La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi denove surŝipiĝas

Iun belan matenon ”Hopetosa” eniris la havenon ornamita per flagoj kaj vimploj de pruo ĝis poŭpo. La blovmuzikantaro de la urbeto estis starigita sur la kajo kaj per ĉiuj fortoj blovis belan konvenan melodion. Kaj tiom da homoj, kiom estis en la urbo, kolektiĝis por vidi Pipin akcepti sian patron, reĝon Efraimon la Unuan Ŝtrumpolongan. Fotisto ankaŭ staris preta por fari bildon pri ilia unua renkonto.

Pipi estis tiel senpacienca, ke ŝi saltadis, kaj apenaŭ la pasponteto estis elmetita, jam kapitano Ŝtrumpolonga kaj Pipi kun laŭtaj jubilkrioj kuregis unu al la alia. Kapitano Ŝtrumpolonga tiel ĝojis vidi sian filinon, ke li ĵetis ŝin multfoje alten en la aeron. Kaj Pipi estis same kore ĝoja, kaj tial ŝi ĵetis sian patron alten en la aeron ankoraŭ pli multfoje. La sola, kiu ne ĝojis, estis la fotisto, ĉar estis neeble por li ricevi bonan bildon, kiam aŭ Pipi aŭ ŝia patro la tutan tempon estis alte en la aero.

Tomi kaj Anjo ankaŭ venis kaj salutis kapitanon Ŝtrumpolongan, sed ho ve, kiel papaj kaj mizeraj ili aspektis! Estis ja la unua fojo, ke ili estis eksterdome post sia malsano.

Pipi devis kompreneble iri surŝipen kaj saluti Fridolfon kaj ĉiujn siajn amikojn inter la maristoj. Tomi kaj Anjo rajtis akompani. Sentiĝis tre solene ĉirkaŭpromeni sur tia longvojaĝa ŝipo, kaj Tomi kaj Anjo vaste malfermis la okulojn por vere vidi ĉion.

Pipi ĉirkaŭbrakis ĉiujn maristojn tiel fervore, ke ili malfacile spiris la sekvajn kvin minutojn. Kaj poste ŝi levis kapitanon Ŝtrumpolongan sur siajn ŝultrojn kaj portis lin tra la tuta popolaro kaj ĝis la hejmo Vilao Vilaltao. Tomi kaj Ajno promene sekvis man-en-mane.

– Vivu reĝo Efraimo, kriis la homamaso, kiu opiniis, ke tio estas granda tago en la historio de la urbo.

Kelkajn horojn poste kapitano Ŝtrumpolonga kuŝis en lito en Vilao Vilaltao kaj dormis kaj ronkis, tiel ke la tuta domo skuis. En al kuirejo sidis Pipi, Tomi kaj Anjo ĉirkaŭ la tablo, kie la restaĵoj de solida vespermanĝo ankoraŭ restis. Tomi kaj Anjo estis iom silentaj kaj cerbumantaj. Pri kio ili cerbumis?

Jes, Anjo ĝuste cerbumis pri tio, ĉu ne, post ĉio, estus pli bone esti mortinta. Kaj Tomi sidis kaj provis memori, ĉu ekzistas io ajn ĉi tie en la mondo, kio estas vere amuza, sed li ne povis eltrovi ion. La tuta vivo estas iaspeca dezerto, li pensis.

Sed Pipi estis je brila humoro. Ŝi karesis Sinjoron Nilson, kiu singarde tretis tien reen inter la pladoj sur la tablo, ŝi karesis Tomin kaj Anjon, ŝi alterne fajfis kaj kantis, ŝi faris gajajn dancopaŝojn jen kaj jen, kaj ŝajnis ne rimarki, ke Tomi kaj Anjo estas tre malfeliĉaj.

– Estos mirinde reiri sur la maron, ŝi diris. Imagu, esti sur la maro, kie regas libereco!

Tomi kaj Anjo suspiris.

– Kaj mi fakte ankaŭ estas iom ekscitita vidi la Kurekuredutinsulon.

Imagu, kuŝi tie elstreĉita sur la strando kaj trempi la dikpiedfingrojn en vere Suda Maro, kaj nur bezoni malfermi la buŝon, kaj matura banano falas rekte en ĝin.

Tomi kaj Anjo suspiris.

– Kial vi suspiras, Pipi diris. Ĉu vi ne ŝatas ĉarmajn nigrajn infanetojn?

– Jes, certe, Tomi diris. Sed ni nur sidas pensante pri tio, ke daŭros longe ĝis vi revenos al Vilao Vilaltao.

– Jes, kompreneble, Pipi diris gaje. Sed mi tute ne malĝojas pro tio. Mi kredas, ke oni povas amuziĝi pli multe sur la Kurekuredutinsulo.

Anjo turnis la palan, senesperan vizaĝon al Pipi.

– Ho, Pipi, ŝi diris, kiom longe vi kredas, ke vi forestos?

– Ja ne estas facile diri. Proksimume ĝis kristnasko, mi supozas.

Anjo eligis ĝemon.

– Kiu scias, Pipi diris. Eble estas tiel agrable sur Kurekuredutinsulo, ke oni ekemas resti tie por ĉiam. Hopsan-sa, Pipi diris kaj faris novan dancpaŝon. Negroprincino, tio ne estas malbona profesio por iu, kiu tiel malmulte iris al lernejo kiel mi.

La okuloj de Tomi kaj Anjo komencis aspekti strange malsekaj en iliaj palaj vizaĝoj. Kaj subite Anjo klinis sin sur la tablon kaj ekploris.

– Sed kiam mi pensas pri la afero, mi ne kredas, ke mi volas resti tie por ĉiam, Pipi diris. Oni povas ankaŭ ricevi tro da kortega vivo kaj enui pri ĉio. Kaj iun belan tagon mi certe diros tiel: ”Tomi kaj Anjo, kiel vi ŝatus denove veturi hejmen al Vilao Vilaltao por kelka tempo?”

– Ho, kiel ĝoje estos, kiam vi skribos tion al ni, Tomi diris.

– Skribos, Pipi diris. Vi ja havas orelojn sur la kapo. Mi ne intencas skribi. Mi simple nur diros: ”Tomi kaj Anjo, nun ni veturu hejmen al Vilao Vilaltao.”

Anjo levis la kapon de la tablo, kaj Tomi diris:

– Kion vi volas diri per tio?

– Kion mi volas diri, Pipi diris. Ĉu vi ne komprenas parolatan lingvon? Aŭ ĉu mi eble forgesis informi, ke vi akompanos min al Kurekuredutinsulo? Mi vere imagis, ke mi menciis tion.

Tomi kaj Anjo rapide leviĝis kaj ekstaris sur la planko. Ili forte spiris. Sed Tomi diris:

– Ho, kiel vi babilas. Panjo kaj paĉjo neniam permesos.

– Ho jes, Pipi diris. Pri tio mi jam parolis kun via patrino.

Estis silente en la kuirejo de Vilao Vilaltao dum ekzakte kvin sekundoj. Sed poste oni aŭdis du kriegojn. Estis Tomi kaj Anjo, kiuj kriis pro ĝojo. Sinjoro Nilson, kiu sidis sur la tablo kaj provis ŝmiri buteron sur sian ĉapelon, rigardis surprizite.

Eĉ pli li surpriziĝis, kiam li ekvidis, ke Pipi kaj Tomi kaj Anjo prenas la manojn unu de la alia kaj komencas ĉirkaŭdanci sen ia ordo. Ili tiel dancis kaj kriis, ke la plafona lampo malfiksiĝis kaj falis sur la plankon. Sed tiam Sinjoro Nilson ĵetis la buterŝmirilon tra la fenestro kaj ankaŭ mem komencis danci.

– Ĉu estas vere vere vere, Tomi diris, kiam ili trankviliĝis kaj rampis en la lignujon por paroli pri la afero. Pipi kapjesis.

Jes, vere estis vere. Tomi kaj Anjo kuniros al la Kurekuredutinsulo.

Certe ĉiuj sinjorinoj, kiuj troviĝas en la urbeto, venis al sinjorino Settergren kaj diris:

– Vi ja ne intencas forsendi viajn infanojn longen for al la Suda Maro kune kun Pipi Ŝtrumpolonga? Vi ne povas esti serioza pri tio?

Sed tiam sinjorino Settergren diris:

– Kial mi ne faru? La infanoj estis malsanaj kaj bezonas aerŝanĝon, la kuracisto diras. Kaj tiom longe kiom mi konis Pipin, ŝi ankoraŭ neniam faris ion, kio povus malutili al Tomi kaj Anjo. Neniu povus esti pli amema al ili ol ŝi.

– Jes, sed tamen – Pipi Ŝtrumpolonga! la sinjorinoj diris kaj sulkigis la nazon.

– Ĝuste, sinjorino Settergren diris. Pipi eble ne ĉiam kondutas tre bone. Sed ŝi havas bonan koron.

Kaj malvarmetan fruprintempan vesperon Tomi kaj Anjo por la unua fojo en sia vivo forlasis la etetan urbon por elveturi en la grandan, strangan mondon ĉe la flanko de Pipi. Tie ili staris ĉiuj tri ĉe la randreto, dum la freŝa vespera vento plenigis la velojn de ”Hopetosa”. Ĉiuj tri – eble estus pli ĝuste diri ĉiuj kvin, ĉar ankaŭ la ĉevalo kaj Sinjoro Nilson kunestis.

Ĉiuj lernejaj kamaradoj de la infanoj staris sur la kajo kaj ploris pro sopiro kaj envio. Morgaŭ ili iros en lernejon kiel kutime. Ili havis la Sudmarajn insulojn kiel hejmtaskon en geografio. Tomi kaj Anjo ne bezonis fari hejmtaskojn nun por ioma tempo. ”La sano venu antaŭ la lerneja laboro”, la kuracisto diris. ”Kaj la Sudmarajn insulojn ili povos serĉi surloke”, Pipi diris.

La gepatroj de Tomi kaj Anjo ankaŭ staris sur la kajo. Kaj la koroj de Tomi kaj Anjo iom premiĝis, kiam ili vidis ilin sekigi siajn okulojn per la poŝtuko. Sed Tomi kaj Anjo ne povis ne esti feliĉaj, tiel feliĉaj, ke preskaŭ doloris.

Malrapide ”Hopetosa” glitis de la kajo.

– Tomi kaj Anjo, kriis sinjorino Settergren, kiam vi venos sur la Nordan maron, vi devos surhavi du kamizolojn kaj …

La resto de tio, kion ŝi intencis diri dronis en la adiaŭaj krioj de la homoj sur la kajo, en la sovaĝa henado de la ĉevalo, la gaja hurlado de Pipi kaj la forta trumpetado de kapitano Ŝtrumpolonga, kiam li purigis la nazon.

La veturo komenciĝis. For sub la steloj velis ”Hopetosa”. La glacieroj dancis ĉirkaŭ la pruo, la vento kantis en la veloj.

– Ho, Pipi, Anjo diris. Sentiĝas tre strange interne. Mi komencas kredi, ke ankaŭ mi volos fariĝi marrabisto, kiam mi estos granda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.