La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19 – Doroteo kaj la Burdoj

Doroteo multe malfeliĉis kaj nur malfacile fortenis larmojn de siaj okuloj.

“Ĉu vi nenion alian povas fari, Sorĉisto?” ŝi demandis al la vireto.

“Mi ne povas ion alian elpensi nun,” li respondis malgaje. “Sed mi intencas pripensadi dum – dum – nu, dum pripensado plu valoros.”

Ili ĉiuj silentis dum kelka tempo. Doroteo kaj la Sorĉisto sidadis pensante sur la floso, kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo sidadis pensante sur la agarikoj kaj malgrandiĝante pli kaj pli.

Subite Doroteo diris: “Sorĉisto, mi elpensis ion!”

“Kion vi elpensis?” li demandis, rigardante la knabineton interesate.

“Ĉu vi povas memori la Magian Vorton kiu transformas?” ŝi demandis.

“Kompreneble,” diris li.

“Do vi povas transformi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon en birdojn aŭ burdojn, kaj ili povos forflugi al la alia bordo. Kiam ili estos tie, vi povos retransformi ilin en iliajn normalajn formojn!”

“Ĉu vi povas fari tion, Sorĉisto?” demandis Kap’tano Vilĉjo, fervore.

“Mi kredas ke jes.”

“Kun la radikoj?” demandis Trot.

“Nu, la radikoj nun estas parto de vi, kaj se vi transformiĝus en burdon via tuto transformiĝus, kompreneble, kaj vi liberiĝus de ĉi tiu terura insulo.”

“Bone, faru tion!” kriis la velisto.

Do la Sorĉisto diris malrapide kaj klare:

“Mi volas ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo iĝu burdoj – Pyrzqxgl!”

Feliĉe, li ĝuste prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo ekmalaperis, kaj el la loko kie ili antaŭe estis flugis du burdoj.

“Hura!” kriis Doroteo ĝoje; “ili saviĝis!”

“Mi kredas ke jes,” konsentis la Sorĉisto, egalĝoje.

La abeloj ŝvebis super la floso dum momento kaj poste flugis trans la riveron al kie atendis la Leono kaj la Tigro. La Sorĉisto prenis la remilon kaj transremis la floson laŭeble plej rapide. Kiam ĝi atingis la riverbordon, kaj Doroteo kaj la Sorĉisto saltis sur la bordon kaj la vireto demandis fervore:

“Kie estas la abeloj?”

“La abeloj?” demandis la Leono, kiu duone dormis kaj ne sciis kio okazis sur la Magia Insulo.

“Jes; estis du.”

“Du abeloj?” diris la Malsata Tigro, oscedante.

“Nu, mi manĝis unu kaj la Malkuraĝa Leono manĝis la alian.”

“Ve!” kriis Doroteo, multe ŝokite.

“Estis malmulta lunĉo,” komentis la Tigro, “sed ni povis trovi nur la abelojn.”

“Aĉe!” ploregis Doroteo, tordante siajn manojn pro malespero. “Vi manĝis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”

Sed ĝuste tiam ŝi aŭdis zumadon super sia kapo kaj du abeloj sidiĝis sur ŝian ŝultron.

“Jen ni,” diris malgranda voĉo en ŝian orelon. “Mi estas Trot, Doroteo.”

“Kaj mi estas Kap’tano Vilĉjo,” diris la alia abelo.

Doroteo preskaŭ svenis pro senŝarĝiĝo, kaj la Sorĉisto, kiu estis proksima kaj aŭdis la voĉetojn, ekridis kaj diris:

“Vi ne estas la solaj du abeloj en la arbaro, ŝajne, sed mi konsilas ke vi fortenu vin de la Leono kaj la Tigro ĝis vi rehavos viajn naturajn formojn.”

“Faru tion nun, Sorĉisto!” konsilis Doroteo. “Ili estas tiel malgrandaj ke ne eblas scii kio povos okazi al ili.”

Do la Sorĉisto faris ordonon kaj prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo staris apud ili en formo natura kiel antaŭ la teruraj aventuroj. Ĉar ili ne plu estis malgranddimensiaj, ĉar la Sorĉisto transformis ilin el burda formo en la formojn kaj dimensiojn kiujn la naturo unue donis al ili. La malbelaj radikoj sur iliaj piedoj malaperis pro la transformo.

Dum Doroteo ĉirkaŭbrakumis Troton, kaj Trot nelaŭte ploradis ĉar ŝi estis tiom feliĉa, la Sorĉisto manpremis kun Kap’tano Vilĉjo kaj gratulis lin pro lia eskapo. La maljuna velisto tiom plezuriĝis ke li ankaŭ manpremis kun la Leono kaj deprenis sian ĉapelon kaj ĝentile riverencis antaŭ la kaĝo de simioj.

image-098

Tiam Kap’tano Vilĉjo faris ion kuriozan. Li iris al granda arbo kaj, elpreninte sian tranĉilon, detranĉis grandan larĝan pecon de dika ŝelo. Post tio li sidiĝis sur la tero kaj elpreninte volvaĵon de fortika ŝnuro el sia poŝo – kiu ŝajne estis plena de ĉiaj aĵoj – li ligis la platan ŝelpecon al la malsupro de sia bona piedo, super la leda plandumo.

“Por kio estas tio?” demandis la Sorĉisto.

“Mi malamas venkiĝi,” respondis la velisto; “do mi reiros al tiu insulo.”

“Kaj refariĝos sorĉita?” kriis Trot, evidente malaprobe.

“Ne; ĉifoje mi evitos la magion de la insulo. Mi rimarkis ke mia ligna kruro ne fiksiĝis, nek enradikiĝis, nek la vitraj piedoj de la Vitra Kato. Nur ion el viando – kia homo kaj bestoj – la magio povas teni kaj radikigi en la teron. Niaj ŝuoj estas ledaj, kaj ledo estas el besta haŭto. Niaj ŝtrumpoj estas lanaj, kaj lano estas de la dorso de ŝafo. Do, kiam ni marŝis sur la Magia Insulo, niaj piedoj enradikiĝis tie kaj fiksis nin tie. Sed ne mia ligna kruro. Do nun mi metos lignan malsupron sur mian alian piedon kaj la magio ne povos haltigi min.”

“Sed kial vi volas reiri al la insulo?” demandis Doroteo.

“Ĉu vi ne vidis la Magian Floron en la ora florpoto?”

“Kompreneble mi vidis ĝin, kaj ĝi estas bela kaj mirinda.”

“Nu, Trot kaj mi ekveturis celante akiri la magian planton kiel donacon por Ozma je ŝia naskiĝtago, kaj mi intencas preni ĝin kaj reporti ĝin kun ni al la Smeralda Urbo.”

“Estus bonege,” kriis Trot fervore, “se vi kredas ke vi povos sukcesi, kaj ke estus sendanĝere provi!”

“Mi estas plejparte certa ke estos sendanĝere, pro mia rearanĝo de mia piedo,” diris la velisto, “kaj se ial mi kaptiĝus, mi s’pozas ke la Sorĉisto povus denove savi min.”

“Mi supozas ke jes,” konsentis la Sorĉisto. “Nu, do, se vi volas provi, Kap’tano Vilĉjo, do provu kaj ni apude staros por observi kio okazos.”

Do la velisto denove suriris la floson kaj remis al la Magia Insulo, alteriĝante laŭeble plej proksime al la ora florpoto. Ili rigardis lin marŝi trans la teron, meti ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la florpoton kaj levi ĝin facile de ĝia loko. Post tio li portis ĝin al la floso kaj mallevis ĝin tre zorge. La porto ŝajne neniel ĝenis la floron, ĉar sur ĝi kreskis dafodiloj kiam Kap’tano Vilĉjo prenis ĝin kaj dumvoje al la floso kreskis tulipoj kaj gladioloj.

Dum la velisto remis trans la riveron al kie atendas lin liaj amikoj, sep diversaj specioj de floroj aperis sinsekve sur la planto.

“Mi supozas ke la Magiisto kiu metis ĝin sur la insulon ne opiniis ke iu povos forporti ĝin,” diris Doroteo.

“Li supozis ke nur homoj volos la planton, kaj ĉiu homo kiu suriros la insulon por preni ĝin kaptiĝos pro la sorĉo,” aldonis la Sorĉisto.

“Post nun,” komentis Trot, “neniu volos iri sur la insulon, do ĝi ne plu kaptos.”

“Nu,” krietis Kap’tano Vilĉjo, triumfe metante la Magian Planton sur la riverbordon, “se Ozma ricevos pli bonan naskiĝtagan donacon ol tiun, mi volas scii kia ĝi povos esti!”

“Certe ĝi s’prizos ŝin,” deklaris Doroteo, starante plena de miro antaŭ la belegaj floroj kaj observante ilin ŝanĝiĝi de flavaj rozoj al violoj.

“Ĝi s’prizos ĉiun en la Smeralda Urbo,” Trot asertis gaje, “kaj ĝi estos donaco de Kap’tano Vilĉjo kaj mi al Ozma.”

“Mi opinias ke ankaŭ mi rajtos ricevi iom da agnosko,” oponis la Vitra Kato. “Mi trovis ĝin kaj gvidis vin al ĝi, kaj alvenigis la Sorĉiston por savi vin kiam vi kaptiĝis.”

“Estas vere,” agnoskis Trot, “kaj mi rakontos ĉion al Ozma, por ke ŝi sciu kiom bone vi kondutis.”

image-099
image-100


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.