La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi estas ŝiprompulo

Ĉiutage, tuj kiam la lernejo finiĝis, Tomi kaj Anjo kuregis transe al Vilao Vilaltao. Ili eĉ ne volis fari siajn taskojn hejme, sed kunprenis siajn lernolibrojn al Pipi.

– Estas bone, Pipi diris. Sidu ĉi tie kaj studu, tiel eble iom da instruiteco fiksiĝos ankaŭ sur mi. Mi ne nepre sentas, ke mi bezonas tion, sed povas esti, ke ne eblas fariĝi Vere Nobla Sinjorino, se oni ne scias, kiom da hotentotoj troviĝas en Aŭstralio.

Tomi kaj Anjo sidis ĉe la kuireja tablo kun siaj geografilibroj malfermitaj. Pipi sidis meze sur la tablo kun la kruroj tiritaj sub si.

– Sed nur imagu, Pipi diris kaj cerbume metis fingron sur la nazon, imagu, ke mi ĵus lernis, kiom da hotentotoj troviĝas, kaj unu el ili ekhavas pneŭmonion kaj mortas, tiam ĉio estas vana, kaj ĉi tie mi sidas kaj tute ne estas Vere Nobla Sinjorino.

Ŝi cerbumis.

– Iu devus diri al viaj hotentotoj, ke ili bone kondutu, por ke ne estu eraroj en viaj lernolibroj, ŝi diris.

Kiam Tomi kaj Anjo estis pretaj kun siaj hejmtaskoj, tiam komenciĝis la amuzo. Se estis bela vetero, ili restis en la ĝardeno, iom rajdis la ĉevalon aŭ grimpis sur la tegmenton de la kalandrejo kaj sidis tie trinkante kafon, aŭ ili surgrimpis la malnovan kverkon, kiu estis tute kava interne, tiel ke ili povis malsuprengrimpi en la trunkon. Pipi diris, ke ĝi estas tre stranga arbo, ĉar limonado kreskas en ĝi. En la arbo kreskis limonado. Kaj tio estis vera, ĉar ĉiufoje, kiam la infanoj grimpis al sia kaŝejo en la kverko, tie staris tri limonadboteloj kaj atendis ilin. Tomi kaj Anjo ne povis kompreni, kien la limonadboteloj poste malaperis, sed Pipi diris, ke ili forvelkas tuj kiam ili estas eltrinkitaj. Jes ja, ĝi estis rimarkinda arbo, tion opiniis kaj Tomi kaj Anjo. Kelkfoje kreskis ankaŭ ĉokoladaj platetoj, sed nur en ĵaŭdoj, Pipi diris, kaj Tomi kaj Anjo tre zorge ĉiuĵaŭde iris tien por kolekti ĉokoladajn platetojn. Pipi diris, ke oni certe povus kreskigi ankaŭ francan panon kaj eĉ bovidrostaĵon, se oni nur jen kaj jen donus al si tempon por riĉe akvumi la arbon.

Se estis pluva vetero, ili restis endome kaj ankaŭ tio ne estis teda. Ili povis aŭ trarigardi ĉiujn belajn objektojn en la tirkestoj de Pipi, aŭ ili povis sidi antaŭ la kuirforno kaj rigardi, kiel Pipi bakas vaflojn aŭ rostas pomojn, aŭ ili povis rampi en la lignaĵejon kaj sidi tie aŭskultante, kiam Pipi rakontis kelkajn strangajn aventurojn de tiu tempo, kiam ŝi veliris sur la maro.

– Ho ve, kiel ŝtormis, Pipi povis diri. Eĉ la fiŝoj estis marmalsanaj kaj volis albordiĝi. Mi mem vidis ŝarkon, kiu estis tute verda en la vizaĝo, kaj sepion, kiu sidis kovrante sian frunton per ĉiuj siaj multaj brakoj. Ho ve, kia ŝtormo estis!

– Ho, ĉu vi ne timis, Pipi, Anjo diris.

– Jes, ĉar imagu, se vi ŝiprompiĝus, Tomi diris.

– Nu, Pipi diris. Iom pli aŭ malpli ŝiprompiĝinta mi estis multajn fojojn, tial mi ne timis. Almenaŭ ne tuj. Mi ne timis, kiam la rosinoj forblovis el la fruktosupo, dum ni tagmanĝis, nek kiam la artefaritaj dentoj elblovis el la buŝo de la kuiristo.

Sed kiam mi vidis, ke nur la felo restis de la ŝipkato, kaj ke ĝi mem velis tutnuda en la aero survoje al Fora Oriento, tiam eksentiĝis iom malagrable.

– Mi havas libron, kiu temas pri ŝiprompiĝo, Tomi diris.

Robinzono ĝi nomiĝas.

– Ho jes, ĝi estas tre bona, Anjo diris. Robinzono venis al neloĝata insulo.

– Pipi, ĉu vi iam travivis ŝiprompiĝon, Tomi demandis kaj pli komforte sidiĝis en la lignaĵejo. Kaj venis al senhoma insulo?

– Tion oni povus aserti, Pipi diris emfaze. Oni vere devas serĉi ion pli ŝiprompiĝintan ol mi. En tio Robinzono vere malsuperas. Mi kredas, ke estas proksimume ok aŭ dek insuloj en la Atlantiko kaj la Pacifiko, al kiuj mi ne albordiĝis post ŝiprompiĝo. Ili estas sur aparta nigra listo en turismaj gvidlibroj.

– Estas ja agrable esti sur senhoma insulo, Tomi diris. Mi volus ankaŭ esti sur iu, mi ankaŭ.

– Tio estas facile aranĝebla, Pipi diris. Insuloj ne mankas.

– Ne, mi scias pri unu ne tre longe for de ĉi tie, Tomi diris.

– Ĉu ĝi situas en lago, Pipi demandis.

– Kompreneble, Tomi diris.

– Bone, Pipi diris. Ĉar se ĝi situus sur seka tero ĝi ne taŭgus.

Tomi fariĝis tute sovaĝa pro ekscitiĝo.

– Ni faru tion, li kriis. Ni tuj ekiru.

Post du tagoj Tomi kaj Anjo ekhavos someran ferion kaj samtempe iliaj gepatroj forvojaĝos. Pli taŭga okazo por ludi Robinzonon ne estis imagebla.

– Se ni ŝiprompiĝu, ni devas unue aranĝi, ke ni havu boaton, Pipi diris.

– Kaj ni ne havas, Anjo diris.

– Mi vidis, ke kuŝas malnova difektita remboato sur la fundo de la rivereto, Pipi diris.

– Sed ĝi jam ŝiprompiĝis, Anjo diris.

– Des pli bone, Pipi diris. Tiel ĝi jam scias, kiel devas okazi.

Estis facila tasko por Pipi levi la dronintan remboaton. Tutan tagon ŝi poste staris ĉe la bordo de la rivereto kaj kalfatris la boatŝelon per gudro kaj kalfatraĵo. Kaj dum pluva antaŭtagmezo ŝi restis en la lignaĵejo kaj ĉarpentris paron da remiloj.

Tomi kaj Anjo havis siajn somerajn feriojn kaj iliaj gepatroj forvojaĝis.

– Ni revenos post du tagoj, la patrino de la infanoj diris.

Estu dumtempe vere bonkondutaj kaj obeemaj kaj memoru, ke vi devas fari precize kiel Ela diras.

Ela estis la servistino de la familio, kaj ŝi devus atenti pri Tomi kaj Anjo, dum liaj gepatroj forestis. Sed kiam la infanoj restis solaj kun Ela, Tomi diris:

– Ela tute ne bezonas atenti pri ni, ĉar ni estos ĉe Pipi absolute la tutan tempon.

– Cetere ni povas ja atenti pri ni mem, Anjo diris. Pipi neniam havas iun, kiu atentas pri ŝi. Kial ni ne povu esti en paco almenaŭ du tagojn?

Ela tute ne kontraŭis, ke ŝi estu libera dum kelkaj tagoj, tial kiam Tomi kaj Anjo estis petadintaj sufiĉe longe, Ela diris ke, nu bone, ŝi povas certe veturi hejmen viziti sian patrinon por iom da tempo. Sed en tiu kazo la infanoj devas promesi, ke ili manĝos kaj dormos bonorde, ke ili ne kurados ekstere dum la vesperoj sen varma lanjako sur si. Tomi diris, ke li volonte surmetos dekduon da lanjakoj, se nur Ela foriros.

Kaj tiel fariĝis. Ela malaperis kaj du horojn poste Pipi, Tomi kaj Anjo, la ĉevalo kaj Sinjoro Nilson ekekskursis al la nelo ĝata insulo.

Estis ĉarma frusomera vespero. Estis tute varmete en la aero, kvankam estis nube. Ili devis iri sufiĉe longe antaŭ ol ili venis al la lago, kie situis la neloĝata insulo. Pipi portis la boaton renversita super la kapo. Sur la dorson de la ĉevalo ŝi estis ŝarĝinta grandegan sakon kaj tendon.

– Kio estas en la sako, Tomi demandis.

– Manĝaĵo kaj pafiloj kaj lankovriloj kaj malplena botelo, Pipi diris. Ĉar mi opinias, ke ni havu iom komfortan ŝiprompi ĝon, ĉar estas la unua fojo por vi. Kiam mi ŝiprompiĝas, mi ĉiam kutimas pafi antilopon aŭ lamon kaj manĝi la viandon kruda, sed povus ja okazi, ke ekzistas nek antilopoj nek lamoj sur ĉitiu insulo, kaj estus ĉagrene, se ni devus mortmalsati pro tia bagatelaĵo.

– Por kio vi uzos la malplenan botelon, Anjo miris.

– Por kio mi uzos la malplenan botelon? Kiel vi povas demandi tiel stulte? Boato estas la ĉefa objekto, kiam oni ŝiprompi ĝu, sed post tio venas malplena botelo. Tion mia patro instruis al mi, jam kiam mi kuŝis en la lulilo. ”Pipi”, li diris, ”ne gravas, se vi forgesis lavi viajn piedojn, kiam oni prezentos vin ĉe la reĝa kortego, sed se vi forgesas la malplenan botelon, kiam vi ŝiprompiĝos, tiam vi povas adiaŭi.”

– Jes, sed por kio ni uzu ĝin, Anjo obstinis.

– Ĉu vi neniam aŭdis pri botelpoŝto, Pipi diris. Vi skribas paperon kaj petas pri helpo, poste vi metas ĝin en la botelon kaj enŝtopas la korkon kaj ĵetas la botelon en la maron kaj ĝi forflosas al iu, kiu povas veni savi vin. Kiel vi imagas, ke vi povas travivi ŝiprompiĝon? Ĉu lasante ĉion al la fato? Vere ne!

– Ho, ĉu tiel, Anjo diris.

Baldaŭ ili atingis lageton, kaj tie meze en la lago situis la neloĝata insulo. La suno ĵus trarompis la nubojn kaj ĵetis varman rebrilon super la helan frusomeran verdon.

– Efektive, Pipi diris, tio estas unu el la plej agrablaj nelo ĝataj insuloj, kiujn mi vidis.

Rapide ŝi turnis la boaton en la lagon, liberigis la ĉevalon de ĝia ŝarĝo kaj pakis ĉion sur la fundon de la remboato. Anjo kaj Tomi kaj Sinjoro Nilson ensaltis. Pipi karesis la ĉevalon.

– Jes, mia kara ĉevalo, kiel ajn mi ŝatus, mi ne povas peti vin sidi en la boato. Mi esperas, ke vi povas naĝi. Estas tute simple. Nur faru ĉi tiel.

Ŝi ensaltis la lagon vestita kaj faris kelkaj naĝmovojn.

– Estas tre amuze, kredu min. Kaj se vi volas havi eĉ pli da amuzo, vi ludu balenon. Ĉi tiel!

Pipi plenigis la buŝon per akvo, kuŝiĝis surdorse kaj ŝprucis kiel fontano. Ne ŝajnis, ke la ĉevalo opinias, ke tio estas amuza, sed kiam Pipi eniris la boaton, prenis la remilojn kaj forremis, la ĉevalo ĵetis sin en la akvon kaj eknaĝis. Sed ĝi ne ludis balenon. Kiam ili preskaŭ atingis la insulon, Pipi kriis:

– Ĉiuj al la pumpiloj!

Kaj sekundon poste:

– Vane! Ni devas forlasi la ŝipon! Savu sin, kiu povas!

Ŝi ekstaris sur la poŭpo kaj plonĝis kapantaŭe en la akvon.

Baldaŭ ŝi reaperis, kaptis la ligŝnuron kaj naĝis al la bordo.

– Mi devas ĉiukaze savi la manĝoprovizon, tial la ŝipanaro povas same bone resti surŝipe, ŝi diris. Ŝi ligis la boaton je ŝtono kaj helpis al Tomi kaj Anjo surbordiĝi. Sinjoro Nilson helpis sin mem.

– Okazis miraklo, Pipi kriis. Ni estas savitaj. Almenaŭ ĝis plue. Se ĉi tie ne ekzistas kanibaloj kaj leonoj.

Ankaŭ la ĉevalo nun atingis la insulon. Ĝi eliris el la akvo kaj forskuis ĝin.

– Jen, tie estas ankaŭ nia ĉefmaristo, Pipi diris kontente. Ni interkonsiliĝu!

Ŝi elprenis el la sako sian pistolon, kiun ŝi iam trovis en marista kesto en la subtegmentejo de Vilao Vilaltao. Kun la pistolo alte levita ŝi kaŝiris antaŭen singarde ĉirkaŭrigardante al ĉiuj direktoj.

– Kio estas, Pipi, Anjo diris maltrankvile.

– Mi kredas, ke mi aŭdis murmuron de kanibalo, Pipi diris.

Ni ne povas esti tro singardaj. Estus tute malutile savi sin de droniĝo nur por esti servota kun stufitaj legomoj kiel tagman ĝo de kanibalo!

Sed neniu kanibalo videblis.

– Ha, ili retiriĝis kaj embuskas, Pipi diris. Aŭ ili sidas kaj literumas la kuirlibron por vidi, kiel ili kuiru nin. Kaj mi diras al vi, se ili preparos min kun stufitaj karotoj, mi neniam pardonos al ili. Mi abomenas karotojn.

– Fi, Pipi, ne parolu tiel, Anjo diris kaj tremetis.

– Ho, ĉu vi ankaŭ ne ŝatas karotojn? Estu kiel ajn, nun ni starigu la tendon.

Kaj tion Pipi faris. Baldaŭ ĝi stari sur ŝirmita loko kaj Tomi kaj Anjo enrampis kaj elrampis ĝin kaj estis tute feliĉaj. Iom for de la tendo Pipi rondmetis kelkajn ŝtonojn kaj sur ili ŝi kolektis branĉetojn kaj splitojn.

– Ho, kiel agrable, ĉu ni havos fajron, Anjo diris.

– Jes, certe, Pipi diris. Ŝi prenis du lignerojn kaj ekfrotis ilin unu kontraŭ la alia. Tomi tre interesiĝis.

– Sed Pipi, li diris ravite, ĉu vi faros fajron kiel la sovaĝuloj?

– Ne, sed miaj fingroj frostas, Pipi diris, kaj ĉi tio estas same efika kiel interfrapado de brakoj. Mi vidu, kien mi metis la alumetskatolon?

Baldaŭ flamis gaja fajro kaj Tomi diris, ke li opinias tion tre hejmeca.

– Jes, kaj ĝi tenas for la sovaĝajn bestojn, Pipi diris.

Anjo ekspiregis.

– Kiujn sovaĝajn bestojn, ŝi demandis per tremanta voĉo.

– La kulojn, Pipi diris kaj penseme gratis grandan kulpikaĵon sur la kruro.

Anjo ekspiris pli facile.

– Jes, kaj ankaŭ la leonojn, kompreneble, Pipi daŭrigis. Sed kontraŭ pitonoj kaj amerikaj bizonoj ĝi laŭdire ne helpas.

Ŝi frapis sian pistolon.

– Sed estu trankvila, Anjo, ŝi diris. Per ĉi tiu mi certe aranĝos la aferon, eĉ se venos arvikolo.

Pipi aranĝis kafon kaj buterpanojn, kaj la infanoj sidis ĉirkaŭ la fajro kaj manĝis kaj trinkis kaj tre amuziĝis. Sinjoro Nilson sidis sur la ŝultro de Pipi kaj ankaŭ manĝis, kaj la ĉevalo proksimigis sian nazon de tempo al tempo kaj ricevis pecon da pano kaj iom da sukero. kaj ĝi ankaŭ havis multe da freŝa verda herbo de kiu manĝi.

La ĉielo estis nuba kaj komencis fariĝi tute malhele inter la arbustoj. Anjo movis sin tiel proksime al Pipi kiel eblis. La fajroflamoj ĵetis tiel strangajn ombrojn. Sentiĝis, kiel se la mallumo estus vivanta tie ekster ilia rondeto, kiun la fajrolumo prilumis. Anjo timtremis. Imagu, ĉu staras kanibalo malantaŭ tiu junipero? Aŭ ĉu leono kaŝas sin malantaŭ la granda ŝtono?

Pipi demetis la kaftason.

Dek kvin fantomoj sur ĉerko de mortinto, kunkantu, hej, kaj botelo da rumo, ŝi kantis per sia raŭka voĉo. Anjo timtremis ankoraŭ pli.

– Tiu kanto aperas en alia libro, kiun mi havas, Tomi diris fervore. Libro pri piratoj.

– Ho, ĉu vere, Pipi diris. Tiam certe Fridolfo verkis tiun libron, ĉar li instruis ĝin al mi. Kiom da fojoj mi sidis sur la poŭpa ferdeko sur la ŝipo de mia patro dum stelklaraj noktoj kun la Suda Kruco rekte super la kapo kaj kun Fridolfo apud mi kaj aŭdis lin kanti ĉi tiel:

– Dek kvin fantomoj sur ĉerko de mortinto, kunkantu, hej, kaj botelo da rumo, Pipi rekantis per eĉ pli raŭka voĉo.

– Pipi, sentiĝas tiel strange en mi, kiam vi kantas tiel, Tomi diris. Sentiĝas terure kaj rave samtempe.

– En mi sentiĝas preskaŭ nur terure, Anjo diris. Sed iom rave ankaŭ.

– Mi fariĝos maristo, kiam mi estos plenkreska, Tomi diris decideme. Mi fariĝos pirato same kiel vi, Pipi.

– Bone, Pipi diris. La Teroro de la Kariba Maro, tio estos vi kaj mi, Tomi. Ni alrabos oron kaj juvelojn kaj ni havos kaŝejon por niaj trezoroj profunde en groto sur neloĝata insulo en la Pacifiko kaj tri skeletojn, kiuj gardos la groton, kaj ni havos flagon kun kranio kaj du krucigitaj ostoj, kaj ni kantos ”Dek kvin fantomoj” tiel, ke aŭdiĝos de unu flanko de la Atlantiko ĝis la alia, kaj ĉiuj marveturantoj tute paliĝos, kiam ili aŭdos nin, kaj pripensos ĵeti sin en la maron por eviti nian sangan, sangan venĝon!

– Jes, sed kio pri mi, Anjo diris plende. Mi ne kuraĝas fariĝi pirato. Kion mi faru?

– Ho, vi povos tamen kuniri, Pipi diris. Kaj polvoviŝi la fortepianon!

Iom post iom la fajro estingiĝis.

– Tempo enlitiĝi, Pipi diris. Ŝi estis metinta piceajn branĉojn sur la grundo en la tendo kaj sur la branĉojn plurajn dikajn lankovrilojn.

– Ĉu vi volas kuŝi pied-ĉe-kapo kun mi en la tendo, Pipi diris al la ĉevalo. Aŭ ĉu vi preferas stari ĉi tie ekstere sub arbo kun ĉevalkovrilo sur vi? Ĉu vi diras, ke vi ĉiam malbonfartas, kiam vi kuŝas en tendo? Nu, kiel vi volas! Pipi donis al ĝi amikan frapeton.

Baldaŭ ĉiuj tri infanoj kaj Sinjoro Nilson kuŝis envolvitaj en lankovriloj en la tendo. Ekstere la ondoj plaŭdis kontraŭ la bordon.

– Aŭdu la ondegojn de la oceano, Pipi diris sonĝe.

Estis mallume kiel en sako, kaj Anjo tenis la manon de Pipi, ĉar tiel ĉio sentiĝis malpli danĝera. Subite ekpluvis. La gutoj plaŭdetis sur la tendotolo, sed en la tendo ĉio estis varma kaj seka, kaj tiam estis nur agrable aŭdi la plaŭdadon. Pipi eliris kaj metis plian kovrilon sur la ĉevalon. Ĝi staris sub densa piceo kaj ne estis mizera.

– Kiel agrable estas, Tomi suspiris, kiam Pipi denove envenis.

– Jes, certe, Pipi diris. Kaj vidu, kion mi trovis sub ŝtono: tri ĉokoladajn platetojn!

Tri minutojn poste Anjo dormis kun la buŝo plena je ĉokolado kaj la mano de Pipi en sia.

– Ni forgesis brosi la dentojn ĉivespere, Tomi diris. Poste ankaŭ li ekdormis.

Kiam Tomi kaj Anjo vekiĝis, Pipi estis malaperinta. Ili rapide rampis el la tendo. La suno brilis. Antaŭ la tendo brulis nova fajro, kaj Pipi sidis ĉe la fajro fritanta ŝinkon kaj kuiranta kafon.

– Korajn gratulojn kaj ĝojan paskon, ŝi diris, kiam ŝi ekvidis Tomin kaj Anjon.

– Eĥ, ne estas pasko nun, Tomi diris.

– Ho, Pipi diris. Do ŝparu ĝin ĝis venonta jaro!

La bonodoro de ŝinko kaj kafo trafis la nazojn de la infanoj.

Ili sidiĝis kun krucigitaj kruroj ĉirkaŭ la fajro kaj Pipi donis ŝinkon kaj ovojn kaj terpomojn al ili. Poste ili trinkis kafon kun spickukoj. Kaj neniam matenmanĝo gustis tiel mirinde.

– Mi opinias, ke ni fartas pli bone ol Robinzono, Tomi diris.

– Jes, se ni poste povus trovi freŝan fiŝon por tagmanĝo, mi timas, ke Robinzono fariĝus blua pro envio, Pipi diris.

– Hu, mi ne ŝatas fiŝon, Tomi diris.

– Mi ankaŭ ne, Anjo diris.

Sed Pipi detranĉis longan maldikan branĉon, ligis ŝnuron je unu fino, formis pinglon je hoko, metis paneron sur la hokon kaj sin mem sur grandan ŝtonon sube ĉe la bordo.

– Nun ni vidu, ŝi diris.

– Kion vi fiŝkaptos, Tomi demandis.

– Sepion, Pipi diris. Estas senkompara frandaĵo.

Ŝi sidis tie tutan horon, sed neniu sepio ekmordis. Perko alvenis kaj flaris la paneron, sed tiam Pipi rapide eltiris la hokon.

– Ne, dankon, knabo, ŝi diris. Se mi diris sepio, mi volis diri sepio. Kaj vi ne venu parazitante!

Post momento Pipi ĵetis la fiŝkanon en la lagon.

– Nun vi havis bonŝancon, ŝi diris. Fariĝos krespo kun lardo, mi supozas. La sepio estas obstina hodiaŭ.

Tomi kaj Anjo estis tre kontentaj. La akvo trembrilis tre invite en la sunlumo.

– Ĉu ni banu nin, Tomi diris.

Pipi kaj Anjo konsentis pri tio. Estis iom malvarme en la akvo. Tomi kaj Anjo trempis la piedan dikfingron, sed rapide retiris ĝin.

– Mi konas pli bonan manieron, Pipi diris. Roko situis tute apud la rando de la bordo kaj sur la roko kreskis arbo. La branĉoj de la arbo etendis sin super la akvon. Pipi surgrimpis la arbon kaj ligis ŝnuregon ĉirkaŭ branĉo.

– Ĉitiel, vi komprenas. Ŝi kaptis la ŝnuregon, svingis sin en la aeron kaj glitis en la akvon.

– Tiel oni trempiĝas en unu fojo, ŝi kriis, kiam ŝi revenis.

Tomi kaj Anjo unue estis iom hezitemaj, sed aspektis tre amuze, ke ili decidis provi. Kaj kiam ili provis unu fojon, ili ne volis ĉesi, ĉar estis ankoraŭ pli amuze ol aspektis. Sinjoro Nilson ankaŭ volis partopreni. Li glitis suben laŭ la ŝnurego, sed la sekundon antaŭ ol li plonĝus en la akvon, li turniĝis kaj komencis en furioza rapido suprengrimpi. Tiel li faris ĉiufoje, kvankam la infanoj kriis al li, ke li estas malkuraĝa. Poste Pipi eltrovis, ke oni povas sidi sur lignopeco kaj gliti laŭ la roko en la akvon, kaj ankaŭ tio estis amuza, ĉar nekredeble plaŭdis, kiam ili plonĝis.

– Tiu Robinzono, ĉu li eble veturis sur lignopeco, Pipi demandis de tie, kie ŝi sidis plej alte sur la roko, preta ekveturi.

– Ne, almenaŭ ne estas skribite en la libro, Tomi diris.

– Tion mi povas imagi. Mi opinias, ke lia ŝiprompiĝo estis aĉa. Kion li faris la tutajn tagojn? Ĉu li faris kruckudraĵojn?

Hej hop, jen venas mi!

Pipi malsuprenglitis kaj ŝiaj ruĝaj harplektaĵoj flirtis ĉirkaŭ ŝi.

Post la bano la infanoj decidis ĝisfunde esplori la neloĝatan insulon. Ĉiuj tri sidiĝis sur la ĉevalon kaj ĝi kompleze fortrotis kun ili. Supren laŭ deklivo kaj malsupren ili iris, tra densa arbetaro kaj inter densaj piceoj, tra marĉoj kaj tra belaj maldensejoj, kie herbejaj floroj abunde kreskas. Pipi sidis kun la pistolo preta kaj jen kaj jen ŝi pafis, tiel ke la ĉevalo eksaltegis pro timo.

– Jen falis leono, ŝi kontente diris.

Aŭ:

– Nun tiu kanibalo plantis sian lastan terpomon.

– Mi volas, ke ĉi tio estu ĉiam nia insulo, Tomi diris, kiam ili revenis al la tendejo kaj Pipi komencis baki krespojn kun lardo.

Tion ankaŭ Pipi kaj Anjo opiniis.

Krespoj kun lardo tre bone gustas, kiam oni ricevas ilin fume varmaj. Ne ekzistis teleroj nek forkoj nek tranĉiloj ĉemane, kaj Anjo demandis:

– Ĉu ni rajtas manĝi per la fingroj?

– Volonte laŭ mi, Pipi diris. Sed mi mem tenos min al la malnova arto manĝi per la buŝo.

– Eĥ, vi ja komprenas, kion mi volas diri, Anjo diris. Ŝi prenis krespon per sia maneto kaj ĝue metis ĝin en la buŝon.

Kaj denove fariĝis vespero. La fajro estis estingita. Dense premitaj unu al la alia kaj grase ŝmiritaj per larda krespo sur la tuta vizaĝo la infanoj kuŝis en siaj lankovriloj. Tra fendo en la tendotolo brilis granda stelo. La ondegoj de la oceano dormige lulis ilin.

– Hodiaŭ ni devos veturi hejmen, Tomi plende diris la postan matenon.

– Estas aĉe, Anjo diris. Mi volus resti ĉi tie la tutan someron.

Sed hodiaŭ la gepatroj venos hejmen.

Post la matenmanĝo Tomi sencele promenis ĉe la bordo.

Subite li ekkriegis. La boato! Ĝi estas for! Anjo fariĝis tre skuita.

Kiel ili nun venos de tie? Ŝi ja volis resti sur la insulo la tutan someron, sed estas io tute alia, kiam ili scias, ke ili ne povos veni hejmen. Kaj kion kompatinda panjo diros, kiam ŝi vidos, ke Tomi kaj Anjo malaperis? Anjo ekhavis larmojn en la okuloj, kiam ŝi pensis pri tio.

– Kio okazis al vi, Anjo, Pipi diris. Kion vi fakte pensas pri ŝiprompiĝo? Kion vi kredas, ke Robinzono dirus, se venus ŝipo por kunpreni lin, kiam li estis sur neloĝata insulo du tagojn?

”Bonvolu, sinjoro Krusoe, iru surŝipen por esti savata kaj banata kaj razata kaj havi la ungojn de la piedfingroj tondataj!”

Ne, dankon. Mi kredas, ke sinjoro Krusoe kurus kaŝi sin malantaŭ arbusto. Ĉar se oni fine sukcesis veni sur neloĝatan insulon, oni ja volas resti tie almenaŭ sep jarojn.

Sep jarojn! Anjo tremis kaj Tomi aspektis tre pripensema.

– Jes, mi ne volas diri, ke ni restu ĉi tie kiom ajn longe, Pipi diris trankvilige. Kiam Tomi devos soldatservi, ni devos reaperi, mi supozas. Sed li eble povas prokrasti unu aŭ du jarojn.

Anjo fariĝis pli kaj pli senespera. Pipi penseme rigardis ŝin.

– Ne, se vi tiel reagas, ŝi diris, ni havas nenion alian por fari ol forsendi la botelpoŝton.

Ŝi iris elfosi la malplenan botelon el la sako. Paperon kaj krajonon ŝi ankaŭ sukcesis aperigi. Ŝi metis ĉion sur ŝtonon antaŭ Tomi.

– Vi skribu, kiu pli majstras la skribarton.

– Jes, sed kio estu? Tomi demandis.

– Lasu min pripensi, Pipi diris. Vi povas skribi ĉi tiel: ”Helpu nin antaŭ ol ni pereos! Sen flartabako dum du tagoj ni konsumiĝas sur ĉi tiu insulo.”

– Ne, sed Pipi, tiel ni ja ne povas skribi, Tomi diris riproĉe.

Ja ne estas vere.

– Kio, Pipi diris.

– Ni ne povas skribi ”sen flartabako”, Tomi diris.

– Ĉu ne, Pipi diris. Ĉu vi havas flartabakon?

– Ne, Tomi diris.

– Ĉu Anjo havas flartabakon?

– Ne, kompreneble ne, sed…

– Ĉu mi havas flartabakon, Pipi demandis.

– Ne, povas esti, Tomi diris. Sed ni ja ne uzas flartabakon.

– Jes, ĝuste tion mi volas, ke vi skribu: ”Sen flartabako dum du tagoj…”

– Jes, sed se ni skribas tiel, homoj kredos, ke ni uzas flartabakon, mi estas certa pri tio, Tomi obstinis.

– Aŭskultu, Tomi, Pipi diris. Respondu al mi pri ĉi tio! Kiuj homoj plej ofte estas sen flartabako, ĉu tiuj, kiuj uzas ĝin, aŭ tiuj, kiuj ne uzas ĝin?

– Tiuj, kiuj ne uzas ĝin, kompreneble, Tomi diris.

– Nu, kial vi do insistas, Pipi diris. Skribu, kiel mi diras!

Kaj Tomi skribis: ”Helpu nin antaŭ ol ni pereos! Sen flartabako dum du tagoj ni konsumiĝas sur ĉi tiu insulo.”

Pipi prenis la paperon, metis ĝin en la botelon, enmetis korkon kaj ĵetis la botelon en la akvon.

– Nun ni baldaŭ devos havi niajn savantojn ĉi tie, ŝi diris.

La botelo forfluis kaj baldaŭ ĝi trankvile ekkuŝis apud kelkaj alnoradikoj ĉe la bordo.

– Ni devas ĵeti ĝin pli longen, Tomi diris.

– Tio ja estas la plej stulta ago, kiun ni povus fari, Pipi diris.

Ĉar se ĝi forflosas longen for, niaj savantoj ne scios, kie ili serĉu nin, sed se ĝi kuŝas ĉi tie, ni povos krii al ili, kiam ili trovis ĝin, kaj tiam ni tuj estos savitaj.

Pipi sidiĝis ĉe la bordo.

– Ni prefere rigardu la botelon la tutan tempon, ŝi diris.

Tomi kaj Anjo sidiĝis apud ŝi. Post dek minutoj Pipi diris senpacience:

– La homoj verŝajne ne kredas, ke ni havas ion alian por fari ol sidi kaj atendi, ke ni estu savitaj. Kie ili fakte estas?

– Kiuj, Anjo demandis.

– Tiuj, kiuj savos nin, Pipi diris. Tiu senzorgeco estas fakte terura, se ni pripensas, ke temas pri homaj vivoj.

Anjo komencis kredi, ke ili konsumiĝas sur la insulo. Sed subite Pipi metis montrofingron en la aeron kaj kriis:

– Je la ĉiama kruco, kiel distrita mi estas! Kiel mi povis forgesi tion?

– Kion, Tomi demandis.

– La boato, Pipi diris. Mi ja portis ĝin sur la bordon hieraŭ vespere, kiam vi ekdormis!

– Sed kial vi tion faris? Anjo demandis riproĉe.

– Mi timis, ke ĝi estos malseka, Pipi diris.

Rapide ŝi reportis la boaton, kiu kuŝis bone kaŝita sub piceo.

Ŝi ĵetis ĝin en la lagon kaj severe diris:

– Jen, nun ili povas veni! Ĉar kiam ili nun venos por savi nin, ili savos nin vane. Ĉar nun ni savos nin mem, kaj tion ili meritas. Tio instruos al ili iom rapidi venontfoje.

– Mi esperas, ke ni venos hejmen antaŭ la gepatroj, Anjo diris, kiam ili sidis en la boato kaj Pipi per fortaj batoj remis al la bordo. Ĉar, ho, kiel maltrankvila panjo estos, alimaniere!

– Tion mi ne kredas, Pipi diris.

Sed gesinjoroj Settergren atingis la hejmon duonhoron antaŭ la infanoj. Neniu Tomi kaj Anjo estis videblaj. Sed en la leterkesto kuŝis papereto, kaj sur ĝi estis skribite:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.