La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi aranĝas demandoludon

Iun tagon la longa rava libertempo finiĝis, kaj Tomi kaj Anjo denove komencis la lernejon. Pipi daŭre opiniis, ke ŝi estas sufiĉe instruita sen lernejo kaj decide avertis, ke ŝi ne intencas meti sian piedon en la lernejon, antaŭ ol venos la tago, kiam ŝi ne povos trankviliĝi, se ŝi ne ekscios, kiel la ŝ-sono en ”ŝipmalsano” estas skribata.

– Sed ĉar mi neniam estas ŝipmalsana, mi ne bezonas unuavice maltrankvili pri la skribo, ŝi diris. Kaj se mi vere hazarde fariĝos ŝipmalsana iun fojon, mi havos alion por fari ol skribi tion.

– Cetere vi neniam fariĝos ŝipmalsana, Tomi diris.

Kaj en tio li pravis. Pipi estis velirinta vaste sur la oceanoj kun sia patro antaŭ ol li fariĝis negra reĝo, kaj Pipi alvenis al Vilao Vilaltao. Sed ŝipmalsana ŝi neniam estis.

Foje Pipi amuzis sin per tio, ke ŝi rajdis akcepti Tomin kaj Anjon post la lerneja fino. Tiam Tomi kaj Anjo tre ekĝojis. Ili tre ŝatis rajdi, kaj vere ne multaj infanoj rajtis rajdi hejmen post la lernejo.

– Jen aŭdu, Pipi, venu akcepti nin posttagmeze, Tomi diris iun tagon, kiam li kaj Anjo ĝuste estis kurontaj reen al la lernejo post la tagmanĝa paŭzo.

– Jes, faru, Anjo diris. Ĉar hodiaŭ fraŭlino Rozoflora disdonos siajn donacojn al la bonaj kaj diligentaj infanoj.

Fraŭlino Rozoflora estis riĉa maljuna sinjorino, kiu loĝis en la urbeto. Ŝi ja atentis pri sia mono, sed unufoje en ĉiu semestro ŝi venis al la lernejo kaj disdonis donacojn al la lernejanoj.

Ne al ĉiuj lernejanoj, ho ne! Nur la tre bonaj kaj diligentaj infanoj ricevis. Por ke fraŭlino Rozoflora povu scii, kiuj infanoj vere estas bonaj kaj diligentaj, ŝi havis longan pridemandadon, antaŭ ol la donacoj estis disdonitaj. Kaj tial ĉiuj infanoj en la urbeto vivis en konstanta timego pro ŝi. Ĉar ĉiun tagon, kiam ili estis ekstudontaj siajn hejmtaskojn kaj ĝuste pensis, ĉu ili unue povas eltrovi ion alian kaj pli agrablan, ilia patro aŭ patrino diris:

– Pensu pri fraŭlino Rozoflora!

Kaj vere estis terura honto veni hejmen al la gepatroj tiun tagon, kiam fraŭlino Rozoflora estis en la lernejo, kaj ne kunhavi la plej etan moneron aŭ saketon da bombonoj aŭ almenaŭ kamizolon. Jes, ĝuste kamizolon! Ĉar fraŭlino Rozoflora ankaŭ disdonis vestojn al la plej malriĉaj infanoj. Sed ne helpis, ke ido estu kiom ajn malriĉa, se li ne povis respondi, kiam fraŭlino Rozoflora demandis, kiom da centimetroj estas en unu kilometro. Ne, ne estis strange, ke la infanoj en la urbeto vivis en timego je fraŭlino Rozoflora. Ili ankaŭ timis ŝian supon! Ĉar estis tiel, ke fraŭlino Rozoflora pesigis kaj mezurigis ĉiujn infanojn por vidi, ĉu estas iu, kiu estas aparte malgrasa kaj mizera, kaj kiu videble ne ricevas sufiĉe da manĝaĵo hejme. Ĉiuj tiaj etaj malgrasaj kaj malriĉaj infanoj devis iri hejmen al fraŭlino Rozoflora ĉiun tagmanĝan paŭzon kaj manĝi grandan teleron da supo. Tio estus ĉiukaze mirinda, se nur ne estus amaso da abomenindaj grioj en la supo. Ili senti ĝis tute mukecaj en la buŝo.

Sed nun estis la granda tago, kiam fraŭlino Rozoflora venos al la lernejo. La lecionoj finiĝis pli frue ol kutime, kaj ĉiuj infanoj kolektiĝis sur la lerneja korto. Meze sur la korto estis metita granda tablo, kaj ĉe la tablo sidis fraŭlino Rozoflora.

Je sia helpo ŝi havis du skribistojn, kiuj notis ĉion pri la infanoj, kiom ili pezas, ĉu ili povas respondi la demandojn, ĉu ili estas malriĉaj kaj bezonas vestojn, ĉu ili havas ateston pri bona konduto, ĉu ili havas gefratetojn hejme, kiuj ankaŭ bezonas vestojn, jes, ne estis fino al tio, kion fraŭlino Rozoflora volis scii. Sur la tablo antaŭ ŝi staris kesteto kun mono kaj multaj saketoj da bombonoj kaj tutaj stakoj da kamizoloj kaj ŝtrumpoj kaj lanaj kalsonoj.

– Ĉiuj infanoj stariĝu en vicoj, fraŭlino Rozoflora kriis. En la unua vico infanoj sen gefratetoj hejme, en dua vico infanoj, kiuj havas unu aŭ du gefratojn, en tria vico tiuj infanoj, kiuj havas pli ol du gefratojn.

Ĉar fraŭlino Rozoflora volis havi ordon en ĉio, kaj estis ja ankaŭ juste, ke tiuj infanoj, kiuj havas multajn gefratojn hejme, ricevu pli grandajn saketojn da bombonoj ol tiuj, kiuj neniujn havas.

Kaj la ekzamenado komenciĝis. Oj, oj, kiel tremis la infanoj!

Tiuj, kiuj ne povis respondi, devis unue stariĝi en angulo kaj honti, kaj poste ili devis iri hejmen eĉ sen bombono por la gefratoj.

Tomi kaj Anjo estis tre diligentaj en la lernejo. Sed malgraŭ tio la rozeto de Anjo tremis pro ekscito, dum ŝi staris en la vico apud Tomi, kaj Tomi pli kaj pli paliĝis je la vizaĝo, ju pli proksima li venis al fraŭlino Rozoflora. Ĝuste kiam estis lia vico respondi, ekestis subita maltrankvilo en la vico por ”infanoj sen gefratoj”. Iu premis sin antaŭen inter ĉiuj idoj. Ne estis iu alia ol Pipi. Ŝi ŝovis la infanojn flanken kaj iris rekte al fraŭlino Rozoflora.

– Pardonon, sed mi ne kunestis de la komenco. En kiu vico oni staru, kiam oni estas sen dek kvar gefratoj, el kiuj tri malvirtaj knabetoj?

Fraŭlino Rozoflora aspektis tre malaproba.

– Vi povas resti, kie vi estas, ĝis plue, ŝi diris. Sed mi supozas, ke vi baldaŭ povos esti translokita al la vico de infanoj, kiuj hontestaru.

Kaj jen la skribistoj devis noti la nomon de Pipi, kaj ŝi estis pesita, por ke oni vidu, ĉu ŝi bezonas supon. Sed ŝi pezis du kilogramojn tro por tio.

– Supon vi ne ricevos, diris fraŭlino Rozoflora severe.

– Kelkfoje oni estas bonŝanca, Pipi diris. Nun temas pri evito ankaŭ de vestoj kaj kamizoloj, kaj poste oni povas elspiri.

Fraŭlino Rozoflora ne aŭskultis ŝin. Ŝi serĉis en la ortografia libro por trovi malfacilan vorton, kiun Pipi literumu.

– Aŭskultu, mia knabino, ŝi fine diris, bonvolu diri al mi, kiel vi literumas ”ŝiprompiĝo”.

– Tre volonte, Pipi diris. S k i p p r o m p i g g i o.

Fraŭlino Rozoflora faris dolĉacidan rideton.

– Ĉu vere, ŝi diris. La ortografia libro literumas ĝin tute alie.

– Jen estas bonŝanco, ke vi volis scii, kiel ĝuste mi literumas ĝin, Pipi diris. S k i p p r o m p i g g i o, jen la maniero, laŭ kiu mi ĉiam literumis ĝin, kaj mi nur fartis bone je tio.

– Notu tion, fraŭlino Rozoflora diris al la skribistoj kaj severe kunpremis la buŝon.

– Jes faru, Pipi diris. Notu tiun delikatan literumon kaj aranĝu, ke estu ŝanĝo en la ortografia libro kiom eble plej rapide.

– Nu, mia knabino, fraŭlino Rozoflora diris. Respondu al mi pri ĉi tio. Kiam Karlo la Dekdua mortis?

– Ho, ĉu ankaŭ li nun mortis, Pipi kriis. Tamen estas tro malĝojige, kiom da homoj pereas nuntempe. Kaj mi estas certa, ke tio ne estus bezoninta okazi, se li estus teninta sin seka je la piedoj.

– Notu tion, fraŭlino Rozoflora diris kun glaciiga voĉo al la skribistoj.

– Jes, faru ĉiukaze, Pipi diris. Kaj notu, ke estas ankaŭ bone kun hirudoj plej proksime al la korpo. Kaj ke oni trinku iom da varma petrolo je enlitiĝo, tio stimulas!

Fraŭlino Rozoflora skuis la kapon.

– Kial la ĉevalo havas strekitajn vangodentojn, ŝi serioze demandis.

– Sed, ĉu vi estas certa, ke ĝi havas, Pipi diris dubeme. Cetere vi povas demandi ĝin mem. Ĝi staras tie, ŝi daŭrigis kaj fingromontris al sia ĉevalo, kiun ŝi ligis al arbo.

Ŝi ridis kontente.

– Kia bonŝanco, ke mi kunprenis ĝin ĉi tien, ŝi diris. Aliel vi ja neniam ekscius, kial ĝi havas strekitajn vangodentojn.

Ĉar sincere dirite mi ne havas ideon pri tio. Nek mi demandas pri tio.

La buŝo de fraŭlino Rozoflora nun estis nur maldika streko.

– Tio estas eksterordinara, ŝi murmuris, tute eksterordinara.

– Jes, tion ankaŭ mi opinias, Pipi diris. Se mi daŭre estos ĉi tiel kapabla, mi certe ne povos eviti ricevi rozkoloran lankalsonon.

– Notu tion, fraŭlino Rozoflora diris al la skribistoj.

– Ne, ne zorgu pri tio, Pipi diris. Mi fakte ne vere deziras rozkoloran lankalsonon. Tio ne estis mia intenco. Sed vi ja povas noti, ke mi havu grandan saketon da bombonoj.

– Vi ricevos lastan demandon, fraŭlino Rozoflora diris, kaj ŝia voĉo sonis tre strange kunpremita.

– Jes, nur procedu, Pipi diris. Mi ŝatas ĉi tian demandoludon.

– Ĉu vi povas respondi ĉi tion, fraŭlino Rozoflora diris. Petro kaj Paŭlo dividos torton. Se Petro ricevas kvaronon, kion Paŭlo ricevos?

– Ventrodoloron, Pipi diris. Ŝi turnis sin al la skribistoj.

Notu tion, ŝi diris serioze. Notu, ke Paŭlo havos ventrodoloron.

Sed nun fraŭlino Rozoflora estis preta kun Pipi.

– Vi estas la plej nescianta kaj malagrabla infano, kiun mi iam vidis, ŝi diris. Tuj iru ekstari en tiu vico kaj hontu!

Pipi obeeme marŝis for, sed ŝi furioze murmuris al si mem:

– Nejuste! Mi, kiu povis respondi ĉiun demandon.

Kiam ŝi estis irinta kelkajn paŝojn, ŝi ekpensis pri io, kaj ŝi rapide per kubutoj premis sin reen al fraŭlino Rozoflora.

– Pardonu, ŝi diris, sed mi forgesis informiĝi pri mia brustolar ĝo kaj alteco super la maro. Notu tion, ŝi diris al la skribistoj.

Mi ja ne volas havi supon – tute ne – sed tamen devas esti ordo en la librotenado.

– Se vi ne tuj ekstaros tie kaj hontos, fraŭlino Rozoflora diris, mi konas knabineton, kiu baldaŭ ricevos bonan porcion da bastonado.

– Bedaŭrinda ido, Pipi diris. Kie ŝi estas? Sendu ŝin al mi, kaj mi defendos ŝin. Notu tion!

Kaj Pipi ekstaris inter la infanoj, kiuj hontu. Tie la humoro estis mizera. Multaj infanoj singultis kaj ploris, kiam ili pensis pri tio, kion iliaj gepatroj kaj gefratoj diros, kiam ili venos hejmen sen mono kaj sen bombonoj. Pipi ĉirkaŭrigardis inter la plorantaj infanoj kaj kelkfoje glutis. Poste ŝi diris:

– Ni aranĝu tute propran demandoludon!

La infanetoj aspektis iom vigligitaj, sed ili ne plene komprenis, kion Pipi volas diri.

– Stariĝu en du vicoj, Pipi diris. Ĉiuj, kiuj scias, ke Karlo la Dekdua mortis, stariĝu en unu vico, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias, ke li mortis, ekstaru en la alia.

Sed ĉar ĉiuj infanoj sciis, ke Karlo la Dekdua mortis, fariĝis nur unu vico.

– Ĉi tio ne taŭgas, Pipi diris. Devas esti almenaŭ du vicoj, aliel ne estas ĝuste. Demandu al fraŭlino Rozoflora, kaj vi aŭdos.

Ŝi cerbumis.

– Nun mi scias, ŝi fine diris. Ĉiuj plene edukitaj friponetoj stariĝu en unu vico.

– Kaj kiuj staru en la alia vico, vigle demandis knabineto, kiu ne volis konsenti, ke ŝi estas friponeto.

– En la alia vico ni metu ĉiujn ne plene edukitajn friponetojn, Pipi diris.

Ĉe la tablo de fraŭlino Rozoflora la ekzamenado plene daŭris, kaj jen kaj jen plorema ideto venis marŝanta al la aro de Pipi.

– Kaj nun venos la malfacila afero, Pipi diris. Nun ni vidu, ĉu vi zorge legis viajn lernolibrojn.

Ŝi turnis sin al malgrasa knabeto kun blua ĉemizo.

– Vi, ŝi diris, nomu iun, kiu mortis.

La knabo aspektis iom surprizita, sed poste diris:

– Maljuna sinjorino Pettersson en la 57-a.

– Ĉu vere, Pipi diris. Ĉu vi scias iun alian?

Ne, tion la knabo ne sciis. Tiam Pipi formis la manojn kiel funelon antaŭ la buŝo kaj laŭte flustris:

– Karlo la Dekdua, ja!

Poste Pipi demandis ĉiujn infanojn laŭvice, ĉu ili scias pri iu, kiu mortis, kaj ili ĉiuj respondis:

– Maljuna sinjorino Pettersson en la 57-a kaj Karlo la Dekdua.

– Ĉi tiu ekzameno iras super ĉiu atendo, Pipi diris. Nun mi demandos nur unu plian aferon. Se Petro kaj Paŭlo dividos torton kaj Petro absolute ne volas havi ion pli, sed sidiĝas en angulo kaj mordetas sekan kvaronon, kiu devas oferi sin kaj gluti la tutan torton?

– Paŭlo, ĉiuj infanoj kriis.

– Ĉu ekzistas tiel kapablaj infanoj kiel vi ie alie, Pipi demandis.

Sed vi ankaŭ ricevos rekompencon.

Kaj el la poŝo ŝi elprenis amason da ormoneroj, kaj ĉiu infano ricevis ormoneron. Ĉiu infano ankaŭ ricevis grandan saketon da bombonoj, kiujn Pipi elprenis el sia dorsosako.

Kaj tiel okazis, ke fariĝis granda ĝojo inter ĉiuj infanoj, kiuj efektive devus honti. Kaj kiam la demandado de fraŭlino Rozoflora estis finita kaj ĉiuj iris hejmen, neniuj forkuris pli rapide ol tiuj, kiuj estis starintaj en la honta angulo. Sed unue ili ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ Pipi.

– Dankon, dankon, bona Pipi, ili diris. Dankon por la mono kaj la bombonoj.

– Nedankinde, Pipi diris. Vi ne bezonas danki por tio. Sed ke mi savis vin de rozkoloraj lankalsonoj, tion vi neniam forgesu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.