La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi edukas Jimon kaj Bukon

La dentoj de la ŝarko nur sukcesis grateti la haŭton de la kruro de Tomi, kaj kiam Tomi trankviliĝis, li daŭre volis grimpi al la granda groto. Tiam Pipi tordis ŝnuregon el hibiska basto kaj fikse ligis ĝin al ŝtono. Poste ŝi facile kiel ĉamo grimpis ĝis la groto kaj fiksis tie la alian finaĵon de la ŝnurego.

Kaj nun eĉ Anjo kuraĝis grimpi al la groto. Kiam oni havas fortan ŝnuregon, je kiu teni sin, tiam ne estas malfacile.

Estis mirinda groto. Ĝi estis tiel granda, ke ĉiuj infanoj facile trovis lokon.

– Ĉi tiu groto estas preskaŭ pli bona ol nia kava kverko hejme ĉe Vilao Vilaltao, Tomi diris.

– Ne, ne pli bona, sed same bona, diris Anjo, kiu sentis piketon en la koro je la penso pri la kverko tie hejme, kaj ne volis konsenti, ke io estus pli bona ol ĝi.

Momo montris al la blankaj infanoj, kiom da kokosoj kaj panfrukta kaĉo estis stokitaj en la groto. Ili povus loĝi tie tri plenajn semajnojn sen morti pro malsato. Moana venis al ili kaj montris kavan bambutubon, kiu estis tute plena je la plej mirindaj perloj. Ŝi donis al Pipi kaj Tomi kaj Anjo po manplenon da perloj.

– Belajn objektojn vi havas, kiam vi globludas en ĉi tiu lando, Pipi diris.

Estis agrable sidi en la malfermiĝo de la groto kaj rigardi la sunbrilan maron. Kaj estis tre agrable kuŝi sur la ventro kaj kraĉi en la akvon. Tomi proklamis konkurson pri distancokraĉado.

Momo estis vera spertulo pri kraĉado. Sed li tamen ne povis bati Pipin. Ŝi havis metodon elĵeti la kraĉaĵon inter la tranĉodentoj, kiun neniu povis imiti.

– Se pluvetas sur Novzelando hodiaŭ, Pipi diris, tio estas mia kulpo.

Tomi kaj Anjo malbone sukcesis.

– Blankaj infanoj ne povi kraĉi, Momo diris fiere. Li ne tute kalkulis Pipin al la blankaj infanoj.

– Ĉu ne la blankaj infanoj povas kraĉi, Pipi diris. Vi ne scias, pri kio vi parolas. Tion ili lernas en la lernejo de la unua klaso! Distancokraĉado, altokraĉado kaj kraĉado dumkura. Vi devus vidi la instruistinon de Tomi kaj Anjo, kiel ŝi povas kraĉi.

Ŝi gajnis la unuan premion pri kraĉado dumkura. Kiam ŝi ĉirkaŭkuras kaj kraĉas, la tuta urbo ĝojkrias.

– Baf, Tomi kaj Anjo diris.

Pipi ŝirmis la okulojn per la mano kaj rigardis al la marsurfaco.

– Tie venas ŝipo, ŝi diris. Malgranda vaporŝipeto. Mi scivolas, kion ĝi volas fari ĉi tie.

Kaj ŝi vere rajtis esti scivolema. La vaporŝipo proksimiĝis per bona rapido al la Kurekuredutinsulo. Surŝipe estis, krom kelkaj nigraj maristoj, ankaŭ du blankuloj. Ili nomiĝis Jimo kaj Buko. Ili estis krudaj viroj kun malhelaj trajtoj kaj aspektis kiel veraj banditoj. Tion ili ankaŭ estis.

Iun fojon, kiam kapitano Ŝtrumpolonga estis en tiu butiko kaj aĉetis flartabakon, Jimo kaj Buko estis tie samtempe. Ili vidis kapitanon Ŝtrumpolongan meti kelkajn neordinare grandajn kaj belajn perlojn sur la mendotablon kaj ili aŭdis lin diri, ke sur la Kurekuredutinsulo la infanoj uzas tiujn perlojn, kiam ili globludas. Post tio ili havis nur unu celon, kaj tio estis veturi al la Kurekuredutinsulo kaj provi rabi amason da perloj. Ili sciis, ke kapitano Ŝtrumpolonga estas terure forta, kaj ili ankaŭ havis respekton por la ŝipanaro de ”Hopetosa”, tial ili intencis kapti la okazon, kiam ĉiuj viroj foriris por ĉasi.

Nun la okazo venis. Kaŝitaj malantaŭ insulo en la proksimeco ili per lorno vidis kapitanon Ŝtrumpolongan kaj ĉiujn maristojn kaj ĉiujn kurekuredutojn pagaji for de la Kurekuredutinsulo.

Ili nur atendis, ĝis la kanotoj venis kontentige ekster vido.

– Mallevu la ankron, Buko kriis, kiam la ŝipo venis tute proksime al la insulo. Pipi kaj ĉiuj infanoj silente rigardis ilin desupre el la groto. Ili mallevis la ankron. Jimo kaj Buko saltis en al barkon kaj remis al la bordo. Al la nigraj maristoj estis ordonite, ke ili restu surŝipe.

– Nun ni kaŝiru al la vilaĝo kaj surprizataku ilin, Jimo diris.

Certe nur virinoj kaj infanoj estas hejme.

– Jes, Buko diris. Estis cetere tiom da virinoj en la kanotoj, ke mi supozas, ke nur la infanoj restas sur la insulo. Mi esperas, ke ili okupiĝas pri globludado, hahaha.

– Kial, Pipi kriis el la groto. Ĉu vi estas speciale amuzitaj de globludado? Mi tamen opinias, ke estas eĉ pli amuze kaprosalti.

Jimo kaj Buko surprizite turnis sin kaj ekvidis Pipin kaj ĉiujn infanojn elmeti la kapojn supre en la groto. Kontenta ridaĉo etendiĝis sur iliaj vizaĝoj.

– Tie ni havas la gebubojn, Jimo diris.

– Bonege, Buko diris. Ĉi tio estos simpla ludo por ni. Sed ili tamen decidis ruze procedi. Neniu povis scii, kie la infanoj havas siajn perlojn, tial ili tute ne venis al la Kurekuredutinsulo por kapti perlojn, sed nur por fari agrablan ekskurseton.

Ili sentis sin varmaj kaj ŝvitaj, kaj Buko proponis, ke ili, por komenci, banu sin.

– Mi nur reremos al la ŝipo por preni niajn bankalsonojn, li diris.

Li faris tion. Dumtempe Jimo staris sola sur la strando.

– Ĉu estas bona banloko ĉi tie, li glate kriis al la infanoj.

– Tute perfekta, Pipi diris. Tute perfekta por ŝarkoj. Ili banas sin ĉi tie ĉiutage.

– Vi babilaĉas, Jimo diris, ĉi tie ni vidas neniujn ŝarkojn.

Sed li tamen iom maltrankviliĝis, kaj kiam Buko revenis kun la bankalsonoj, li rakontis al li, kion Pipi diris.

– Babilaĉo, Buko diris. Kaj li kriis al Pipi:

– Ĉu vi asertas, ke estas danĝere bani sin ĉi tie?

– Ne, Pipi diris. Tion mi neniam diris.

– Estas ja strange, Jimo diris. Ĉu vi ne diris, ke ekzistas ŝarkoj ĉi tie, ĉu?

– Jes, tion mi diris. Sed danĝere – ne, tion mi ne volas aserti, ke estas. Mia onklo banis sin ĉi tie lastjare.

– Jen vidu, Buko diris.

– Kaj onklo venis hejmen el la malsanulejo jam vendrede, Pipi daŭrigis. Kun la plej belaspektaj lignaj kruroj, kiuj iam troviĝis sur maljunulo.

Ŝi penseme kraĉis en la akvon.

– Mi do ne povas aserti, ke estas danĝere. Sed kelkaj brakoj kaj kruroj kompreneble konsumiĝas, se oni banas sin ĉi tie. Sed tiel longe kiel la lignaj kruroj ne kostas pli ol unu kronon po paro, mi ne opinias, ke vi pro simpla avareco cedu pri fortiga bano.

Ŝi denove kraĉis.

– Cetere mia onklo estas infanece ravita pri siaj lignaj kruroj.

Li diras, ke ili estas netakseblaj, kiam li volas eliri por batali.

– Ĉu vi scias, kion mi kredas, Buko diris. Mi kredas, ke vi mensogas. Via onklo ja devas esti maljuna viro. Li certe ne volas partopreni iujn batalojn.

– Ĉu li volas, Pipi akre kriis. Li estas la plej kolerema maljunulo, kiu iam frapis sian kontraŭulon sur la kapo per ligna kruro. Li ne bonfartas, se li ne rajtas batali de mateno ĝis vespero.

Alie li mordas sian propran nazon pro pura kolero.

– Vi babilaĉas, Buko diris. Oni ne povas mordi sian propran nazon.

– Jes, certe, Pipi asertis. Li grimpis sur seĝon.

Buko cerbumis dum momento pri tio, sed poste li ekblasfemis kaj diris:

– Mi ne plu kapablas aŭskulti viajn sensencaĵojn. Venu, Jimo, ni demetu niajn vestojn.

– Cetere mi diru al vi, Pipi diris, ke la onklo havas la plej longan nazon en la mondo. Li havas kvin papagojn, kaj ĉiuj kvin povas sidi unu apud la alia sur lia nazo.

Sed nun Buko vere koleriĝis.

– Ĉu vi scias, vi ruĝhara malfeliĉo, vi estas vere la plej mensogema bubaĉo, kiun mi renkontis. Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke kvin papagoj povas sidi en vico sur la nazo de via onklo. Konfesu, ke estas mensogo!

– Jes, Pipi diris malgaje. Jes, estas mensogo.

– Jen vi vidas, Buko diris. Ĉu mi ne diris tion?

– Estas abomena, terura mensogo, Pipi diris eĉ pli malgaje.

– Jes, tion mi tuj komprenis, Buko diris.

– Ĉar la kvina papago, Pipi kriis kaj amare ekploris, la kvina papago devas stari sur unu piedo.

– Iru arbaren, Buko diris. Kaj li kaj Jimo iris malantaŭ arbuston por alivesti sin.

– Pipi, vi ja ne havas onklon, Anjo diris per riproĉa voĉo al Pipi.

– Ne, Pipi diris gaje. Ĉu oni devas havi?

Buko unua surhavis la bankalsonon. Li elegante plonĝis el roko en la maron kaj naĝis eksteren. La infanoj en la groto rigardis kun streĉa intereso. Tiam ili vidis naĝilon de ŝarko, kiu post momento fulmis super la akvosurfaco.

– Ŝarko, ŝarko, Momo kriis.

Buko, kiu kun granda plezuro movis sin en la akvo, turnis la kapon kaj ekvidis la teruran rabobeston veni kontraŭ sin.

Certe neniam ekzistis iu, kiu naĝis tiel rapide, kiel Buko faris nun. En du ruĝaj sekundoj li atingis la bordon kaj kuregis el la akvo. Furioza kaj timigita li estis, kaj ŝajnis, ke li opinias, ke estas la kulpo de Pipi, ke estas ŝarkoj en la akvo.

– Ĉu vi ne hontas, bubinaĉo, li kriis. La maro ja estas plena je ŝarkoj.

– Ĉu mi asertis ion alian, Pipi diris kaj dolĉe oblikvigis sian kapon. Mi ja ne ĉiam mensogas, vi sciu.

Jimo kaj Buko iris malantaŭ la arbedon kaj denove surprenis la vestojn. Ili pensis, ke nun estas tempo komenci pensi pri la perloj. Neniu povus scii, kiom longe kapitano Ŝtrumpolonga kaj la aliaj intencas foresti.

– Aŭskultu, infanetoj, Buko diris. Mi aŭdis iun diri, ke estas bona perloserĉado en ĉi tiu regiono. Ĉu vi scias, ĉu estas vere?

– Ĉu estas, Pipi diris. Perlokonkoj tintas ĉirkaŭ la piedoj, kie ajn oni promenas tie sur la marfundo. Iru tien rigardi kaj vi vidos.

Sed Buko ne volis.

– Estas grandaj perloj en ĉiu konko, Pipi diris. Proksimume kiel ĉi tiu.

Ŝi montre etendis grandegan brilantan perlon.

Jimo kaj Buko estis tiel ekscititaj, ke ili apenaŭ povis stari senmovaj.

– Ĉu vi havas pli da tiaj, Jimo diris. Ni volus aĉeti ilin de vi.

Tio estis mensogo. Jimo kaj Buko ne havis monon por aĉeti iujn perlojn. Ili volis nur trompe akiri ilin.

– Jes, ni havas certe almenaŭ kvin, ses litrojn ĉi tie en la groto, Pipi diris.

Jimo kaj Buko ne povis kaŝi sian ravitecon.

– Bonege, Buko diris. Venu ĉi tien kun ili, ni aĉetos ĉiujn.

– Tute ne, Pipi diris. Kion la kompatindaj infanoj poste uzu por globludado, ĉu vi pensis pri tio?

Longdaŭra rezonado estis necesa, antaŭ ol Jimo kaj Buko komprenis, ke ne estas eble altrompi la perlojn. Sed tion, kion ili ne povas ricevi per ruzo, ili decidis ricevi perforte. Nun ili ja sciis, kie la perloj estas. Nur restis la tasko grimpi al la groto kaj preni ilin.

Grimpi al la groto, jes, restis nur tio! Dum la rezonado Pipi estis singarde dehokiginta la hibiskan ŝnuregon. Ĝi estis nun sub bona gardo en la groto.

Jimo kaj Buko ne opiniis, ke estas alloge provi grimpi al la groto. Sed evidente ne estis alia maniero.

– Vi faru, Jimo, Buko diris.

– Ne, vi faru, Buko, Jimo diris.

– Vi faru, Jimo, Buko diris. Li estis pli forta ol Jimo. Jimo do komencis grimpi. Li malespere kaptis ĉiujn elstarajn partojn, kiujn li povis atingi. Malvarma ŝvito fluis laŭ lia dorso.

– Antaŭ ĉio vi firme tenu vin, por ke vi ne defalu, Pipi diris kuraĝige.

Tiam Jimo defalis. Buko kriis kaj blasfemis sur la strando.

Ankaŭ Jimo kriis, ĉar li vidis du ŝarkojn, kiuj direktis sin al li.

Kiam ili ne estis pli ol unu metron for de li, Pipi ĵetis kokoson ĝuste antaŭ la nazon de ili. Tio timigis ilin por tiel longa tempo, ke Jimo havis tempon naĝi al la strando kaj rampi sur la ŝtupeton. La akvo fluis de liaj vestoj, kaj li aspektis kompatinda.

Buko insultis lin.

– Faru mem, kaj vi vidos, kiel facile estas, Jimo diris.

– Jes, mi vere montros al vi, kiel oni procedu, Buko diris kaj komencis grimpi.

Ĉiuj infanoj rigardis lin. Anjo preskaŭ ektimis, kiam li pli kaj pli proksimiĝis.

– Aj, aj, ne paŝu tie, ĉar tiam vi defalos, Pipi diris.

– Kie, Buko demandis.

– Tie, Pipi diris kaj fingromontris. Buko rigardis malsupren al siaj piedoj.

– Multaj kokosoj konsumiĝos en ĉi tiu maniero, Pipi diris momenton pli poste, kiam ŝi estis enĵetinta unu por malhelpi al la ŝarkoj formanĝi Bukon, kiu mizera baraktis en la akvo.

Sed el la akvo li venis, furioza kiel vespo, kaj li ne estis timema.

Li tuj komencis novan grimpadon, ĉar li decidis, ke li atingos la groton kaj kaptos la perlojn.

Ĉi tiun fojon li pli bone sukcesis. Kiam li atingis la malfermi ĝon de la groto, li triumfe kriis:

– Nun, gebuboj, mi repagos al vi!

Tiam Pipi etendis sian montrofingron kaj puŝetis lian ventron.

Plop, sonis.

– Vi povus ja esti kunpreninta la kokoson mem, kiam vi veturis, Pipi kriis post li, dum ŝi trafis la nazon de impertinenta ŝarko. Sed venis pli da ŝarkoj kaj ŝi estis devigata ĵeti pli da kokosoj. Unu el ili trafis la kapon de Buko.

– Pro ĉielo, ĉu estis vi, Pipi diris, kiam Buko ekkriis. De ĉisupre vi fakte similas grandan abomenan ŝarkon.

Jimo kaj Buko nun decidis elatendi la infanojn.

– Kiam ili estos malsataj, ili devos retiriĝi de tie, Buko diris malafable. Kaj tiam ili spertos ion alian.

Li kriis al la infanoj:

– Mi kompatas vin, se vi devos sidi tie en la groto, ĝis vi malsatmortos.

– Vi havas bonan koron, Pipi diris. Sed vi ne bezonas maltrankvili pri la plej proksimaj dek kvar tagoj. Poste ni eble devos iom porciigi la kokosojn.

Ŝi frakasis grandan kokoson, eltrinkis la lakton kaj manĝis la bongustan internaĵon.

Jimo kaj Buko blasfemis. La suno estis subironta kaj ili komencis prepari sin por tranokti sur la strando. Ili ne kuraĝis remi al la vaporŝipo por dormi tie, ĉar tiam la infanoj estus povintaj forgrimpi kun ĉiuj perloj. Ili kuŝiĝis sur la malmola rokogrundo en siaj malsekaj vestoj. Estis tre malagrable.

Supre en la groto ĉiuj infanoj sidis kun brilantaj okuloj kaj manĝis kokosojn kaj dispremitajn panfruktojn. Gustis tre bone kaj ĉio estis streĉa kaj agrabla. Jen kaj jen ili elmetis la kapon kaj rigardis al Jimo kaj Buko. Nun estis tiel mallume, ke ili nur malklare povis vidi ilin sur la rokoŝtupo. Sed ili povis aŭdi ilin blasfemi tie malsupre.

Subite venis pluvego de la intensa speco, kiu okazas en la tropikoj. Lago da pluvo torentis el la ĉielo. Pipi elmetis la ekstreman pinton de la nazo el la groto.

– Ne ekzistas iuj, kiuj havas tian bonŝancon kiel vi, ŝi kriis al Jimo kaj Buko.

– Kion vi volas diri per tio, Buko esperplene diris. Li pensis, ke la infanoj nun pentis sin kaj volas doni al ili la perlojn.

Kion vi volas diri per tio, ke ni havas bonŝancon?

– Jes, imagu nur, kia eterna bonŝanco, ke vi jam estas malsekegaj, jam antaŭ ol ĉi tiu pluvego venis. Alie vi certe fariĝus malsekegaj en ĉi tiu vetero.

Ili aŭdis iun blasfemi malsupre sur la rokoŝtupo, sed ne estis eble decidi, ĉu estas Jimo aŭ Buko.

– Bonan nokton, bonan nokton kaj dormu bone, Pipi diris.

Ĉar tion ni intencas fari nun.

Ĉiuj infanoj ekkuŝis sur la planko de la groto. Tomi kaj Anjo kuŝis plej proksime al Pipi kaj tenis ŝian manon. Ili kuŝis tre agrable. Estis tute konvene varme kaj agrable en la groto. Ekstere la pluvo susuris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.