La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi forlasas la Kurekuredutinsulon

Mirindaj tagoj sekvis, mirindaj tagoj en varma, dolĉa mondo, plena je suno kaj brilanta blua akvo kaj odorantaj floroj.

Tomi kaj Anjo nun estis tiel brunaj, ke oni preskaŭ ne povis vidi diferencon inter ili kaj la kurekuredutinfanoj. Kaj Pipi ricevis lentugojn sur ĉiu surfaceto de la vizaĝo.

– Ĉi tiu vetureto fariĝos vere beliga kuraco por mi, ŝi diris kontente. Mi estas pli lentuga kaj bela ol iam. Se daŭros ĉi tiel, mi estos tute nerezistebla.

Momo kaj Moana kaj ĉiuj kurekuredutinfanoj fakte jam opiniis, ke Pipi jam estas nerezistebla. Ili neniam tiel amuziĝis kiel nun, kaj ili same multe ŝatis Pipin kiel Tomi kaj Anjo faris.

Jes, ili kompreneble ankaŭ ŝatis Tomin kaj Anjon, kaj Tomi kaj Anjo reciprokis la senton. Ankaŭ pro tio ili ĉiuj havis tre grandan plezuron kune, kaj ili ludis kaj ludis kaj ludis la tutajn tagojn. Ofte ili estis en la groto. Pipi alportis tien lankovrilojn, kaj kiam ili deziris, ili povis tranokti tie kaj esti pli komfortaj ol tiun unuan nokton. Ŝi ankaŭ faris ŝnurŝtuparon, kiu atingis la akvosurfacon sub la groto, kaj ĉiuj infanoj grimpis supren malsupren sur la ŝnurŝtuparo kaj banis sin kaj plaŭdis el tuta koro. Jes ja, ili povis sekure bani sin tie nun.

Pipi baris grandan regionon per reto, tiel ke la ŝarkoj ne povis atingi ilin. Estis tre amuze naĝi internen kaj esksteren en tiuj grotoj, kiuj estis plenaj je akvo. Kaj eĉ Tomi kaj Anjo lernis plonĝi por perlokonkoj. La unua perlo, kiun Anjo trovis, estis granda, bela, rozkolora. Ŝi decidis kunpreni ĝin hejmen kaj muntigi ĝin en ringon, kiun ŝi havos kiel memoraĵon de la Kurekuredutinsulo.

Foje ili ludis, ke Pipi estas Buko, kiu provas eniri la groton por ŝteli perlojn. Tiam Tomi suprentiris la ŝnurŝtupareton kaj Pipi devis suprengrimpi sur la rokovando kiel ajn ŝi povis.

Ĉiuj infanoj kriis ”Buko venas, Buko venas”, kiam ŝi enmetis la kapon en la groton, kaj laŭvice ili rajtis fingropuŝi ŝian ventron, tiel ke ŝi renverse falis en la maron. Kaj tie malsupre ŝi ĉirkaŭplaŭdis kun nur la piedoj aperantaj super la akvo, kaj la infanoj ridis, tiel ke ili preskaŭ falis el la groto.

Kiam la estado tie tedis ilin, ili povis esti en sia bambua domo. Pipi kaj la infanoj kunhelpe konstruis ĝin, kvankam Pipi faris la plejmulton. Ĝi estis granda kaj tute kvadrata kaj konstruita el maldikaj bambuaj kanoj, kaj oni povis ĉirkaŭgrimpi en ĝi kaj sur ĝi tute laŭplaĉe. Tuj apud la domo staris alta kokospalmo. Pipi estis hakinta ŝtupojn en la palmo, tiel ke oni povis paŝi ĝis la pinto. De tie supre ili havis belan panoramon.

Inter du aliaj palmoj Pipi estis metinta balancilon el hibiska basto. Ĝi estis vere bonega. Se oni balancis tre forte, kaj en la plej alta rapido elĵetis sin, oni falis en la akvon.

Pipi balancis tiel terure alten, ke ŝi flugis longe for en la akvon, kaj ŝi diris, ke ”iun belan tagon mi certe falaĉos en Aŭstralion, kaj tiam ne estos amuze por tiu, kiu ricevos min sur la kapon”.

La infanoj ankaŭ ekskursis en la ĝangalon. Estis alta monto tie kaj akvofalo, kiu ĵetis sin laŭ montkrutaĵo. Pipi estis decidinta, ke ŝi veturos laŭ la akvofalo en barelo, kaj ŝi ankaŭ faris tion. Ŝi kunportis unu el la bareloj de ”Hopetosa”, kaj en ĝin ŝi enrampis. Momo kaj Tomi fermis la kovrilon kaj kunhelpis puŝi la barelon en la akvofalon. Ĝi saltadis laŭ la falo en granda rapideco, kaj fine ĝi frakasiĝis. Ĉiuj infanoj vidis Pipin malaperi en la akvoamasoj, kaj ili ne kredis, ke ili denove iam vidos ŝin. Sed subite ŝi ekaperis kaj suriris la bordon kaj diris:

– Ili donas relative grandan rapidecon, ĉi tiuj akvobareloj.

Jes, tiel pasis la tagoj, unu post la alia. Sed baldaŭ la pluvsezono estis venonta, sed tiam kapitano Ŝtrumpolonga kutimas enŝlosi sin en sia kabano kaj cerbumi pri la vivo, kaj li timis, ke tiam Pipi ne sentos sin hejme sur la Kurekuredutinsulo.

Tomi kaj Anjo komencis ĉiam pli ofte pripensi kiel statas pri paĉjo kaj panjo tie hejme. Ili ankaŭ volonte atingus la hejmon antaŭ la kristnaska vespero. Tial ili ne tiom malĝojis, kiom oni povus kredi, kiam Pipi iun matenon diris:

– Tomi kaj Anjo, kiel estus veni hejmen al Vilao Vilaltao denove por kelka tempo?

Por Momo kaj Moana kaj la aliaj kurekuredutinfanoj ja estis malgaja tago, kiam ili vidi Pipin kaj Tomin kaj Anjon surŝipiĝi sur ”Hopetosa” por veli hejmen. Sed Pipi promesis, ke ili ofte, ofte revenos al la Kurekuredutinsulo. La kurekuredutinfanoj estis portintaj florkronojn el blankaj floroj, kiujn ili pendigis adiaŭe ĉirkaŭ la koloj de Pipi kaj Tomi kaj Anjo.

Kaj ilia adiaŭa kanto flugis tre plende super la akvon post la forglitanta ŝipo. Ankaŭ kapitano Ŝtrumpolonga staris sur la bordo. Li devis resti por regi. Anstataŭe Fridolfo surprenis la taskon veturigi la infanojn hejmen. Kapitano Ŝtrumpolonga purigis la nazon pripense per sia granda flartabaka naztuko kaj adiaŭis mansvinge. Pipi kaj Tomi kaj Anjo ploris, tiel ke la larmoj ŝprucis el la okuloj, kaj ili svingis kaj svingis la manojn al kapitano Ŝtrumpolonga kaj la nigraj infanoj tiel longe, kiel ili povis vidi ilin.

Ili havis eksterordinare favoran venton dum la tuta hejmenveturo.

– Estas plej bone, ke ni elprenu la kamizolojn en bona tempo antaŭ la Norda Maro, Pipi diris.

– Uŝ, jes, Tomi kaj Anjo diris.

Baldaŭ montriĝis, ke ”Hopetosa”, malgraŭ la favora vento ne povos atingi la hejmon antaŭ kristnasko. Tomi kaj Anjo tre malĝojis, kiam ili ekaŭdis tion. Imagu, neniu kristnasko kaj neniuj kristnaskaj donacoj!

– Ni povus do same bone esti sur la Kurekuredutinsulo, Tomi diris ĉagrenite.

Anjo pensi pri panjo kaj paĉjo kaj pensis, ke ŝi tamen volonte venos hejmen. Sed estis malĝoje, ke ili perdos la kristnaskon, pri tio Tomi kaj Anjo konsentis.

Malluman vesperon komence de januaro Pipi kaj Tomi kaj Anjo denove ekvidis la lumojn de la urbeto brili renkonte. Ili estis hejme.

– Ĉa, tio estis tiu Sudmara veturo, Pipi diris, kiam ŝi pasis la pasponteton kun la ĉevalo.

Neniu estis surloke por renkonti ilin, ĉar neniu povis scii, kiam ili hejmenvenos. Pipi levis Tomin kaj Anjon kaj Sinjoron Nilson sur la ĉevalon, kaj ili forrajdis en la direkton de Vilao Vilaltao. La ĉevalo devis bone troti, ĉar la stratoj kaj vojoj estis plenaj je neĝo. Tomi kaj Anjo rigardis antaŭen tra la hirliĝanta neĝo. Baldaŭ ili estos ĉe panjo kaj paĉjo. Kaj subite ili sentis, ke ili sopiras al ili. En la domo de familio Settergren lumis tre invite, kaj tra la fenestro oni povis vidi la gepatrojn de Tomi kaj Anjo sidi ĉe la manĝotablo.

– Tie estas panjo kaj paĉjo, Tomi diris, kaj li sonis kontenta, kiam li diris tion.

Sed Vilao Vilaltao kuŝis tute malluma kaj kovrita per neĝo.

Anjo fariĝis tre senespera je la penso, ke Pipi eniros tien sola.

– Kara Pipi, ĉu vi ne povas loĝi ĉe ni la unuan nokton, ŝi diris.

– Ho ne, Pipi diris kaj plonĝis en la neĝon ekster la barilpordo.

Nun mi devos unue iom ordigi en Vilao Vilaltao. Ŝi pluen tretis tra la profundaj neĝamasoj, kiuj atingis ŝin ĝis la ventro. La ĉevalo trotis post ŝi.

– Jes, sed imagu, kiel malvarme estas tie, Tomi diris, kiam oni ne hejtis dum longa tempo.

– Baf, Pipi diris. Se nur la koro estas varma kaj batas, kiel ĝi devas, oni ne frostas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.