La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Anjo vekiĝis frue la postan matenon. Ŝi rapide saltis el la lito kaj paŝetis al Tomi.
– Vekiĝu, Tomi, ŝi diris kaj ektiris lian brakon, vekiĝu kaj ni iru al la amuza knabino kun la grandaj ŝuoj!
Tomi tuj fariĝis tute veka.
– Mi sciis, kiam mi kuŝis dormante, ke estos io amuza hodiaŭ, kvankam mi ne memoris, kio estos, li diris kaj eliĝis el la piĵama jako. Poste ili ambaŭ kuris en la banĉambron. Ili lavis sin kaj brosis la dentojn multe pli rapide ol kutime, la vestoj senceremonie surmetiĝis, kaj tutan horon pli frue ol atendite de sia patrino ili venis glitante laŭ la apogrelo el la supra etaĝo kaj surplankiĝis precize ĉe la matenmanĝa tablo, kie ili eksidis kriante, ke ili volas havi sian ĉokoladon nun tuj.
– Kio do okazos, ilia patrino demandis, kio estas tiel urĝa?
– Ni iros al la nova knabino en la apuda domo, Tomi diris.
– Eble ni restos la tutan tagon, Anjo diris.
Ĝuste tiun matenon Pipi bakadis spickukojn. Ŝi jam faris grandegan paston kaj disrulumis ĝin sur la kuireja planko.
– Ĉar sciu, Pipi diris al sia simieto, kiom sufiĉas baktabulo, se oni bakos minimume kvincent spickukojn!
Kaj tie ŝi nun kuŝis sur la planko farante spickukojn kvazaŭ ŝin ĉasus fajro.
– Ne tretu sur la paston, Sinjoro Nilson, ŝi diris ĝenite, kiam sonoris ĉe la pordo.
Pipi kuris malfermi. Ŝi estis blanka kiel muelisto de la kapo ĝis la piedoj, kaj kiam ŝi kore mansalutis Tomin kaj Anjon, tuta nubo da faruno envolvis ilin.
– Kiel agrable, ke vi venas, ŝi diris kaj skuis la antaŭtukon, tiel ke estiĝis nova farunnubo. Tomi kaj Anjo ricevis tiom da faruno en la gorĝon, ke ili devis ektusi.
– Kion vi faras? Tomi demandis.
– Jes, se mi dirus, ke mi purigas la fumtubon, vi tamen ne kredus min, tiel ruza kiel vi estas, Pipi diris. Mi fakte bakas.
Sed mi estos baldaŭ preta. Vi povas sidi sur la brullignujo dumtempe.
Pipi sciis vere rapide labori! Tomi kaj Anjo sidis sur la lignujo kaj rigardis, kiel ŝi atakis la spickukan paston kaj kiel ŝi ĵetis la kukojn sur la bakplatojn kaj kiel ŝi ĵetis la platojn en la bakfornon. Ili pensis, ke tio estas preskaŭ kiel en kinejo.
– Prete, Pipi fine diris kaj brue ĵetfermis la bakfornan lukon post la lastaj platoj.
– Kion ni faru nun? Tomi scivolis.
– Mi ne scias, kion vi intencas fari, Pipi diris. Sed mem mi ne rajtas maldiligentadi. Mi estas nome objektoserĉanto, kaj tiaj ne havas liberan momenton.
– Kion vi diris, ke vi estas? Anjo demandis.
– Objektoserĉanto.
– Kio estas tio? Tomi demandis.
– Ja estas iu, kiu serĉas objektojn! Kio alia povus esti, Pipi diris, dum ŝi kunbalais ĉiun farunon en amaseton sur la planko.
La tuta mondo estas plena je objektoj, kaj vere necesas, ke iu trovu ilin. Kaj ĝuste tion faras objektoserĉanto.
– Kiajn objektojn? Anjo demandis.
– Ho, ĉion ajn, Pipi diris, orbulojn, strutplumojn, mortintajn ratojn kaj krakbombonojn kaj et-etajn ŝraŭbingojn kaj simile.
Tomi kaj Anjo pensis, ke tio sonas sufiĉe amuza, kaj ankaŭ ili volis fariĝi objektoserĉantoj, sed Tomi diris, ke li esperas, ke li trovos orbulojn kaj ne et-etan ŝraŭbingon.
– Ni ja vidos, kio povas esti, Pipi diris. Ĉiam oni trovas ion.
Sed nun ni devas rapidi, por ke ne venu aliaj objektoserĉantoj, kiuj forprenos ĉiujn orbulojn troveblaj en la regiono.
Ĉiuj tri objektoserĉantoj eliris. Ili opiniis, ke estas plej bone komenci serĉi ĉirkaŭ la proksimaj vilaoj, ĉar Pipi diris, ke eĉ se povus okazi, ke oni trovas ŝraŭbingeton fore en la arbaro, tamen la plej bonajn objektojn oni preskaŭ ĉiam trovas tie, kie loĝas homoj en la proksimeco.
– Sed ĉiukaze, ŝi diris. Mi vidis ekzemplojn ankaŭ pri la kontraŭo. Mi memoras pri okazo, kiam mi serĉadis objektojn en la ĝangalo de Borneo. Ekzakte meze de la praarbaro, kie neniu homo iam metis sian piedon, imagu, kion mi trovis tie?
Jes, vere bonaspektan lignan kruron. Mi donacis ĝin al unukrura maljunulo, kaj li diris, ke tian kruron oni ne povas aĉeti per mono.
Tomi kaj Anjo rigardis Pipin por konstati, kiel objektoserĉanto devas procedi. Kaj Pipi kuris de unu vojrando al la alia, ŝirmis permane la okulojn kaj serĉadis. Kelkfoje ŝi rampis surgenue kaj enŝovis la manon inter la latojn de barilo kaj diris senrevigite:
– Strange, mi tutcerte imagis, ke mi vidas orbulon.
– Ĉu oni vere rajtas preni ĉion, kion oni trovas? Anjo demandis.
– Jes, ĉion, kio kuŝas sur la tero, Pipi diris.
Iom pli for maljuna viro kuŝis dormanta en la herbaro ekster sia vilao.
– Tiu kuŝas sur la tero, Pipi diris, kaj ni trovis lin. Ni prenu lin!
Tomi kaj Anjo tute konsterniĝis.
– Ne, ne, Pipi, ni ne povas preni viron, tio ne eblas, Tomi diris. Kiel ni cetere uzu lin?
– Kiel ni uzu lin? Lin ni povus uzi en multaj manieroj. Ni povus havi lin en kunikla kaĝeto anstataŭ kuniklo kaj lin nutri per leontodaj folioj. Sed se vi ne volas, mi rezignas pri tio. Sed ĉagrenas min, ke eble venos alia objektoserĉanto kaj ŝtelos lin.
Ili pluiris. Subite Pipi eligis veran kriegon.
– Ne, vere mi ne vidis ion similan, ŝi kriis kaj kaptis malnovan rustan ladskatolon el la herboj. Kia kapto, kia kapto!
Oni neniam havas tro multe da skatoloj.
Tomi heziteme rigardis la skatolon kaj diris:
– Kiel oni povas utiligi ĝin?
– Ho, ĝin oni povas uzi por multo. Unu maniero estas meti kukojn en ĝin. Tiam ĝi fariĝas tia agrabla Skatolo Kun Kukoj.
Alia maniero estas ne meti kukojn en ĝin. Tiam ĝi fariĝas Skatolo Sen Kukoj kaj certe tio ne estas same agrabla, sed ankaŭ tio taŭgas.
Ŝi esploris la skatolon, kiu vere estis tre rusta kaj krome havis truon en la fundo.
– Ĉi tiu skatolo preskaŭ aspektas kiel Skatolo Sen Kukoj, ŝi diris pripenseme. Sed oni povas ankaŭ ŝovi ĝin sur la kapon kaj ludi, ke estas meze de la nokto.
Kaj tion ŝi faris. Kun la skatolo sur la kapo ŝi antaŭen marŝis tra la vilaokvartalo kiel malgranda lada turo, kaj ŝi ne haltis antaŭ ol ŝi falis sur la ventron trans ŝtaldrata barilo. Krakis terure, kiam la ladskatolo frapis la teron.
– Jen vi vidas, diris Pipi kaj forprenis la skatolon. Se mi ne estus havinta ĝin sur la kapo, mi estus falinta sur la vizaĝon kaj kriple frapinta min.
– Jes, Anjo diris. Sed se vi ne estus havinta la skatolon sur vi, vi neniam stumblus sur la ŝtaldrata barilo.
Sed antaŭ ol ŝi finparolis, venis nova krio de Pipi, kiu triumfe levis malplenan fadenbobenon.
– Ŝajnas esti mia feliĉa tago hodiaŭ, ŝi diris. Kia eta dolĉa bobeno, per kiu blovi sapvezikojn, aŭ kiun oni povas pendigi sur ŝnuro ĉirkaŭ la kolon kiel kolĉenon! Mi volas iri hejmen kaj tuj fari tion.
Ĝuste tiam malfermiĝis barilpordo de proksima vilao kaj knabo venis elkurante. Li aspektis timigita, kaj tio ne estis stranga, ĉar tuj post li venis kvin knaboj. Ili baldaŭ atingis lin kaj premis lin kontraŭ barilon, kie ili ĉiuj atakis lin. Ĉiuj kvin samtempe komencis pugnobati lin. Li ploris kaj levis la brakojn antaŭ la vizaĝon por ŝirmi sin.
– Donu al li, buboj, kriis la plej granda kaj forta el la knaboj, tiel ke li neniam plu kuraĝos montri sin sur ĉi tiu strato!
– Ho, Anjo diris, ili batas Vilĉjon. Kiel ili povas esti tiel malicaj!
– Estas tiu abomena Bengt. Li devas ĉiam batali, Tomi diris.
Kaj kvin kontraŭ unu, kiaj malkuraĝuloj!
Pipi paŝis al la knaboj kaj frapetis la dorson de Bengt per la montrofingro.
– Nu, vi, ŝi diris. Ĉu la intenco estas tuj fari kaĉon el eta Vilĉjo, ĉar vi atakas lin ĉiuj kvin samtempe?
Bengt turnis sin kaj ekvidis knabinon, kiun li neniam antaŭe renkontis. Tute fremda knabino, kiu kuraĝis tuŝi lin.
Unue li nur gapis dum momento pro pura surprizo, kaj poste larĝa ridaĉo aperis sur lia vizaĝo.
– Buboj, li diris, buboj! Lasu Vilĉjon kaj ĵetu rigardon al ĉi tiu knabino. Eksterordinara knabino!
Li frapis siajn genuojn kaj ridis. Kaj post momento ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Pipi, ĉiuj krom Vilĉjo, kiu viŝis siajn larmojn kaj singarde stariĝis apud Tomi.
– Ĉu vi vidis, kian hararon ŝi havas? Vera fajro! Kaj kiajn ŝuojn, Bengt daŭrigis. Ĉu mi rajtas prunti unu el ili? Mi tiel ŝatus fari remveturon, sed ne havas boaton.
Jen li kaptis unu harplektaĵon de Pipi, sed rapide lasis ĝin dirante:
– Aj, mi brulvundis min!
Kaj poste ĉiuj kvin knaboj faris ringon ĉirkaŭ Pipi saltante kaj kriante:
– Ruĝoĉapulino, Ruĝoĉapulino!
Pipi staris meze de la ringo afable ridetante. Bengt esperis, ke ŝi koleriĝos aŭ komencos plori, almenaŭ ŝi devus aspekti timigita. Kiam nenio helpis, li ekpuŝis ŝin.
– Ne ŝajnas al mi, ke vi uzas ĝentilajn manierojn rilate al sinjorinoj, Pipi diris. Kaj ŝi levis lin per siaj fortaj brakoj alten en la aeron, portis lin al betulo, kiu kreskis tie, kaj pendigis lin trans branĉon. Poste ŝi prenis alian knabon kaj pendigi lin sur alian branĉon. La trian ŝi sidigis sur barilpordan foston antaŭ la vilao kaj la sekvantan ŝi ĵetis trans barilon tiel, ke li sidiĝis sur florbedon en la apuda ĝardeno. Kaj la lastan el la batalemuloj ŝi metis sur ludĉareton, kiu staris sur la vojo. Poste Pipi kaj Anjo kaj Tomi kaj Vilĉjo staris rigardante la knabojn kelkan tempon, kaj la knaboj estis tute mutaj pro surprizo. Kaj Pipi diris:
– Vi estas malkuraĝaj! Vi atakas solan knabon kvinope. Tio estas malkuraĝa. Kaj poste vi eĉ komencas puŝi sendefendan knabinon. Fi, kiel malbele!
– Venu nun, ni iru hejmen, ŝi diris al Tomi kaj Anjo. Kaj al Vilĉjo ŝi diris:
– Se ili provos bati vin ankoraŭ foje, vi povas sciigi min.
Kaj al Bengt, kiu sidis sur la arbo kaj ne kuraĝis movi sin, ŝi diris:
– Se estas ankoraŭ io, kion vi havas por diri pri miaj haroj aŭ miaj ŝuoj, estas plej bone kapti la okazon nun, antaŭ ol mi iras hejmen.
Sed Bengt ne havis ion plian por diri pri la ŝuoj de Pipi, nek pri ŝiaj haroj. Tiam Pipi prenis sian ladskatolon per unu mano kaj la fadenbobenon per la alia kaj foriris sekvata de Tomi kaj Anjo.
Kiam ili venis hejmen en la ĝardenon de Pipi, ŝi diris:
– Kara mia, kiel ĉagrene! Jen mi trovis du valorajn objektojn, kaj vi ne ricevis ion. Vi devas serĉi iom pli. Tomi, kial vi ne rigardas en tiun malnovan arbon? Maljunaj arboj ofte estas la plej bonaj lokoj por objektoserĉantoj.
Tomi diris, ke li tute ne kredas, ke Anjo kaj li trovos ion, sed por fari laŭ la volo de Pipi, li ŝovis la manon en truon en la arbotrunko.
– Sed kio, li diris tute surprizita kaj eltiris la manon. Per la fingropintoj li tenis belegan notlibron kun leda kovrilo. En speciala ingo troviĝis arĝenta krajoneto.
– Tio ja estas stranga, Tomi diris.
– Jen vi vidas, Pipi diris. Ne estas io pli bona ol esti objektoserĉanto. Kaj estas vere strange, ke ne pli multaj ekokupas sin pri tiu laboro. Ĉarpentisto kaj ŝuisto kaj kamentubisto kaj simile, tion ili povas fariĝi, sed objektoserĉanto, ne ne, tio ne taŭgas por ili.
Kaj al Anjo ŝi diris:
– Kial vi ne komencas serĉi en tiu arbostumpo? Oni preskaŭ ĉiam trovas objektojn en malnovaj arbostumpoj.
Anjo enŝovis la manon kaj preskaŭ tuj kaptis koralan kolĉenon.
Kaj Tomi kaj ŝ i longe staris nur gapante, tiel surprizitaj ili estis. Kaj ili pensis, ke ek de nun ili estos objektoserĉantoj ĉiun tagon.
Pipi maldormis la duonan nokton pilkludante kaj nun ŝi subite sentis sin dormema.
– Mi pensas, ke mi devas iri iom dormi, ŝi diris. Ĉu vi ne povas veni kun mi por bone kovri min?
Kiam Pipi sidis sur la litorando kaj demetis la ŝuojn, ŝi penseme rigardis ilin kaj diris:
– Li volis remi, li diris, tiu Bengt. Haha! Ŝi spirblovis malestime.
Mi ja instruos al li remi. Alian fojon!
– Diru, Pipi, Tomi diris estime, kial vi havas tiel grandajn ŝuojn?
– Por povi movi la piedfingrojn, kompreneble, ŝi respondis.
Poste ŝi kuŝiĝis por dormi. Ŝi ĉiam dormis kun la piedoj sur la kapkuseno kaj la kapo profunde sub la litkovrilo.
– Tiel oni dormas en Gvatemalo, ŝi asertis. Kaj tio estas la sola ĝusta maniero por dormi. Kaj tiel mi povas movi la piedfingrojn ankaŭ kiam mi dormas.
– Ĉu vi povas ekdormi sen lulkanto, ŝi daŭrigis. Mi devas ĉiam iomete kanti por mi, aliel mi eĉ ne dormetas.
Tomi kaj Anjo aŭdis, ke zumas sub la kovrilo. Estis Pipi, kiu kante endormigis sin. Silente kaj singarde ili eltretis por ne ĝeni ŝin. Ĉe la pordo ili turnis sin kaj ĵetis lastan rigardon al la lito. Ili nenion alian vidis ol la piedojn de Pipi, kiuj ripozis sur la kuseno. Tie ŝi kuŝis energie movante la piedfingrojn.
Tomi kaj Anjo saltetis hejmen. Anjo forte premis sian koralan kolĉenon en la mano.
– Kiel strange tamen, ŝi diris. Tomi, vi ja ne kredas – ĉu vi kredas, ke Pipi kaŝis ĉi tiujn objektojn jam anticipe?
– Oni ne scias, Tomi diris. Oni vere nenion scias, kiam temas pri Pipi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.