La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi laciĝas je Jimo kaj Buko

La infanoj dormis bone la tutan nokton. Tion ne fari Jimo kaj Buko. Ili nur blasfemis pri la pluvo, kaj kiam ĉesis pluvi, ili transiris al kverelado, kies kulpo estas, ke ili ne povis kapti la perlojn kaj kiu efektive eltrovis la stultan ideon, ke ili veturu al la Kurekuredutinsulo. Sed kiam la suno leviĝis kaj sekigis iliajn malsekajn vestojn kaj la gaja vizaĝo de Pipi estis elmetata el la groto kaj salutis bonan matenon, ili decidis pli ol iam provi kapti la perlojn kaj forveturi de tie kiel riĉaj viroj. Ili nur ne povis elkalkuli, kiel ili procedu.

Dumtempe la ĉevalo de Pipi komencis demandi sin, kien Pipi kaj Tomi kaj Anjo estis irintaj. Sinjoro Nilson estis reveninta de sia parencokunveno en la ĝangalo kaj li demandis la samon. Li ankaŭ pripensis, kion Pipi diros, kiam ŝi ekvidos, ke li perdis sian pajlan ĉapelon.

Sinjoro Nilson saltis kaj eksidis sur la vosto de la ĉevalo kaj la ĉevalo fortrotis por serĉi Pipin. Iom post iom ĝi trovis la vojon al la suda flanko de la insulo. Kaj tie ĝi vidis Pipin elmeti la kapon el groto. Ĝi gaje henis.

– Vidu, Pipi, tie via ĉevalo venas, Tomi kriis.

– Kaj Sinjoro Nilson estas sur la vosto, Anjo kriis.

Jimo kaj Buko aŭdis tion. Ili aŭdis, ke la ĉevalo, kiu venis tie laŭ la strando, apartenas al Pipi, tiu ruĝhara malfeliĉo supre en la groto.

Buko aliris kaj kaptis la ĉevalon je la kolharoj.

– Aŭdu, vi monstreto, li kriis al Pipi, nun mi mortbatos vian ĉevalon.

– Ĉu vi mortbatos mian ĉevalon, kiun mi tre forte amas, Pipi diris. Mian bonan afablan ĉevaleton. Tion vi ne povas celi.

– Jes, mi ja estas devigata al tio, Buko diris. Se vi ne volas veni ĉi tien kaj doni al ni ĉiujn perlojn. Ĉiujn, notu tion! Alikaze mi mortbatos la ĉevalon nun en ĉi tiu momento.

Pipi serioze rigardis lin.

– Bonvolu, ŝi diris. Mi petas vin tiel bele kiel mi iam ajn povas – ne mortbatu mian ĉevalon kaj lasu al la infanoj iliajn perlojn.

– Vi aŭdis, kion mi diris, Buko diris. Ĉi tien la perlojn tuj!

Alimaniere …

Kaj li diris per mallaŭta voĉo al Jimo:

– Nur atendu, ĝis ŝi venis kun la perloj. Tiam mi batos ŝin flava kaj verda kiel danko por ĉi tiu pluvvetera nokto. Kaj la ĉevalon ni kunprenu surŝipen kaj vendu sur iu alia insulo.

Li kriis al Pipi.

– Nu, kiel estas? Ĉu vi venos aŭ ne?

– Jes, mi do venos, Pipi diris. Sed ne forgesu, ke vi mem petis pri tio.

Ŝi saltis tre facile sur la rokŝtupetoj, kiel se estus la plej ebena promenvojo, kaj fine saltis sur la rokŝtupon al Buko kaj Jimo kaj la ĉevalo. Ŝi haltis antaŭ Buko. Tie ŝi staris, malgranda kaj maldika, vestita per la tuketo ĉirkaŭ la talio kaj kun du ruĝaj harplektaĵoj, kiuj montris rekte eksteren. Ŝiaj okuloj brilis per danĝera flamo.

– Kie vi havas la perlojn, Buko kriis.

– Ne estos iuj perloj hodiaŭ, Pipi diris. Vi kaprosaltos anstataŭe.

Tiam Buko eligis hurlon, kiu tremigis Anjon supre en la groto.

– Nun mi vere mortbatos kaj vin kaj la ĉevalon, li kriis, kaj li alkuris al Pipi.

– Malrapide en la deklivoj, mia bonulo, Pipi diris. Ŝi prenis lin je la talio kaj ĵetis lin tri metrojn en la aeron. Li batis sin iom forte kontraŭ la roko, kiam li falbruis. Tiam Jimo ekagis.

Li direktis teruran frapon kontraŭ Pipi, sed ŝi flankensaltis kun kontenta rido. Kaj la sekundon poste ankaŭ Jimo flugis en la direkton de la matena ĉielo. Kaj tie nun Jimo kaj Buko sidis sur la roko kaj ĝemegis. Pipi aliris kaj kaptis ilin per po unu mano.

– Oni ne rajtas esti tiel globludema, kiel vi ŝajnas esti, ŝi diris. Devas esti iu modesteco en la plezuravido.

Ŝi portis ilin malsupren al la barko kaj enĵetis ilin.

– Nun veturu hejmen kaj petu vian patrinon, ke vi ricevu kvin monerojn por ŝtongloboj, ŝi diris. Mi certigas al vi, ke ili estas same bone uzeblaj.

Mallongan momenton poste la vaporŝipo pufis sian vojon for de la Kurekuredutinsulo. Post tio ĝi neniam estis videbla sur tiuj marvojoj.

Pipi karesis sian ĉevalon. Sinjoro Nilson saltis sur ŝian ŝultron.

Kaj malantaŭ la plej ekstrema pinto de la insulo longa vico da kanotoj aperis. Estis kapitano Ŝtrumpolonga kaj lia societo, kiu revenis hejmen post sukcesa ĉaso. Pipi kriis kaj mansvingis al ili, kaj ili salutis per la pagajoj.

Poste Pipi rapide remetis la ŝnuregon, por ke Tomi kaj Anjo kaj la aliaj povu sendanĝere lasi la groton. Kaj kiam la kanotoj momenton poste albordiĝis en la golfeto apud ”Hopetosa”, la tuta infanaro staris tie akceptante.

Kapitano Ŝtrumpolonga karesis Pipin.

– Ĉu ĉio estis trankvila, li demandis.

– Ĉio trankvila, Pipi diris.

– Sed Pipi, ja ne estis, Anjo diris. En la vero preskaŭ okazis akcidentoj.

– Ho jes, tion mi forgesis, Pipi diris. Trankvile certe ne estis, paĉjo Efraimo. Tuj, kiam vi turnas al mi la dorson, aferoj okazas.

– Nu, sed infaneto, kio okazis, kapitano Ŝtrumpolonga diris maltrankvile.

– Io terura, Pipi diris. Sinjoro Nilson perdis sian pajlan ĉapelon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.