La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi aranĝas ekskurson

Hodiaŭ ni ne iros al lernejo, Tomi diris al Pipi, ĉar ni havas feriojn pro purigado.

– Ha, Pipi kriis. Denove maljustaĵo! Mi ja ne ricevas ferion pro purigado, kvankam mi ĝin vere bezonus. Nur vidu, kiel aspektas la kuireja planko! Sed cetere, ŝi aldonis, kiam mi ĝuste pripensas la aferon, mi tamen povas purigi sen ferio.

Kaj tion mi intencas fari nun, ferio aŭ ne. Mi volus vidi tiun, kiu povas malhelpi min! Sidiĝu sur la kuireja tablo por ke vi ne malhelpu.

Tomi kaj Anjo obeeme rampis sur la tablon, kaj tien saltis ankaŭ Sinjoro Nilson, kiu kuŝiĝis sur la genuojn de Anjo por dormi.

Pipi varmigis grandan kaldronon kun akvo, kiun ŝi poste senhezite elverŝis sur la kuirejan plankon. Poste ŝi deprenis siajn grandaj ŝuojn kaj ordeme metis ilin sur la panpladon. Ŝi fiksis du lavbrosojn sur siajn nudajn piedojn, kaj glitis sur la tuta planko, tiel ke plaŭdis, kiam ŝi plugis tra la akvo.

– Mi ja devus esti glitkura princino, ŝi diris kaj levis unu piedon rekte supren en la aeron, tiel ke la lavbroso sur ŝia maldekstra piedo frakasis parton de la plafona lampo.

– Gracon kaj ĉarmon mi almenaŭ havas, ŝi daŭrigis kaj faris viglan salton trans seĝon, kiu baris ŝian vojon.

– Jen ja, nun certe estas pure, ŝi fine diris kaj deprenis la brosojn.

– Ĉu vi ne sekigos la plankon, Anjo scivolis.

– Ne, ĝi povas aersekiĝi, Pipi diris. Mi ne kredas, ke ĝi malvarmumi ĝos, se ĝi nur moviĝadas.

Tomi kaj Anjo rampis de la tablo kaj transtretis la plankon tre singarde por ne malsekiĝi.

Ekstere la suno brilis el klarblua ĉielo. Estis tia brila septembra tago, dum kiu oni ekemas promeni en la arbaro. Pipi ekhavis ideon.

– Pripensu, ĉu ni prenu Sinjoron Nilson kun ni kaj ekiru ekskursi?

– Ho jes, Tomi kaj Anjo kriis entuziasme.

– Kuru hejmen kaj demandu vian panjon, Pipi diris, kaj dume mi preparos la provianton.

Tomi kaj Anjo opiniis, ke tio estas bona propono. Ili kuregis hejmen kaj ne daŭris longe ĝis kiam ili revenis. Tiam Pipi jam staris ekster la barilpordo kun Sinjoro Nilson sur la ŝultro, migrobastono en unu mano kaj granda korbo en la alia.

La infanoj unue mallonge sekvis la kamparan vojon, sed deturnis poste en arbareton, kie agrabla padeto serpentumis inter betuloj kaj aroj da avelujoj. Baldaŭ ili venis al barilpordo, kaj malantaŭ ĝi situis ankoraŭ pli bela arbareto. Sed ĝuste antaŭ la barilpordo staris bovino, kiu ne ŝajnis voli movi sin.

Anjo kriis al ĝi, kaj Tomi kuraĝe aliris kaj provis forpeli ĝin, sed ĝi ne movis sin el la loko, nur rigardaĉis la infanojn per siaj grandaj bovinokuloj. Por finigi ĉi tion, Pipi demetis la korbon, aliris kaj flankenportis la bovinon, kiu konsternita fortrotis inter la avelujojn.

– Imagu, ke bovinoj povas esti tiel obstinaj, Pipi diris kaj pied-ĉe – piede transsaltis la barilpordon. Kaj kio estas la rezulto? Ke la virbovoj fariĝas obstaj, kompreneble! Estas ja sufiĉe terure pensi pri tio.

– Kia belega arbareto, Anjo ravite kriis kaj surgrimpis ĉiun ŝtonon, kiun ŝi vidis. Tomi kunportis la ponardon, kiun li ricevis de Pipi, kaj li tranĉis migrobastonojn kaj al si kaj al Anjo.

Li ankaŭ tranĉetis sian dikfingron, sed tio ne gravis.

– Eble oni eĉ devus kolekti iom da fungoj, Pipi diris, kaj rompis belan ruĝan muŝagarikon. Mi scivolas, ĉu ĝi estas manĝebla, ŝi daŭrigis. Ĉiukaze, ĝi ne estas trinkebla, tiom mi scias, kaj restas do apenaŭ io alia ol manĝi ĝin. Eble oni povas!

Ŝi demordis grandan pecon de la fungo kaj englutis ĝin.

– Eblis, ŝi konstatis kun ĝojo. Jes ja, ĉi tiun ni stufos alian fojon, ŝi diris kaj ĵetis la fungon alten super la arbopintojn.

– Kion vi havas en la korbo, Pipi? Anjo demandis. Ĉu estas io bongusta?

– Tion mi ne diras por mil kronoj, Pipi asertis. Unue ni trovu taŭgan lokon, kie ni povas aranĝi la manĝon.

La infanoj komencis fervore serĉi tian lokon. Anjo trovis grandan platan ŝtonon, kiun ŝi opiniis konvena, sed tie rampis amaso da ruĝaj formikoj kaj ”ĉe ili mi ne volas sidi, ĉar mi ne konas ilin”, Pipi diris.

– Jes, kaj ili mordas, Tomi diris.

– Ĉu vere, Pipi diris. Do remordu!

Tiam Tomi ekvidis etan maldensejon inter kelkaj abeluloj kaj li volis, ke ili eksidu tie.

– Ne-he, tie ne estas sufiĉe sune, por ke miaj lentugoj bonfartu, Pipi diris. Kaj mi opinias, ke lentugoj estas tre belaj.

Iom fore kuŝis roko, kiun ili povis facile kaj komforte surgrimpi. Kaj sur la roko estis malgranda suna plataĵo, precize kiel balkono. Tie ili sidiĝis.

– Nun vi fermu la okulojn, dum mi preparas la manĝon, Pipi diris. Tomi kaj Anjo plejeble forte kunpremis la okulojn kaj ili aŭdis, kiel Pipi malfermis la korbon kaj kraketigis paperon.

– Unu, du, dek naŭ, nun vi rajtas rigardi, Pipi fine diris.

Tiam ili rigardis kaj ili kriis pro raviĝo, kiam ili vidis ĉiujn bongustaĵojn, kiujn Pipi estis metinta sur la platan rokon.

Kuŝis tie bongustaj buterpanetoj kun viandbuloj kaj ŝinko, tuta stako da patkukoj kun sukero, pluraj brunaj kolbasetoj kaj tri pudingoj el ananaso. Ĉar sciu, ke Pipi lernis kuiri de la kuiristo sur la ŝipo de sia patro.

– Ho, kiel agrabla estas purigada ferio, Tomi diris kun la buŝo plena je patkuko. Oni devus havi ĝin ĉiutage.

– Ne, mi diros al vi, ke tiom mi ne ŝatas purigadon, Pipi diris. Estas amuze, certe estas, sed ne ĉiun tagon, estus tro lacige.

Fine la infanoj estis tiel sataj, ke ili apenaŭ povis movi sin, kaj ili sidis trankvile en la sunbrilo kaj nur ĝuis.

– Mi scivolas, ĉu estas malfacile flugi, Pipi diris kaj reveme rigardis trans la randon de la plataĵo. La roko krute deklivis sub ili kaj estis alte ĝis la grundo.

– Oni povus certe lerni flugi malsupren, ŝi daŭrigis. Sed estas certe pli malfacile flugi supren. Oni povus ja komenci per la facila maniero. Mi pensas, ke mi provos!

– Ne, Pipi, Tomi kaj Anjo kriis, ho, kara Pipi, ne faru!

Sed Pipi jam staris ĉe la rando de la krutaĵo.

– Flugu, fia fringo, flugu, kaj la fia fringo flugis, ŝi diris, kaj ĝuste kiam ŝi diris ”flugis”, ŝi levis la brakojn kaj paŝis rekte en la aeron. Post duona sekundo aŭdiĝis falbruo. Estis Pipi, kiu frapis la teron. Tomi kaj Anjo kuŝis surventre kaj rigardis terurigitaj suben al ŝi. Pipi levis sin kaj viŝis la genuojn.

– Mi forgesis flugilumi, ŝi gaje diris. Kaj verŝajne havas tro multe da patkukoj en la ventro.

Ĝuste en tiu momento la infanoj rimarkis, ke Sinjoro Nilson estis malaperinta. Ĝi verŝajne ekiris al tute propra ekskurseto.

Ili memoris, ke ili vidis ĝin sidi tute kontenta dismaĉanta la proviantan korbon, sed dum la flugprovo de Pipi ili forgesis pri ĝi. Nun ĝi estis for.

Pipi tiel ekkoleris, ke ŝi ĵetis unu el siaj ŝuoj en profundan flakegon.

– Oni neniam kunportu simiojn, kiam oni iras ien, ŝi diris.

Ĝi devus resti hejme kaj senpuligi la ĉevalon. Tio estus justa, ŝi daŭrigis kaj paŝis en la flakon por kapti la ŝuon. La akvo atingis ĝis la talio.

– Mi devus fakte kapti la okazon por lavi ankaŭ la hararon, Pipi diris kaj trempis la tutan kapon en la akvo tiel longe, ke la akvo komencis vezikumi.

– Nu, jen mi ne devas viziti frizistinon, ŝi kontente daŭrigis, kiam ŝi reaperis. Ŝi eliris el la flako kaj surmetis la ŝuon.

Kaj ili ekiris por serĉi Sinjoron Nilson.

– Ĉu vi aŭdas, kiel ŝmacas, kiam mi iras, Pipi ridis. Sonas

”ŝmac, ŝmac” de la robo kaj ”plaŭ, plaŭ” de la ŝuoj. Estas vere amuze. Mi pensas, ke ankaŭ vi devus provi tion, ŝi diris al Anjo, kiu iris tie tute neta kun silkaj blondaj harbukloj, rozkolora robo kaj blankaj ledŝuetoj.

– Alian fojon, diris la prudenta Anjo.

Ili pluiris.

– Oni povas fariĝi vere kolera al Sinjoro Nilson, Pipi diris.

Tiel ĝi ĉiam faras. Ĝi ankaŭ forkuris de mi iun fojon en Surabajo kaj dungiĝis kiel domservisto ĉe maljuna vidvino. Ĉi lasta kompreneble estis mensogo, ŝi aldonis post paŭzo.

Tomi proponis, ke ili iru ĉiu en propran direkton por serĉi.

Anjo iom timis komence kaj ne volis, sed Tomi diris:

– Vi ja ne estas malkuraĝa, ĉu?

Kaj tian akuzon Anjo kompreneble ne povis toleri. Tiam la infanoj iris ĉiu en malsaman direkton.

Tomi iris tra herbejo. Ian Sinjoron Nilson li ne trovis, sed li trovis ion alian. Virbovon! Aŭ pli ĝuste dirite, la virbovo trovis Tomin kaj la virbovo ne ŝatis lin, ĉar ĝi estis kolera virbovo, kiu tute ne ŝatis infanojn. Ĝi alkuregis kun mallevita kapo kaj terura blekado, kaj Tomi eligis timkriegon, kiu aŭdiĝis en la tuta arbaro. Pipi kaj Anjo ankaŭ aŭdis ĝin kaj alkuris por vidi, kion Tomi volas per sia kriego. Tiam la virbovo jam kaptis Tomin per la kornoj kaj ĵetis lin alten en la aeron.

– Kia malprudenta virbovo, Pipi diris al Anjo, kiu ploris tute senespere. Tiel oni ja ne rajtas fari. Ĝi ja malpurigas la blankan maristan veston de Tomi. Mi devas iri prudentigi la bovstultulon.

Kaj tion ŝi faris. Ŝi alkuris kaj tiris ĝian voston.

– Pardonu, ke mi interrompas, ŝi diris, kaj ĉar ŝi forte ektiris, la virbovo turnis sin kaj ekvidis novan infanon, kiun ĝi ankaŭ volis kapti per la kornoj.

– Kiel dirite, pardonu, ke mi interrompas, Pipi ripetis. Kaj pardonu, ke mi derompas, ŝi aldonis kaj rompis unu kornon de la virbovo. Ĉijare ne estas moderne havi du kornojn, ŝi diris. Ĉijare ĉiuj bonaj virbovoj havas nur unu kornon, se eĉ unu, ŝi diris kaj derompis ankaŭ la duan.

Ĉar virbovoj ne havas senton en la kornoj, ĝi ne sciis, ke la kornoj mankas. Ĝi vigle daŭrigis kornobati, kaj se estus iu alia ol Pipi, certe fariĝus nur kaĉo el tiu ido.

– Haha, ne tiklu min, Pipi kriis. Vi ne povas imagi, kiel tikli ĝema mi estas. Haha, ĉesu, ĉesu, mi ridas ĝismorte!

Sed la virbovo ne ĉesis, kaj fine Pipi saltis sur ĝian dorson por ricevi momenton da trankvilo. Tre trankvile ja ne fariĝis, ĉar la virbovo ne ŝatis havi Pipin sur la dorso. Ĝi faris teruregajn kapriolojn por forigi ŝin, sed ŝi nur kunpremis la gambojn kaj restis sidanta. La virbovo kuregis tien kaj reen sur la herbejo kaj muĝis, tiel ke fumis el ĝiaj naztruoj. Pipi ridis kaj kriis kaj mansvingis al Tomi kaj Anjo, kiuj staris iom fore tremante kiel tremolaj folioj. La virbovo turniĝis provante deĵeti Pipin.

– Jen mi dancas kun amiketo mia, Pipi kantetis kaj restis sidanta. Fine la virbovo tiel laciĝis, ke ĝi kuŝiĝis sur la tero, dezirante ke ne ekzistu infanoj en la mondo. Cetere ĝi neniam opiniis, ke infanoj estas speciale necesaj.

– Ĉu vi intencas siesti nun? Pipi demandis ĝentile. En tia kazo mi ne volas ĝeni.

Ŝi deiris de ĝia dorso kaj foriris al Tomi kaj Anjo. Tomi estis iom plorinta. Li havis vundon sur brako, sed Anjo jam ĉirkaŭvindis sian poŝtukon kaj ne plu doloris.

– Ho, Pipi, Anjo ekscite kriis, kiam Pipi venis.

– Ŝŝŝ, Pipi flustris. Ne veku la virbovon! Ĝi dormas kaj se ni vekas ĝin, ĝi nur estos kverelema.

– Sinjoro Nilson, Sinjoro Nilson, kie vi estas, ŝi kriis la postan minuton per laŭta voĉo, senkonsidere al la siesto de la virbovo. Ni devas iri hejmen!

Kaj fakte, tie Sinjoro Nilson sidis, grimpinta sur pinon. Ĝi suĉis la voston kaj aspektis malĝoja. Ne estis amuze por tia malgranda simio esti lasita sola en la arbaro. Nun ĝi desaltis de la pino kaj sur la ŝultron de Pipi, svingante la pajloĉapelon kiel ĉiam, kiam ĝi ĝojis.

– Nu, do, vi ne fariĝis domservisto ĉi tiun fojon, Pipi diris kaj karesis ĝian dorson. Ba, tio ja estis mensogo, ŝi aldonis.

Nu, tamen, se estus vero, ne povus esti mensogo, ŝi daŭrigis sian pensadon. Vi vidos, se oni bone pripensas, ke ĝi eble tamen estis domservisto en Surabajo! En tia kazo mi scias, kiu faru la viandbulojn estonte!

Kaj jen ili promenis hejmen, Pipi kun daŭre ŝmacanta robo kaj plaŭdantaj ŝuoj. Tomi kaj Anjo pensis, ke ili havis mirindan tagon, malgraŭ la virbovo, kaj ili kantis kanton, kiun ili lernis en la lernejo. Ĝi estis en la vero somerkanto, kaj nun ja baldaŭ estos aŭtuno, sed ili opiniis, ke ĝi tamen konvenas:

Dum somer’ en la suna kamparo
iras ni tra la verda arbaro,
ho, for estas nia zorgaro,
kun ĝojo kantu do: Haló! Haló!
Ekiru nun
al rava sun’,
ne sidu hejme ĝis aŭtun’!
Ni marŝas for
kun gaja kor’
kaj ĝuas de la florodor’.
Dum somer’ en la suna kamparo
kun ĝojo kantu do: Haló! Haló!

Pipi ankaŭ kantis, sed ŝi ne havis tute samajn vortojn, ŝi kantis tiel:

Dum somer’ en la suna kamparo
iras mi tra la verda arbaro,
akurate laŭplaĉa mia faro,
ŝmacante marŝu do! Haló! Haló!
En mia ŝu’
jam estas tru’
alterne sonas ĉip kaj ĉu.
Malseka mov’,
la stulta bov’,
rizkaĉon manĝas mi laŭ pov’.
Dum somer’ en la suna kamparo
ŝmacante marŝu do! Haló! Haló!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.