La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi sidas sur barilpordo kaj grimpas sur arbo

Ekster Vilao Vilaltao sidis Pipi, Tomi kaj Anjo. Pipi sidis sur unu fosto de la barilpordo, Anjo sur la alia kaj Tomi sidis sur la barilpordo. Estis varma kaj bela tago fine de aŭgusto.

Pirarbo, kiu kreskis tute apud la barilpordo, etendis siajn branĉojn tiel longe malsupren, ke la infanoj povis sidante pluki la plej bongustajn flavruĝajn aŭgustajn pirojn sen granda peno. Ili maĉis kaj manĝis kaj elkraĉis la pirorestaĵojn sur la vojon.

Vilao Vilaltao situis ĝuste tie, kie finiĝas la urbeto kaj komenci ĝas la kamparo kaj kie la strato fariĝas kampara vojo.

La enloĝantoj de la urbeto tre ŝatis promeni en la direkton de Vilaltao, ĉar tie estis la plej belaj ĉirkaŭaĵoj de la urbo.

Ĝuste kiam la infanoj sidis tie manĝante pirojn, knabino venis irante sur la strato el la urbo. Kiam ŝi ekvidis la infanojn, ŝi haltis kaj demandis:

– Ĉu vi vidis mian patron preterpasi ĉi tie?

– Nja, Pipi diris. Kiel li aspektas, ĉu li havas bluajn okulojn?

– Jes, diris la knabino.

– Ĉu meze granda, nek tro alta nek tro malalta?

– Jes, diris la knabino.

– Ĉu kun nigra ĉapelo kaj nigraj ŝuoj?

– Jes, ĝuste tiel, la knabino fervore diris.

– Ne, lin ni ne vidis, Pipi decide diris.

La knabino aspektis elreviĝinta kaj senvorte foriris.

– Atendu iomete, Pipi kriis post ŝi. Ĉu li estas kalva?

– Ne, li certe ne estas, la knabino kolere diris.

– Bonŝance por li, Pipi diris kaj elkraĉis pirorestaĵon.

La knabino forrapidis, sed tiam Pipi kriis:

– Ĉu li havas nenature grandajn orelojn, kiuj pendas ĝis la ŝultroj?

– Ne, la knabino diris kaj surprizita turnis sin. Ĉu vi volas diri, ke vi vidis preterpasi viron je tiel grandaj oreloj?

– Mi neniam vidis iun, kiu iras je la oreloj, Pipi diris. Ĉiuj, kiujn mi konas, iras per la piedoj.

– Ba, kiel stulta vi estas, mi volis demandi, ĉu vi vere vidis viron kun tiel grandaj oreloj?

– Ne, Pipi diris. Ne ekzistas homo kun tiel grandaj oreloj.

Tio estus absurda. Kiel tio aspektus? Oni ne povas havi tiel grandaj orelojn.

– Almenaŭ ne en ĉi tiu lando, ŝi aldonis post pensoplena paŭzo. En Ĉinio ja estas iom aliel. Mi iufoje vidis en Ŝanhajo ĉinon. Liaj oreloj estis tiel grandaj, ke li povis uzi ilin kiel pelerinon.

Kiam pluvis, li nur rampis sub la orelojn kaj plene bonfartis. Sed la oreloj ja tute ne bonfartis. Se estis speciale malbona vetero, li kutimis inviti siajn amikojn kaj konatojn bivaki sub siaj oreloj. Tie ili sidis kantante siajn melankoliajn kantojn dum la malbona vetero preterpasis. Ili tre ŝatis lin pro liaj oreloj. Haj Ŝan li nomiĝis. Vi devus vidi, kiam Haj Ŝan kuris al sia laborejo matene! Li ĉiam venis kurante en la lasta minuto, ĉar li tre ŝatis dormi longe en la matenoj, kaj imagu, kiel belete aspektis, kiam li venis rapidante kun la oreloj kiel du grandaj, flavaj veloj post si.

La knabino haltis kaj nun gapante aŭskultis Pipin. Kaj Tomi kaj Anjo forgesis manĝi pli da piroj. Ankaŭ ili estis plene okupitaj per aŭskultado.

– Li havis pli da infanoj ol li povis kalkuli, kaj la plej malgranda nomiĝis Petro, Pipi diris.

– Sed ĉina infano ne povas nomiĝi Petro, Tomi kontraŭdiris.

– Ĝuste tion lia edzino diris al li. ”Ĉina infano ja ne povas nomiĝi Petro”, ŝi diris. Sed Haj Ŝan estis tiel obstinega, ke li diris, ke aŭ la bubo nomiĝu Petro aŭ nenio ajn. Kaj li sidiĝis en angulo kaj tiris la orelojn super la kapon kaj obstinis. Kaj tiam lia kompatinda edzino kompreneble devis cedi, kaj la bubo rajtis nomiĝi Petro.

– Ĉu tiel, Anjo diris.

– Li estis la plej malica bubo, kiu troviĝis en tuta Ŝanhajo, Pipi daŭrigis. Tiel postulema kun la manĝo, ke la patrino estis vere malfeliĉa. Vi ja scias, ke oni manĝas hirundajn nestojn en Ĉinio? Kaj tie la patrino sidis kun tuta telero plena je hirundaj nestoj kaj volis manĝigi lin. ”Jen Petreto, nun ni prenu hirundan neston por paĉjo!” Sed Petro nur tenis la buŝon fermita kaj skuis la kapon. Fine Haj Ŝan tiel ekkoleris, ke li diris, ke oni ne pretigu ian novan manĝaĵon al Petro, antaŭ ol li manĝis unu hirundoneston por paĉjo. Kaj kiam Haj Ŝan estis ion dirinta, tiel fariĝis. La sama hirundonesto eniris kaj eliris la kuirejon de majo ĝis oktobro. La dekkvaran de julio lia patrino petegis, ke ŝi rajtu doni al Petro kelkajn viandbulojn, sed Haj Ŝan rifuzis.

– Stultaĵoj, diris la knabino sur la strato.

– Jes, guste tion Haj Ŝan diris, Pipi daŭrigis. ”Stultaĵoj”, li diris. ”Kompreneble la bubo povas manĝi la hirundoneston, se li nur ĉesas obstinadi”. Sed Petro nur tenis la buŝon fermita la tutan tempon de majo ĝis oktobro.

– Jes, sed kiel li do povis vivi, Tomi diris surprizite.

– Li ja ne povis vivi, Pipi diris. Li mortis. Pro nura obstineco.

La dekokan de oktobro. Kaj estis enterigita la deknaŭan.

Kaj la dudekan hirundo enflugis tra la fenestro kaj demetis ovon en la hirundoneston, kiu staris sur la tablo. Tiel ĝi tamen fariĝis utila. Nenia malutilo okazis, Pipi diris gaje. Poste ŝi penseme rigardis la knabinon, kiu staris sur la strato kun sufiĉe konsternita aspekto.

– Kiel stranga vi aspektas, Pipi diris. Pri kio temas? Ĉu vi kredas, ke mi sidas ĉi tie kaj mensogas? Ĉu tiel? Tiakaze vi nur protestu, Pipi diris minace kaj suprenfaldis la manikojn.

– Ne, tute ne, la knabino diris terurigita. Mi ja ne volas diri, ke vi mensogas, sed …

– Ĉu ne, Pipi diris. Sed ĝuste tion mi faras. Mi mensogas tiel, ke mia lango nigriĝas, ĉu vi ne aŭdas tion? Ĉu vi vere kredas, ke infano povas vivi sen manĝo de majo ĝis oktobro?

Ne gravas, kompreneble mi scias, ke ili povas bone travivi sen manĝo dum tri, kvar monatoj, sed de majo ĝis oktobro, tio estas ja tute stulta. Vi ja komprenas, ke estas mensogo. Ne permesu, ke homoj kredigu al vi kion ajn!

Tiam la knabino foriris kaj ne plu turnis sin.

– Kiel kredemaj homoj povas esti, Pipi diris al Tomi kaj Anjo. De majo ĝis oktobro, estas ja tro stulte!

Kaj ŝi kriis post la knabino:

– Ne, ni ne vidis vian patron! Ni ne vidis iun kalvulon dum la tuta tago. Sed hieraŭ dek sep preteriris. Brak-en-brake!

La ĝardeno de Pipi estis vere ĉarma. Ĝi ne estis bone flegata, tute ne, sed estis tie tre plaĉaj herbotapiŝoj, kiujn ŝi neniam tondis, kaj malnovaj rozujoj, kiuj estis plenaj je blankaj kaj flavaj kaj rozkoloraj rozoj, certe ne tre altkvalitaj, sed ili dolĉe bonodoris. Relative multaj fruktarboj ankaŭ kreskis tie kaj – plej bone el ĉio – kelkaj maljunaj kverkoj kaj ulmoj, sur kiuj oni povis bone grimpi.

En la ĝardeno de Tomi kaj Anjo la grimparboj ne abundis kaj ilia patrino ĉiam timis, ke la infanoj falos kaj frapvundos sin. Tial ili apenaŭ multe grimpis dum sia vivo. Sed nun Pipi diris:

– Ĉu ni grimpu sur tiun kverkon?

Tomi tuj saltis de la barilpordo, feliĉa pro la propono. Anjo estis iom pli hezitema, sed kiam ŝi vidis, ke estas grandaj tuberoj sur la arbotrunko, sur kiuj oni povas treti, ankaŭ ŝi pensis, ke estus amuze provi.

Iajn du metrojn super la tero la kverko disiĝis en du trunkojn, kaj kie ĝi disiĝis estis kvazaŭ ĉambreto. Ne pasis longa tempo ĝis ĉiuj tri infanoj sidis tie. Super iliaj kapoj la kverko etendis sian foliaron kiel grandan, verdan plafonon.

– Ĉi tie ni povus trinki kafon, Pipi diris. Mi enkuros por kuiri kelkajn gutojn.

Tomi kaj Anjo aplaŭdis kaj kriis ”bone!”.

Ne daŭris longe, antaŭ ol Pipi havis la kafon preta. Kaj bulkojn ŝi estis bakinta la antaŭan tagon. Ŝi stariĝis sub la kverko kaj komencis suprenĵeti kafotasojn. Tomi kaj Anjo kaptis ilin. Foje la kverko kaptis, tiel ke du kaftasoj rompiĝis. Sed Pipi enkuris por novaj. Poste estis la vico de la bulkoj, kaj dum kelka tempo kirliĝis bulkoj en la aero. Ili almenaŭ ne rompiĝis. Fine Pipi suprengrimpis kun la kafokruĉo en unu mano.

Kremon ŝi havis en botelo en la poŝo kaj sukeron en skatoleto.

Tomi kaj Anjo opiniis, ke kafo neniam antaŭe gustis tiel bone. Dum ordinaraj tagoj ili ne rajtis trinki kafon, nur kiam ili estis gastoj. Kaj nun ili ja estis gastoj. Anjo disverŝis iom da kafo sur la genuojn. Unue estis varme kaj malseke, poste fariĝis malvarme kaj malseke, sed tio ne gravas, Anjo diris.

Kiam ili estis pretaj, Pipi ĵetis la tasojn malsupren sur la herbotapiŝon.

– Mi volas vidi kiel fortikan porcelanon oni faras nuntempe, ŝi diris. Unu taso kaj ĉiuj tri teleretoj eltenis, rimarkinde.

Kaj al la kafokruĉo nur la beko rompiĝis.

Subite Pipi komencis grimpi iom pli alten sur la arbo.

– Ho, kia surprizo, ŝi subite kriis. La arbo estas kava!

Rekte en la trunkon kondukis granda truo, kiun la foliaro vidkaŝis al la infanoj.

– Ho, ĉu ankaŭ mi rajtas suprengrimpi por rigardi, Tomi diris. Sed li ne ricevis respondon. Pipi, kie vi estas, li kriis maltrankvile.

Tiam ili aŭdis la voĉon de Pipi, ne de supre, sed de longe sube. Sonis kvazaŭ ĝi venus el la subtero.

– Mi estas en la arbo. Ĝi estas kava ĝis la tero. Se mi rigardas tra fendeto, mi povas vidi la kafokruĉon sur la herbo ekstere.

– Ho, kiel vi suprenvenos, Anjo kriis.

– Mi neniam suprenvenos, Pipi diris. Mi restos ĉi tie ĝis mi ricevos pension. Kaj vi devos doni manĝon al mi tra la truo tie supre. Kvin aŭ sesfoje ĉiutage.

Anjo ekploris.

– Kial funebri, kial plendi? Pipi diris. Anstataŭe malsuprenvenu ankaŭ vi ĉi tien kaj ni povos ludi, ke ni mortmalsatas en prizona kavo.

– Neniam vivanta, Anjo diris. Por esti sekura ŝi tutsimple degrimpis de la arbo.

– Anjo, mi vidas vin tra la fendo, Pipi kriis. Ne tretu sur la kafokruĉon! Estas malnova afabla kafkruĉo, kiu neniam ĝenis iun homon. Kaj ĝi ja tute ne kulpas, ke ĝi ne plu havas bekon.

Anjo aliris la arbotrunkon kaj tra la fendeto ŝi vidis la ekstreman pinton de la montrofingro de Pipi, sed ŝi daŭre estis maltrankvila.

– Pipi, ĉu vi vere ne povas suprenveni, ŝi demandis.

La montrofingro de Pipi malaperis kaj ne daŭris eĉ minuton antaŭ ol ŝia vizaĝo etendiĝis tra la truo supre sur la arbo.

– Eble mi povos, se mi vere klopodas, ŝi diris kaj forŝovis la foliaron per la manoj.

– Se estas tiel facile suprengrimpi, diris Tomi, kiu daŭre restis supre sur la arbo, tiam ankaŭ mi volas veni malsupren por iomete mortmalsati.

– Nja, Pipi diris, mi pensas, ke ni alportu ŝtupetaron.

Ŝi elrampis el la truo kaj rapide glitis sur la teron. Poste ŝi kuris por alporti ŝtupetaron, pene trenis ĝin sur la arbon kaj enŝovis ĝin tra la truo.

Tomi deziregis malsupreniri. Estis iom penige grimpi ĝis la truo, ĉar ĝi sidis alte, sed Tomi estis kuraĝa. Li ankaŭ ne timis eniri la malhelan kavon de la arbotrunko. Anjo vidis lin malaperi kaj ŝi tre miris, ĉu ŝi iam revidos lin. Ŝi provis rigardi tra la fendo.

– Anjo, ŝi aŭdis la voĉon de Tomi. Vi ne povas imagi, kiel mirinde estas ĉi tie. Ankaŭ vi devas enveni. Tute ne estas danĝere, kiam vi havas ŝtupetaron, sur kiu grimpi. Se vi faras tion nur unufoje, vi poste ne volas fari ion alian.

– Ĉu estas certe, Anjo demandis.

– Absolute, Tomi respondis.

Tiam Anjo kun tremantaj kruroj denove grimpis sur la arbon, kaj Pipi helpis ŝin pri la lasta malfacila parto. Ŝi iom retiri ĝis, kiam ŝi vidis, kiel mallume estas en la trunko. Sed Pipi tenis ŝian manon kaj kuraĝigis ŝin.

– Ne timu, Anjo, ŝi aŭdis Tomin de malsupre. Nun mi vidas viajn krurojn, kaj mi certe kaptos vin, se vi falos.

Anjo tamen ne falis, sed feliĉe venis al Tomi. Post momento Pipi venis.

– Ĉu ne estas amuze ĉi tie, Tomi diris.

Kaj Anjo devis konsenti, ke tiel estas. Tute ne estis tiel mallume, kiel ŝi antaŭe kredis, ĉar lumo enfalis tra la fendo. Anjo iris tien por kontroli, ke ankaŭ ŝi povas vidi la kafokruĉon sur la herbejo ekstere.

– Ĉi tion ni uzos kiel nian kaŝejon, Tomi diris. Neniu povos scii, ke ni troviĝas ĉi tie. Kaj se ili iros serĉante nin ĉi ekstere, ni povos vidi ilin tra la fendo. Kaj tiam ni ridos.

– Ni povos havi branĉeton kaj elmeti ĝin tra la fendo kaj tikli ilin iomete, Pipi diris. Tiel ili kredos, ke fantomas.

Je tiu penso la infanoj tiel ekĝojis, ke ĉiuj tri ĉirkaŭbrakis unu la alian. Tiam ili aŭdis la gongon, kiu vokis al vesperman ĝo hejme ĉe Tomi kaj Anjo.

– Kiel stulte, Tomi diris. Nun ni devas iri hejmen. Sed ni revenos ĉi tien morgaŭ, tuj kiam ni venos hejmen de la lernejo.

– Faru tion, Pipi diris.

Kaj ili suprengrimpis laŭ la ŝtupetaro, unue Pipi, poste Anjo kaj laste Tomi. Kaj ili grimpis de sur la arbo, unue Pipi, poste Anjo kaj laste Tomi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.