La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Vitra Kato estis bona gvidisto kaj kondukis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon laŭ rektaj kaj facilaj vojoj tra la tuta loĝata parto de la Manĝtula Lando, kaj poste en la nordan sekcion kie estis malmultaj domoj, kaj fine tra sovaĝan landon kie tute ne estis homoj nek vojoj. Sed la marŝado ne estis malfacila kaj fine ili atingis la randon de arbaro kaj haltis tie por kampadi kaj dormi ĝis la mateno.
El arbobranĉoj Kap’tano Vilĉjo faris dometon ĝuste sufiĉe grandan por ke la knabineto povu enrampi kaj kuŝi. Sed unue ili manĝis iom de la manĝaĵoj kiujn Trot portis en la korbo.
“Ĉu ankaŭ vi deziras iom?” ŝi demandis al la Vitra Kato.
“Ne,” respondis la besto.
“Mi supozas ke vi ĉasados kaj kaptos muson,” komentis Kap’tano Vilĉjo.
“Mi? Kapti muson! Kial mi farus tion?” demandis la Vitra Kato.
“Nu, vi povus manĝi ĝin,” diris la Velisto.
“Bonvolu akcepti la informon,” respondis la kristala kanjo (Katino + -nj- = kanjo), “ke mi ne manĝas musojn. Mi estas travidebla, kaj ĉiu povas rigardi mian internon. Mi ja estus bela, ĉu ne, se mi havus ordinaran muson en mi? Sed efektive mi ne havas stomakon aŭ alian mekanismon kiu ebligus ke mi manĝu. La senpripensa magiisto kiu faris min ne supozis ke mi bezonus manĝi, verŝajne.”
“Ĉu vi neniam malsatas nek soifas?” demandis Trot.
“Neniam. Mi ne plendas, sciu, pri mia konsisto, ĉar mi ankoraŭ ne vidis vivanton egale belan kiel mi. Mi havas la plej belan cerbon en la mondo. Ĝi estas palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”
“Mi scivolemas,” diris Trot penseme, dum ŝi manĝis sian panon kun konfitaĵo, “ĉu mia cerbo rotacias sammaniere kiel via.”
“Ne; certe ne sammaniere,” respondis la Vitra Kato; “ĉar, tiuokaze, ĝi estus egalbona kiel mia cerbo, krom ke ĝi estas kaŝita sub dika, osteca kranio.”
“Cerboj,” komentis Kap’tano Vilĉjo, “estas ĉiaspecaj kaj funkcias diversmaniere. Sed mi rimarkis ke kiuj opinias sian cerbon la plej bona ofte eraras.”
Troton iom ĝenis sonoj el la arbaro, tiunokte, ĉar ŝajne multaj bestoj promenadis inter la arboj, sed ŝi fidis ke Kap’tano Vilĉjo protektos ŝin. Kaj efektive neniu besto eliris el la arbaro ataki ilin.
Je la mateniĝo ili releviĝis, kaj post simpla matenmanĝo Kap’tano Vilĉjo diris al la Vitra Kato:
“Levu la ankron, Maato, kaj ni veturu antaŭen. Mi supozas ke ni ne estas tre for de tiu Magia Floro, ĉu?”
“Ne tre for,” respondis la travideblulo, dum ĝi gvidis ilin en la arbaron, “sed vi eble bezonos iom longan tempon por atingi ĝin.”
Post nelonge ili atingis la bordon de rivero. Ĝi ne estis tre larĝa, tiuloke, sed dum ili sekvis la bordon norden ĝi iom post iom larĝiĝis.
Subite la bluverdaj folioj de la arboj fariĝis purpuraj, kaj Trot rimarkis tion kaj diris:
“Kial la koloroj ŝanĝiĝis tiel?”
“Ĉar ni eliris la Manĝtulan landon kaj eniris la Gilikulan Landon,” klarigis la Vitra Kato. “Ankaŭ tio signas ke nia veturo preskaŭ kompletiĝis.”
La rivero ekturniĝis, kaj irinte ĉirkaŭ la kurbiĝon la veturantoj vidis ke la rivero nun fariĝis larĝa kiel malgranda lago, kaj en la centro de la Lago ili vidis malgrandan insulon, ne pli ol dek kvin metrojn diametre. Io brilis en la mezo de tiu insuleto, kaj la Vitra Kato haltis sur la bordo kaj diris:
“Jen la ora florpoto kiu enhavas la Magian Floron, kiu estas tre kurioza kaj bela. Se vi povos atingi la insulon, via tasko finiĝos – krom ke vi devos reporti ĝin hejmen kun vi.”
Kap’tano Vilĉjo rigardis la larĝon de la akvo kaj komencis fajfi nelaŭtan, tremantan melodion. Trot sciis ke la fajfo signifas ke Kap’tano Vilĉjo pensas, kaj la maljuna velisto ne rigardis la insulon tiom kiom la arbojn sur la bordo kie ili staras. Baldaŭ li prenis el la granda poŝo de sia mantelo hakiloklingon, vinditan en malnova tuko por ke la akra rando ne tranĉu liajn vestojn. Poste, per granda poŝtranĉilo li tranĉis malgrandan branĉon de arbo kaj ĉizis ĝin por fari el ĝi tenilon por la hakilo.
“Sidiĝu, Trot,” li konsilis la knabinon, dum li laboris. “Mi havas iom grandan taskon nun, ĉar mi devas konstrui por ni floson.”
“Por kio ni bezonas floson, Kap’tano?”
“Nu, por porti nin al la insulo. Ni ne povas marŝi subakve, sur la riverbedo, kiel la Vitra Kato, do ni devos flosi sur la akvo.”
“Ĉu vi povas fari floson, Kap’tano Vilĉjo?”
“Kompreneble, Trot, se vi atendos sufiĉe longe.”
La knabineto sidiĝis sur ŝtipo kaj rigardadis la Insulon de la Magia Floro. Nenio alia, laŭvide, kreskis sur la malgranda insulo. Neniu arbo, nek arbusto, nek eĉ herbo, kiom ŝi povis vidi je tia distanco. Sed la ora poto brilis en la radioj de la suno, kaj Trot povis rimarki brilantajn kolorojn super ĝi, dum la Magia Floro ŝanĝiĝis de unu specio al alia.
“Kiam mi estis ĉi tie antaŭe,” komentis la Vitra Kato, pigre kuŝante ĉe la piedoj de la knabino, “mi vidis du Kolizulojn sur ĉi tiu sama bordo, kien ili venis trinki.”
“Kio estas Kolizuloj?” demandis la knabino.
“La plej fortaj kaj ferocaj bestoj en la tuta Oz. Ĉi tiu arbaro estas ilia precipa hejmo, kaj pro tio malmultaj aliaj bestoj troviĝas ĉi tie escepte de simioj. La simioj estas sufiĉe viglaj por forteni sin de la ferocaj Kolizuloj, kiuj atakas ĉiujn aliajn bestojn kaj ofte batalas inter si.”
“Ĉu ili volis batali vin kiam vi vidis ilin?” demandis Trot, tre ekscitiĝante.
“Jes. Ili saltis sur min tujtuje; sed mi kuŝis plata sur la tero, por ke la granda pezo de la bestoj ne rompu miajn krurojn, kaj kiam ili penis mordi min mi ridis kaj mokis ilin ĝis ili freneziĝis pro kolerego, ĉar ili preskaŭ rompis siajn dentojn pro mia malmola vitro. Do post kelka tempo ili trovis ke ili ne povas damaĝi min, kaj foriris. Estis tre amuze.”
“Mi esperas ke ili ne revenos trinki ĉi tie, – ne dum ni ĉeestos,” respondis la knabino, “ĉar mi ne konsistas el vitro, nek Kap’tano Vilĉjo, kaj se tiuj fibestoj mordos nin ili ja damaĝos nin.”
Kap’tano Vilĉjo perhake faradis longajn stangojn el la arboj, farante ilin pinte akraj ĉe unu fino kaj lasante hokan formon ĉe la alia. Ili estis por kunligi la finojn de la flosŝtipoj. Li pretigis plurajn kaj estis finanta alian kiam la Vitra Kato kriis: “Atentu! Kolizulo venas antaŭ nin.”
Trot eksaltis, timegoplene, kaj rigardis la teruran beston kvazaŭ fascinate de ĝiaj ferocaj okuloj, ĉar ankaŭ la Kolizulo rigardas ŝin, kaj ĝia rigardo ne estas amika. Sed Kap’tano Vilĉjo kriis al ŝi: “Vadu en la riveron, Trot, ĝis la genuoj – kaj restu tie!” kaj ŝi tuj obeis lin. La velisto lamis antaŭen, kun stango en unu mano kaj hakilo en la alia, kaj iris inter la knabinon kaj la beston, kiu ĵetis sin je li muĝante defion.
Kelkfoje Kap’tano Vilĉjo movis sin iom malrapide, sed nun li estis pli rapida ol fulmo. Dum la Kolizulo ĵetis sin je li li etendis sian lignan kruron kaj ĝia pinto frapis la beston inter la okuloj kaj puŝis ĝin ruliĝi sur la tero. Antaŭ ol ĝi povis relevi sin la velisto puŝis la akran stangon rekte tra ĝian korpon kaj per la plata flanko de la hakilo li martelis la stangon en la teron kiel eble plej firme. Tiel li kaptis la grandan beston kaj sendanĝerigis ĝin, ĉar, negrave kiom ĝi penis, ĝi ne povis deiri de la stango kiu tenis ĝin.
Kap’tano sciis ke li ne povos mortigi la Kolizulon, ĉar neniu vivanto en Oz estas mortigebla, do li retrenstaris kaj rigardis la beston skui sin kaj muĝi kaj grati la teron per siaj akraj ungoj, kaj tiam, certa ke ĝi ne povos eskapi, li diris al Trot ke ŝi revenu el la akvo kaj sekigu siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn en la sunlumo.
“Ĉu vi estas certa ke li ne povos liberigi sin?” ŝi demandis.
“Mi vetus biskviton pri tio,” diris Kap’tano Vilĉjo, do Trot alteriĝis kaj deprenis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj sternis ilin sur la ŝtupo por sekiĝo, dum la velisto rekomencis sian laboron pri la floso.
La Kolizulo, konsciante post multa baraktado ke ĝi ne povos eskapi, nun kvietiĝis, sed ĝi diris per malagrabla, minaca voĉo:
“Mi supozas ke vi opinias vin lerta, ĉar vi tiel fiksis min al la tero. Sed kiam miaj amikoj, la aliaj Kolizuloj, venos ĉi tien, ili disŝiros vin ĉar vi tiel traktas min.”
“Eble,” komentis Kap’tano Vilĉjo, trankvile, dum li hakadis la ŝtipojn, “kaj eble ne. Kiam viaj parencoj do venos ĉi tien?”
“Mi ne scias,” agnoskis la Kolizulo. “Sed kiam ili ja venos, vi ne povos eskapi ilin.”
“Se ili sufiĉe longe prokrastos, mia floso jam estos preta,” diris Kap’tano Vilĉjo.
“Kion vi faros per floso?” demandis la besto.
“Ni transiros al tiu insulo, por akiri la Magian Floron.”
La grandega besto rigardis lin surprizite dum momento, kaj poste ekridis. La rido tre similis al muĝego, kaj ĝi havis kruelan kaj mokan sonon, tamen ĝi ja estis rido.
“Bone!” diris la Kolizulo. “Bone! Tre bone! Min plezurigas ke vi iros akiri la Magian Floron. Sed kion vi faros pri ĝi?”
“Ni portos ĝin al Ozma, kiel naskiĝtagan donacon.”
La Kolizulo denove ridis; poste ĝi serioziĝis. “Se vi povos atingi la teron per via floso antaŭ ol mia popolo kaptos vin,” ĝi diris, “vi estos sekura. Ni povas naĝi kiel anasoj, do la knabino ne povus eskapi de mi per enakviĝo, sed Kolizuloj ne transiras al tiu insulo.”
“Kial ne?” demandis Trot.
La besto silentis.
“Diru al ni la kialon,” urĝis Kap’tano Vilĉjo.
“Nu, la kialo estas la Insulo de la Magia Floro,” respondis la Kolizulo, “kaj ni ne estas tre komfortaj rilate al magio. Se vi ne havus magian kruron, anstataŭ viandan, vi ne povus tiel facile renversi min per bato kaj piki min per tiu ligna kejlo.”
“Mi jam estis sur la Magia Insulo,” diris la Vitra Kato, “kaj mi rigardis la Magian Floron maturiĝi, kaj mi estas certa ke ĝi estas tro bela por lasiĝi en tiu soleca loko kie nur bestoj serĉas predon kaj neniu alia vidas ĝin. Do ni forportos ĝin al la Smeralda Urbo.”
“Ne gravas al mi,” la besto respondis per malafabla tono. “Ni la Kolizuloj estus same kontentaj se neniu floro ekzistus en nia arbaro. Kiel ili utilas?”
“Ĉu ne plezurigas vin belaĵoj?” demandis Trot.
“Ne.”
“Tamen vi devus admiri mian palruĝan cerbon,” deklaris la Vitra Kato. “Ĝi estas bela kaj vi povas vidi ĝin funkcii.”
La besto nur muĝetis responde, kaj Kap’tano Vilĉjo, kiu nun jam tranĉis ĉiujn siajn ŝtipojn laŭ ĝustaj dimensioj, komencis ruli ilin al la rando de la akvo kaj kunligi ilin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.