La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Iun matenon Tomi kaj Anjo kiel kutime venis ensaltantaj en la kuirejon de Pipi kaj kriis bonan matenon. Sed ili ne ricevis respondon. Pipi sidis meze sur la kuireja tablo kun Sinjoro Nilson en la brakoj kaj kun feliĉa rideto sur la lipoj.
– Bonan matenon, Tomi kaj Anjo rediris.
– Tamen imagu, Pipi diris reve, imagu, ke mi eltrovis spunkon.
Ĝuste mi kaj neniu alia!
– Kion vi eltrovis, Tomi kaj Anjo demandis. Tute ne surprizis ilin, ke Pipi eltrovis ion, ĉar tion ŝi ĉiam faris, sed ili volis scii, kio tio estas. Kion vi fakte eltrovis, Pipi?
– Novan vorton, Pipi diris kaj rigardis Tomin kaj Anjon, kvazaŭ ŝi nur nun ekvidis ilin. Freŝege novan vorton.
– Kiun vorton, Tomi diris.
– Eksterordinare bonan vorton, Pipi diris. Unu el la plej bonaj, kiujn mi aŭdis.
– Do diru ĝin, Anjo diris.
– Spunko, Pipi diris triumfe.
– Spunko, Tomi diris. Kion ĝi signifas?
– Se mi nur scius, Pipi diris. Ĉio, kion mi scias, estas, ke ĝi ne estas polvosuĉilo. Tomi kaj Anjo cerbumis momenton. Fine Anjo diris:
– Sed se vi ne scias, kion ĝi signifas, ĝi ja ne utilas?
– Ne, ĝuste tio ĉagrenas min, Pipi diris.
– Kiu fakte inventis dekomence, kion la vortoj signifas, Tomi demandis.
– Kredeble aro da maljunaj profesoroj, Pipi diris. Kaj oni povas diri, ke homoj estas strangaj! Imagu, kiajn vortojn ili inventas! ”Kuvo” kaj ”lignokojno” kaj ”ŝnureto” kaj tiaĵojn, kiujn neniu homo povas kompreni, de kie ili ricevis ilin. Sed
”spunko”, kiu vere estas bona vorto, tion ili simple evitas eltrovi.
Kia bonŝanco, ke mi eltrovis ĝin! Kaj certe mi ankaŭ eltrovos, kion ĝi signifas.
Ŝi cerbumis dum momento.
– Spunko! Mi pripensas, ĉu ĝi eble povas esti la plej supra pinto de blue kolorigita flagstango, ŝi hezite diris.
– Ja ne ekzistas flagstangoj, kiuj estas blue kolorigitaj, Anjo diris.
– Ne, vi pravas. Jes, tiam mi vere ne scias. Ĉu eble povas esti la sono, kiu estiĝas, kiam oni tretas en ŝlimo kaj ŝlimo penetras tra la piedfingroj? Ni aŭdu, kiel sonas! ”Anjo ĉirkaŭpaŝis en la ŝlimo, kaj tiam oni aŭdis la plej mirindan spunkon.”
Ŝi skuis la kapon.
– Ne, ne taŭgas. ”Tiam oni aŭdis la plej mirindan ĉipon”, devus esti anstataŭe.
Ŝi gratis la harojn.
– Tio ĉi fariĝas pli kaj pli mistera. Sed estu kio ajn, mi eltrovos.
Eble oni povas aĉeti en la butikoj. Venu, ni iru demandi!
Tomi kaj Anjo ne kontraŭis tion. Pipi iris serĉi sian valizon, kiu estis plena je ormoneroj.
– Spunko, ŝi diris. Sonas, kiel se ĝi estus multekosta. Eble estas plej bone kunporti ormoneron.
Tion ŝi faris. Sinjoro Nilson kiel kutime saltis sur ŝian ŝultron.
Kaj Pipi levis la ĉevalon el la verando.
– Ĉi tie urĝas, ŝi diris al Tomi kaj Anjo. Ni rajdu. Aliel eble ne restas iu spunko, kiam ni venos. Ne surprizus min, se la urbestro aĉetis la lastan.
Kiam la ĉevalo venis galopante tra la stratoj de la urbeto kun Pipi kaj Tomi kaj Anjo sur la dorso, la hufoj tiel klakis kontraŭ la ŝtona pavimo, ke ĉiuj idoj de la urbo aŭdis tion, kaj ili gaje alkuris, ĉar ĉiuj tre ŝatis Pipin.
– Pipi, kien vi iros, ili kriis.
– Mi aĉetos spunkon, Pipi diris kaj haltigis la ĉevalon por momento.
La infanoj haltis kaj aspektis tre konfuzitaj.
– Ĉu estas io bongusta? demandis bubeto.
– Imagu, Pipi diris kaj lekis la buŝon. Estas mirinda. Almenaŭ sonas, kiel se ĝi estus.
Ŝi saltis de la ĉevalo ekster bombonejo kaj malsuprenlevis Tomin kaj Anjon. Kaj ili eniris.
– Mi volus aĉeti saketon da spunko, Pipi diris. Sed ĝi devas esti krispa.
– Spunko, diris la ĉarma fraŭlino malantaŭ la vendotablo penseme. Mi ne kredas, ke ni havas.
– Jes, vi devas havi. Ĝi devas troviĝi en ĉiuj bone ekipitaj butikoj.
– Jes, sed ĝi ĵus elĉerpiĝis, diris la fraŭlino, kiu neniam aŭdis pri spunko, sed ne volis konfesi, ke ŝia butiko ne estas same bone ekipita kiel iu alia.
– Ho, ĉu vi havis ĝin hieraŭ, Pipi fervore kriis. Bonvolu, bonvolu rakonti al mi, kiel ĝi aspektas. Mi neniam vidis spunkon en mia tuta vivo. Ĉu ĝi estas ruĝe stria?
Tiam la ĉarma fraŭlino tre bele ruĝiĝis kaj diris:
– Ba, mi ne scias, kio ĝi estas! Ĉiukaze, ni ne havas ĝin ĉi tie.
Pipi tre disrevigita eliris tra la pordo.
– Tiam mi devas pluĉasi, ŝi diris. Sen spunko mi ne iros hejmen.
La posta butiko estis feraĵejo. Komizo ĝentile sin klinis por la infanoj.
– Mi volas aĉeti spunkon, Pipi diris. Sed devas esti el la plej bona speco, tiu, per kiu oni mortigas leonojn.
La komizo aspektis ruzema.
– Nun ni vidu, li diris kaj gratis sin malantaŭ la orelo; nun ni vidu.
Li prenis malgrandan feran rastilon kaj etendis ĝin al Pipi.
– Ĉu ĉi tiu taŭgas, li demandis.
Pipi ĉagrenite rigardis lin.
– Tion la profesoroj nomas rastilo, ŝi diris. Sed nun mi hazarde deziras spunkon. Ne provu trompi senhelpan infaneton!
Tiam la komizo ridis kaj diris:
– Ni bedaŭrinde ne havas ion tian, kion vi deziras. Demandu en la mercerejo ĉe la angulo.
– La mercerejo, Pipi grumbletis al Tomi kaj Anjo, kiam ili venis sur la straton. Tie ĝi ne troviĝas, tiom mi scias.
Por momento ŝi aspektis melankolia, sed fine ŝi sereniĝis.
– Eble montriĝos, ke spunko estas malsano, ŝi diris. Ni iru demandi al la kuracisto.
Anjo sciis, kie la kuracisto loĝas, ĉar ŝi estis vakcinita tie.
Pipi funkciigis la pordan sonorilon. Flegistino venis kaj malfermis.
– Ĉu oni povas paroli kun la kuracisto, Pipi diris. Estas tre grava kazo. Treege grava malsano.
– Bonvolu, ĉi tiun vojon, la flegistino diris.
La kuracisto sidis ĉe sia skribotablo, kiam la infanoj envenis.
Pipi iris rekte al li, fermis la okulojn kaj etendis la langon.
– Kaj kio mankas al vi, la kuracisto diris.
Pipi malfermis siajn serenajn bluajn okulojn kaj entiris la langon.
– Mi timas, ke mi ricevis spunkon, ŝi diris. Ĉar jukas sur la tuta korpo. Kaj la okuloj tute kunfalas, kiam mi dormas. Foje mi singultas. Kaj dimanĉe mi ne fartis tre bone, kiam mi manĝis teleron da ŝuŝmiraĵo kun lakto. Mi havas sufiĉe bonan apetiton, sed mi tre ofte falsenglutas, kaj tiam mi ne povas bone utiligi ĝin. Devas esti la spunko, kiu atakas min. Kaj nun diru al mi – ĉu ĝi infektas?
La kuracisto rigardis la sanaspektan vizaĝon de Pipi kaj poste diris:
– Mi estas certa, ke vi fartas pli bone ol la plejmulto. Mi estas certa, ke vi ne suferas de spunko.
Pipi fervore prenis lian brakon.
– Sed tamen ekzistas malsano kun tiu nomo, ĉu ne?
– Ne, la kuracisto diris, sed eĉ se ĝi ekzistus, mi ne kredas, ke ĝi atakus vin.
Pipi aspektis malgaja. Ŝi profunde riverencis al la kuracisto por adiaŭi, kaj tion faris ankaŭ Anjo. Tomi klinis sin. Kaj ili retiriĝis al la ĉevalo, kiu atendis ĉe la gardena barilo de la kuracisto.
Ne longe for de la kuracisto situis alta trietaĝa domo. Fenestro en la plej supra etaĝo estis malfermita. Pipi fingromontris al la malfermita fenestro kaj diris:
– Ne surprizus min, se la spunko estus tie interne. Mi suprengrimpos por rigardi.
Per viglaj movoj ŝi grimpis laŭ la pluvtubo. Kiam ŝi estis je la sama nivelo kiel la fenestro, ŝi sentene ĵetis sin en la aeron kaj sukcesis preni la fenestroladon. Ŝi levis sin sur la brakoj kaj enmetis la kapon.
En al ĉambro interne de la fenestro du virinoj sidis parolante.
Divenu, ĉu ili surpriziĝis, kiam ruĝa kapo subite aperis en la fenestrokadro kaj ili aŭdis voĉon, kiu diris:
– Mi scivolas, ĉu estas spunko ĉi-interne?
La du sinjorinoj ekkriis pro timego.
– Je la kruco, kion vi diras, infano? Ĉu iu eskapis?
– Ĝuste tion mi volus scii, Pipi ĝentile diris.
– Ho, ĝi eble estas sub la lito, unu el la sinjorinoj kriis. Ĉu ĝi mordas?
– Mi preskaŭ kredas tion, Pipi diris. Sonas kvazaŭ li havas solidajn ŝirdentojn.
La du sinjorinoj alkroĉiĝis unu al la alia. Pipi interesite ĉirkaŭrigardis, fine ŝi melankolie diris:
– Ne, ĉi tie ne troviĝas eĉ lipharo de spunko. Pardonu, ke mi ĝenis! Mi nur pensis, ke mi informiĝu, kiam mi hazarde preterpasis.
Ŝi lasis sin regliti malsupren laŭ la pluvtubo.
– Bedaŭrinde, ŝi diris al Tomi kaj Anjo. Ne ekzistas spunko en ĉi tiu urbo. Ni rajdu hejmen.
Kaj tion ili faris. Kiam ili saltis de la ĉevalo ekster la verando, Tomi preskaŭ tretis sur skarabeton, kiu rampis sur la sablovojeto.
– Ho, gardu la skarabon, Pipi kriis.
Ili ĉiuj kaŭre klinis sin por rigardi ĝin. Ĝi estis tre malgranda.
La flugiloj estis verdaj kaj brilis kiel metalo.
– Kia bela etulo, Anjo diris. Mi ŝatus scii, kiu speco estas.
– Ne estas majskarabo, Tomi diris.
– Nek sterkoskarabo, Anjo diris. Kaj ne lukano. Mi vere ŝatus scii, kiu speco estas.
Sur la vizaĝo de Pipi etendiĝis beata rideto.
– Mi scias, ŝi diris. Estas spunko.
– Ĉu vi estas certa pri tio, Tomi diris dubeme.
– Ĉu vi ne kredas, ke mi rekonas spunkon, kiam mi vidas ĝin, Pipi diris. Ĉu vi iam vidis ion same spunkan en via vivo?
Ŝi singarde movis la skarabon al pli sekura loko, kie neniu tretus sur ĝin.
– Mia ĉarma spunketo, ŝi tenere diris. Mi ja sciis, ke mi fine trovos iun. Sed estas vere strange. Ĉi tie ni ĉasis spunkon tra la tuta urbo, kaj ĝi troviĝis la tutan tempon ĝuste antaŭ Vilao Vilaltao.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.