La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi donas adiaŭan festenon

Kiam Tomi kaj Anjo la postan matenon eniris tra la kuireja pordo de Vilao Vilaltao, la tuta domo resonis de plej teruraj ronkadoj. Kapitano Ŝtrumpolonga ankoraŭ ne vekiĝis.

Sed Pipi staris sur la kuireja planko kaj faris matenan gimnastikon.

Ŝi ĵus faris la dekkvinan saltomortalon, kiam Tomi kaj Anjo venis kaj interrompis ŝin.

– Jes ja, nun oni havas sian estontecon sekura, Pipi diris.

Duonan jaron mi estos negroprincino, kaj duonan jaron mi veliros ĉirkaŭ la mondo sur ”Hopetosa”. Paĉjo kredas, ke se li efike regas super la kurekuredutoj dum duona jaro, ili povas vivi sen reĝo dum duona jaro. Ĉar, vi komprenas, maljuna

”marurso” devas senti ferdekon sub siaj piedoj jen kaj jen. Kaj li ankaŭ devas pensi pri mia edukado. Se mi iam fariĝu vere bona marrabisto, ne taŭgas ke mi nur vivu kortegan vivon. El tio oni nur malhardiĝas, diras paĉjo.

– Ĉu vi neniam estos en Vilao Vilaltao, Tomi demandis per hezitema voĉo.

– Jes, kiam mi pensiiĝis, diris Pipi. Post ĉirkaŭ kvindek sesdek jaroj. Tiam ni ludos kaj amuziĝos, ĉu ne?

Nek Tomi nek Ajno povis trovi multan konsolon el tio.

– Nur imagu – negroprincino, Pipi diris reve. Ne multaj infanoj fariĝas tio. Ho, mi estos tre bela! Mi havos ringojn en ĉiuj oreloj kaj pli grandan ringon en la nazo.

– Kion vi cetere surhavos, Anjo demandis.

– Nenion plian, Pipi diris. Neniam ion ajn plian! Sed mi havos propran negron, kiu poluros min per ŝuŝmiraĵo tra la tuta korpo ĉiun matenon. Por ke mi estu same nigra kiel la aliaj kurekuredutoj. Mi nur elmetos min por brosado vespere samtempe kun la ŝuoj.

Tomi kaj Anjo povis imagi, kiel Pipi aspektos.

– Ĉu vi kredas, ke nigro belos apud viaj ruĝaj haroj, Anjo hezite demandis.

– Ni vidos, Pipi diris. Aliel estos simpla tasko farbi la harojn verdaj. Ŝi reve suspiris. La princino Pipilota! Kia vivo! Kia gloro! Kaj kiom mi dancos. Pipilota dancas en la brilo de la tendara fajro kaj je la tondro de la tamburoj. Imagu, kiel la nazringo tintos tiam sur mi!

– Ki-kiam vi vojaĝos, Tomi demandis. La voĉo estis iom rusta.

– ”Hopetosa” levos la ankrojn morgaŭ, Pipi diris.

Ĉiuj tri infanoj staris silentaj longan tempon. Ŝajnis, ke nenio pli estas dirinda. Fine Pipi tamen faris novan saltomortalon kaj diris:

– Sed ĉivespere ni faros ĉi tie en Vilao Vilaltao adiaŭan festenon. Adiaŭan festenon, mi ne diros pli! Ĉiuj, kiuj volas veni por diri adiaŭ al mi, estas bonvenaj.

Tio disvastiĝis kiel fulmofajro tra la eteta urbo.

– Pipi Ŝtrumpolonga forvojaĝos el la urbo. Ŝi donos adiaŭan festenon ĉivespere en Vilao Vilaltao. Kiu volas, rajtas iri tien!

Multaj volis. Pli precize tridek kvar infanoj. Tomi kaj Anjo havigis permeson de sia patrino, ke ili rajtos esti vekaj, kiom longe ili volos tiun vespere. Kaj ilia patrino komprenis, ke tio estas tute necesa.

Tomi kaj Anjo neniam forgesos la vesperon, kiam Pipi havis sian adiaŭan festenon. Estis mirinde varma kaj bela somera vespero, kiam oni vere diras al si mem:

– Tiel estas, kiam estas somero!

Ĉiuj rozoj en la ĝardeno de Pipi ardis kaj odoris en la krepusko.

Susuris mistere en la maljunaj arboj. Ĉio estus mirinda, se ne – se ne! Tomi kaj Anjo ne volis pensi la penson ĝis la fino.

Ĉiuj infanoj de la urbo kunhavis siajn argilajn okarinojn, kaj ili gaje blovis ilin, kiam ili marŝis laŭ la ĝardena pordo de Vilao Vilaltao. Tomi kaj Anjo iris ĉe la komenco. Ĝuste kiam ili atingis la verandan ŝtuparon, la pordo estis malfermita kaj Pipi staris sur la sojlo. La okuloj brilis en ŝia lentugoplena vizaĝo.

– Bonvenon al mia simpla loĝejo, ŝi diris kaj etendis la brakojn.

Anjo zorge rigardis ŝin, por ke ŝi bone memoru, kiel Pipi aspektas. Neniam, neniam ŝi forgesos ŝin, kiel ŝi staris tie kun la ruĝaj harplektaĵoj kaj la lentugoj kaj la gaja rideto kaj la grandaj nigraj ŝuoj.

Je distanco oni aŭdis la tamtamon sur tamburo. Kapitano Ŝtrumpolonga sidis en la kuirejo kun la negra tamburo inter la genuoj. Li surhavis ankaŭ hodiaŭ siajn negroreĝajn vestojn.

Pipi aparte petis lin pri tio. Ŝi ja komprenis, ke la infanoj volas vidi veran vivantan negroreĝon.

La tuta kuirejo fariĝis tute plena je infanoj, kiuj staris ĉirkaŭ reĝo Efraimo kaj rigardis lin. Kaj Anjo pensis, ke estas bonŝanco, ke ne pli multaj venis, ĉar tiam ili ne trovus lokon.

Ĝuste tiam oni aŭdis tirharmonikan muzikon el la ĝardeno.

Kaj tie venis la tuta ŝipanaro de ”Hopetosa” kun Fridolfo ĉe la kapo. Estis li, kiu ludis la tirharmonikon. Pipi estis estinta en la haveno la saman tagon por saluti siajn amikojn kaj petis ilin partopreni la adiaŭan festenon. Nun ŝi kuris al Fridolfo kaj premis lin, ĝis lia vizaĝo bluiĝis. Tiam ŝi lasis lin kaj kriis:

– Muzikon! Muzikon!

Kaj tiam Fridolfo ludis per sia tirharmoniko, reĝo Efraimo batis sian tamburon, kaj ĉiuj infanoj blovis per siaj okarinoj.

La kovrilo de la lignujo estis fermita kaj sur ĝi staris longaj vicoj da limonadboteloj. Sur la granda kuireja tablo staris dek kvin kremtortoj kaj sur la kuirforno giganta kaserolo plena je kolbasoj.

Reĝo Efraimo komencis per tio, ke li kaptis por si ok kolbasojn.

Ĉiuj aliaj sekvis lian ekzemplon kaj baldaŭ oni aŭdis nenion alian ol la maĉosonon aŭdeblan, kiam oni manĝas kolbason. Poste ĉiu rajtis preni laŭvole multe da kremtorto kaj limonado. Estis iom preme en la kuirejo, kaj la societo disvastiĝis sur la verandon kaj en la ĝardenon, tiel ke blanke brilis la kremtorto ĉie en la krepusko.

Kiam ĉiuj estis tute sataj, Tomi proponis, ke ili malsuprenskuu la kolbason kaj kremtorton per ia ludado. ”Sekvu Johanon”, ekzemple. Pipi ne sciis, kiel oni ludas tiun ludon, se Tomi klarigis al ŝi, ke unu estas ”Johano” kaj ĉiuj aliaj devas imiti ĉion, kion Johano faras.

– Bone, Pipi diris. Ne sonas stulte. Kaj prefere mi estu ”Johano”.

Komence ŝi surgrimpis la tegmenton de la kalandrejo.

Unue ili devis grimpi sur la ĝardenan barilon kaj poste ili povis treni sin sur la ventro sur la tegmenton. Pipi kaj Tomi kaj Anjo tion faris plurfoje antaŭe, kaj tial por ili ne estis malfacile. Sed la aliaj infanoj konsideris tion malfacila. La ŝipanoj sur ”Hopetosa” kutimiĝis al grimpado sur la mastoj, kaj tiel ili facile sukcesis. Sed por kapitano Ŝtrumpolonga tio estis pli peniga, ĉar li estis tiel dika. Kaj li kaptiĝis en la basta jupo. Li peze spiregis, kiam li levis sin sur la tegmenton.

– Ĉi tiu basta jupo neniam fariĝos, kio ĝi estis, li malgaje diris.

De la kalandreja tegmento Pipi saltis sur la teron. Iuj el la plej malgrandaj infanoj kompreneble ne kuraĝis fari tion, sed Fridolfo estis tre afabla. Li malsuprenlevis ĉiujn, kiuj ne kura ĝis salti. Poste Pipi sesfoje rulfalis sur la herbejo. Ĉiuj faris same, sed kapitano Ŝtrumpolonga diris:

– Iu devas puŝi min de malantaŭe. Aliel mi neniam sukcesos.

Pipi faris tion. Ŝi puŝis tiel fervore, ke kiam li fine startis, li ne povis fini, sed rulis kiel pilko trans la herbejo kaj dekkvarfoje rulfalis anstataŭ sesfoje.

Poste Pipi enkuris Vilaon Vilaltaon, suprenrapidis la verandan ŝtuparon, grimpis tra fenestro kaj farinte sin tre vastkrura grimpis al ŝtupetaro, kiu staris ekstere. Rapide ŝi suprenkuris la ŝtupetaron, saltis sur la tegmenton de Vilao Vilaltao, kuris laŭ la tegmenta dorso, saltis sur la fumtubon, ekstaris sur unu kruro kaj kokerikis, ĵetis sin kapantaŭe sur arbon, kiu staris ĉe la gablo, glitis sur la teron, kuris en la lignejon, prenis hakilon kaj forhakis tabulon en la vando, grimpis al la mallarĝa fendo, saltis sur la ĝardenan barilon, ekvilibre iris sur la barilo kvindek metrojn, grimpis sur kverkon kaj eksidis por ripozi sur la plej alta parto de la kverko.

Relative multaj homoj kolektiĝis sur la vojo ekster Vilao Vilaltao, kaj poste ili iris hejmen kaj rakontis, ke ili vidis negroreĝon, kiu staris sur unu piedo sur la fumtubo de Vilao Vilaltao kriante ”kokeriko”, tiel ke estis aŭdeble vaste ĉirkaŭe.

Sed neniu kredis, ke tio estas vera.

Kiam kapitano Ŝtrumpolonga volis premi sin tra la malvasta truo en la ligneja vando, okazis kiel devis okazi – li fiksiĝis kaj povis veni nek antaŭen nek malantaŭen. Tial oni finis la ludon, kaj ĉiuj infanoj kolektiĝis por rigardi, kiam Fridolfo elsegis kapitanon Ŝtrumpolongan el la vando.

– Ĉi tio estis vere amuza ludo, kapitano Ŝtrumpolonga diris kontente, kiam li liberiĝis. Sed kion ni nun eltrovu?

– En pasintaj tempoj, Fridolfo diris, la kapitano kaj Pipi kutimis konkuri por vidi, kiu estas plej forta. Estis tre amuze rigardi.

– Ne stulta ideo, kapitano Ŝtrumpolonga diris. Sed plej malbone estas, ke mia filino iom post iom fariĝas pli forta ol mi.

Tomi staris tuj apud Pipi.

– Pipi, li flustris, mi tiel timis, ke vi grimpos en nian kaŝejon en la kverko, kiam ni ludis ”sekvu Johanon”. Ĉar mi ne volas, ke iu alia sciu pri ĝi. Eĉ se mi neniam plu iros tien.

– Ne, tio estas nia propra sekreto, Pipi diris.

Ŝia patro estis preninta feran levstangon. Li fleksis ĝin, kiel se ĝi estus el vakso. Pipi prenis alian ferstangon kaj faris same.

– Ne, vi sciu, ŝi diris. Per ĉi tiaj simplaj artifikoj mi kutimis amuzi min, kiam mi kuŝis en la lulilo. Nur por pasigi la tempon.

Tiam kapitano Ŝtrumpolonga delevis la kuirejan pordon.

Fridolfo kaj sep aliaj maristoj stariĝis sur la pordo, kaj kapitano Ŝtrumpolonga levis ilin ĉiujn alten en la aeron kaj portis ilin ĉirkaŭ la herbejo dekfoje.

Nun jam fariĝis tute mallume kaj Pipi ekbruligis tie kaj alie torĉojn, kiuj lumis tre bele kaj ĵetis ravan brilon sur la ĝardenon.

– Ĉu vi estas preta, ŝi diris al sia patro post la deka rondiro.

Li estis. Tiam Pipi metis la ĉevalon sur la kuirejan pordon kaj sur la ĉevalan dorson ŝi metis Fridolfon kaj tri aliajn maristojn, kaj ĉiuj kvar havis po du infanojn en la brakoj. Fridolfo tenis Tomin kaj Anjon. Poste Pipi levis la kuirejan pordon kaj portis ilin ĉirkaŭ la herbejon dudek kvin foje, kaj aspektis tre elegante en la torĉa lumo.

– Certe, ido, vi estas pli forta ol mi, kapitano Ŝtrumpolonga diris.

Poste ĉiuj sidiĝis sur la herbejo. Fridolfo ludis sian tirharmonikon kaj ĉiuj aliaj maristoj kantis la plej belajn maristajn kantojn. La infanoj dancis je la muziko. Pipi prenis du torĉojn en la manoj kaj dancis pli furioze ol iu alia.

Kaj la festo finiĝis per piroteknikaĵo. Pipi bruligis raketojn kaj sunojn, tiel ke la tuta ĉielo krakis. Anjo sidis sur la verando kaj rigardis. Ĉio estis tiel bela. Tiel ĉarma. Ŝi ne povis vidi la rozojn, sed ŝi sentis, kiel ili odoras en la mallumo. Kiel bela ĉio estus, se ne … se ne. Ŝi sentis, kiel se malvarma mano premus ŝian koron. Morgaŭ, kiel estos tiam? Kaj la tutan somerferion?

Kaj por ĉiam? Tiam ne plu estos iu Pipi en Vilao Vilaltao.

Tiam ne estos iu Sinjoro Nilson, kaj neniu ĉevalo staros sur la verando. Neniuj rajdveturoj plu, neniuj ekskursoj kun Pipi, neniuj agrablaj vesperaj momentoj en la kuirejo de Vilao Vilaltao, neniu arbo, en kiu kreskas limonado, jes, la arbo ja restas, sed Anjo havis fortan senton, ke limonado ne kreskos, kiam Pipi forestos. Kion Tomi kaj ŝi faru morgaŭ? Verŝajne ludos kroketon. Anjo ĝemis.

La festeno estis finita. Ĉiuj infanoj dankis kaj adiaŭis. Kapitano Ŝtrumpolonga akompanis siajn maristojn reen al ”Hopetosa”.

Li opiniis, ke ankaŭ Pipi povus kunveni. Sed Pipi diris, ke ŝi volas dormi ankoraŭ unu nokton en Vilao Vilaltao.

– Morgaŭ je la deka ni levos la ankron, memoru tion, kapitano Ŝtrumpolonga kriis, kiam li foriris.

Jes, jen restis nur Pipi kaj Tomi kaj Anjo. Ili sidis sur la veranda ŝtuparo en la mallumo tute silente.

– Vi povas ja tamen veni ludi ĉi tien, Pipi fine diris. La ŝlosilo pendas sur najlo apud la pordo. Vi povos preni ĉion, kio estas en la komodaj skatoletoj. Kaj se mi metas ŝtupetaron en la kverkon, vi povas mem malsupren grimpi tie. Sed eble ne kreskos tiom da limonado. Ne estas tia sezono nun.

– Ne, Pipi, Tomi diris serioze, ni ne iros ĉi tien plu.

– Ne, neniam, neniam, Anjo diris. Kaj ŝi pensis, ke poste ŝi fermos la okulojn ĉiun fojon, kiam ŝi devos iri preter Vilao Vilaltao.

Vilao Vilaltao sen Pipi – Anjo denove sentis tiun malvarman manon ĉirkaŭ la koro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.