La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20 – Problemo por la Simioj

“Nun,” diris la Sorĉisto, “ni devas ekiri hejmen. Sed kiel ni portos tiun grandan oran florpoton? Kap’tano Vilĉjo ne povos porti ĝin laŭ la tuta vojo, tio estas certa.”

“Ne,” agnoskis la velisto; “ĝi estas vere multepeza. Mi povus porti ĝin kelkan distancon, sed mi devus halti por ripozi ĉiun pluran minuton.”

“Ĉu ni ne povus meti ĝin sur vian dorson?” Doroteo demandis al la Malkuraĝa Leono, kun amikema oscedo.

“Mi akceptas porti ĝin, se vi povos alligi ĝin,” respondis la Leono.

“Se ĝi defalos,” diris Trot, “ĝi eble rompiĝos kaj detruiĝos.”

“Mi firmigos ĝin,” promesis Kap’tano Vilĉjo. “Mi faros platan tabulon el unu el tiuj arbotrunkoj, kaj mi ligos la tabulon al la dorso de la leono, kaj metos la florpoton sur la tabulon.” Li ekkomencis fari tion, sed ĉar lia sola ilo estis granda tranĉilo lia progreso malrapidis.

Do la Sorĉisto prenis el sia nigra valizo malgrandan segilon kiu brilis kiel arĝento kaj diris al ĝi: “Segu, Segileto, el via koro, Faru tabulon por Magia Floro.”

Kaj tuj la Malgranda Segilo komencis moviĝi kaj ĝi segis la ŝtipon tiel rapide ke la rigardantoj miris. Ĝi ŝajne komprenis, ankaŭ, ĝuste por kiu la tablo devos uzi uzata, ĉar kiam ĝi estis finita ĝi estis plata supre kaj kava malsupre tiel ke ĝi precize taŭgis por la dorso de la Leono.

“Pli bona ol ĉizado!” kriis Kap’tano Vilĉjo, admire.

“Ĉu eble vi havas du tiajn segilojn, Sorĉisto?”

“Ne,” respondis la Sorĉisto, zorge viŝante la Magian Segilon per sia silka poŝtuko kaj remetante ĝin en la nigran valizon. “Ĝi estas unika en la mondo; kaj se ekzistus aliaj similaj, ĝi ne estus egale mirinda.”

Ili nun ligis la plankon al la dorso de la Leono, kun la plata flanko supre, kaj Kap’tano Vilĉjo zorge metis la Magian Floron sur la plankon.

“Por malebligi akcidentojn,” li diris, “mi marŝos apud la Leono kaj tenos la florpoton.”

Trot kaj Doroteo ambaŭ povis rajdi sur la dorso de la Malsata Tigro, kaj inter si ili portis la kaĝon de simioj. Sed tiu aranĝo devigis la Sorĉiston, kiel ankaŭ la veliston, veturi surpiede, kaj tial la procesio moviĝis malrapide kaj la Vitra Kato grumblis ĉar tiom da tempo necesos por atingi la Smeraldan Urbon.

La Kato estis amarhumora kaj grumblema, unue, sed antaŭ ol ili longe veturis, la kristala besto trovis belan amuzon. La longaj vostoj de la simioj konstante etendiĝis tra la stangojn de la kaĝo, kaj kiam tio okazis, la Vitra Kato kaŝe prenis la vostojn per siaj piedoj kaj tiris ilin. Tio kriigis la simiojn, kaj iliaj krioj multege plaĉis al la Vitra Kato. Trot kaj Doroteo provis ĉesigi tiun fiamuzon, sed kiam ili ne observis la Kato denove tiris la vostojn, kaj la besto estis tiom kaŝema kaj rapida ke la simioj malofte eskapis. Ili kolere riproĉis la Katon kaj skuis la stangojn de la kaĝo, sed ili ne povis eliri kaj la Kato nur mokis ilin.

image-102

Post kiam la grupo eliris la arbaron kaj estis sur la ebenaĵoj de la Manĝtula Lando, noktiĝis, kaj ili devis kampadi dum la nokto elektinte belan lokon apud rivereto. Per sia magio la Sorĉisto kreis tri tendojn, starigitajn laŭorde sur la herbo kaj bele meblitajn per ĉio bezona por la komforto de liaj kamaradoj. La meza tendo estis por Doroteo kaj Trot, kaj en si tenis du komfortajn blankajn litojn kaj du seĝojn. Alia tendo, ankaŭ kun litoj kaj seĝoj, estis por la Sorĉisto kaj Kap’tano Vilĉjo, kaj la tria tendo estis por la Malsata Tigro, la Malkuraĝa Leono, la kaĝo de Simioj kaj la Vitra Kato. Ekster la tendoj la Sorĉisto estigis fajron kaj metis super ĝin magian poton el kiu li baldaŭ ĉerpis ĉiajn bongustaĵojn por manĝo, fume varmegajn.

Manĝinte kaj interparolinte dum kelka tempo sub la scintilaj steloj, ili ĉiuj enlitiĝis kaj la homoj baldaŭ ekdormis. La Leono kaj la Tigro jam preskaŭ endormiĝis, ankaŭ, kiam ilin vigligis krioj de la simioj, ĉar la Vitra Kato denove tiradis iliajn vostojn.

Ĝenate de la bruego, la Malsata Tigro kriis: “Ĉesigu la bruaĉon!” kaj vidinte la Vitran Katon, li levis sian grandan piedon por bati la beston. La kato sufiĉe rapidis por eviti la baton, sed la ungoj de la Malsata Tigro frotis la kaĝon de la simioj kaj fleksis du el la stangoj.

Post tio la Tigro rekuŝiĝis por dormo, sed la simioj baldaŭ trovis ke la fleksiĝo de la stangoj ebligis ke ili trapremu sin. Tamen ili ne eliris el la kaĝo, sed kunflustrinte ili eletendis siajn vostojn kaj ĉio estis kvieta.

image-103

Baldaŭ la Vitra Kato kaŝe proksimiĝis denove al ilia kaĝo kaj ektiris voston. Tuj la simioj saltis tra la stangojn, unu post alia, kaj kvankam ili estis malgrandaj la tuta dekduo da ili ĉirkaŭis la Vitran Katon kaj kroĉis sin al ŝiaj ungoj kaj vosto kaj oreloj kaj kaptis ŝin. Post tio ili devigis ŝin iri el la tendo kaj malsupren al la bordoj de la rivereto. La simioj jam rimarkis ke tiujn bordojn kovris dika ŝlima koto malhelblua, kaj kiam ili prenis la Katon al la rivereto, ili ŝmiris tiun koton sur la tutan vitran korpon de la kato, plenigante per ĝi la orelojn kaj okulojn de la besto, tiel ke ŝi nek povis vidi nek aŭdi. Ŝi ne plu estis travidebla kaj tiom dika estis la koto sur ŝi ke neniu povis vidi ŝian palruĝan cerbon aŭ ŝian rubian koron.

Tiastata ili regvidis la kanjon al la tendo kaj poste ili reeniris sian kaĝon.

Matene la koto jam rigidiĝis sur la Vitra Kato kaj ĝi estis malhelblua ĉie. Doroteo kaj Trot alarmiĝis, sed la Sorĉisto skuis sian kapon kaj diris ke la Vitra Kato meritis tion pro sia incitado al la simioj.

Kap’tano Vilĉjo, per siaj fortaj manoj, baldaŭ reĝustigis la orajn dratojn de la kaĝo de la simioj kaj post tio li demandis al la Sorĉisto ĉu li lavu la Vitran Katon en la akvo de la rivereto.

“Ankoraŭ ne,” respondis la Sorĉisto. “La Kato meritas punon, do mi planas lasi tiun bluan koton – kiu gluiĝis al ŝi kvazaŭ farbo – sur ŝia korpo ĝis ŝi atingos la Smeraldan Urbon. La malsaĝa besto estas tiel vanta ke ŝi multe hontos kiam la homoj de Oz vidos ŝin tiastata, kaj eble ŝi enkorigos la lecionon kaj de nun ne plu ĝenos la simiojn.”

Tamen la Vitra Kato nek povis vidi nek aŭdi, kaj por ne bezoni porti ŝin dumvoje la Sorĉisto elpikis la koton el ŝiaj okuloj kaj oreloj kaj Doroteo malsekigis sian poŝtukon kaj lavis kaj la okulojn kaj la orelojn tiel ke ili estiĝis puraj.

Tuj kiam ŝi povis paroli la Vitra Kato demandis indigne: “Ĉu vi punos tiujn simiojn pro ilia fipetolado kontraŭ mi?”

“Ne,” respondis la Sorĉisto. “Vi fipetolis tirante iliajn vostojn, do ĉi tio estas ilia respondo, kaj mi ĝojas ĉar la simioj venĝis sin.”

Li ne permesis al la Vitra Kato proksimiĝi al la akvo por lavi sin, kaj li devigis ŝin sekvi kiam ili rekomencis la veturon cele la Smeraldan Urbon.

“Jen nur parto de via puno,” diris la Sorĉisto, severe. “Ozma mokos vin, kiam ni atingos ŝian palacon, kaj ankaŭ la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj Tiktoko, kaj la Vilulo, kaj Buton-Brilo, kaj la Miksĉifona Knabino, kaj – ”

“Kaj la Palruĝa Katido,” aldonis Doroteo.

Tiu sugesto dolorigis la Vitran Katon pli ol ĉio alia. La Palruĝa Katido ĉiam kverelis kun la Vitra Kato kaj insistis ke karno estas pli bona ol vitro, kaj la Vitra Kato mokis la Palruĝan Katidon, ĉar ĝi ne havis palruĝan cerbon. Sed la palruĝa cerbo estis tute kovrita de blua koto, ĝuste nun, kaj se la Palruĝa Katido vidus la Vitran Katon tiastata, estus ege hontige.

Dum pluraj horoj la Vitra Kato marŝadis tre humile, sed ĉirkaŭ la tagmezo ĝi kaptis oportunon kiam neniu atentis kaj forkuris tra la alta herbo. Ĝi memoris ke estas lageto de pura akvo proksima, kaj al tiu lago la Kato kuris laŭeble plej rapide.

La aliaj ne rimarkis ŝian foreston antaŭ ol ili haltis por lunĉi, kaj tiam estis tro malfrue serĉi ŝin.

“Mi s’pozas ke ŝi iris ien por lavi sin,” diris Doroteo.

“Ne gravas,” respondis la Sorĉisto. “Eble la vitra besto jam sufiĉe puniĝis, kaj ni ne forgesu ke ŝi savis kaj Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”

“Jam gvidinte ilin sur sorĉitan insulon,” aldonis Doroteo. “Sed mi konsentas kun vi, ke la Vitra Kato jam estas sufiĉe punita, kaj eble ŝi ne volos plu tiri la vostojn de la simioj.”

La Vitra Kato ne reaniĝis al la grupo de veturantoj. Ŝi plu koleris, kaj krome ili tro malrapide moviĝis laŭ ŝia opinio. Kiam ili alvenis ĉe la Reĝa Palaco, unu el la unuaj vidaĵoj estis la Vitra Kato volviĝinta sur benko same brila kaj pura kaj travidebla kiel normale. Sed ŝi ŝajnigis ne vidi ilin, kaj ili pasis ŝin sen komento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.