La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi festas naskiĝtagon

Iun tagon Tomi kaj Anjo trovis leteron en sia leterkesto.

AL TOMJ K ANJO” estis skribite sur ĝi. Kaj kiam ili malfermis ĝin, ili trovis karton, kaj sur ĝi ili povis legi:

TOMJ K ANJO VENU AL PJPJ POR NASKJFESTO MORGA POSTAGM. VESTO LAV PLACE.

Tomi kaj Anjo tiel ekĝojis, ke ili komencis salti kaj danci. Ili tre bone komprenis, kio estis skribita sur la karto, kvankam estis iom strange literumite. Pipi havis teruran penon skribante ĝin. Ŝi ne volis rekoni la literon ”e” tiun fojon en la lernejo, sed ŝi fakte povis skribi iomete. Kiam ŝi veliris sur la maro, unu el la maristoj sur la ŝipo de ŝia patro kutimis sidi kun ŝi sur la malantaŭa ferdeko kelkfoje dum la vesperoj kaj provis instrui al ŝi skribi. Bedaŭrinde Pipi ne estis persista lernantino. Subite ŝi povis diri:

– Ne, Fridolfo (li nomiĝis Fridolfo, tiu maristo), ne Fridolfo, nun ni lasu ĉi tion, nun mi grimpos supren al la mastopinto por kontroli, kian veteron ni havos morgaŭ.

Tial ne estas strange, ke la skribado malglate funkciis. La tutan nokton ŝi sidis laborante diligente per tiu invitkarto kaj je mateniĝo, ĝuste kiam la steloj komencis paliĝi super la tegmento de Vilao Vilaltao, ŝi kaŝiris al la vilao de Tomi kaj Anjo kaj metis la leteron en ilian keston.

Tuj kiam Tomi kaj Anjo revenis hejmen el la lernejo, ili komencis pretigi sin por la invito. Anjo petis sian patrinon, ke ŝi bukligu ŝiajn harojn. Tion la patrino faris, kaj ŝi nodis grandan rozkoloran rubandon en ŝiajn harojn. Tomi kombis sin per akvo, por ke la haroj kuŝu vere glate. Li tute ne volis havi buklajn harojn. Poste Anjo volis surpreni sian plej belan robon, sed tiam la patrino diris, ke tio ne estis necesa, ĉar Anjo malofte revenis pura kaj neta, kiam ŝi estis ĉe Pipi. Tial Anjo devis kontentiĝi per la dua plej bela robo. Tomi ne multe cerbumis pri tio, kiun veston li havu, nur ke ĝi estu iom beleta.

Ili kompreneble aĉetis donacon por Pipi. La monon ili prenis el siaj propraj ŝparujoj, kaj hejmenire de la lernejo ili kuris en la ludilbutikon sur Ĉefstrato kaj aĉetis tre belan … sed kio estis restu sekreto ĝis plue. Nun la donaco kuŝis envolvita en verda papero kun multe da ŝnuro ĉirkaŭe, kaj kiam Tomi kaj Anjo estis pretaj, Tomi prenis la pakaĵon kaj ili ekiris, sekvataj de la energiaj admonoj de la patrino, ke ili zorgu pri siaj vestoj. Anjo ankaŭ rajtos porti la pakaĵon iomete, kaj kiam ili transdonos ĝin, ili ambaŭ tenos ĝin, tion ili interkonsentis.

Estis nun novembro kaj la krepusko venis frue. Kiam Tomi kaj Anjo iris tra la barilpordo de Vilao Vilaltao, ili firme tenis la manojn, ĉar estis relative mallume en la ĝardeno de Pipi, kaj la malnovaj arboj, kiuj estis perdantaj la lastajn foliojn, susuris malgaje. ”Aŭtunece”, Tomi diris. Kiel pli agrable estis vidi la lumigitajn fenestrojn de Vilao Vilaltao kaj scii, ke ili survojas tien al naskiĝtaga festeno.

Ordinare Tomi kaj Anjo kutimis enkuri la kuirejan vojon, sed hodiaŭ ili eniris tra la ĉefenirejo. La ĉevalo ne estis videbla sur la verando. Tomi bonedukite frapis la pordon. El la interno ili aŭdis obtuzan voĉon:

Kiu venas en malhela nokto
tien ĉi al mia domo,
ĉu malgranda povra muso
aŭ timiga noktfantomo?

– Ne, Pipi, estas ni, Anjo kriis, malfermu!

Tiam Pipi malfermis.

– Ho, Pipi, kial vi diris tion pri fantomo, mi tiel teruriĝis, Anjo diris kaj tute forgesis gratuli al Pipi.

Pipi ridis elkore kaj malfermis la pordon al la kuirejo. Ho, kiel agrable estis enveni en lumon kaj varmon! La naskiĝtaga festeno estu en la kuirejo, ĉar tie estas plej agrable. Estis nur du ĉambroj en la teretaĝo. Unu estis la salono, kaj tie estis ja nur unu meblo, kaj la alia estis la dormoĉambro de Pipi. Sed la kuirejo estis granda kaj spaca, kaj Pipi purigis kaj ordigis ĝin. Sur la plankon ŝi estis metinta tapiŝojn kaj sur la tablo kuŝis nova tuko, kiun Pipi estis kudrinta. La floroj, kiujn ŝi brodis, aspektis ja iom strangaj, sed Pipi asertis, ke tiaj floroj kreskas en Fora Hindio, do ĉio estas tia, kia devas esti. La kurtenoj estis fermtiritaj kaj en kuirforno brulis tiel, ke krakis.

Sinjoro Nilson sidis sur la lignujo kaj kunfrapadis du potkovrilojn, kaj plej malantaŭe en la angulo staris la ĉevalo. Kompreneble ankaŭ ĝi estis invitita al la festeno.

Nur nun Tomi kaj Anjo memoris, ke ili gratulu al Pipi. Tomi klinis sin kaj Anjo genufleksis, kaj ili transdonis la verdan pakaĵon kaj diris ”havas la honoron gratuli”. Pipi dankis kaj fervore ŝirmalfermis la pakaĵon. Kaj tie kuŝis muzikskatolo!

Pipi tute freneziĝis pro raviteco. Ŝi karesis Tomin kaj ŝi karesis Anjon kaj ŝi karesis la muzikskatolon kaj ŝi karesis la pakpaperon.

Poste ŝi turnis la krankon de la muzikskatolo kaj kun multe da peno elvenis melodio, kiu volis esti ”Ho, vi kara Aŭgustin’’”.

Pipi turnis kaj turnadis kaj ŝajnis esti forgesinta ĉion alian.

Sed subite ŝi memoris ion.

– Kara mia, ankaŭ vi devas havi viajn naskiĝtagajn donacojn, ŝi diris.

– Sed ja ne estas nia naskiĝtago, Tomi kaj Anjo diris.

Pipi surprizite rigardis ilin.

– Ne, sed mi ja havas naskiĝtagon, tial ankaŭ mi povas doni naskiĝtagajn donacojn al vi, ĉu? Aŭ ĉu estas skribite en viaj lernolibroj, ke oni ne rajtas? Ĉu estas io pri la plutifikado, kio kaŭzas, ke ne eblas?

– Ne, kompreneble eblas, Tomi diris. Sed oni ne kutimas.

Sed mi mem volonte havus donacon.

– Mi ankaŭ, Anjo diris.

Tiam Pipi kuris en la salonon kaj prenis du pakaĵojn, kiuj kuŝis sur la klapkomodo. Kiam Tomi malfermis sian skatolon, li trovis eburan fluteton, kaj en la pakaĵo de Anjo kuŝis bela broĉo en formo de papilio. La flugiloj de la papilio estis ornamitaj per ruĝaj, bluaj kaj verdaj ŝtonetoj.

Nun, kiam ĉiuj ricevis siajn naskiĝtagajn donacojn, estis tempo altabliĝi. Amaso da kukoj kaj bulkoj estis servitaj sur la tablo. La kukoj havis iom strangajn formojn, sed Pipi asertis, ke oni havas tiajn kukojn en Ĉinio.

Pipi verŝis ĉokoladon kun kirlita kremo en la tasojn kaj estis la intenco, ke ili sidiĝu. Sed tiam Tomi diris:

– Kiam panjo kaj paĉjo invitas al tagmanĝo, la sinjoroj ĉiam ricevas karton, sur kiu estas skribite, kiun sinjorinon ili konduku al la tablo. Mi opinias, ke ankaŭ ni havu tion.

– Akceptite, Pipi diris.

– Sed estas pli malfacile por ni, ĉar nur mi estas sinjoro, Tomi diris. hezitante.

– Sensencaĵo, Pipi diris. Ĉu vi eble kredas, ke Sinjoro Nilson estas fraŭlino?

– Vi pravas, mi ja forgesis Sinjoron Nilson, Tomi diris. Li sidiĝis sur la lignujon kaj skribis sur karto:

”Sinjoro Settergren bv. konduki fraŭlinon Pipi”. Sinjoro Settergren, tio estas mi, li diris kontente kaj montris la karton al Pipi. Sur posta karto li skribis:

”Sinjoro Nilson bv. konduki fraŭlinon Settergren”.

– Jes, sed ankaŭ la ĉevalo devas havi karton, Pipi diris firme.

Eĉ se ĝi ne rajtas kunsidi ĉe la tablo.

Kaj Tomi skribis laŭ dikto de Pipi sur alia karto:

”La ĉevalo bv. resti en la angulo kaj ĝi ricevos kukojn kaj sukeron”.

Pipi tenis la karton sub la nazo de la ĉevalo kaj diris:

– Legu ĉi tie kaj diru, kion vi opinias!

Kaj ĉar la ĉevalo ne havis kontraŭstarojn, Tomi oferis sian brakon al Pipi kaj iris al la tablo. Sinjoro Nilson ne klopodis inviti Anjon, tial Anjo decide levis ĝin al la tablo. Sed li rifuzis sidi sur seĝo, li sidiĝis rekte sur la tablon. Nek li volis havi ĉokoladon kun kirlita kremo, sed kiam Pipi verŝis akvon en lian tason, li kaptis ĝin per ambaŭ manoj kaj trinkis.

Anjo kaj Tomi kaj Pipi maĉis kaj manĝis, kaj Anjo diris, ke ŝi ekloĝos en Ĉinio, kiam ŝi estos granda, se oni havas tiajn kukojn tie.

Kiam Sinjoro Nilson malplenigis sian tason, li renversis ĝin kaj metis ĝin sur la kapon. Kiam Pipi vidis tion, ŝi faris same, sed ĉar ŝi ne estis eltrinkinta ĉion de la ĉokolado, flueto aperis sur ŝia frunto kaj daŭrigis sur la nazon. Sed poste Pipi eltenis sian langon kaj haltigis ĝin.

– Nenio rajtas perdiĝi, ŝi diris.

Tomi kaj Anjo unue zorge ellekis siajn tasojn, antaŭ ol ili metis ilin sur la kapon.

Kiam ĉiuj estis sataj kaj kontentaj kaj la ĉevalo ricevis tion, kion ĝi havu, Pipi rapide kaptis la kvar pintojn de la tablotuko kaj levis ilin, tiel ke la tasoj kaj teleroj kunfalis kiel en sakon.

La tutan kunvolvaĵon ŝi metis en la lignujon.

– Mi ĉiam volas ordigi iom, tuj kiam mi finmanĝis, ŝi diris.

Poste oni ludu. Pipi proponis, ke ili ludu ludon kun la nomo

”ne tuŝu la plankon”. Ĝi estis tre simpla. La sola farendaĵo estis rampado ĉirkaŭ la tuta kuirejo, sed eĉ ne unu fojon oni rajtas meti piedon sur la plankon. Pipi ĉirkaŭsaltis post momenteto.

Sed ankaŭ Tomi kaj Anjo bone sukcesis. Ili komencis ĉe la lavbenko kaj se ili sufiĉe disigis la krurojn, ili povis veni al la forno, kaj de la forno al la lignujo, de la lignujo trans la ĉapelbreto kaj malsupren sur la tablon kaj de tie per du seĝoj al la angulŝranko. Inter la angulŝranko kaj la lavbenko estis distanco de pluraj metroj, sed feliĉe tie staris la ĉevalo, kaj se oni surgrimpis ĝin ĉe la vostoparto kaj malsuprenglitis ĉe la kapoparto, kaj en la ĝusta momento eksaltetis, tiam oni venis rekte sur la lavbenkon.

Kiam ili jam ludis dum iom da tempo kaj la robo de Anjo ne plu estis ŝia dua plej bela, sed nur ŝia kvara aŭ kvina plej bela, kaj Tomi estis nigra kiel kamenpurigisto, ili decidis eltrovi ion alian.

– Ĉu ni iru en la subtegmentejon saluti la fantomojn, Pipi proponis.

Anjo ekspiregis.

– Ĉu … ĉu … ĉu estas fantomoj en la subtegmentejo, ŝi diris.

– Ĉu estas? Amasoj, Pipi diris. Svarmas diversspecaj fantomoj tie supre. Oni tutsimple stumblas sur ili. Ĉu ni iru tien?

– Ve, Anjo diris kaj riproĉe rigardis Pipin.

– Panjo diris, ke ne ekzistas fantomoj, Tomi diris kuraĝe.

– Kompreneble, Pipi diris. Nenie alie ol ĉi tie, ĉar ĉiuj, kiuj ekzistas, loĝas en mia subtegmentejo. Kaj ne indas peti ilin transloĝiĝi. Sed ili ne estas danĝeraj. Ili nur pinĉas viajn brakojn, tiel ke aperas bluaĵoj, kaj ili hurlas. Kaj kegloludas per siaj kapoj.

– Ke … ke … kegloludas per siaj kapoj, Anjo flustris.

– Ĝuste tion ili faras, Pipi diris. Venu, ni supreniru por paroli kun ili. Mi spertas pri kegloludado.

Tomi ne volis montri, ke li timas, kaj li iel ŝatus vidi fantomon.

Tio estus io rakontinda al la knaboj en al lernejo. Li krome kuraĝigis sin per tio, ke la fantomoj certe ne kuraĝus ataki Pipin. Li decidis kuniri. La kompatinda Anjo ne volis laŭ ajnaj kondiĉoj, sed ŝi ekpensis, ke fantometo povus malsuprenveni al ŝi, kiam ŝi sidos sola en la kuirejo. Kaj tio decidis al aferon! Pli volonte kune kun Pipi kaj Tomi inter mil fantomoj ol sola kun la plej malgranda fantomido en la kuirejo!

Pipi iris unua. Ŝi malfermis la pordon al la subtegmenteja ŝtuparo. Tie estis fulge nigre. Tomi firme tenis Pipin kaj Anjo ankoraŭ pli firme tenis Tomin. Ili supreniris la ŝtuparon. Bruis kaj knaris je ĉiu farita paŝo. Tomi komencis cerbumi, ĉu ne estus pli bone lasi tion, kaj Anjo ne bezonis cerbumi. Ŝi estis tute certa pri tio.

Fine la ŝtuparo finiĝis kaj ili staris en la subtegmentejo. Tie estis tute malhele, escepte de eta lunluma strio, kiu falis sur la plankon. En ĉiuj anguloj ĝemis kaj pepis, kiam la vento blovis tra la fendoj.

– Hu, ĉiuj fantomoj, Pipi kriis.

Eĉ se estis fantomo tie, ĝi almenaŭ ne respondis.

– Estas tiel, kiel mi supozis, Pipi diris. Ili iris al estrarkunveno en la Fantoma Asocio.

Ekĝemo pro malstreĉiĝo venis de Anjo, kiu esperis, ke la kunveno daŭros tre longe. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis terura bleko el angulo de la subtegmentejo.

– Kleŭit, sonis, kaj momenton poste Tomi vidis ion, kio sible venis kontraŭ lin en la malhelo. Li sentis bloveton kontraŭ la frunto kaj li vidis ion nigran malaperi tra malfermita fenestreto. Li ekkriis plenvoĉe:

– Fantomo, fantomo!

Kaj Anjo kunkriis.

– Tiu kompatindulo venos tro malfrue al la kunveno, Pipi diris. Se entute estis fantomo! Kaj ne strigo! Cetere, fantomoj ne ekzistas, ŝi daŭrigis post momento, kaj ju pli mi pensas pri tio, des pli ĝi estis strigo. Kaj al tiu, kiu asertas, ke ekzistas fantomoj, mi tordos la nazon.

– Sed vi ja mem diris tion, Anjo diris.

– Ho, ĉu mi faris tion, Pipi diris. Do mi absolute devas tordi mian nazon.

Kaj ŝi firme prenis sian nazon kaj tordis ĝin.

Post tio Tomi kaj Anjo sentis sin pli trankvilaj. Ili estis eĉ tiel kuraĝaj, ke ili kuraĝis iri al la fenestro por rigardi la ĝardenon de supre. Grandaj malhelaj nuboj preteris sur la ĉielo kaj faris sian plejeblon por ŝirmi la lunon. Kaj la arboj susuris.

Tomi kaj Anjo turnis sin. Sed tiam – ho, terure – ili vidis blankan figuron, kiu venis kontraŭ ilin.

– Fantomo, Tomi kriis sovaĝe.

Anjo tiel timiĝis, ke ŝi eĉ ne povis krii. La figuro venis pli kaj pli proksimen, kaj Tomi kaj Anjo ĉirkaŭpremis unu la alian kaj fermis la okulojn. Sed tiam ili aŭdis la fantomon diri:

– Vidu, kion mi trovis! La noktoĉemizo de paĉjo kuŝis en malnova marista kesto tie for. Se mi faldas ĝin sube, mi povas fakte uzi ĝin.

Pipi proksimiĝis al ili kun la noktoĉemizo flirtanta ĉirkaŭ la kruroj.

– Ho, Pipi, mi povus morti pro teruriĝo, Anjo diris.

– Sed noktaj ĉemizoj ne estas danĝeraj, Pipi asertis. Ili mordas nur pro memdefendo.

Pipi decidis nun zorge traserĉi la maristan keston. Ŝi levis ĝin al la fenestro kaj malfermis la ŝloson, tiel ke la malmulta lunlumo falis sur la enhavon. Tie kuŝis multaj malnovaj vestaĵoj, kiujn ŝi elĵetis sur la plankon de la subtegmentejo. Plue kuŝis tie lorno, kelkaj malnovaj libroj, tri pistoloj, spado kaj saketo da oraj moneroj.

– Tidelipom kaj pidelidej, Pipi kontente diris.

– Kiel streĉe, Tomi diris.

Pipi kolektis ĉion en la nokta ĉemizo kaj ili malsupreniris en la kuirejon. Anjo estis tre kontenta, ke ŝi foriris el la subtegmentejo.

– Neniam permesu, ke infanoj uzu armilojn, ŝi diris kaj prenis po unu pistolon en ĉiun manon. Aliel povas okazi akcidento, ŝi diris kaj malŝargis ambaŭ pistolojn samtempe. Tio bone krakis, ŝi konstatis kaj rigardis supren al la plafono. Du truoj estis videblaj, kie la kugloj eniris.

– Kiu scias, ŝi diris esperplene, eble la kugloj trairis la plafonon kaj trafis la krurojn de iu fantomo. Tio estu leciono al ili, ke ili pripensu iom antaŭ ol ili venontfoje ektimigos senkulpajn infanetojn. Ĉar ankaŭ se ili ne ekzistas, ili ne rajtas pro tio frenezigi homojn, mi opinias. Ĉu vi cetere volas havi po unu pistolon, ŝi demandis.

Tomi raviĝis kaj Anjo ankaŭ volis havi pistolon, nur se ĝi ne estas ŝargita.

– Nun ni povas fondi rabistan bandon, se ni volas, Pipi diris kaj metis la lornon antaŭ la okulojn. Per ĉi tiu mi povas preskaŭ vidi la pulojn en Sudameriko, mi kredas, ŝi daŭrigis.

Ĝi utilos ankaŭ, se ni fondos rabistan bandon.

Ĝuste tiam iu frapis la pordon. Estis la patro de Tomi kaj Anjo, kiu venis por hejmenigi siajn infanojn. Estis enlitiĝa tempo antaŭ longe, li asertis. Tomi kaj Anjo urĝis danki kaj adiaŭi kaj kolekti siajn posedaĵojn, la fluton kaj la broĉon kaj la pistolojn.

Pipi akompanis siajn gastojn sur la verandon kaj vidis ilin malaperi sur la ĝardena irejo. Ili turnis sin kaj mansvingis al Pipi. La lumo de interne falis sur ŝin. Ŝi staris tie kun siaj rigidaj ruĝaj harplektaĵoj kaj kun la nokta ĉemizo de sia patro, kiu flirtis ĉirkaŭ ŝiaj piedoj. En unu mano ŝi tenis la pistolon kaj en la alia la spadon. Ŝi salutis per ili.

Kiam Tomi kaj Anjo kaj ilia patro venis al la barilpordo, ili aŭdis, ke ŝi kriis ion post ili. Ili haltis kaj aŭskultis. La arboj susuris, tiel ke ili apenaŭ povis aŭdi ŝin. Sed ili tamen aŭdis.

– Mi fariĝos pirato, kiam mi estos granda. Ĉu vi?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.