La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15 – La Soleca Anaso

Trot kaj Kap’tano Vilĉjo staris antaŭ la Magia Floro, vere enradikiĝinte en tiu loko.

“Ĉu vi malsategas?” demandis la knabineto, profunde ĝemante, ĉar ŝi jam staris tie dum multaj horoj.

“Nu,” respondis la velisto, “mi n’ diras ke mi ne povus manĝi, Trot – se manĝo estus disponebla – sed mi supozas ke maljunuloj ne tiom malsatas kiom junuloj.”

“Mi malcertas pri tio, Kap’tano Vilĉjo,” ŝi diris penseme. “Eble aĝo kaŭzas dif ’rencon, sed mi opinias ke grandeco faras pli grandan dif ’rencon. Ĉar vi estas duoble pli granda ol mi, vi devus esti duoble pli malsata.”

“Mi esperas ke jes,” li respondis, “ĉar mi povos elteni iom pli longe. Mi ja esperas ke la Vitra Kato rapidos, kaj mi esperas ke la Sorĉisto ne prokrastos veni al ni.”

Trot denove ĝemis kaj rigardis la mirindan Magian Floron, ĉar nenio alia estis farebla. Ĝuste nun bela grupo da palruĝaj peonioj burĝonis kaj floris, sed baldaŭ ili fadis, kaj amaso da malhelbluaj lilioj anstataŭis ilin. Poste kelkaj flavaj krizantemoj floris sur la planto, kaj kiam ili plene malfermis siajn petalojn kaj perfektiĝis, ili cedis al aro da blankaj floraj buloj kun karmezinaj makuloj – floro kian neniam antaŭe vidis Trot.

“Sed min ege tedas rigardi florojn kaj florojn kaj florojn,” ŝi diris senpacience.

“Ili estas vere belaj,” komentis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi scias; kaj se eblus veni kaj rigardi la Magian Floron nur kiam oni volas, estus tre bone, sed devi stari kaj rigardi ĝin negrave ĉu aŭ ne oni volas, ne estas tre plaĉe. Mi volegas, Kap’tano Vilĉjo, ke tiu planto iom fruktu anstataŭ flori.”

Apenaŭ ŝi parolis kiam la blankaj buloj kun karmezinaj makuloj fadis kaj amaso da belaj maturaj persikoj anstataŭis ilin. Kun krio de miksitaj surprizo kaj ĝojo Trot etendis brakon kaj plukis persikon de la arbusto kaj komencis manĝi ĝin. Ŝi trovis ĝin tre bongusta. Kap’tanon Vilĉjon iom senkomprenigis la tuja plenumiĝo de la volo de la knabino, do antaŭ ol li povis pluki persikon ili fadis kaj bananoj anstataŭis ilin. “Prenu, Kap’tano!” kriis Trot, kaj ankoraŭ dum ŝi manĝis la persikon ŝi prenis bananon per sia alia mano kaj ŝiris ĝin de la arbusto.

La maljuna velisto ankoraŭ estis senkomprena. Li ja etendis manon, sed li tro malfruis, ĉar jam la bananoj malaperis kaj limonoj anstataŭis ilin.

“Pŝa!” kriis Trot. “Ne eblas manĝi tiujn; sed atentu, Kap’tano, io nova aperos.”

Kokosoj sekvis, sed Kap’tano Vilĉjo kapneis.

“N’ povas malfermi ilin,” li komentis, “ĉar ni havas nenion per kiu bati ilin.”

“Tamen prenu,” konsilis Trot; sed jam malaperis la kokosoj, kaj malhele purpuraj pirformaj fruktoj kiujn ambaŭ ne konis anstataŭis ilin. Denove Kap’tano Vilĉjo hezitis, kaj Trot diris al li:

“Vi devus preni persikon kaj bananon, same kiel mi. Se vi ne atentos, Kap’tano, vi nenion prenos. Nu, mi dividos kun vi mian bananon.”

Jam dum ŝi parolis la Magia Planto kovriĝis per grandaj ruĝaj pomoj kiuj kreskis sur ĉiu branĉo.

Kap’tano Vilĉjo ne plu hezitis. Li prenis per du manoj, plukante du pomojn, sed Trot trovis nur sufiĉe da tempo por pluki unu antaŭ ol ili malaperis.

“Kurioze,” komentis la velisto, dum li maĉis sian pomon, “tiuj fruktoj estas tre bone manĝeblaj kiam oni prenis ilin, sed ekmalaperas se ili restas sur la arbusto.”

“Ĉio estas kurioza,” deklaris la knabino, “kaj ne povus okazi en alia lando ol ĉi tiu kie magio estas kutima. Jen citronoj. Ne pluku ilin, ĉar ili maldolĉigas la buŝon kaj – Ho! jen prunoj!” ŝi puŝis sian pomon en la poŝon de sia antaŭvestaĵo kaj prenis tri prunojn – ĉiu preskaŭ granda kiel ovo – antaŭ ol ili malaperis. Ankaŭ Kap’tano Vilĉjo prenis kelkajn, sed ambaŭ estis tro malsataj por pli da manĝoprokrasto, do ili komencis manĝi siajn pomojn kaj prunojn dum la magia arbusto aperigis ĉiajn fruktojn, unu post la alia. La Kap’tano ĉesis manĝi nelonge por pluki belan kantalupon, kiun li tenis sub la brako, kaj Trot, finmanĝinte siajn prunojn, prenis manplenon da ĉerizoj kaj oranĝon; sed kiam preskaŭ ĉiu specio de fruktoj jam aperis sur la arbusto, la rikolto ĉesis kaj nur floroj aperis sur ĝi, kiel antaŭe.

image-080

“Kial ĝi rekomencis flori?” meditis Trot, al kiu tio ne ĉagrenis ĉar ŝi jam manĝis sufiĉajn fruktojn por satiĝi.

“Nu, vi nur volis ke ĝi ‘iom’ fruktu,” diris la velisto, “do tiel estis. Eble se vi dirus ‘ĉiam’, Trot, ĉiam estus fruktoj.”

“Sed kial ĝi plenumas mian deziron?” demandis la knabino. “Mi ne estas feino aŭ sorĉistino aŭ ia magiulino.”

“Verŝajne,” respondis Kap’tano Vilĉjo, “ĉi tiu insuleto estas magia insulo, kaj kiu ajn sur ĝi povas ordoni al la arbusto kion ĝi produktu, kaj ĝi produktas tion.”

“Ĉu eble mi povus voli ion alian, Kap’tanon, kaj ĝi produktus ĝin?” ŝi demandis fervore.

“Pri kio vi pensas, Trot?”

“Ke mi volu ke tiuj radikoj sur niaj piedoj malaperu kaj ni liberiĝu.”

“Provu, Trot.”

Do ŝi provis, sed la volo tute ne efikis.

“Mem provu, Kap’tano,” ŝi proponis.

Do Kap’tano diris tiun volon, sen pli bona rezulto.

“Ne,” diris li, “ne utilas; voloj devas rilati al la Magia Planto; sed min ĝojigas ke ni povas instigi ĝin produkti fruktojn, ĉar nun ni scias ke ni ne malsatos antaŭ ol la Sorĉisto atingos nin.”

“Sed min lacigas tiom longe stari ĉi tie,” plendis la knabino. “Se mi nur povus levi unu piedon por ripozigi ĝin, mi havus pli bonan senton.”

“Ankaŭ mi, Trot. Mi jam rimarkis ke se oni devas fari ion, kaj ne povas ne fari ĝin, ĝi fariĝas nedezirata tre rapide.”

“Kiu ne povas levi la piedojn ne scias kia beno tio estas,” diris Trot penseme. “Mi neniam antaŭe sciis kiom plezurige estas levi unu piedon kaj poste alian, kiam ajn oni deziras.”

“Pri multaj aferoj oni ne konscias pri la plezuro,” respondis la velisto. “Se io preskaŭ ĉesigus spiradon, oni kredus ke libera spirado estas la plej bela ago en la vivo. Kiam oni sanas, oni ne konscias kia ĝuo tio estas, sed kiam oni malsanas oni memoras pri kiam oni sanis, kaj deziregas la revenon de tio. La plej multaj personoj forgesas danki al Dio ĉar Li donis al ili du bonajn krurojn, ĝis ili perdas kruron, kiel mi; kaj estas tiam tro malfrue, oni nur povas laŭdi Dion ĉar Li lasis unu kruron.”

“Via ligna kruro estas sufiĉe bona, Kap’tano,” ŝi komentis, rigardante ĝin atente. “Ĉiukaze, ĝi ne radikiĝas sur Magia Insulo, kiel niaj viandaj kruroj.”

“Mi ne plendas,” diris Kap’tano Vilĉjo. “Kio naĝas nidirekten, Trot?” li demandis, transrigardante la Magian Floron kaj la akvon.

La knabino ankaŭ rigardis kaj respondis: “Ia birdo. Kia anaso, sed mi neniam vidis anason tiom multekoloran.”

La birdo naĝis rapide kaj gracie cele la Magian Insulon, kaj, dum ĝi proksimiĝis ĝia belege kolorita plumaro mirigis ilin. La plumoj estis de multaj specoj de brilantaj verdoj kaj bluoj kaj purpuroj, kaj ĝi havis flavan kapon kun ruĝa plumo, kaj palruĝo, blanko kaj violo en la vosto. Kiam ĝi atingis la Insulon, ĝi surteriĝis kaj proksimiĝis al ili, paŝante malrapide kaj turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, por vidi la knabinon kaj la veliston pli bone.

“Vi estas fremduloj,” diris la birdo, haltinte apud ili, “kaj vin kaptis la Magia Insulo.”

“Jes,” respondis Trot, ĝemante; “ni radikiĝis. Sed mi esperas ke ni ne kreskos.”

“Vi malgrandiĝos,” diris la Birdo. “Vi pli malgrandiĝos ĉiutage, ĝis post kelka tempo neniom da vi restos. Tiel estas kutime, sur ĉi tiu Magia Insulo.”

“Kiel vi scias tion, kaj kiu vi estas, do?” demandis Kap’tano Vilĉjo.

image-081

“Mi estas la Soleca Anaso,” respondis la birdo. “Mi supozas ke vi aŭdis pri mi, ĉu?”

“Ne,” diris Trot, “efektive ne. Kial vi estas soleca?”

“Nu, mankas al mi familio kaj parencoj,” respondis la Anaso.

“Ĉu vi ne havas amikojn?”

“Nenian amikon. Kaj mi konas nenion farindan. Mi jam longe vivis, kaj mi devos vivi por ĉiam, ĉar mi apartenas al la Lando Oz, kie neniu vivanto mortas. Pripensu tion: oni ekzistas jaron post jaro, sen amikoj, sen familio, kun nenio farinda! Ĉu mirigas vin ke mi estas soleca?”

“Kial vi ne amikigas kelkulojn, kaj trovas ion farindan?” demandis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi ne povas amikiĝi, ĉar ĉiu renkontato – birdo, besto aŭ persono – malagrablas al mi. Post kelkaj minutoj mi ne plu povos toleri vian kuneston, kaj mi foriros kaj forlasos vin,” diris la Soleca Anaso. “Kaj pri farindaĵoj – nu, ne utilas. Kiam ajn mi renkontas ulon, tiu faras ion, do mi decidis ke tio estas banala kaj seninteresa kaj mi preferas resti soleca.”

“Ĉu ne necesas ke vi ĉasu manĝaĵojn?” demandis Trot.

“Ne. En mia diamanta palaco, iom for laŭ la rivero, manĝaĵoj magie produktiĝas por mi; sed mi malofte manĝas, ĉar tio estas tre banala.”

“Klare vi estas Magiista Anaso,” komentis Kap’tano Vilĉjo.

“Kial?”

“Nu, ordinaraj anasoj ne havas diamantajn palacojn kaj magiajn manĝaĵojn, kiel vi.”

“Vere; kaj ankaŭ pro tio mi estas soleca. Memoru ke mi estas la sola Anaso en la Lando Oz, kaj mi ne similas al iu alia anaso en la ekstera mondo.”

“Ŝajnas al mi ke al vi plaĉas esti soleca,” rimarkis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi ne povas diri ke vere plaĉas,” respondis la Anaso, “sed ĉar ŝajne tia estas mia sorto, mi iom fieras pro ĝi.”

“Ĉu vi scias kial ununura, sola Anaso estas en la Lando Oz?” demandis Trot, scivoleme.

“Iam mi sciis la kialon, antaŭ multaj jaroj, sed mi plene forgesis,” deklaris la Anaso. “La kialo de io neniam estas egale grava kiel la afero mem, do ne utilas memori ion pli ol ke mi estas soleca.”

“Mi kredas ke vi estus pli feliĉa se vi provus fari ion,” asertis Trot. “Kvankam vi povas fari nenion por vi mem, vi povas fari ion por aliaj, kaj tiel vi akirus multajn amikojn kaj ne plu estus soleca.”

“Nun vi fariĝas malagrabla,” diris la Soleca Anaso, “kaj mi devos foriri kaj forlasi vin.”

“Ĉu vi tute ne povas helpi nin?” petegis la knabino. “Se estas ia magio pri vi, eble vi povos helpi nin eskapi el ĉi tiu aĉa situacio.”

“Mi ne havas sufiĉe fortan magion por liberigi vin de la Magia Insulo,” respondis la Soleca Anaso. “Mi posedas nur tre simplan magion, sed ĝi sufiĉas por miaj propraj bezonoj.”

“Se nur ni povus sidi iom, ni povus pli bone elteni,” diris Trot, “sed ni havas nenion sur kiu sidi.”

“Do vi devos elteni,” diris la Soleca Anaso.

“Eble vi havas sufiĉan magion por doni al ni du taburetojn,” sugestis Kap’tano Vilĉjo.

“Anaso ja ne scius por kio utilas taburetoj,” estis la respondo.

“Sed vi estas malsimila al ĉiuj aliaj anasoj.”

“Estas vere.” La stranga besto ŝajne pensis dum momento, rigardante ilin akre per siaj rondaj nigraj okuloj. Poste ĝi diris: “Kelkfoje, kiam la sunbrilo estas varmega, mi kreskigas agarikon por ŝirmi min de ĝiaj radioj. Eble vi povus sidi sur agarikoj.”

“Nu, se ili estus sufiĉe fortaj, ili taŭgus,” respondis Kap’tano Vilĉjo.

“Do antaŭ ol foriri mi donos al vi duon da ili,” diris la Soleca Anaso, kaj ĝi komencis paŝadi laŭ malgranda cirklo. Ĝi ĉirkaŭiris la cirklon dekstren trifoje, kaj poste maldekstren trifoje. Post tio ĝi retrensaltetis trifoje kaj antaŭensaltetis trifoje.

“Kion vi faras?” demandis Trot.

“Ne interrompu. Temas pri sorĉkanto,” respondis la Soleca Anaso, sed nun ĝi komencis fari sinsekvon da nelaŭtaj bruetoj kiuj sonis kvake kaj ŝajne signifis tute nenion. Kaj ĝi daŭrigis tiujn sonojn tiom longe ke Trot fine kriis:

“Ĉu eble vi povos rapide fini tiun sorĉaĵon? Se vi bezonos la tutan someron por fari duon da agarikoj, vi estas ne tre lerta magiisto.”

“Mi diris ke vi ne interrompu,” diris la Soleca Anaso severe. “Se vi fariĝos tro malagrabla, vi forpelos min antaŭ ol mi finos ĉi tiun sorĉkanton.”

Trot silentis post la riproĉo, kaj la Anaso daŭrigis la kvakan murmuradon. Kap’tano Vilĉjo ridetis iom al si, kaj komentis al Trot per flustro: “Tiu senokupa birdo Solecanasa multege daŭrigas la sorĉadon. Kaj mi tute ne certas ke la agarikoj valoros la sidon.”

Tamen eĉ dum li parolis la velisto sentis ion tuŝi lin malantaŭe, kaj, turninte sian kapon, li trovis ke granda agariko estas precize ĝustaloke kaj ĝustadimensia por sido. Ankaŭ troviĝis similaĵo malantaŭ Trot, kaj kun krio de plezuro la knabineto apogis sin per ĝi kaj trovis ĝin tre komforta sidilo – solida, tamen preskaŭ kia kuseno. Eĉ la pezego de Kap’tano Vilĉjo ne rompis lian agarikon, kaj kiam ambaŭ jam sidis, ili trovis ke la Soleca Anaso forpaŝis kaj nun estas ĉe la bordo de la akvo.

“Dankegon,” kriis Trot, kaj la velisto kriis: “Ni multe dankas vin!”

Sed la Soleca Anaso tute ne atentis. Ne eĉ rerigardinte ilin la bunta birdo eniris la akvon kaj gracie fornaĝis.

image-082


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.