La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi kaptoludas kun policistoj

En la urbeto baldaŭ esti publike konate, ke naŭjara bubino vivas sola en Vilao Vilaltao. La gesinjoroj de la urbo opiniis, ke tio tute ne decas. Ĉiuj infanoj ja devas havi iun, kiu admonas ilin, kaj ĉiuj infanoj devas viziti lernejon kaj lerni la multiplikan tabelon. Kaj tial ĉiuj gesinjoroj decidis, ke la knabineton en Vilao Vilaltao oni devas tuj loĝigi en infanhejmo.

Iun belan posttagmezon Pipi estis invitinta Tomin kaj Anjon al si je kafo kaj spickukoj. Ŝi aranĝis la kaftrinkadon sur la veranda ŝtuparo. Tie estis sune kaj agrable, kaj ĉiuj floroj en la ĝardeno de Pipi bonodoris. Sinjoro Nilson grimpis supren kaj malsupren sur la veranda barilo. De tempo al tempo la ĉevalo antaŭenigis la nazon por esti regalata per spickuko.

– Kiel mirinde tamen estas vivi, Pipi diris kaj etendis la krurojn plejeble longen.

Ĝuste tiam venis du policistoj en plena uniformo tra la barilpordo.

– Oj, diris Pipi. Mi ŝajnas havi feliĉan tagon ankaŭ hodiaŭ.

Policistojn mi plej ŝatas. Post rabarba kompoto.

Kaj ŝi iris al la policistoj kun vizaĝo brilanta pro ravo.

– Ĉu ĉi tio estas tiu knabino, kiu ekloĝis en Vilao Vilaltao? – unu el la policistoj demandis.

– Kontraŭe, Pipi diris. Ĉi tio estas tre malgranda onklino, kiu loĝas en la dua etaĝo je la alia flanko de la urbo.

Ŝi diris tion nur por iomete ŝerci kun la policistoj. Sed ili tute ne opiniis, ke estas amuze. Ili diris, ke ŝi ne provu esti sprita. Kaj ili rakontis, ke bonaj homoj en la urbo aranĝis tiel, ke ŝi povu havi lokon en infanhejmo.

– Mi jam havas lokon en infanhejmo, Pipi diris.

– Kion vi diras, ĉu jam estas aranĝite, unu el la policistoj demandis. Kie situas tiu infanhejmo?

– Ĉi tie, Pipi fiere diris. Mi estas infano, kaj ĉi tio estas mia hejmo. Do ĝi estas infanhejmo. Kaj lokon mi havas ĉi tie.

Multe da loko.

– Kara infano, la policisto diris ridetante, tion vi ne komprenas.

Vi devas veni al vera infanhejmo kaj ricevi iun, kiu prizorgos vin.

– Ĉu oni rajtas kunpreni ĉevalon en vian infanhejmon?

Pipi demandis.

– Ne, kompreneble ne, la policisto diris.

– Mi povas imagi tion, Pipi malgaje diris. Nu, sed simiojn?

– Certe ne, tion vi ja komprenas.

– Jees, Pipi diris, vi do havigu idojn por via infanhejmo aliloke.

Mi ne intencas ekloĝi tie.

– Jes, sed ĉu vi ne komprenas, ke vi devas vizitadi lernejon, la policisto diris.

– Kial oni devas vizitadi lernejon?

– Por lerni aferojn, kompreneble.

– Kiajn aferojn? Pipi demandis.

– Ĉion ajn, la policisto diris, amason da utilaj aferoj, ekzemple la multiplikan tabelon.

– Mi bone travivis naŭ jarojn sen ia plutifika tabelo, Pipi diris. Kaj tial mi certe sukcesos ankaŭ estonte.

– Jes, sed imagu, kiel tede estos por vi esti tiel neklera.

Imagu, kiam vi iam estos plenkreska kaj eble iu venos demandi vin, kiel nomiĝas la ĉefurbo de Portugalio, kaj vi tiam ne povos respondi.

– Certe mi povos respondi, Pipi diris. Mi povos respondi jene: ”Se vi tiel nepre devas scii, kiel nomiĝas la ĉefurbo de Portugalio, skribu do rekte al Portugalio kaj demandu!”

– Jes, sed ĉu vi ne kredas, ke vi bedaŭros, ke vi ne mem scias tion?

– Povas esti, Pipi diris. Mi eble kuŝos sendorma kelkfoje dum la vesperoj cerbumante: ”Kiel nomiĝas tiu benita ĉefurbo de Portugalio?” Sed oni ja ne rajtas ĉiam amuziĝi, Pipi diris kaj stariĝis sur la manojn dum iom da tempo. Cetere mi estis en Lisbono kun mia patro, ŝi daŭrigis starante renversita, ĉar ŝi povis paroli ankaŭ tiel.

Sed tiam unu el la policistoj diris, ke Pipi ja ne imagu, ke ŝi rajtas fari, kiel ŝi volas. Ŝi devos kuniri al la infanhejmo kaj tion tuj. Li alpaŝis ŝin kaj kaptis ŝian brakon. Sed Pipi rapide liberigis sin, frapetis lin kaj diris: ”Via vico!” Kaj antaŭ ol li povis palpebrumi, ŝi saltis sur la verandan barilon. Per kelkaj movoj ŝi estis sur la balkono, kiu estis super la verando. La policistoj ne emis grimpi post ŝi la saman vojon. Tial ili rapidis en la domon kaj supren en la unuan etaĝon. Sed kiam ili venis sur la balkonon, Pipi jam estis duonvoje sur la tegmenton.

Ŝi grimpis sur la tegoloj kvazaŭ ŝi mem estus simio. Post momento ŝi staris sur la firsto kaj facile saltis sur la fumtubon.

Sube sur la balkono la du policistoj staris gratante siajn harojn, kaj sur la herbejo staris Tomi kaj Anjo rigardantaj Pipin.

– Kiel amuze estas kaptoludi, Pipi kriis. Kaj kiel ĝentile de vi veni ĉi tien. Estas mia feliĉotago ankaŭ hodiaŭ, tion mi klare sentas.

Kiam la policistoj estis cerbumintaj dum momento, ili iris preni ŝtupetaron, kiun ili starigis kontraŭ unu el la domgabloj, kaj ili suprengrimpis, unu unue, la alia poste, por subenporti Pipin. Sed ili ja aspektis iom timemaj, kiam ili ektretis sur la firston kaj komencis ekvilibrumi en la direkto al Pipi.

– Ne timu, Pipi kriis. Ne estas danĝere. Nur amuze.

Kiam la policistoj venis je distanco de du paŝoj de Pipi, ŝi rapide saltis de la fumtubo, kaj kriante kaj ridante ŝi kuris laŭ la firsto ĝis la alia gablo. Iajn du metroj for de la domo staris arbo.

– Nun mi plonĝas, Pipi kriis, kaj ŝi subensaltis en la verdan kronon de la arbo, kaptis branĉon, pendolis dum momento tien reen kaj poste faligis sin al la tero. Kaj poste ŝi kurĵetis sin al la alia gablo kaj forprenis la ŝtupetaron.

La policistoj aspektis iom konfuzitaj, kiam Pipi saltis, sed eĉ pli konfuzitaj ili fariĝis, kiam ili ekvilibrumis reen laŭ la firsto por malsuprengrimpi laŭ la ŝtupetaro. Unue ili terure koleriĝis kaj kriis al Pipi, kiu staris sube rigardante ilin, ke ŝi tuj remetu la ŝtupetaron, aŭ ŝi spertos ion tute alian.

– Kial vi estas tiel koleraj, Pipi riproĉe diris. Ni ja nur kaptludas kaj tiam oni ja estu amikoj!

La policistoj cerbumis dum momento, kaj fine unu el ili diris per embarasita voĉo:

– Hej vi, ĉu vi povas esti bonvola kaj remeti la ŝtupetaron por ke ni povu veni malsupren?

– Kompreneble mi volas, Pipi diris kaj tuj remetis la ŝtupetaron.

Kaj poste ni ja povas trinki kafon kaj kune amuziĝi.

Sed la policistoj estis vere perfidaj, ĉar ree sur la grundo, ili tuj alkuris Pipin kaj kriis:

– Nun vi ricevos, vi abomena ido!

Sed tiam Pipi diris:

– Ne, nun mi ne plu havas tempon por ludi. Sed estis amuze, tion mi devas agnoski.

Kaj ŝi firme prenis la zonojn de ambaŭ policistoj kaj portis ilin laŭ la ĝardena irejo tra la barilpordo kaj sur la vojon.

Tie ŝi demetis ilin kaj daŭris longe, antaŭ ol ili kapablis decidi ĝi ekmovi sin.

– Atendu momenton, Pipi kriis, kaj ŝi kuris en la kuirejon.

Ŝi alvenis kun paro da spickukaj koroj.

– Ĉu vi volas gustumi, ŝi diris. Certe ne gravas, ke ili estas iom bruligitaj.

Poste ŝi iris al Tomi kaj Anjo, kiuj staris kun la okuloj larĝe malfermitaj kaj nur miris. La policistoj rapidis reen al la urbo kaj diris al ĉiuj geonkloj tie, ke Pipi ne tute taŭgas por infanhejmo.

Ili ne rakontis, ke ili estis sur la tegmento. Kaj la geonkloj opiniis, ke estas plej bone lasi Pipin daŭre loĝi en Vilao Vilaltao. Kaj se estas tiel, ke ŝi volos vizitadi la lernejon, ŝi devos mem aranĝi la aferon.

Sed Pipi kaj Tomi kaj Anjo havis vere agrablan posttagmezon.

Ili daŭrigis la interrompitan kafofestenon. Pipi enbuŝigis dek kvar spickukojn, kaj poste diris:

– Tio, laŭ mia opinio, ne estis la ĝusta speco de policistoj.

Ne, ne! Tro multe da babilado pri infanhejmo kaj plutifiko kaj Lisbono.

Poste ŝi ellevis la ĉevalon, kaj ili ĉiuj tri rajdis sur ĝi. Anjo unue timis kaj ne volis, sed kiam ŝi vidis kiel Tomi kaj Pipi amuziĝas, Pipi rajtis levi ankaŭ ŝin sur la ĉevaldorson. Kaj la ĉevalo trotadis ronde ronde en la ĝardeno kaj Tomi kantis:

Jen venas la svedoj kun bruo kaj muĝ’!

Kiam Tomi kaj Anjo jam estis en la lito tiun vesperon, Tomi diris:

– Anjo, ĉu vi ne pensas, ke estas bone, ke Pipi transloĝiĝis ĉi tien?

– Kompreneble mi pensas tion, Anjo diris.

– Mi eĉ ne memoras, kion ni ludis antaŭe, antaŭ ol ŝi venis ĉi tien, ĉu vi?

– Je-es, ni ludis kroketon kaj ion tian, Anjo diris. Sed estas ja pli amuze kun Pipi, mi opinias. Kaj kun ĉevaloj kaj simile!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.