La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21 – La Kolegio de Atletaj Artoj

Doroteo kaj ŝiaj amikoj atingis la Reĝan Palacon oportuntempe, ĉar Ozma formale oficis en sia Tronoĉambro, kie Profesoro M. P.

Ŝancelinsekto P. E. petas ŝin puni kelkajn studentojn de la Reĝa Atleta Kolegio, de kiu li estas la Estro.

Tiu Kolegio situas en la Manĝtula Lando, sed ne tre distance for de la Smeralda Urbo. Por ebligi ke la studentoj dediĉu sian tutan tempon al atleta ekzercado, kia boatado, futbalo, k.s., Profesoro Ŝancelinsekto inventis aron da Lernopiloloj.

Unu tia pilolo, manĝite de studento post la matenmanĝo, tuj ebligis ke li komprenu aritmetikon aŭ algebron aŭ iun alian branĉon matematikan. Alia pilolo manĝita post la lunĉo donis al studento plenan scion pri geografio. Alia pilolo ebligis ke la manĝinto literumu la plej malfacilajn vortojn, kaj ankoraŭ alia ebligis ke li bele faru siajn skribliterojn. Estis piloloj por historio, mekaniko, kuirado en la hejmo kaj agronomio, kaj ne gravis ĉu la knabo aŭ knabino estis stulta aŭ lerta, ĉar la piloloj instruis al ili ĉion dum palpebrumeto.

Tiu metodo, patentita en la Lando Oz de Profesoro Ŝancelinsekto, ŝparas paperon kaj librojn, kaj ankaŭ la tedajn horojn dediĉatajn al studo en kelkaj niaj malpli favorataj lernejoj, kaj ankaŭ permesas ke la studentoj dediĉu sian tutan tempon al konkurkurado, basbalo, teniso kaj aliaj viraj kaj virinaj sportoj, kiujn multe ĝenas studado en tiuj Temploj de Lernado kie Lernpiloloj estas nekonataj.

Sed hazarde Profesoro Ŝancelinsekto (kiu tiom inventis ke tio fariĝis kutimo) senpripense inventis Kompletmanĝan Pilolon, kiu estis ne pli granda ol via plej malgranda fingrungo tamen enhavis, en kondensita formo, la egalon de bovlo da supo, porcion da fritita fiŝo, rostaĵon, salaton kaj deserton, kio donis nutron egalan al tiu de kompleta manĝo.

La Profesoro tiom fieris pro tiuj Kompletmanĝaj Piloloj ke li komencis doni ilin al la studentoj en la kolegio anstataŭ normalajn manĝaĵojn, sed la knaboj kaj knabinoj oponis ĉar ili volis manĝon kies guston ili povas ĝui. Tute ne estas ĝuige engluti pilolon, kun glaso da akvo, kaj nomi tion ĉefmanĝo; do ili rifuzis manĝi la Kompletmanĝajn Pilolojn. Profesoro Ŝancelinsekto insistis, kaj rezulte la Plejsupra Klaso kaptis la erudician Profesoron unu tagon kaj ĵetis lin en la riveron – plene vestitan. Ĉiu scias ke ŝancelinsekto ne scipovas naĝi, do la inventinto de la mirindaj Kompletmanĝaj Piloloj kuŝis senhelpe sur la fundo de la rivero dum tri tagoj antaŭ ol fiŝkaptisto kaptis unu el liaj kruroj per fiŝhoko kaj eltiris lin sur la bordon.

La erudicia Profesoro nature indignis pro tia traktiĝo, do li venigis la tutan Superan Klason al la Smeralda Urbo kaj petis ke Ozma de Oz punu ilin pro la ribelo.

Mi supozas ke la knabina Reganto ne estis tre severa kontraŭ la ribelantaj knaboj kaj knabinoj, ĉar ŝi mem jam rifuzis manĝi la Kompletmanĝajn Pilolojn anstataŭ manĝaĵojn, sed dum ŝi aŭskultadis la interesan pledon en sia Tronĉambro, Kap’tano Vilĉjo sukcesis porti la oran florpoton en kiu estis la Magia Floro en la ĉambron de Trot sen vidiĝi de iu escepte de Ĵelea Konfitaĵ, la ĉefa Honorservistino de Ozma, kaj Ĵelea promesis ne informi.

Ankaŭ la Sorĉisto povis porti la kaĝon da simioj en unu el la plej supraj turoj de la palaco, kie li havis propran ĉambron, al kiu venis neniu neinvitite. Do Trot kaj Doroteo kaj Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto ĉiuj ĝojis pro la sukcesa fino de la aventuroj. La Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Leono iris al la marmoraj staloj malantaŭ la Reĝa Palaco, kie ili loĝas kiam ĉehejme, kaj ankaŭ ili kaŝis la sekreton, kaj eĉ rifuzis informi la Lignan Segĉevalon, kaj Hanĉjon la Mulon, kaj la Flavan Kokinon, kaj la Palruĝan Katidon pri kie ili estis.

Trot observis la Magian Floron ĉiutage kaj lasis neniun en sian ĉambron por vidi la belajn florojn escepte de siaj amikinoj, Betinjo Bobin kaj Doroteo.

La magia planto ŝajne ne perdis magion pro sia transiro el la insulo, kaj Trot estis certa ke Ozma laŭdos ĝin kiel unu el siaj plej plaĉaj trezoroj.

Supre en sia turo la malgranda Sorĉisto de Oz komencis trejni siajn dek du malgrandajn simietojn, kaj la etuloj estis tiel inteligentaj ke ili lernis ĉiun agon instruitan al ili de la Sorĉisto. La Sorĉisto traktis ilin tre kompleze kaj milde kaj donis al ili la manĝaĵojn kiujn simioj plej amas, do ili promesis laŭeble plej bone agi dum la granda evento, la naskiĝtago de Ozma.

image-105


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.