La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi ekloĝas en Vilao Vilaltao

Ĉe la rando de la eteta urbo situis malnova kaduka ĝardeno.

En la ĝardeno estis malnova domo, kaj en la domo loĝis Pipi Ŝtrumpolonga. Ŝi estis naŭjara kaj ŝi loĝis tie tute sola. Nek patrinon nek patron ŝi havis, kaj tio fakte estis agrableta, ĉar tiel estis neniu, kiu povis ordoni al ŝi enlitiĝi, kiam estas plej amuze, kaj neniu povis devigi ŝin engluti fiŝhepatan oleon, kiam ŝi preferis bombonojn.

Iam antaŭ longe Pipi havis patron, kiun ŝi amegis, jes, ŝi ankaŭ havis patrinon, sed tio estis antaŭ tiel longa tempo, ke ŝi tute ne memoras. La patrino mortis, kiam Pipi estis nur malgranda infaneto, kiu kuŝis en la lulilo kriante tiel terure, ke neniu povis esti proksime. Pipi kredis, ke ŝia patrino nun sidas en la ĉielo kaj malsupren rigardas al sia knabino tra trueto, kaj Pipi kutimis mansvingi supren al ŝi kaj diri:

– Ne timu! Mi ĉiam aranĝiĝos!

Sian patron Pipi ne forgesis. Li estis ŝipestro kaj veladis sur la grandaj oceanoj, kaj Pipi estis velinta kun li per lia ŝipo, ĝis kiam la patro en ŝtormo estis forblovita en la maron kaj malaperis.

Sed Pipi estis tute certa, ke iun tagon li revenos. Ŝi tute ne kredis, ke li dronis. Ŝi kredis, ke li flosis al la bordo de iu insulo, kie negroj abundas, kaj ke li fariĝis reĝo super ĉiuj negroj kaj tuttage iras kun orkrono sur la kapo.

– Mia patrino estas anĝelo kaj mia patro estas negroreĝo, vere ne ĉiuj infanoj havas tiel noblajn gepatrojn, Pipi kutimis diri tute kontenta. Kaj kiam paĉjo nur povos konstrui ŝipon, tiam li venos kunpreni min, kaj tiam mi fariĝos negroprincino.

Hej hop, kiel amuze estos!

Ŝia patro antaŭ multaj jaroj aĉetis tiun malnovan domon en la ĝardeno. Li intencis loĝi tie kun Pipi, kiam li estos maljuna kaj ne plu havos forton veladi sur la maroj. Sed okazis ja la bedaŭrinda afero, ke li estis blovita en la maron, kaj dum Pipi atendis, ke li revenu, ŝi hejmenvelis la rektan vojon al Vilao Vilaltao. Jen la nomo de la domo. Ĝi staris tie meblita kaj preta kaj atendis ŝin. Iun belan someran vesperon ŝi diris adiaŭ al ĉiuj maristoj sur la ŝipo de sia patro. Ili tre ŝatis Pipin, kaj Pipi tre ŝatis ilin.

– Adiaŭ, knaboj, Pipi diris kaj laŭvice kisis ilin ĉiujn sur la frunto. Ne timu pri mi. Mi ĉiam aranĝiĝos.

Du aferojn ŝi kunprenis el la ŝipo. Malgrandan simion, kiu nomiĝis Sinjoro Nilson – ĝin ŝi iam ricevis de sia patro – kaj grandan valizon plena je oraj moneroj. La maristoj staris ĉe la ŝiprando kaj rigardis post Pipi tiel longe, kiel ili povis ŝin vidi. Ŝi firme iris sen turni sin, kun Sinjoro Nilson sur la ŝultro kaj kun la valizo en la mano.

– Rimarkinda infano, diris unu el la maristoj kaj forviŝis larmon el la okulo, kiam Pipi malaperis en la foro.

Li pravis. Pipi estis tre rimarkinda infano. Plej rimarkinda pri ŝi estis, ke ŝi estis tiel forta. Ŝi estis tiel fortega, ke en la tuta mondo ne ekzistis policisto, kiu estis same forta kiel ŝi.

Ŝi povis levi tutan ĉevalon, se ŝi volis. Kaj ŝi volis. Ŝi havis propran ĉevalon, kiun ŝi aĉetis por unu el siaj multaj ormoneroj la saman tagon, kiam ŝi hejmenvenis al Vilao Vilaltao.

Ŝi ĉiam deziregis havi propran ĉevalon. Kaj nun ĝi loĝis sur la verando. Sed kiam Pipi volis trinki sian posttagmezan kafon tie, ŝi senceremonie forlevis ĝin en la ĝardenon.

Apud Vilao Vilaltao situis alia ĝardeno kaj alia domo. En tiu domo loĝis gepatroj kun siaj du bonaj infanetoj, knabo kaj knabino. La knabo nomiĝis Tomi kaj la knabino Anjo. Ili estis tre afablaj, bonkondutaj kaj obeemaj infanoj. Neniam Tomi mordadis siajn ungojn, ĉiam li faris tion, kion lia patrino petis lin fari. Anjo ne protestis, kiam io ne iris laŭ ŝia volo, kaj ĉiam ŝi estis tre belaspekta en bone gladitaj kotonaj robetoj, kiujn ŝi zorgis ne malpurigi. Tomi kaj Anjo ludis unu kun la alia, sed ofte ili deziris havi ludamikon, kaj en tiu tempo, kiam Pipi ankoraŭ veladis sur la maroj kun sia patro, ili kutimis foje stari apogantaj sin al la barilo, dirante unu al la alia:

– Kiel stulte, ke neniu povas ekloĝi en tiu domo! Iu devus loĝi tie, iu kun infanoj.

La belan someran vesperon, kiam Pipi unuafoje transiris la sojlon de Vilao Vilaltao, Tomi kaj Anjo ne estis hejme. Ili estis forveturintaj al sia avino por unusemajna vizito. Tial ili tute ne sciis, ke iu ekloĝis en la najbara vilao, kaj kiam ili la unuan tagon post la hejmenveno staris ĉe la barilpordo kaj elrigardis sur la straton, ili ankoraŭ ne sciis, ke fakte troviĝas ludamiko tiel proksime. Kiam ili staris tie cerbumante kion fari, kaj ĉu eble io agrabla okazos tiun tagon aŭ ĉu estos tia malagrabla tago, kiam ne ekzistas io ajn por fari, ĝuste tiam la barilpordo de Vilao Vilaltao malfermiĝis kaj knabineto eltretis.

Estis la plej stranga knabino, kiun Tomi kaj Anjo iam vidis, kaj estis Pipi Ŝtrumpolonga, kiu eliris por matena promeno.

Jen kiel ŝi aspektis.

Ŝiaj haroj estis samkoloraj kiel karoto kaj estis plektitaj en du malmolaj harligoj, kiuj rekte elstaris. Ŝia nazo havis saman formon kiel tre malgranda terpomo kaj estis lentuge tute punktita. Sub la nazo estis buŝo vere tre larĝa kun sanaj blankaj dentoj. Ŝia robo estis sufiĉe stranga. Pipi mem estis kudrinta ĝin. La intenco estis, ke ĝi fariĝu blua, sed la blua ŝtofo ne sufiĉis kaj Pipi devis alkudri kelkajn pecojn da ruĝa ŝtofo ie kaj alie. Sur ŝiaj longaj maldikaj kruroj estis paro da longaj ŝtrumpoj, unu bruna kaj la alia nigra. Krome ŝi havis paron da nigraj ŝuoj, kiuj estis ekzakte duoble tiel longaj kiel ŝiaj piedoj. Tiujn ŝuojn ŝia patro aĉetis al ŝi en Sudameriko, por ke ŝi povu kreski en ili, kaj Pipi ne volis havi aliajn.

Kio precipe igis Tomin kaj Anjon malfermegi la okulojn, estis la simio, kiu sidis sur la ŝultro de la fremda knabino.

Estis malgranda vostsimio, vestita per blua pantalono, flava jako kaj blanka pajloĉapelo.

Pipi marŝis laŭ la strato. Ŝi iris kun unu piedo sur la trotuaro kaj la alia en la strata defluejo. Tomi kaj Anjo postrigardis ŝin tiel longe, kiel ili povis ŝin vidi. Post iom da tempo ŝi revenis. Kaj nun ŝi iris dorsantaŭen. Tio estis, por ke ŝi ne devu turni sin irante hejmen. Kiam ŝi venis ĝuste antaŭ la barilpordon de Tomi kaj Anjo, ŝi haltis. La infanoj silente ŝin rigardis. Fine Tomi diris:

– Kial vi iris dorsantaŭen?

– Kial mi iris dorsantaŭen? Pipi diris. Ĉu mi ne vivas en libera lando, do? Ĉu oni ne rajtas iri, kiel oni deziras? Cetere mi diru al vi, ke en Egiptio ĉiuj homoj iras tiamaniere, kaj neniu opinias, ke tio entute estas stranga.

– Kiel vi tion scias, Tomi demandis. Vi ja ne estis en Egiptio.

– Ĉu mi ne estis en Egiptio? Jes, estu certa, ke mi estis. Mi estis ĉie sur la tuta terglobo kaj vidis multe pli strangajn aferojn ol homojn, kiuj iras dorsantaŭen. Mi scivolas, kion vi dirus, se mi irus per la manoj, kiel homoj faras en Fora Hindio?

– Nun vi fakte mensogas, Tomi diris.

Pipi cerbumis dum momento.

– Jes, vi pravas. Mi mensogas, ŝi malgaje diris.

– Estas malbele mensogi, diris Anjo, kiu nun fine kuraĝis malfermi la buŝon.

– Jes, estas tre malbele mensogi, Pipi diris ankoraŭ pli malgaje.

Sed mi kelkfoje forgesas, vi komprenas. Kaj kiel vi povas postuli, ke infaneto, kiu havas patrinon, kiu estas anĝelo kaj patron, kiu estas negroreĝo, kaj kiu mem veladis sur la maroj la tutan vivon, ĉiam povu diri la veron? Kaj cetere, ŝi diris, ekbrilante per sia tuta lentuga vizaĝo, mi diras al vi, ke en Belga Kongo ne estas eĉ unu homo, kiu parolas la veron. Ili mensogas la tutajn tagojn. Ili komencas je la sepa matene kaj daŭrigas ĝis la sunsubiro. Se mi do hazarde mensogas iufoje, vi provu pardoni min kaj memori, ke dependas nur de tio, ke mi estis iom tro longe en Belga Kongo. Ni ja tamen povas esti amikoj, ĉu ne?

– Kompreneble, diris Tomi, kaj subite li sentis, ke ĉi tio certe ne estos unu el la tedaj tagoj.

– Cetere, kial vi ne povu matenmanĝi ĉe mi, Pipi demandis.

– Jes, kiel dirite, Tomi aldonis, kial ni ne povu fari tion.

Venu, ni iru!

– Jes, diris Anjo, nun tuj!

– Sed unue mi devas prezenti vin al Sinjoro Nilson, Pipi diris. Kaj la simieto deprenis sian ĉapelon kaj ĝentile salutis.

Ili eniris tra la kaduka ĝardena barilpordo de Vilao Vilaltao supren laŭ gruza irejo, borderita de malnovaj muskokovritaj arboj, laŭvide tre bonaj grimparboj, al la vilao kaj sur la verandon. Tie la ĉevalo staris kaj frandis avenon el supujo.

– Sed kial vi havas ĉevalon sur la verando? Tomi demandis.

Ĉiuj ĉevaloj, kiujn li konis, loĝis en stalo.

– Nu, Pipi diris cerbume. En la kuirejo ĝi nur malhelpus.

Kaj en la salono li ne sentas sin hejme.

Tomi kaj Anjo karesis la ĉevalon, kaj poste ili daŭrigis en la domon. Kuirejo estis tie, kaj salono kaj dormoĉambro. Sed aspektis kvazaŭ Pipi forgesis la vendredan purigadon ĉi semajne.

Tomi kaj Anjo singarde ĉirkaŭrigardis, ĉu iu negroreĝo sidas en iu angulo. Ili neniam vidis negroreĝon en sia tuta vivo. Sed neniu patro aperis, nek patrino, kaj Anjo timeme demandis:

– Ĉu vi loĝas ĉi tie tute sola?

– Tute ne, Pipi diris. Sinjoro Nilson kaj la ĉevalo ja ankaŭ loĝas ĉi tie.

– Sed mi volis diri, ĉu vi ne havas patrinon aŭ patron ĉi tie?

– Ne, eĉ ne iomete, Pipi diris gaje.

– Sed kiu do sendas vin en la liton vespere kaj simile, Anjo demandis.

– Tion mi mem faras, Pipi diris. Unue mi ordonas tute afable, kaj se mi tiam ne obeas, mi ankoraŭfoje akre ordonas. Kaj se mi tamen ne volas obei, tiam min atendas bastonado, vi komprenas.

Tute plene Tomi kaj Anjo ne komprenis tion, sed ili opiniis, ke eble estas bona maniero. Nun ili tamen alvenis en la kuirejon, kaj Pipi kriis:

– Nun ni bakos patkakos
nun ni donos patkonos
nun ni fritos patkitos.

Kaj ŝi prenis tri ovojn kaj ĵetis ilin alten en la aeron. Unu el la ovoj refalis sur ŝian kapon kaj frakasiĝis, tiel ke la orflavo fluis ĝis la okuloj. Sed la aliajn ŝi sperte kaptis per kaserolo, en kiu ili frakasiĝis.

– Mi ĉiam aŭdis, ke ovoflavo estas tre utila por la haroj, Pipi diris kaj viŝis siajn okulojn. Vi vidos, ke ili tiel kreskos, ke krakos. En Brazilo, cetere, ĉiuj homoj havas ovojn en la hararo.

Ĝuste tial ne ekzistas kalvuloj tie. Nur unufoje estis maljunulo, kiu estis tiel freneza, ke li manĝis siajn ovojn anstataŭ ŝmiri ilin en la harojn. Kaj tute konsekvence li ankaŭ kalvi ĝis, kaj kiam li aperis sur la stratoj fariĝis tia tumulto, ke oni alvokis policaŭton.

Dum ŝi parolis, Pipi lerte elprenis la ovoŝelojn el la kaserolo per la fingroj. Nun ŝi prenis banbroson, kiu pendis sur la muro, kaj komencis kirli krespan paston, tiel ke ĉirkaŭŝprucis sur la murojn. Fine ŝi verŝis tion, kio restis en krespopaton, kiu staris sur la kuirforno. Kiam la patkuko estis finbakita sur unu flanko, ŝi ĵetis ĝin duone ĝis la plafono, tiel ke ĝi turniĝis en la aero, kaj poste ŝi denove kaptis ĝin per la pato.

Kaj kiam ĝi estis preta, ŝi ĵetis ĝin tra la kuirejo rekte sur teleron, kiu staris sur la tablo.

– Manĝu, ŝi kriis, manĝu antaŭ ol ĝi malvarmiĝas!

Kaj Tomi kaj Anjo manĝis kaj pensis, ke estas tre bongusta patkuko. Poste Pipi invitis ilin en la salonon. Tie estis nur unu meblo. Estis grandega klapkomodo kun multaj tirkestetoj.

Pipi malfermis la tirkestojn kaj montris al Tomi kaj Anjo ĉiujn trezorojn, kiujn ŝi havis tie. Tie estis mirindaj birdovoj kaj strangaj konkoj kaj ŝtonoj, beletaj skatoletoj, belaj arĝentaj speguloj, perlaj kolĉenoj kaj multo alia, kion Pipi kaj ŝia patro aĉetis dum siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo. Pipi donis al siaj novaj ludkamaradoj po unu donaceton je memoro. Tomi ricevis ponardon kun brilanta perlamota tenilo kaj Anjo skatoleton, kies fermplato estis kovrita per rozkoloraj konkoj. En la skatolo kuŝis ringo kun verda juvelŝtono.

– Ĉu vi ne iru hejmen nun, diris Pipi, por ke vi povu reveni morgaŭ. Ĉar se vi ne iros hejmen, vi ja ne povos reveni. Kaj tio estus bedaŭrinda.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.