La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Venis cirko al la urbeto kaj ĉiuj infanoj kuris al siaj gepatroj kaj petegis, ke ili rajtu iri tien. Tion ankaŭ Tomi kaj Anjo faris, kaj ilia bonkora patro tuj elprenis kelkajn belajn arĝentajn kronojn kaj donis al ili.
Kun la mono firme premita en la mano ili rapidis al Pipi.
Ŝi estis sur la verando ĉe la ĉevalo. Ŝi estis plektanta ĝian voston je malgrandaj plektaĵoj, kiujn ŝi ornamis per ruĝaj bantoj.
– Estas ĝia naskiĝtago hodiaŭ, mi kredas, ŝi diris. Kaj tial ĝi devas aspekti bela.
– Pipi, Tomi diris spiregante, ĉar li tiel rapide kuris. Pipi, ĉu vi volas kuniri al cirko?
– Mi povas kuniri al kio ajn, sed ĉu mi povas kuniri al sirko, mi ne scias, ĉar mi ne scias, kio sirko estas. Ĉu ĝi doloras?
– Kiel komika vi estas, Tomi diris. Tio ja ne doloras! Estas ja amuza! Ĉevaloj kaj klaŭnoj kaj belaj damoj, kiuj iras sur ŝnurego!
– Sed kostas, Anjo diris kaj malfermis sian maneton por kontroli, ke tie ankoraŭ kuŝas granda brila dukrono kaj du kvindek-oeraj moneroj.
– Mi estas riĉa kiel Krezo, Pipi diris, kaj tial mi ja certe povas aĉeti sirkon. Sed restos malmulte da loko, se mi havos pli da ĉevaloj. La klaŭnojn kaj la belajn damojn mi ja povas stapli en la kalandrejon, sed tio kun la ĉevaloj estos pli malfacila.
– Stultulino, Tomi diris. Vi ne aĉetu la cirkon. Kostas iri tien por rigardi, vi komprenu.
– Nekredeble, Pipi kriis kaj kunpremis la okulojn. Ĉu kostas rigardi?! Kaj ĉi tie mi iras rigardaĉante la tutajn tagojn! Kiu scias, por kiom da mono mi jam rigardaĉis!
Iom post iom ŝi singarde malfermis unu okulon, kaj turni ĝis al ŝi en la kapo.
– Kostu kiom ajn, nun mi devas ekrigardi!
Fine Tomi kaj Anjo tamen sukcesis klarigi al Pipi, kio estas cirko, kaj tiam Pipi iris preni kelkajn ormonerojn el sia valizo.
Poste ŝi surmetis sian ĉapelon, kiu estis granda kiel muelila rado, kaj ili marŝis al la cirko.
Multege da homoj interpremiĝis ekster la cirka tendego, kaj antaŭ la biletgiĉeto estis longa atendovico. Post ioma tempo estis la vico de Pipi. Ŝi enŝovis la kapon en la giĉeton, rigardegis firme la maljunan sinjorinon, kiu sidis tie, kaj diris:
– Nu, kiom kostas rigardi vin?
Sed la maljunulino estis el eksterlando kaj ŝi ne komprenis, kion Pipi volas diri, sed respondis:
– Knabineto, koŝtaŝ kfin kronoj ŝur unua lokko kaj tri kronoj ŝur tua lokko kaj unu krono ŝur ŝtarlokko.
– Ĉu tiom, Pipi diris, sed tiam vi devas promesi, ke vi ankaŭ iros sur ŝnurego.
Nun Tomi intervenis dirante, ke Pipi havu dualokan bileton.
Pipi etendis la manon kaj donis oran moneron, kaj la maljunulino dubeme rigardis ĝin. Ŝi ankaŭ mordis ĝin por vidi, ĉu ĝi estas falsa. Fine ŝi estis konvinkita, ke ĝi vere estas el oro kaj Pipi ricevis sian bileton. Krome ŝi rericevis amason da arĝentaj moneroj kiel ŝanĝmonon.
– Kial mi havu tiujn malplaĉajn blankajn monerojn, Pipi diris malbonhumore. Retenu ilin, mi ja povas rigardi vin dufoje.
Ŝur ŝtarlokko.
Ĉar Pipi absolute ne volis rericevi ian monon, la virino interŝan ĝe donis unualokan bileton al ŝi kaj ankaŭ donis unualokajn biletojn al Tomi kaj Anjo, sen ke ili entute bezonu doni sian monon.
Tiel Pipi, Tomi kaj Anjo povis sidi sur belegaj ruĝaj seĝoj tute apud la areno. Tomi kaj Anjo plurfoje turnis sin por mansigni al siaj lernejaj gekamaradoj, kiuj sidis multe pli longe for.
– Estas stranga lapontendo ĉi tio, Pipi diris kaj mire ĉirkaŭrigardis.
Sed mi vidas, ke oni disperdis segaĵon sur la plankon.
Mi ja ne estas tre pedanta pri tio, sed aspektas senzorge, laŭ mia opinio.
Tomi klarigis al Pipi, ke sur la plankoj de ĉiuj cirkoj oni havas segaĵon, sur kiu la ĉevaloj povas kuri.
Sur estrado sidis la orkestro de la cirko, kiu subite ekludis tondran marŝon. Pipi forte frapis la manojn kaj saltis supren suben sur la seĝo pro raviĝo.
– Ĉu ankaŭ kostas aŭskulti, aŭ oni rajtas fari tion senpage, ŝi demandis.
Ĝuste tiam iu flankentiris la kurtenon antaŭ la artista enirejo kaj la direktoro de la cirko, en nigra frako kaj kun vipo en la mano, enkuris kaj kun li dek blankaj ĉevaloj kun ruĝaj plumoj sur la kapoj.
La direktoro de la cirko klakigis la vipon kaj la ĉevaloj ekkuris ĉirkaŭ la areno. Denove la direktoro klakigis la vipon kaj tiam ĉiuj ĉevaloj starigis siajn antaŭajn krurojn sur la barilon, kiu ĉirkaŭis la arenon. Unu el la ĉevaloj haltis ĝuste antaŭ la loko de la infanoj. Anjo ne ŝatis havi ĉevalon tiel proksime al si, tial ŝi rampis malantaŭen sur la seĝon, kiom ŝi povis. Sed Pipi sin klinis antaŭen, levis la antaŭkruron de la ĉevalo kaj diris:
– Saluton al vi! Mi povas multe saluti de mia ĉevalo. Ankaŭ ĝi havas naskiĝtagon hodiaŭ, sed ĝi havas banton sur la vosto anstataŭ sur la kapo.
Pipi bonŝance lasis la piedon de la ĉevalo antaŭ ol la direktoro de la cirko reklakigis la vipon, ĉar tiam ĉiuj ĉevaloj desaltis de la barilo kaj reekkuris.
Kiam la programero finiĝis, la direktoro ĝentile klinis sin kaj la ĉevaloj elkuris. Momenton poste la kurteno denove malfermiĝis por karbonigra ĉevalo kaj sur ĝia dorso staris bela damo vestita per verda silkotrikotaĵo. Ŝia nomo estis Fraŭlino Karmencita, laŭ la programfolio.
La ĉevalo ĉirkaŭtrotis sur la segaĵo kaj Fraŭlino Karmencita staris sur ĝi trankvila kaj ridetanta. Sed tiam io okazis. Ĝuste kiam la ĉevalo preterpasis la lokon de Pipi, io venis siblante tra la aero, kaj estis neniu alia ol Pipi mem. Kaj tie ŝi staris sur la dorso de la ĉevalo malantaŭ Fraŭlino Karmencita. Fraŭlino Karmencita unue tiel surpriziĝis, ke ŝi preskaŭ falis de la ĉevalo. Poste ŝi koleriĝis. Ŝi komencis frapi malantaŭ si per la manoj por igi Pipin desalti. Sed tio ne sukcesis.
– Trankviliĝu kelkajn hektogramojn, Pipi diris. Ne nur vi amuziĝu. Mi ja ankaŭ pagis, ĉu?
Tiam Fraŭlino Karmencita volis mem desalti, sed ankaŭ tio ne sukcesis, ĉar Pipi forte tenis ŝin ĉirkaŭ la talio. Kaj tiam ĉiuj homoj en la cirko ja devis ridi. Aspektas tiel freneze, ili opiniis, kun la bela Fraŭlino Karmencita firme tenata de ruĝhara infano, kiu staris tie sur la ĉevaldorso kun siaj grandaj ŝuoj kaj aspektis kvazaŭ ŝi neniam faris ion alian ol aperadi en cirko.
Sed la direktoro de la cirko ne ridis. Li signis al siaj ruĝe vestitaj servistoj, ke ili alkuru por haltigi la ĉevalon.
– Ĉu la programero jam finiĝis, Pipi diris disrevigita. Ĝuste nun, kiam estas tiel amuze.
– Fija pupinaĉo, la direktoro de la cirko siblis inter la dentoj, foriru!
Pipi malgaje rigardis lin.
– Kio nun, ŝi diris, kial vi koleras al mi. Mi kredis, ke la intenco estas, ke ni amuziĝu.
Ŝi saltis de la ĉevalo kaj sidiĝis sur sian lokon. Sed tiam venis du grandaj servistoj por elĵeti ŝin.
Ili ne sukcesis. Pipi sidis tute senmova kaj ne ekzistis ebleco movi ŝin de ŝia loko, kvankam ili klopodis per ĉiuj siaj fortoj.
Tiam ili levis siajn ŝultrojn kaj foriris.
Dume komenciĝis la posta programero. Estis Fraŭlino Elvira ironta sur ŝnurego. Ŝi havis rozkoloran tulan jupeton kaj rozkoloran ombrelon en la mano. Per elegantaj paŝetoj ŝi elkuris sur la ŝnuregon. Ŝi svingis la gambojn kaj faris ĉiaspecajn artifikaĵojn. Aspektis tiel ĉarme. Ŝi ankaŭ montris, ke ŝi scias iri dorsantaŭen sur la maldika ŝnurego. Sed kiam ŝi revenis al la malgranda platformo je la fino de la ŝnurego kaj sin turnis, Pipi staris tie!
– Kion vi diras nun, Pipi diris gaje, kiam ŝi vidis la surprizitan mienon de Fraŭlino Elvira.
Fraŭlino Elvira tute ne diris ion, sed saltis de la ŝnurego kaj ĵetis sin al la kolo de la direktoro de la cirko, kiu estis ŝia patro.
Kaj la direktoro de la cirko denove sendis siajn servistojn por elĵeti Pipin. Ĉifoje li sendis kvin. Sed tiam ĉiuj homoj en la cirko kriis:
– Lasu ŝin! Ni volas vidi la ruĝharan knabineton!
Kaj ili piedfrapis la plankon kaj aplaŭdis.
Pipi elkuris sur la ŝnuregon. La artifikaĵoj de Fraŭlino Elvira estis nenio kompare kun tio, kion Pipi sciis fari. Kiam ŝi atingis la mezon de la ŝnurego, ŝi etendis unu kruron rekte en la aeron kaj ŝia granda ŝuo etendiĝis kiel plafono super ŝia kapo. Ŝi iom fleksis la piedon, tiel ke ŝi povis grati sin malantaŭ la orelo per ĝi.
La direktoro de la cirko tute ne estis kontenta pri tio, ke Pipi aperis en lia cirko. Li volis forigi ŝin. Tial li ŝteliris al la mekanismo, kiu tenis la ŝnuregon streĉita kaj malfiksis ĝin, kaj li certe kredis, ke Pipi falos.
Sed Pipi ne falis. Anstataŭe ŝi eksvingis la ŝnuregon. Tien reen la ŝnurego svingiĝis. Pipi svingis ĝin pli kaj pli rapide kaj – subite – ŝi faris salton en la aeron kaj falis rekte sur la direktoron de la cirko. Li tiel ektimis, ke li komencis kuri.
– Vi estas amuza ĉevalo, Pipi diris. Sed kial vi ne havas tufojn en la hararo?
Nun Pipi opiniis, ke estas tempo reiri al Tomi kaj Anjo. Ŝi saltis de la direktoro kaj eksidis, kaj tiam la venonta programero povis komenciĝi. Daŭris iom, ĉar la direktoro de la cirko unue devis eliri por trinki glason da akvo kaj kombi siajn harojn.
Sed poste li envenis, klinis sin al la publiko kaj diris:
– Keŝinjoroj! Poŝt momento fi pofos rikarti la plej kranta miraklo de ĉiuj tempoj, la plej forta firo te la monto, Forta Atolfo, kiu ankoraŭ neniu fenkis. Ponfolu, keŝinjoroj, jen fenas Forta Atolfo!
Kaj sur la arenon entretis grandega viro. Li estis vestita per haŭtkoloraj trikotaĵoj kaj havis leopardan felon ĉirkaŭ la talio.
Kaj li klinis sin al la publiko kaj aspektis tre kontenta.
– Nur rikartu kiaj muŝkoloj, la direktoro de la cirko diris, kaj premis la brakon de Forta Adolfo, kie la muskoloj ŝvelis kiel globoj sub la haŭto.
– Kaj nun, keŝinjoroj, nun mi faras al fi fere pona propono!
Kiu el fi kuraĉas eklukti kun Forta Atolfo, kiu kuraĉas profi fenki la plej forta firo te la monto? Ĉent kronoj mi pakos al tiu, kiu pofas fenki Forta Atolfo, ĉent kronoj, pripenŝu tio, keŝinjoroj! Ponfolu aperi! Kiu folas profi?
Neniu aperis.
– Kion li diris? Pipi demandis. Kaj kial li parolas la araban?
– Li diris, ke tiu, kiu povas venki tiun grandan viron, ricevos cent kronojn, Tomi diris.
– Mi povas, Pipi diris. Sed mi pensas, ke estas domaĝe venki lin, ĉar li aspektas tiel afabla.
– Ne, sed tion vi ja ne povas, Anjo diris. Li estas ja la plej forta viro de la mondo.
– Viro, ja, Pipi diris. Sed mi estas la plej forta knabino de la mondo, pripensu tion!
Dume Forta Adolfo okupiĝis per levado de grandaj fergloboj kaj fleksado de dikaj ferstangoj je la mezo, por montri, kiel forta li estas.
– Nu, keŝinjoroj, la direktoro de la cirko kriis, ĉu fere eŝtas neniu, kiu tesiras kajni ĉent kronoj, ĉu mi fere tefos reteni ilin mem, li diris kaj svingis la centkronan monbileton.
– Ne, tion mi fere ne opinias, Pipi diris, transtretis la barilon kaj suriris la arenon.
La direktoro de al cirko tute furioziĝis, kiam li ekvidis ŝin.
– Foriru, malaperu, mi ne folas fidi fi, li siblis.
– Kial vi ĉiam devas esti tiel malafabla, Pipi diris riproĉe.
Mi ja nur volas lukti kun Forta Adolfo.
– Ĉi tio ne eŝtas loko por ŝerĉoj, la direktoro de la cirko diris. Foriru, antaŭ ol Forta Atolfo pofas aŭdi fiaj arokaŝoj!
Sed Pipi altretis Fortan Adolfon, preterirante la direktoron de la cirko. Ŝi kaptis lian grandan manon kaj kore skuis ĝin.
– Nu, ĉu ni luktu iomete, vi kaj mi? ŝi diris.
Forta Adolfo rigardis ŝin, nenion komprenante.
– Post minuto mi komencos, Pipi diris.
Kaj ŝi tion faris. Ŝi forte ĉirkaŭkaptis lin kaj antaŭ ol iu sciis, kiel okazis, ŝi kuŝigis lin sur la tapiŝon. Forta Adolfo ekstaris kun tute ruĝa vizaĝo.
– Brave, Pipi, kriis Tomi kaj Anjo. Tion aŭdis ĉiuj homoj en la cirko kaj tiam ankaŭ ili kriis ’Brave, Pipi!’. La direktoro de la cirko sidis sur la barilo kaj tordis siajn manojn. Li furiozis.
Sed Forta Adolfo ankoraŭ pli furiozis. Neniam en sia tuta vivo li spertis ion tiel teruran. Kaj nun li vere montros al tiu ruĝhara knabino, kia viro Forta Adolfo fakte estas. Alkurante li kaptis ŝin, sed Pipi staris firma kiel roko.
– Pli bone vi povas, ŝi kriis por kuraĝigi lin. Sed jen ŝi eltordis sin el liaj manoj, kaj post momento Forta Adolfo denove kuŝis sur la tapiŝo. Pipi staris apude atendante. Longe ŝi ne devis atendi. Kun kriego li leviĝis kaj denove ŝtorme alkuris ŝin.
– Tidelipom kaj pidelidej, Pipi diris.
Ĉiuj homoj en la cirko piedfrapis kaj ĵetis siajn ĉapojn en la aeron kriante: Brave, Pipi!
Kiam Forta Adolfo alkuris la trian fojon, Pipi levis lin alten en la aeron kaj portis lin per rektaj brakoj ĉirkaŭ la areno.
Poste ŝi kuŝigis lin sur la tapiŝon kaj firme tenis lin tie.
– Nun, vireto, mi pensas, ke ni ne okupu nin plu pri ĉi tio, ŝi diris. Pli amuze ol tiel tamen ne estos.
– Pipi venkis, Pipi venkis, ĉiuj homoj en la cirko kriis. Forta Adolfo plejeble rapide ŝteliris eksteren. Kaj la direktoro de la cirko devis aliri kaj doni al Pipi la centkronan monbileton, kvankam li aspektis, kiel se li preferus formanĝi ŝin.
– Ponfolu, fraŭlino, ponfolu, jen la ĉent kronoj.
– Kion, ŝi diris, kion mi faru per ĉi tiu slipo? En ĝi vi povas friti haringon, se vi volas!
Kaj ŝi reiris al sia loko.
– Estis longdaŭra cirko ĉi tio, ŝi diris al Tomi kaj Anjo. Dormeto certe ne malutilus. Sed veku min, se estos io alia, en kio mi povos kunhelpi.
Kaj ŝi klinis sin malantaŭen sur la seĝo kaj tuj ekdormis.
Tie ŝi kuŝis ronkante, dum klaŭnoj kaj glavoglutantoj kaj serpenthomoj montris siajn artifikaĵojn al Tomi kaj Anjo kaj ĉiuj aliaj homoj en la cirko.
– Sed mi tamen opinias, ke Pipi estis plej bona, Tomi flustris al Anjo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.