La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi Ŝtrumpolonga ne volas fariĝi granda

Ho, kiel la panjo kaj paĉjo de Tomi kaj Anjo karesis siajn infanojn, kaj kiel ili kisis ilin kaj servis bongustan vesperman ĝon al ili kaj aranĝis iliajn litojn, kiam ili enlitiĝis. Kaj ili sidis longe, longe sur al litorando ĉe ili kaj aŭskultis la rakontojn pri ĉio rimarkinda, kion ili travivis sur la Kurekuredutinsulo.

Ili ĉiuj tre ĝojis. Nur unu afero estis malĝojiga, kaj tio estis pri la kristnasko. Tomi kaj Anjo ne volis diri al sia patrino, ke ili estas malĝojaj, ke ili malkaptis la kristnaskon kaj la kristnaskajn donacojn, sed tiel tamen estis. Sentiĝis tre nekutime reveni, kiel ĉiam, kiam oni estas vojaĝinta, kaj estus tre granda helpo, se estus kristnaska vespero, kiam ili revenis.

Iom doloris al Tomi kaj Anjo, kiam ili pensis pri Pipi. Nun ŝi kompreneble kuŝis tie en Vilao Vilaltao kun la piedoj sur la kapkuseno, kaj neniu estis ĉe ŝi por envolvi ŝin. Ili decidis iri al ŝi kiel eble plej baldaŭ la postan tagon.

Sed la postan tagon la patrino ne volis lasi ilin iri, ĉar ŝi ne vidis ilin dum tiom longa tempo, kaj cetere ilia avino venis por tagmanĝi kaj deziri bonvenon hejmen al la infanoj. Tomi kaj Anjo maltrankvile cerbumis, kion Pipi entreprenas la tutan tagon, kaj kiam mallumiĝis vespere, ili ne plu eltenis.

– Kara panjo, ni devas fari viziton al Pipi, Tomi diris.

– Jes, ekkuru do, sinjorino Settergren diris. Sed ne restu tro longe.

Kaj Tomi kaj Anjo ekkuris.

Kiam ili venis al la barilpordo de Vilao Vilaltao, ili haltis kaj nur rigardis. Aspektis ekzakte kiel kristnaska bildkarto. La tuta vilao kuŝis tie mole envolvita en neĝo kaj lumis gaje el ĉiuj fenestroj. Sur la verando brulis torĉo, kiu ĵetis sian lumon longe super la blankan neĝokovrilon ekstere. Vojo estis zorge fosita ĝis la verando, kaj tial Tomi kaj Anjo ne bezonis vadi en la neĝamasoj.

Ĝuste kiam ili piedfrape forigis la neĝon sur la verando, la pordo malfermiĝis kaj tie staris Pipi.

– Bonan kristnaskon en ĉi tiu kabano, ŝi diris. Poste ŝi pelis ilin en la kuirejon. Kaj tie, tie ja staris kristnaska arbo! La kandeloj estis lumigitaj kaj dek sep ŝprucfajraĵoj brulis, tiel ke krakis kaj disigis hejman odoron ĉirkaŭ si. Sur la tablo estis servita kristnaska kaĉo kaj ŝinko kaj kolbaso kaj ĉiuspeca kristnaska manĝaĵo; jes, eĉ spickukaj figuroj kaj benjetoj. En la forno flamis la fajro, kaj ĉe la lignujo staris la ĉevalo kaj skrapis ĝentile per la piedo. Sinjoro Nilson saltis tien reen en la piceo inter la ŝprucfajraĵoj.

– La intenco estis, ke li estu kristnaska anĝelo, Pipi serioze diris, sen estas neeble, ke li sidu senmove.

Tomi kaj Anjo staris tute mutaj.

– Ho, Pipi, Anjo diris, kiel mirinde! Kiel vi havis tempon fari ĉion ĉi?

Tomi kaj Anjo subite sentis sin ege ĝojaj kaj feliĉaj.

– Mi opinias, ke estas bone, ke ni estas hejme en Vilao Vilaltao denove, Tomi diris.

Ili sidiĝis ĉirkaŭ la tablo kaj manĝis amason da ŝinko kaj rizokaĉo kaj kolbaso kaj spickukoj, kaj ili opiniis, ke ili pli bongustas ol bananoj kaj panfrukto.

– Kiel bonege, Anjo diris. Jen ni tamen havas kristnaskon.

Sed sen kristnaskaj donacoj, kompreneble.

– Ho, jen vi diris vorton, Pipi diris. Mi kaŝis viajn kristnaskajn donacojn. Ilin vi devos serĉi mem.

Tomi kaj Anjo fariĝis tute ruĝaj en la vizaĝo pro ekscito, ili leviĝis kaj komencis serĉi. En la lignujo Tomi trovis grandan pakaĵon kun la surskribo ”TOMI”. En ĝi estis bela farboskatolo.

Sub la tablo Anjo trovis pakaĵon kun sia nomo, kaj en la pakaĵo estis bela ruĝa sunombrelo.

– Ĝin mi povos kunpreni al la Kurekuredutinsulo venontfoje, kiam ni veturos tien, diris Anjo.

Tute sub la kamenkapuĉo kuŝis du pakaĵoj. Estis malgranda aŭto por Tomi en unu kaj pupteleraro por Anjo en la alia.

En la vosto de la ĉevalo pendis eteta pakaĵo, kaj ĝi enhavis horloĝon, kiun Tomi kaj Anjo havu en sia infanĉambro.

Kiam ili trovis ĉiujn siajn kristnaskajn donacojn, ili forte ĉirkaŭbrakis Pipin danke. Ŝi staris ĉe la kuireja fenestro kaj rigardis ĉiun neĝon tie en la ĝardeno.

– Morgaŭ ni konstruos grandan domon el neĝo, ŝi diris.

Kaj ni havu kandelojn, kiuj brulu en ĝi vespere.

– Ho jes, ni faru tion, Anjo diris kaj sentis sin pli kaj pli kontenta, ke ŝi venis hejmen.

– Mi miras, ĉu eblus konstrui skideklivon de la tegmento al la neĝamaso tie sube, Pipi diris. Mi intencas instrui al la ĉevalo skii. Sed mi ne povas eltrovi, ĉu ĝi bezonas kvar skiojn aŭ nur du.

– Ni tre amuziĝos morgaŭ, Tomi diris. Kia bonŝanco, ke ni venis hejmen meze de la kristnaska libertempo.

– Ni ĉiam amuziĝos, Anjo diris. Ĉi tie en Vilao Vilaltao kaj sur la Kurekuredutinsulo kaj ĉie.

Pipi kapjesis. Ĉiuj tri rampis sur la kuirejan tablon. Subite malgaja ombro flugis sur la vizaĝon de Tomi.

– Mi volas neniam fariĝi granda, li diris decide.

– Ankaŭ mi ne, Anjo diris.

– Ne, estas nenio pridiskutinda, Pipi diris. Plenkreskuloj neniam amuziĝas. Ili nur havas amason da teda laboro kaj idiotajn vestojn kaj dornokalojn kaj kominuman imposton.

– Komunuma imposto estas la nomo, Anjo diris.

– Jes, sed ĝi estas tamen la sama rubaĵo, Pipi diris. Kaj ili estas plenaj da superstiĉo kaj frenezaĵoj. Ili kredas, ke okazos granda akcidento, se ili hazarde metas la tranĉilon en la buŝon, kaj tiel plu.

– Kaj ili ne kapablas ludi, Anjo diris. Hu, ke oni devas fariĝi granda!

– Kiu diris, ke oni devas fariĝi, Pipi demandis. Se mi ne erare memoras, mi ie havas kelkajn pilolojn.

– Kiajn pilolojn, Tomi diris.

– Kelkajn tre bonajn pilolojn por tiu, kiu ne volas fariĝi granda, Pipi diris kaj saltis de la tablo. Ŝi serĉis ĉie en la ŝrankoj kaj skatoloj kaj post momento ŝi venis kun io, kio similis ekzakte al tri flavaj pizoj.

– Pizoj, Tomi diris surprizita.

– Ĉu tion vi kredas, Pipi diris. Ĉi tio ne estas pizoj. Estas krumelundpiloloj. Mi ricevis ilin antaŭ longe en Rio de maljuna indianestro, kiam mi hazarde menciis, ke mi ne tre volonte fariĝus granda.

– Ĉu helpas kun nur tiaj malgrandaj piloloj, Anjo diris dube.

– Ho jes, Pipi asertis. Sed oni devas manĝi ilin en mallumo, kaj oni devas diri la jenon:

”Bona eta krumelunda mi ne volas iĝi grunda.”

– ”Granda” vi certe volas diri, Tomi diris.

– Se mi diris grunda, mi volas diri grunda, Pipi diris. Tio estas la artifiko, vi komprenas. La plej multaj diras granda, kaj tio estas la plej malbona afero, kiu povas okazi. Ĉar tiam oni komencas kreski pli ol iam ajn. Estis iam knabo, kiu manĝis tiajn pilolojn. Li diris ”granda” anstataŭ ”grunda”. Kaj li komencis kreski tiel, ke oni povis timi la mallumon. Multajn metrojn po tage. Estis mizere. Estis ĉiukaze komforte, tiom longe ke li povis paŝti sin rekte el la pomarboj, proksimume kiel ĝirafo. Sed baldaŭ tio ne funkciis, li estis tro longa. Kiam kelkaj virinoj venis hejmen al li por saluti kaj volis diri: ”Ho, kiel granda kaj kapabla vi fariĝis”, ili devis krii per megafono, por ke li aŭdu. Oni vidis nenion alian ol liajn longajn maldikajn krurojn, kiuj malaperis inter la nuboj kiel du flagstangoj. Oni neniam aŭdis de li, jes, unu fojon, kaj tio estis, kiam li volis leki la sunon, tiel ke li ricevis brulvezikon sur la lango, tiam li eligis kriegon, tiel ke la floroj velkis sur la tero. Sed tio ankaŭ estis la lasta vivosigno de li. Sed la kruroj certe daŭre ĉirkaŭmigras tie en Rio kaj faras malordon en la trafiko, mi pensas.

– Mi ne kuraĝas manĝi pilolon, Anjo diris terurigita. Se mi malĝuste diros.

– Vi ne diros malĝuste, Pipi diris konsole. Se mi kredus, ke vi farus tion, mi ne donus al vi pilolon. Ĉar estus tre enue nur havi viajn krurojn kun kiuj ludi. Tomi kaj mi kaj viaj kruroj, tio estus bela societo.

– Ho, vi ne diros erare, Anjo, Tomi diris.

Ili estingis ĉiujn kristnaskajn kandelojn. Fariĝis tute mallume en la kuirejo, escepte ĉe la forno, kie la fajro ardis malantaŭ la lukoj. Ili sidiĝis silentaj en rondo meze sur la planko. Ili prenis la manojn unu de la alia. Pipi donis al Tomi kaj Anjo po unu krumelundan pilolon. Jukis pro ekscito laŭ la spino.

Imagu, post momento tiu stranga pilolo estos en la stomako, kaj poste ili neniam, neniam bezonos fariĝi grandaj. Estis mirinde.

– Nun, Pipi flustris.

Ili englutis siajn pilolojn.

– Bona estas krumelunda, mi ne volas iĝi grunda, ĉiuj tri diris samtempe.

Jen farite. Pipi lumigis la plafonan lampon.

– Mirinde, ŝi diris. Nun ni ne bezonas iĝi grandaj kaj ricevi dornokalojn kaj aliajn mizeraĵojn. Sed la piloloj ja kuŝis en mia ŝranko tre longe, kaj oni ne povas esti tute certa, ke la forto ne eliris. Sed ni esperu la plejbonon.

Anjo ekpensis pri io.

– Ho, Pipi, ŝi diris terurigita, vi ja iĝus marrabisto, kiam vi fariĝus granda.

– Baf, mi povas tamen fariĝi tio, Pipi diris. Mi povas fariĝi eteta marrabisto, kiu tamen disvastigas morton kaj konfuzon ĉirkaŭ si.

Ŝi cerbumis dum momento.

– Imagu, ŝi diris. Imagu, se venos sinjorino, kiu preterpasos ĉi tie iam post multaj jaroj kaj ekvidos nin ĉirkaŭkuri ludante en la ĝardeno. Tiam ŝi eble demandos vin, Tomi: ”Kiom da jaroj vi havas, amiketo?” Kaj tiam vi respondos: ”Kvindek tri jarojn, se mi ne erare memoras”.

Tomi kontente ridis.

– Tiam ŝi ja pensos, ke mi estas tre malgranda je kresko, li diris.

– Jes, kompreneble, Pipi konsentis. Sed tiam vi povos diri, ke vi estis pli granda, kiam vi estis pli malgranda.

Ĝuste tiam Tomi kaj Anjo memoris, ke ilia patrino admonis ilin ne resti tro longe.

– Ni ja devas iri hejmen nun, Tomi diris.

– Sed ni revenos morgaŭ, Anjo diris.

– Bone, Pipi diris. Ni komencu la neĝodomon je la oka.

Ŝi akompanis ilin al la barilpordo, kaj ŝiaj ruĝaj harplektaĵoj dancis ĉirkaŭ ŝi, kiam ŝi rekuris al Vilao Vilaltao.

– Imagu, Tomi diris momenton poste, kiam li estis brosanta siajn dentojn, imagu, se mi ne scius, ke estas krumelundpiloloj, mi povus ĵuri, ke estas ordinaraj pizoj.

Anjo staris ĉe la fenestro de la infanĉambro en sia rozkolora piĵamo kaj rigardis al Vilao Vilaltao.

– Rigardu, mi vidas Pipin, ŝi kriis ravite.

Ankaŭ Tomi rapidis al la fenestro. Jes vere. Nun, kiam la arboj estis senfoliaj, oni povis vidi en la kuirejon de Pipi.

Pipi sidis ĉe la tablo kun la kapo apogita al la brakoj. Kun reva esprimo en la okuloj ŝi fikse rigardis kandelon, kiu staris antaŭ ŝi kun flirtanta flamo.

– Ŝi … ŝi aspektas tre sola iamaniere, Anjo diris kaj ŝia voĉo tremetis. Ho, Tomi, se estus mateno kaj ni povus tuj iri al ŝi.

Ili staris tute silentaj kaj elrigardis en la vintran vesperon.

La steloj lumis super la tegmento de Vilao Vialaltao. Tie interne estis Pipi. Ŝi ĉiam estos tie. Estis mirinde pensi pri tio.

La jaroj pasos, sed Pipi kaj Tomi kaj Anjo ne fariĝos grandaj.

Kompreneble, se la forto ne malaperis el la krumelundpiloloj! Venos novaj printempoj kaj someroj, kaj novaj aŭtunoj kaj vintroj, sed ilia ludado daŭros. Morgaŭ ili konstruos neĝodomon kaj faros skideklivon de la tegmento de Vilao Vilaltao, kiam estos printempo ili grimpos en la kavan kverkon, kie limonado kreskas, ili ludos objektoserĉantojn, kaj ili rajdos sur la ĉevalo de Pipi, ili sidos en la lignejo kaj rakontos historiojn, ili eble ankaŭ revojaĝos al la Kurekuredutinsulo por viziti Momon kaj Moanan kaj la aliajn, sed ili ĉiam revenos al Vilao Vilaltao. Jes, estis mirinde konsola penso – Pipi troviĝas en Vilao Vilaltao.

– Se ŝi volus rigardi ĉi tien, ni povus mansvingi al ŝi, Tomi diris. Sed Pipi nur fikse rigardis antaŭ si kun revantaj okuloj.

Poste ŝi estingis la lumon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.