La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi komencas la lernejon

Tomi kaj Anjo kompreneble vizitadis la lernejon. Ĉiun matenon je la oka ili paŝadis man-en-mane kun la lernolibroj subbrake. Je tiu tempo Pipi plej ofte striglis sian ĉevalon aŭ vestis Sinjoron Nilson per lia kostumeto. Aŭ ŝi faris sian matenan gimnastikon, kiu okazis tiel, ke ŝi staris rekta kiel bastono sur la planko kaj faris kvardek tri transkapigajn saltojn unu post la alia. Poste ŝi kutimis sidiĝi sur la kuireja tablo por trinki grandan tason da kafo kun fromaĝa buterpano en plena trankvilo.

Tomi kaj Anjo ĉiam rigardis sopire al Vilao Vilaltao, kiam ili sin trenis al la lernejo. Multe pli volonte ili irus ludi kun Pipi. Se almenaŭ Pipi ankaŭ vizitadus la lernejon, tiam ĉio estus sufiĉe bona.

– Imagu, kian amuzon ni povus havi kune survoje hejmen el la lernejo, Tomi diris.

– Jes, ankaŭ survoje tien, Anjo aldonis.

Ju pli ili pripensis tion, des pli teda estis al ili la fakto, ke Pipi ne vizitadas la lernejon, kaj fine ili decidis, ke ili provu persvadi ŝin komenci.

– Vi ne imagas, kiel afablan instruistinon ni havas, Tomi ruze diris al Pipi iun posttagmezon, kiam li kaj Anjo faris viziton al Vilao Vilaltao, post kiam ili zorge faris siajn hejmtaskojn.

– Se vi scius, kiel amuze estas en la lernejo, Anjo asertis. Mi freneziĝus, se mi ne rajtus vizitadi ĝin.

Pipi sidis sur skabelo kaj lavis siajn piedojn en kuvo. Ŝi diris nenion, nur movis la piedfingrojn, tiel ke la akvo ĉirkaŭŝprucis.

– Oni ne devas esti tie tiel terure longe, Tomi daŭrigis. Nur ĝis la dua horo.

– Jes, kaj ni plue havas feriojn kristnaske, paske kaj somere, Anjo diris.

Pipi penseme mordis sian dikan piedfingron, sed daŭre sidis silenta. Subite ŝi decide elverŝis ĉiun akvon sur la kuirejan plankon, tiel ke la pantalono de Sinjoro Nilson, kiu sidis iom fore ludanta per spegulo, fariĝis tute malseka.

– Estas maljuste, Pipi severe diris, ignorante la malesperon de Sinjoro Nilson pro la malseka pantalono. Estas absolute maljuste! Mi ne intencas toleri tion!

– Kion, Tomi scivolis.

– Post kvar monatoj estos kristnasko kaj tiam vi havos kristnaskajn feriojn. Sed mi, kion mi havos? La voĉo de Pipi sonis malĝoja. Neniajn kristnaskajn feriojn, eĉ ne la plej etan kristnaskan ferieton, ŝi diris plende. Devas okazi ŝanĝo. Morgaŭ mi komencos la lernejon.

Tomi kaj Anjo frapis la manojn pro ravo.

– Hurao! Ni do atendos vin ekster nia pordo je la oka.

– Ne, ne, Pipi diris, tiel frue mi ne povas komenci. Kaj cetere mi verŝajne rajdos al la lernejo.

Kaj tion ŝi faris. Ekzakte je la deka la postan tagon ŝi levis sian ĉevalon de la verando, kaj iom poste ĉiuj homoj en la urbeto urĝis kuri al la fenestroj por vidi, kiu ĉevalo senbridiĝis. Tio estas, ili kredis, ke ĝi senbridiĝis. Sed tion ĝi ne faris.

Nur estis Pipi, kiu urĝis veni al la lernejo. Per plej sovaĝa galopo ŝi enrajdis la lernejan korton, saltis de la ĉevalo en plena rapido, ligis ĝin ĉe arbo kaj ŝirmalfermis la pordon de la lernoĉambro kun tia bruo, ke Tomi kaj Anjo kaj iliaj afablaj klaskamaradoj eksaltis ĉe siaj pupitroj.

– Ho hej, Pipi kriis kaj svingis sian grandan ĉapelon. Ĉu mi venas ĝustatempe por la plutifiko?

Tomi kaj Anjo jam rakontis al sia instruistino, ke venos nova knabino, kiu nomiĝas Pipi Ŝtrumpolonga. La instruistino mem ankaŭ jam aŭdis pri Pipi en la urbeto. Kaj ĉar ŝi estis tre bona kaj afabla instruistino, ŝi jam decidis, ke ŝi faros ĉion por ke Pipi sentu sin hejme en la lernejo.

Pipi ĵetis sin sur liberan seĝon sen ies admono. Sed la instruistino ne atentis la senzorgan manieron de Pipi. Ŝi nur afable diris:

– Bonvenon al la lernejo, eta Pipi. Mi esperas, ke vi sentos vin hejme kaj ke vi lernos multon.

– Jes, kaj mi esperas, ke mi havos kristnaskajn feriojn, Pipi diris. Tial mi venis ĉi tien. Justeco antaŭ ĉio!

– Ĉu vi unue povas diri al ni vian plenan nomon, la instruistino diris, por ke mi enskribu vin en la lernejo?

– Mia nomo estas Pipilota Viktualia Rulkurtena Krispmenta Efraimidino Ŝtrumpolonga, filino de kapitano Efraimo Ŝtrumpolonga, iam la teroro de la maroj, nuntempe negrore ĝo. Pipi fakte estas nur mia karesnomo, ĉar paĉjo opiniis, ke estas tro longe diri Pipilota.

– Ĉu tiel, la instruistino diris, ja, do ni ankaŭ nomu vin Pipi. Sed ĉu ni nun iom provu viajn sciojn, ŝi daŭrigis. Vi ja estas granda knabino kaj certe jam scias multon. Eble ni komencu per kalkulado. Nu, Pipi, ĉu vi povas diri al mi, kiom fariĝas sep kaj kvin kune?

Pipi rigardis ŝin mirigita kaj malkontenta. Kaj ŝi diris:

– Nu, se ci ne scias tion mem, ne kredu, ke mi rakontos tion al ci!

Ĉiuj infanoj fiksrigardis Pipin terurigitaj. Kaj la instruistino klarigis al ŝi, ke tiel oni ne rajtas respondi en la lernejo.

Oni ne nomu la instruistinon ”ci”, sed oni nomu ŝin ”vi”.

– Pardonu min, Pipi diris penteme. Tion mi ne sciis. Mi neniam plu diros tiel.

– Ne, tion mi esperas, la instruistino diris. Kaj mi rakontos al vi, ke sep kaj kvin fariĝas dek du.

– Jen, Pipi diris. Ci ja mem sciis, kial do ci demandas? Ho, mi stultulino, nun mi denove diris ”ci” al ci. Pardonon, ŝi diris kaj forte pinĉis sian orelon.

La instruistino decidis ŝajnigi, ke ŝi ne aŭdis. Ŝi daŭrigis la ekzamenadon.

– Nu, Pipi, kiom vi kredas, ke estas ok kaj kvar?

– Proksimume sesdek sep, Pipi kredis.

– Tute ne, la instruistino diris. Ok kaj kvar estas dek du.

– Ne, kara mia, nun ci troigas, Pipi diris. Ci mem ĵus diris, ke estas sep kaj kvin, kiuj faras dek du. Ia ordo devas esti ankaŭ en la lernejo. Cetere, se ci tiel infanece ŝatas tiujn stultaĵojn, kial ci ne sidiĝas sola en angulon kalkulante, kaj lasas nin en paco, tiel ke ni povu kaptoludi?

– Sed ve, nun mi denove diris ”ci”, ŝi kriis terurigite. Ĉu ci povas pardoni min ĉi tiun lastan fojon ankaŭ, kaj mi provos memori iom pli bone estonte?

La instruistino diris, ke ŝi tion faros. Sed ŝi ne kredis, ke havas sencon provi instrui al Pipi pli da kalkulado. Ŝi komencis anstataŭe demandi la aliajn infanojn.

– Ĉu Tomi povas respondi al mi pri ĉi tio? ŝi diris. ”Se Liza havas sep pomojn kaj Aksel havas naŭ pomojn, kiom da pomoj ili havas kune?”

– Ja, diru tion, Tomi, Pipi aldonis. Kaj samtempe vi povas respondi al mi pri tio: ”Se Liza ekhavas doloron en la ventro kaj Aksel ankoraŭ pli, kies estas la kulpo kaj kie ili ŝtelis la pomojn?”

La instruistino ŝajnigis, ke ŝi nenion aŭdis kaj turnis sin al Anjo.

– Nun, Anjo, vi ricevos ekzemplon: ”Gustavo faris kun siaj kamaradoj lernejan ekskurson. Li havis unu kronon, kiam li ekveturis, kaj sep oerojn kiam li hejmenvenis. Kiom li foruzis?”

– Jes, jes, Pipi diris, kaj mi volas ankaŭ scii, kial li estis tiel malavara, kaj ĉu tio, kion li aĉetis, estis limonado, kaj ĉu li zorge lavis siajn orelojn, antaŭ ol li ekveturis de hejme.

La instruistino decidis tute lasi la kalkuladon. Ŝi pensis, ke Pipi eble preferus lerni legi. Tial ŝi elprenis bildotabulon kun erinaco. Antaŭ la nazo de la erinaco estis la litero ”e”.

– Nun, Pipi, vi vidos ion amuzan, ŝi vigle diris. Jen vi vidas eeeeerinacon. Kaj ĉi tiu litero antaŭ la eeeeerinaco nomiĝas ”e”.

– Ho, tion mi ne povas kredi, Pipi diris. Al mi ŝajnas, ke tio aspektas kiel eta larvo. Sed mi tre volonte scius, kion komunan erinaco havas kun larvo.

La instruistino elprenis alian bildotabulon kun serpento kaj klarigis al Pipi, ke la litero antaŭ ĝi nomiĝas ”s”.

– Parolante pri serpentoj, jes ja, Pipi diris, mi certe neniam forgesos tiun fojon, kiam mi batalis kun serpentego en Hindio.

Estis tiel terura serpento, ke vi ne povas imagi, dek kvar metrojn longa ĝi estis kaj kolera kiel abelo, kaj ĉiutage ĝi manĝis kvin hindojn, kaj du infanetojn kiel deserton, kaj iun tagon ĝi venis kaj volis havi min kiel deserton, kaj ĝi volvis sin ĉirkaŭ mi – krak – sed ”mi ja estis maristo”, mi diris kaj batis ĝian kapon – bum – kaj tiam ĝi siblis – ŭiŭiŭiŭiŭiĉ – kaj tiam mi refoje batis ĝian kapon – bum – kaj – uf, tiel ĝi mortis, ĉu jes, tio estas la litero ”s”, ege rimarkinde!

Pipi devis spirpaŭzi dum momento. Kaj la instruistino, kiu nun komencis opinii, ke Pipi estas bruema kaj ĝena infano, proponis, ke la klaso anstataŭe desegnu dum ioma tempo.

Pipi certe sidos trankvila kaj desegnos, la instruistino pensis.

Kaj ŝi elprenis paperon kaj krajonojn kaj disdonis al la infanoj.

– Vi rajtas desegni, kion vi volas, ŝi diris, kaj mem eksidis ĉe la katedro kaj ekkorektis skribkajerojn. Post momento ŝi levis la okulojn por vidi, kiel progresas la desegnado. Tiam ĉiuj infanoj sidis rigardante Pipin, kiu kuŝis sur la planko kaj entuziasme desegnadis.

– Sed Pipi, la instruistino diris senpacience, kial vi ne desegnas sur la papero?

– Ĝin mi plendesegnis antaŭ longe, sed mia tuta ĉevalo ja ne havas lokon sur tiu bagatela papereto, Pipi diris. Ĝuste nun mi desegnas la antaŭajn krurojn, sed kiam mi venos al la vosto, mi certe devos eliri en la koridoron.

La instruistino intense cerbumis dum momento.

– Ĉu ni anstataŭe kantu kanteton, ŝi proponis.

Ĉiuj infanoj ekstaris apud siaj pupitroj, ĉiuj krom Pipi, kiu daŭre kuŝis sur la planko.

– Vi kantu, mi dume ripozos, ŝi diris. Tro da scio povas rompi la plej sanan homon.

Sed nun la pacienco de la instruistino absolute elĉerpiĝis.

Ŝi ordonis, ke ĉiuj infanoj iru sur la la lernejan korton, ĉar ŝi volis private paroli kun Pipi.

Kiam la instruistino kaj Pipi restis solaj, Pipi ekstaris kaj aliris la katedron.

– Ĉu ci scias, ŝi diris, mi volas diri, ĉu ci scias, fraŭlino, estis ege amuze veni ĉi tien kaj vidi, kiel estas ĉe vi. Sed mi ne kredas, ke mi emas plu viziti la lernejon. Estu kiel ajn kun la kristnaskaj ferioj. Estas tro multe da pomoj kaj erinacoj kaj serpentoj kaj simile. Mi sentas veran kapturniĝon. Mi esperas, ke ci, fraŭlino, ne malĝojos pro tio.

Sed tiam la instruistino diris, ke ŝi certe malĝojos, pleje ĉar Pipi ne volis konduti bone, kaj ke neniu knabino, kiu kondutas kiel Pipi, rajtas vizitadi la lernejon, kiom ajn ŝi tion deziregu.

– Ĉu mi kondutis malbone, Pipi diris tre surprizita. Sed tion mi ne mem sciis, ŝi diris kaj aspektis tre malgaja. Neniu povis aspekti tiel malgaja kiel Pipi, kiam ŝi estis malĝoja. Ŝi staris silenta dum momento kaj poste ŝi diris kun tremanta voĉo:

– Ci komprenas, fraŭlino, ke kiam oni havas patrinon, kiu estas anĝelo, kaj patron, kiu estas negroreĝo, kaj oni mem veliris sur la maroj dum la tuta vivo, tiam oni ne bone scias, kiel konduti en la lernejo inter ĉiuj pomoj kaj erinacoj.

Tiam la instruistino diris, ke ŝi komprenas tion, kaj ke ŝi ne plu estis ĉagrenita je Pipi kaj ke Pipi eble povos reveni al la lernejo, kiam ŝi estos iom pli aĝa. Kaj tiam Pipi diris, brileganta pro ĝojo:

– Mi pensas, ke ci estas tre afabla, fraŭlino. Kaj jen por vi, fraŭlino!

El la poŝo Pipi prenis belan oran horloĝeton, kiun ŝi metis sur la katedron. La instruistino diris, ke ŝi ne povas akcepti tiel multekostan objekton de Pipi, sed tiam Pipi diris:

– Ci devas! Aliel mi revenos ĉi tien morgaŭ, kaj tio estus ja bela spektaklo.

Poste Pipi elkuris sur la lernejan korton kaj saltis sur la ĉevalon.

Ĉiuj infanoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi por karesi la ĉevalon kaj rigardi ŝian foriron.

– Ne, mi vere preferas la lernejojn en Argentino, Pipi diris superece kaj malsupren rigardis al la infanoj. Ilin vi vizitadu.

Tie la paskaj ferioj komenciĝas tri tagojn post la fino de la kristnaskaj ferioj, kaj kiam la paskaj ferioj finiĝis, pasas tri tagoj ĝis la someraj ferioj. La someraj ferioj finiĝas la unuan de novembro kaj poste oni havas penigan periodon ĝis la komenci ĝo de la kristnaskaj ferioj la dekunuan de novembro.

Sed tion oni devas akcepti, ĉar ĉiukaze oni havas neniajn hejmtaskojn. Estas severe malpermesite fari hejmtaskojn en Argentino. Okazas foje, ke iu aŭ alia argentina ido kaŝiras en vestejon kaj sidas tie sekrete farante hejmtaskojn, sed indulgu lin, se lia panjo rimarkas tion. Kalkuladon ili tute ne havas en la tieaj lernejoj, kaj se estas iu ido, kiu scias, kiom estas sep kaj kvin, li devas stari en la hontangulo la tutan tagon, se li estas tiel stulta, ke li tion rakontas al la instruistino. Legadon ili havas nur vendrede, kaj tion nur se ekzistas iaj libroj por legi.

Sed ne ekzistas.

– Sed kion ili faras en la lernejo, bubeto mirdemandis.

– Manĝas bombonojn, Pipi decide diris. Longa tubo kondukas el proksima bombonfabriko en la klasĉambron kaj tie eltorentas bombonoj la tutan tagon, kaj la infanoj estas plene okupitaj per manĝado.

– Sed kion faras tie la instruistino, knabino demandis.

– Forprenas al la infanoj la paperon de la bombonoj, vi stultulino, Pipi diris. Vi ja ne kredas, ke ili tion faras mem?

Maloftege! Ili eĉ ne vizitadas la lernejon mem. Ili sendas sian fraton.

Pipi svingis sian grandan ĉapelon.

– Ĉaŭ, idoj, ŝi gaje kriis. Nun vi ne vidos min dum kelka tempo. Sed ĉiam memoru, kiom da pomoj Aksel havis, aŭ vi estos malfeliĉaj. Hahaha!

Kun tintanta rido Pipi elrajdis tra la pordego, tiel ke la ŝtonetoj ŝprucis de la ĉevalhufoj kaj la fenestrovitroj de la lernejo tintis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.