La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
“Komprenu,” klarigis la Vitra Kato, “ke la Magia Insulo kie Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas fiksitaj ankaŭ estas en ĉi tiu Gilikula Lando – ĉe ĝia orienta flanko, kaj ne necesos uzi pli da tempo por transiri ĝin rekte de ĉi tie ol por iri de ĉi tie al la Smeralda Urbo. Do ni ŝparos tempon irante rekte, trans la montojn.”
“Ĉu vi certas ke vi konas la vojon?” demandis Doroteo.
“Mi konas la tutan Landon Oz pli bone ol ĉiu alia vivanto,” asertis la Vitra Kato.
“Do bone, gvidu nin,” diris la Sorĉisto. “Ni jam tro longe lasis niajn kompatindajn amikojn senpovaj, kaj ju pli baldaŭ ni savos ilin des pli feliĉaj ili estos.”
“Ĉu vi certas ke vi povos savi ilin el ilia embaraso?” la knabineto demandis.
“Mi tute ne dubas,” la Sorĉisto certigis ŝin. “Sed mi ne povos scii kian magion mi uzu ĝis mi atingos tiun lokon kaj trovos precize kiel ili estas sorĉitaj.”
“Mi jam aŭdis pri tiu Magia Insulo kie kreskas la Mirinda Floro,” komentis la Malkuraĝa Leono. “Antaŭ longe, kiam mi loĝis en la arbaroj, la bestoj rakontis pri la Insulo kaj ke la Magia Floro estis metita tien por kapti fremdulojn – homojn aŭ bestojn.”
“Ĉu la Floro vere estas mirinda?” demandis Doroteo.
“Mi aŭdis ke ĝi estas la plej bela planto en la mondo,” respondis la Leono. “Mi mem neniam vidis ĝin, sed bestaj amikoj diris al mi ke ili staris sur la bordo de la rivero kaj transrigardis la planton en la ora florpoto kaj vidis centojn da floroj, ĉiuspeciaj kaj -grandaj, rapide aperi sur ĝi sinsekve. Oni diras ke se oni plukas la florojn kiam ili ĵus aperis ili restos perfektaj dumlonge, sed se oni ne plukas ilin ili baldaŭ malaperas kaj ilin anstataŭas aliaj floroj. Laŭ mia opinio, pro tio la Magia Planto estas plej mirinda.”
“Sed tio estas nur rakontoj,” diris la knabino. “Ĉu iu el viaj amikoj iam plukis floron de la mirinda planto?”
“Ne,” agnoskis la Malkuraĝa Leono, “ĉar se iu vivanto suriras la Magian Insulon, kie staras la ora florpoto, tiu ekradikiĝas en la tero kaj ne povas foriri.”
“Kaj kio okazas al ili?” demandis Doroteo.
“Ili malgrandiĝas, iom post iom, horon post horo, tagon post tago, kaj fine tute malaperas.”
“Do,” diris la knabino maltrankvile, “ni devos rapidi, alie Kap’tano Vilĉjo kaj Trot fariĝos tro malgrandaj por esti komfortaj.”
Ili iradis rapidpaŝe dum tiu konversacio, ĉar la Malsata Tigro kaj la Malkuraĝa Leono devis movi sin rapide por ne postresti la Vitran Katon. Elirinte la Arbaron de Gugu ili transiris montaron kaj poste larĝan ebenaĵon, kaj post tio ili atingis alian arbaron, multe malpli grandan ol tiu kie regis Gugu.
“La Magia Insulo estas en ĉi tiu arbaro,” diris la Vitra Kato, “sed la rivero estas aliflanke de la arbaro. Ne ekzistas vojo tra la arboj, sed se ni daŭre iros orienten, ni trovos la riveron, kaj tiam estos facile trovi la Magian Insulon.”
“Ĉu vi jam veturis laŭ ĉi tiu vojo antaŭe?” demandis la Sorĉisto.
“Ne precize,” agnoskis la Kato, “sed mi scias ke ni atingos la riveron se ni iros orienten tra la arbaro.”
“Gvidu, do,” diris la Sorĉisto.
La Vitra Kato ekiris, kaj unue estis facile pasi inter la arboj; sed post nelonge la suba kreskaĵaro kaj la grimpoplantoj densiĝis kaj interplektiĝis, kaj puŝinte sin tra tiujn obstaklojn dum kelka tempo, niaj veturantoj venis al loko tra kiun la Vitra Kato ne povis puŝi sin.
“Estos plejbone ke ni retiru kaj trovu vojon,” sugestis la Malsata Tigro.
“Vi surprizas min,” diris Doroteo, rigardante la Vitran Katon severe.
“Mi ankaŭ surprizas min,” respondis la Kato. “Sed longa estas la vojo ĉirkaŭ la arbaro al la punkto kie la rivero eniras ĝin, kaj mi supozis ke ni povos ŝpari tempon per rekta trairo.”
“Neniu povas kulpigi vin,” diris la Sorĉisto, “kaj mi opinias ke, anstataŭ reiri, mi povos fari vojon kiu ebligos ke ni antaŭeniru.”
Li malfermis sian nigran valizon kaj serĉinte inter siaj magiiloj li elprenis malgrandan hakilon el iu metalo tiel profunde polurita ke ĝi brilis eĉ en la obskura arbaro. La Sorĉisto metis la hakileton sur la teron kaj diris per voĉo de komandisto:
“Haku, Hakilo, haku por ni, Porpiedan vojon rapidu formi. Haku l’ ĝangalon, faru spacon, Orienten haku – ne timu lacon!”
La hakileto komencis movi sin kaj fulme ĝia brilanta klingo moviĝis dekstren kaj maldekstren, liberigante vojon tra la grimpoplantoj kaj vepro kaj disĵetante la implikitan barieron tiel rapide ke la Leono kaj la Tigro, portante Doroteon kaj la Sorĉiston kaj la kaĝon da simioj sur siaj dorsoj, povis paŝi tra la arbaro rapide. La vepro ŝajnis degeli antaŭ ili kaj la hakileto tiel rapide hakis ke iliaj okuloj vidis nur la scintiladon de la hakilo. Subite la arbaro denove estis maldensa, kaj la hakileto, obeinte ordonojn, kuŝis kviete sur la tero.
La Sorĉisto prenis la magian hakilon kaj zorge viŝis ĝin per sia silka poŝtuko, poste li remetis ĝin en sian nigran valizon. Ili pluiris kaj post nelonge ili atingis la riveron.
“Mi pripensu,” diris la Vitra Kato, rigardante laŭ la rivero ambaŭdirekten, “mi kredas ke ni estas sub la Magia Insulo, do ni devos iri supren laŭ la rivero ĝis ni atingos ĝin.”
Do supren laŭ la rivero ili veturis, marŝante komforte sur la bordo de la rivero, kaj post kelka tempo la akvo larĝiĝis kaj akra kurbaĵo aperis en la rivero, kaŝante ĉion en la direkto de kiu ili venis.
Tamen ili marŝis vigle kaj preskaŭ atingis la kurbaĵon kiam voĉo kriis avertante: “Atentu!”
La veturantoj ekhaltis kaj la Sorĉisto diris: “Atentu kion?”
“Vi preskaŭ tretis sur mian Diamantan Palacon,” respondis la voĉo, kaj anaso kun belege buntaj plumoj aperis antaŭ ili. “Bestoj kaj homoj estas ege mallertaj,” daŭrigis la Anaso per iritiĝema tono, “kaj tute ne decas ke vi estas ĉe ĉi tiu flanko de la rivero. Kion vi faras ĉi tie?”
“Ni venis savi kelkajn amikojn niajn kiuj estas fiksitaj sur la Magia Insulo en ĉi tiu rivero,” klarigis Doroteo.
“Mi konas ilin,” diris la Anaso. “Mi vizitis ilin, kaj ili ja vere estas fiksitaj. Reiru hejmen, neniu potenco povas savi ilin.”
“Jen la Mirinda Sorĉisto de Oz,” diris Doroteo, indikante la vireton.
“Nu, mi estas la Soleca Anaso,” estis la respondo, dum la birdo pave paŝis por plej bone montri siajn plumojn. “Mi estas la granda Magiisto de la Arbaro, kiel povas informi vin ĉiu besto, sed eĉ mi ne havas potencon por detrui la sorĉon de la Magia Insulo.”
“Ĉu vi estas soleca ĉar vi estas magiisto?” demandis Doroteo.
“Ne; mi estas soleca ĉar mi havas nek familion nek amikojn. Sed al mi plaĉas esti soleca, do bonvolu ne proponi amikiĝon kun mi. Foriru, kaj evitu treti sur mian Diamantan Palacon.”
“Kie ĝi estas?” demandis la knabino.
“Malantaŭ tiu arbusto.”
Doroteo desaltis de la dorso de la leono kaj kuris ĉirkaŭ la arbuston por vidi la Diamantan Palacon de la Soleca Anaso, kvankam la vanta birdo protestis per serio da grumblaj kvakoj. La knabino ja trovis brilantan kupolon el plej klaraj diamantoj, zorge kungluitaj, kun pordo en la flanko ĝuste sufiĉe granda por ke la anaso trairu.
“Kie vi trovis tiom da diamantoj?” demandis Doroteo, mirante.
“Mi konas lokon en la montoj kie ili estas abundaj kiel ŝtoneroj,” diris la Soleca Anaso, “kaj mi portis ilin ĉi tien, unu post alia, en mia beko kaj metis ilin en la riveron kaj lasis la akvon verŝiĝi sur ilin ĝis por brile poluriĝi. Poste mi konstruis ĉi palacon; mi estas certa ke ĝi estas la sola Diamanta Palaco en la tuta mondo.”
“Mi konas neniun alian,” diris la knabineto; “sed se vi loĝas en ĝi tute sola, mi ne komprenas kial ĝi utilas pli ol ligna palaco, aŭ brika aŭ platŝtona.”
“Ne mirigas ke vi ne komprenas tion,” respondis la Soleca Anaso senestime. “Sed mi eduke informas vin, ke ĉia ajn hejmo devus esti bela laŭ siaj loĝantoj, kaj ne intencita plaĉi al fremduloj. La Diamanta Palaco estas mia hejmo, kaj ĝi plaĉas al mi. Do ne gravas al mi eĉ kvakon ĉu aŭ ne ĝi plaĉas al vi.”
“Sed ĝi ja plaĉas al mi!” kriis Doroteo. “Ĝi estas tre bela ekstere, sed – ” Ŝi ĉesis paroli, ĉar la Soleca Anaso jam eniris sian palacon tra la malgranda pordo sen eĉ diri adiaŭ. Do Doroteo reiris al siaj amikoj kaj ili rekomencis sian veturon.
“Ĉu vi kredas, Sorĉisto, ke la Anaso pravis kiam ĝi diris ke neniu magio povos savi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon?” demandis la knabino per maltrankvila tono.
“Ne, mi ne kredas ke la Soleca Anaso pravis kiam ĝi diris tion,” respondis la Sorĉisto serioze, “sed estas eble ke ilia sorĉiĝo estas malpli facile nuligota ol mi anticipis. Mi faros mian plejeblon, kompreneble, kaj neniu povas fari pli ol sian plejeblon.”
Tio ne tute nuligis la maltrankvilecon de Doroteo, sed ŝi ne plu parolis, kaj baldaŭ, ĉirkaŭirinte la kurbon de la rivero, ili povis vidi la Magian Insulon.
“Jen ili!” kriis Doroteo fervore.
“Jes, mi vidas ilin,” respondis la Sorĉisto, kapjesante.
“Ili sidas sur du grandaj agarikoj.”
“Estas strange,” komentis la Vitra Kato. “Ne estis agarikoj tie kiam mi foriris de ili.”
“Kia bela floro!” kriis Doroteo ravate, dum ŝia rigardo trafis la Magian Planton.
“Ne atentu la Floron ĝuste nun,” konsilis la Sorĉisto. “Plej grave estas savi niajn amikojn.”
Ili jam atingis lokon ĝuste kontraŭ la Magia Insulo, kaj nun kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo vidis la alvenon de siaj amikoj kaj vokis al ili ke ili helpu.
“Kiel vi fartas?” kriis la Sorĉisto, metinte siajn manojn al sia buŝo por ke ili pli bone aŭdu lin trans la akvo.
“Nin trafis misfortuno,” kriis Kap’tano Vilĉjo, responde. “Ni estas ankritaj ĉi tie, kaj ne povos movi nin antaŭ ol vi trovos metodon tranĉi la ligŝnuron.”
“Kion tio signifas?” demandis Doroteo.
“Ni tute ne povas movi niajn piedojn!” kriis Trot, parolante laŭeble plej laŭte.
“Kial ne?” demandis Doroteo.
“Ili havas radikojn,” klarigis Trot.
Estis malfacile paroli tiom longadistance, do la Sorĉisto diris al la Vitra Kato:
“Iru al la insulo kaj diru al niaj amikoj ke ili estu paciencaj, ĉar ni venis savi ilin. Ni eble bezonos iom da tempo por liberigi ilin, ĉar la Magio de la Insulo estas nova por mi kaj mi devos eksperimenti. Sed diru al ili ke mi rapidos laŭeble plej rapide.”
Do la Vitra Kato marŝis trans la riveron sub la akvo por diri al Trot kaj Kap’tano Vilĉjo ke ili ne maltrankvilu, kaj la Sorĉisto tuj malfermis sian nigran valizon kaj komencis fari siajn preparojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.