La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4 – Kunkomplotantoj

Kiki Aru malmulton sciis pri Oz kaj malmulton sciis pri la bestoj loĝantaj tie, sed la plano de la maljuna Knomo ŝajnis al li tute akceptinda. Li malklare suspektis ke Rugedo intencas superi lin iel, sed li firme decidis zorge atenti sian kunkomplotanton. Dum li kaŝgardos la sekretan vorton de la transformoj, Rugedo ne aŭdacos damaĝi lin, kaj li promesis al si ke tuj post la konkeriĝo de Oz li transformos la maljunan Knomon en marmoran statuon kaj restigos lin tiuforma por ĉiam.

image-027

Rugedo, siavice, decidis ke, per atenta rigardado kaj aŭskultado, li povos kaŝe trovi la sekreton de la knabo, kaj lerninte la magian vorton li transformos Kikin Arun en faskon da lignopartoj kaj bruligos lin kaj tiel eliminos lin.

Tiaj ĉiam estas fiuloj. Ili eĉ ne povas fidi unu la alian. Rugredo kredis trompi Kikin, kaj Kiki kredis trompi Rugedon; do ambaŭ sentis plezuron.

“La vojo trans la Dezerton estas longa,” komentis la knabo, “kaj la sabloj estas varmegaj kaj suprensendas venenajn vaporojn. Ni atendu ĝis la vespero kaj transflugu dum la nokto kiam estos malpli varmege.”

La eksreĝo de la Knomoj konsentis pri tio, kaj la duo pasigis la ceteron de la tago per diskutado de la planoj. Kiam vesperiĝis ili pagis al la hotelisto kaj elmarŝis al malgranda grupo de arboj apude starantaj.

“Restu ĉi tie dum kelkaj minutoj kaj mi baldaŭ revenos,” diris Kiki, kaj rapide formarŝante li lasis la Knomon staranta en la arbareto. Rugedo demandis al si kien li iris, sed li staris senmove en sia loko ĝis, subite, lia formo ŝanĝiĝis al tiu de granda aglo, kaj li faris penetran krion de mirego kaj batis per siaj flugiloj pro ia paniko. Tuj lia agla krio trovis respondon el preter la arbareto, kaj alia aglo, eĉ pli granda kaj pli potenca ol la transformita Rugedo, alflugis tra la arboj kaj surteriĝis apud li.

“Nun ni estas pretaj por la komenco,” diris la voĉo de Kiki, venante de la aglo.

Rugedo komprenis ke ĉifoje li estis superruzita. Li supozis ke Kiki diros la magian vorton dum lia ĉeesto, kaj tiel li sciiĝos pri kio ĝi estas, sed la knabo estis tro ruza.

Dum la du agloj leviĝis alte en la aeron kaj komencis sian flugon trans la grandan Dezerton kiu apartigas la Landon Oz de la cetero de la mondo, la Knomo diris:

“Kiam mi estis Reĝo de la Knomoj mi havis magian metodon fari transformojn kiun mi opiniis bona, sed ĝi ne estis komparebla kun via sekreta vorto. Mi devis havi certajn ilojn kaj fari gestojn kaj diri multajn mistikajn vortojn antaŭ ol mi povis transformi iun.”

“Kio estiĝis el viaj magiiloj?” demandis Kiki.

“La Ozuloj forprenis ĉiujn – tiu knabinaĉo, Doroteo, kaj tiu terura feino, Ozma, la Reganto de Oz – kiam ili forprenis mian subteran regnon kaj pelis min supren en la malvarman, senkoran mondon.”

image-028

“Kial vi permesis ke ili faru tion?” demandis la knabo.

“Nu,” diris Rugedo, “mi ne povis malhelpi ilin. “Ili rulis ovojn kontraŭ min – ovojn – fiovaĉojn! – kaj se ovo tuŝas Knomon, li poreterne ruiniĝas.”

“Ĉu ia ajn ovo estas danĝera por Knomo?”

“Ia kaj ĉia. En la tuta mondo, nur ovon mi timas.”

image-029


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.