La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam Kiki Aru transformis la ses simiojn en ses gigantajn soldatojn dek kvin metrojn altajn iliaj kapoj superiris la arbojn, kiuj en tiu parto de la arbaro estis ne tiom altaj kiom en kelkaj aliaj partoj; kaj kvankam la arboj estis iom disaj, la korpoj de la gigantaj soldatoj estis tiom grandaj ke ili tute plenigis la spacojn en kiuj ili staris kaj la branĉoj premis ilin ĉiuflanke.
Kompreneble, Kiki malsaĝe agis kiam li faris siajn soldatojn tiel grandaj, ĉar nun ili ne povis iri el la arbaro. Efektive, ili ne povis fari eĉ unu paŝon, ĉar ilin kaptis la arboj. Eĉ se ili estus en la malgranda libera spaco ili ne povus iri el ĝi, sed ili estis iom preter la libera spaco. Unue la aliaj simioj, nesorĉitaj, timis la soldatojn, kaj rapide forlasis tiun lokon, sed baldaŭ ili trovis ke la granduloj staras tute senmove, kvankam ili muĝas indigne pro sia transformiĝo, do la bando da simioj reiris al la loko kaj rigardis ilin scivoleme, ne divenante ke efektive ili estas simioj, iliaj propraj amikoj.
La soldatoj ne povis vidi ilin, ĉar iliaj kapoj estis super la arboj; ili eĉ ne povis levi siajn brakojn aŭ eltiri siajn akrajn glavojn, ĉar ilin tiel firme kuntenis la folioplenaj branĉoj. Do la simioj, trovinte la gigantojn senpovaj, komencis grimpadi sur iliaj korpoj, kaj baldaŭ la tuta bando sidis sur la ŝultroj de la gigantoj kaj rigardis iliajn vizaĝojn.
“Mi estas Ebu, via patro,” kriis unu soldato al simio kiu sidis sur lia maldekstra orelo, “sed iu kruela persono sorĉis min.”
“Mi estas via Onklo Peeker,” diris alia soldato al alia simio.
Do tre baldaŭ ĉiuj simioj sciis la veron kaj kompatis siajn amikojn kaj parencojn kaj koleris la personon – kiu ajn ĝi estis – kiu transformis ilin. Estis multa brua babilado inter la arbosuproj, kaj la bruo allogis aliajn simiojn, tiel ke la libera spaco kaj ĉiuj ĉirkaŭaj arboj estis plenaj je ili.
Rango la Griza Simio, kiu estis Ĉefo de ĉiuj simitriboj en la arbaro, aŭdis la bruegon kaj venis vidi kio okazas al lia popolo. Kaj Rango, ĉar li estis pli saĝa kaj pli sperta, tuj sciis ke la stranga magiisto kiu aspektis miksita besto respondecis pri la transformoj.
Li konsciis ke la ses gigantaj soldatoj estas senpovaj kaptitoj, pro sia grando, kaj li sciis ke li ne povas liberigi ilin. Do, kvankam li timis renkonti la teruran magiiston, li forrapidis al la granda libera spaco por informi Gugun la Reĝon pri kio okazis kaj trovi la Sorĉiston de Oz kaj instigi lin savi liajn ses sorĉitajn regatojn.
Rango kuris en la Grandan Liberan Spacon kiam la Sorĉisto ĵus redonis al la sorĉitoj ĉirkaŭ li iliajn naturajn formojn, kaj la Griza Simio ĝoje aŭdis ke la fia magiisto estas konkerita.
“Sed nun, ho potenca Sorĉisto, vi devas veni kun mi al kie ses el mia popolo estas transformitaj en ses grandajn gigantajn homojn,” li diris, “ĉar se ili devos resti tie, ilia feliĉo kaj iliaj estontaj vivoj ruiniĝos.”
La Sorĉisto ne tuj respondis, ĉar li opiniis ke jen bona oportuno akiri la konsenton de Rango preni kelkajn simiojn al la Smeralda Urbo por la naskiĝtaga kuko de Ozma.
“Vi petas de mi grandaĵon, ho Rango la Griza Simio,” diris li, “ĉar ju pli grandaj la gigantoj, des pli la forto de ilia sorĉiĝo, kaj des pli malfacile estos redoni al ili iliajn naturajn formojn. Tamen mi pripensos la aferon.”
La Sorĉisto iris al alia parto de la libera spaco kaj sidiĝis sur ŝtipo kaj aspektis profunde pensanta.
La Vitran Katon tre interesis la raporto de la Griza Simio kaj ŝi volis scii kiaj aspektas la gigantaj soldatoj. Aŭdinte ke iliaj kapoj etendiĝas ĝis super la arbosuproj, la Vitra Kato decidis ke se ŝi grimpos la altan avokadarbon kiu staras flanke de la libera spaco, eble ŝi povos vidi la kapojn de la gigantoj. Do, sen mencii sian celon, la kristala besto iris al la arbo kaj, pikinte la arboŝelon per siaj akraj vitraj ungoj, ŝi facile grimpis la arbon al ĝia plejsupro kaj, transrigardante la arbaron, vidis la ses gigantajn kapojn, kvankam ili estas nun tre distancaj. La vidaĵo ja estis rimarkinda, ĉar la grandegaj kapoj surportas enormajn soldatoĉapojn, kun ruĝaj kaj flavaj plumoj kaj aspektas tre ferocaj kaj teruraj, kvankam la simikoroj de la gigantoj tiumomente estas plenaj je timo.
Kontentiginte sian scivolemon, la Vitra Kato komencis malgrimpi la arbon malpli rapide. Subite ŝi ekvidis la nigran valizon de la Sorĉisto pendantan de branĉo de la arbo. Ŝi prenis la nigran valizon per siaj vitraj dentoj, kaj kvankam ĝi estis iom tro peza por tia malgranda besto, ŝi sukcesis liberigi ĝin kaj porti ĝin al la tero. Tie ŝi ĉirkaŭserĉis la Sorĉiston kaj vidinte lin sidi sur la stumpo ŝi kaŝis la nigran valizon inter kelkaj folioj kaj poste iris al kie sidas la Sorĉisto.
“Mi forgesis informi vin,” diris la Vitra Kato, “ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas en embaraso, kaj mi venis ĉi tien por serĉi vin kaj peti vin helpi ilin.”
“Jadi, Kato! Kial vi ne diris tion al mi jam antaŭe?” kriis la Sorĉisto.
“Pro tio ke mi trovis tiom da ekscito ĉi tie ke mi forgesis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”
“Kio ĝenas ilin?” demandis la Sorĉisto.
La Vitra Kato klarigis ke ili iris akiri la Magian Floron kiel naskiĝtagan donacon por Ozma kaj ke ilin kaptis la magio de la stranga insulo. La Sorĉiston vere alarmis la raporto, sed li kapneis kaj diris malfeliĉe:
“Mi timas ke mi ne povos helpi miajn karajn amikojn, ĉar mi perdis mian nigran valizon.”
“Se mi trovos ĝin, ĉu vi iros al ili?” demandis la besto.
“Kompreneble,” respondis la Sorĉisto. “Sed mi ne kredas ke Vitra Kato kun nur palruĝa cerbo povos sukcesi kiam ni ĉiuj ceteraj malsukcesis.”
“Ĉu vi ne admiras mian palruĝan cerbon?” demandis la Kato.
“Ĝi estas bela,” agnoskis la Sorĉisto, “sed ĝi ne estas normala cerbo, komprenu, do ni ne atendas ke ĝi tre lerte funkcias.”
“Sed se mi trovos vian nigran valizon – kaj trovos ĝin post nur kvin minutoj da serĉado – ĉu vi agnoskos ke mia palruĝa cerbo estas pli bona ol viaj normalaj homaj cerboj?”
“Nu, mi agnoskos ke ĝi estas pli bona ĉasisto,” diris la Sorĉisto, malvolonte, “sed vi ne povos fari tion. Ni serĉis ĉie, kaj la nigra valizo ne estas trovebla.”
“Tio nur indikas vian malscion!” respondis la Vitra Kato malestime. “Rigardu mian cerbon dum minuto kaj vidu ĝin rotacii.”
La Sorĉisto rigardis, ĉar li fervore volis reakiri sian nigran valizon, kaj la palruĝa cerbo vere rotaciis tre rimarkinde.
“Nun, venu kun mi,” ordonis la Vitra Kato, kaj ŝi gvidis la Sorĉiston rekte al la loko kie ŝi estis kovrinta la valizon per folioj. “Laŭ mia cerbo,” diris la besto, via nigra valizo devas esti ĉi tie.”
Ĝi gratadis la foliojn kaj malkovris la valizon, kiun la Sorĉisto tuj prenis kun ĝoja krio. Nun, reakirinte siajn Magiilojn, li sentis fidon ke li povos savi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.
Rango la Griza Simio senpacienciĝis. Li nun proksimiĝis al la Sorĉisto kaj diris:
“Nu, kion vi intencas fari pri tiuj kompatindaj sorĉitaj simioj?”
“Mi interkonsentos kun vi, Rango,” respondis la vireto. “Se vi permesos ke mi prenu dekdu viajn simiojn al la Smeralda Urbo, kaj restigu ilin tie ĝis post la naskiĝtago de Ozma, mi rompos la sorĉon de la ses Gigantaj Soldatoj kaj redonos al ili iliajn naturajn formojn.”
Sed la Griza Simio kapneis.
“Mi ne povas fari tion,” li deklaris. “La simioj estus tre solsentaj kaj malfeliĉaj en la Smeralda Urbo kaj via popolo turmentus ilin kaj ĵetus ŝtonojn kontraŭ ilin, kio devigus ilin batali kaj mordi.”
“La popolo ne vidos ilin antaŭ la naskiĝtaga festeno de Ozma,” promesis la Sorĉisto. “Mi multe malgrandigos ilin – ĝis dekcentimetra alto, kaj mi gardos ilin en bela kaĝo en mia propra ĉambro, kie ili estos sekure ekster danĝero. Mi manĝigos al ili la plej bonajn manĝaĵojn, trejnos ilin fari kelkajn lertaĵojn, kaj je la naskiĝtago de Ozma mi kaŝos la dek du simietojn en kuko. Kiam Ozma tranĉos la kukon la simioj elsaltos sur la tablon kaj faros siajn lertaĵojn. La sekvan tagon mi reportos ilin al la arbaro kaj redonos al ili ilian normalan grandecon, kaj ili havos ekscitajn historiojn rakontotajn al siaj amikoj. Kion vi diras, Rango?”
“Mi diras ke ne!” respondis la Griza Simio. “Mi ne permesos ke vi sorĉu miajn simiojn kaj devigu ilin fari lertaĵojn por la Ozuloj.”
“Tute bone,” diris la Sorĉisto trankvile; “do mi foriros. Venu, Doroteo,” li vokis al la knabineto, “ni komencu nian veturon.”
“Ĉu vi ne savos tiujn ses simiojn kiuj estas gigantaj soldatoj?” demandis Rango, malkviete.
“Kial?” respondis la Sorĉisto. “Se vi ne faros por mi mian petitan komplezon, vi ne atendu ke mi komplezos vin.”
“Atendu minuton,” diris la Griza Simio. “Mi ŝanĝis mian decidon. Se vi bone traktos la dek du simiojn kaj reportos ilin nedifektitaj al la arbaro, mi permesos ke vi prenu ilin.”
“Dankon,” respondis la Sorĉisto gaje. “Ni tuj iros savi tiujn gigantajn soldatojn.”
Do la tuta grupo foriris el la libera spaco kaj iris al la loko kie la gigantoj ankoraŭ staras inter la arboj.
Centoj da simioj, grandaj kaj malgrandaj, pavianoj kaj orangutanoj kungrupiĝis kaj ilia sovaĝa babilado estis aŭdebla jam de kilometro da distanco for. Sed la Griza Simio baldaŭ silentigis la babelon da sonoj, kaj la Sorĉisto ne perdis tempon kiam li nuligis la sorĉojn.
Unue unu kaj poste alia giganta soldato malaperis kaj refariĝis ordinara simio, kaj la seso baldaŭ redoniĝis al siaj amikoj en siaj naturaj formoj.
Tiu ago multe popularigis la Sorĉiston inter la granda armeo da simioj, kaj kiam la Griza Simio anoncis ke la Sorĉisto volas pruntepreni dek du simiojn kiujn li prenos al la Smeralda Urbo por du semajnoj, kaj petis volontulojn, preskaŭ cent proponis sin, ĉar tiom ili fidis la vireton kiu savis iliajn kamaradojn.
La Sorĉisto elektis dek du kiuj aspektis inteligentaj kaj bonhumoraj, kaj poste li malfermis sian nigran valizon kaj elprenis kuriozforman teleron kiu ekstere estis arĝenta kaj interne ora. En tiun teleron li verŝis pulvoron kaj flamigis ĝin. Ĝi faris densan fumon kiu tute kovris la dek du simiojn, kaj ankaŭ la formon de la Sorĉisto, sed kiam la fumo forvaporis montriĝis ke la telero ŝanĝiĝis en oran kaĝon kun arĝentaj stangoj, kaj la dek du simioj fariĝis proksimume ok centimetrojn altaj kaj sidas komforte en la kaĝo.
La miloj da vilaj bestoj kiuj vidis tiun magian agon multe miris kaj aplaŭdis la Sorĉiston bojante laŭte kaj skuante la branĉojn de la arboj en kiuj ili sidas.
Doroteo diris: “Tre bona demonstro, Sorĉisto!” kaj la Griza Simio komentis: “Vi certe estas la plej mirinda magiisto en la tuta Lando Oz!”
“Ho, ne,” modeste ripetis la vireto. “La magio de Glinda estas pli bona ol mia, sed mia ŝajnas sufiĉe bona por ordinara uzo. Kaj nun, Rango, ni diros adiaŭ, kaj mi promesas reporti viajn simiojn same feliĉajn kaj sekurajn kiel nun.”
La Sorĉisto rajdis sur la dorso de la Malsata Tigro kaj portis la kaĝon da simioj tre zorge, por ne skui ilin. Doroteo rajdis sur la dorso de la Malkuraĝa Leono, kaj la Vitra Kato trotis, kiel antaŭe, gvidante ilin laŭ la vojo.
Gugu la Reĝo kaŭris sur ŝtipo kaj rigardis ilian foriron, sed dum li adiaŭis ilin, la enorma Leopardo diris:
“Mi scias nun ke vi estas la amikoj de la bestoj kaj ke la arbaruloj povas fidi vin. Kiam ajn la Sorĉisto de Oz kaj Princino Doroteo eniros la Arbaron de Gugu, ili estos bonvenaj kaj sekuraj ĉe ni same kiel en la Smeralda Urbo.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.