉisto. “Venu, Amikoj; ni trovu tiun Anseron. Ni disiru kaj serĉu diversdirekte, kaj kiu la unua trovos la Anseron konduku lin ĉi tien, kie ni ĉiuj rerenkontiĝos post unu horo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.