La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Belan printempan tagon, kiam la suno brilis kaj la birdoj trilis kaj estis akvo en ĉiuj fosaĵoj, Tomi kaj Anjo alvenis kurante al Pipi. Tomi kunportis kelkajn sukerpecojn por la ĉevalo de Pipi, kaj kaj Anjo kaj li haltis dum momento sur la verando kaj karesis la ĉevalon, antaŭ ol ili daŭrigis al Pipi. Pipi kuŝis dormanta, kiam ili envenis. Kiel kutime ŝi havis la piedojn sur la kapkuseno kaj la kapon profunde sub la kovrilo.
Anjo pinĉis ŝian pieddikfingron kaj diris:
– Vekiĝu!
Sinjoro Nilson jam estis veka kaj saltis sur la plafonlampon kaj sidiĝis sur ĝin. Iom post iom io ekmoviĝis sub la kovrilo kaj subite ruĝa kapo ekaperis. Pipi malfermis siajn klarajn okulojn kaj larĝe ekridetis.
– Ho, ĉu estas vi, kiu pinĉas miajn piedfingrojn! Mi sonĝis, ke estas mia paĉjo, la negroreĝo, kiu volis kontroli, ĉu mi havas kalojn.
Ŝi sidiĝis sur la litorandon kaj surtiris siajn ŝtrumpojn, unu brunan kaj unu nigran.
– Vere ne, kalojn mi ne ricevos, tiom longe kiom oni havos ĉi tiujn, ŝi diris kaj metis la piedojn en siajn grandajn nigrajn ŝuojn, kiuj estis precize duoble tiel longaj kiel ŝiaj piedoj.
– Pipi, Tomi diris, kion ni faru hodiaŭ? Ni estas liberaj de la lernejo, Anjo kaj mi!
– Nu, tion oni povas pripensi, Pipi diris. Danci ĉirkaŭ la kristnaska arbo, tion ni ne povas fari, ĉar ĝin ni elŝovis antaŭ tri monatoj. Aliel ni povus kuri sur la glacio la tutan antaŭtagmezon.
Fosi kaj serĉi oron estus amuzige, sed ankaŭ tio ne eblas, ĉar ni ne scias, kie la oro kuŝas. Plejmulto de la oro kuŝas cetere en Alasko, kaj tie oni ne povas antaŭeniri pro ĉiuj orfosistoj. Ne, ni devos eltrovi ion alian.
– Jes, ion amuzan, Anjo diris.
Pipi plektis sian hararon en du rigidajn plektaĵojn, kiuj rekte elstaris.
– Kiel estus, se ni irus en la urbon butikumi, ŝi fine diris.
– Sed ni ne havas monon, Tomi diris.
– Mi havas, Pipi diris. Kaj por pruvi tion, ŝi tuj iris malfermi sian valizon, kiu estis tute plena je oraj moneroj. Ŝi prenis taŭgan manplenon kaj metis la monerojn en la antaŭtukan poŝon meze sur la ventro.
– Kaj se mi nun havus mian ĉapelon, mi estus preta por foriro, ŝi diris. La ĉapelo estis nenie videbla. Pipi unue rigardis en la lignujon, sed tie ĝi, tute strange, ne estis. Poste ŝi rigardis en la panujon en la provizejo, sed tie estis nur ŝtrumprubando kaj difektita vekhorloĝo kaj biskviteto. Fine ŝi rigardis eĉ sur la ĉapelbreton, sed tie estis nenio ol fritpato kaj ŝraŭbingo kaj peco da fromaĝo.
– Estas neniu ordo en ĉio kaj oni ne trovas neniujn aĵojn, Pipi diris malkontente. Sed la fromaĝopeco delonge mankis al mi, estas ja bonŝanco, ke mi retrovis ĝin.
– Ho, ĉapelo, ŝi poste kriis. Ĉu vi kuniros butikumi aŭ ne?
Se vi ne tuj aperos, estos tro malfrue!
Neniu ĉapelo aperis.
– Nu ja, ĝi kulpigu sin mem, se ĝi estas tiel stultaĉa. Sed mi ne volas aŭdi plendojn, kiam mi revenos hejmen, ŝi severe diris.
Ne longe poste oni povis vidi ilin veni marŝante sur la vojo al la urbo. Tomi kaj Anjo kaj poste Pipi mem kun Sinjoro Nilson sur la ŝultro. La suno brilis agrable, la ĉielo estis blua kaj la infanoj gajaj. La akvo murmuris en la fosaĵo apud la vojo.
Estis profunda fosaĵo kun multe da akvo.
– Mi ŝatas fosaĵojn, Pipi diris kaj paŝis senpripense en la akvon. Ĝi atingis ĝis super la genuoj kaj kiam ŝi diligente saltis, ĝi ŝprucis sur Tomin kaj Anjon.
– Mi ludas, ke mi estas boato, ŝi diris kaj plugis tra la akvo.
Ĝuste kiam ŝi diris tion, ŝi falis kaj plonĝis.
– Pli ĝuste submara boato, ŝi daŭrigis tute trankvile, kiam ŝi reaperigis la nazon.
– Sed Pipi, vi estas tute malseka, Anjo diris malkviete.
– Kaj kio estas erara en tio, Pipi diris. Kiu diris, ke infanoj nepre estu sekaj? De malvarma frotado oni fariĝas sana, tion mi aŭdis iun diri. Nur en ĉi tiu lando oni opinias, ke infanoj ne iru en fosaĵoj. En Ameriko la fosaĵoj estas tiel plenplenaj je infanoj, ke ne estas loko por la akvo. Ili restas tie la tutan jaron. Vintre ili kompreneble frostfiksiĝas, kaj la kapoj elstaras el la glacio. La patrinoj devas iri tien por doni al ili sukosupon kaj viandbulojn, ĉar ili ne povas veni hejmen manĝi. Sed sanaj kiel nuksokernoj ili estas, estu certa pri tio!
La urbeto aspektis idilia en la printempa sunbrilo. La mallar ĝaj stratoj rulŝtone pavimitaj serpentumis laŭplaĉe inter la domvicoj. En la ĝardenetoj, kiuj ĉirkaŭis preskaŭ ĉiujn domojn, ĝermis galantoj kaj krokusoj. Estis multaj butikoj en la urbeto. Ĉi tiun belan printempan tagon multaj homoj kuris internen eksteren tra la pordoj kaj la pordsonoriloj de la butikoj tintadis senĉese. La sinjorinoj venis kun korboj sur la brakoj por aĉeti kafon kaj sukeron kaj sapon kaj buteron.
Multaj infanoj de la urbeto ankaŭ estis ekstere por aĉeti krembombonon aŭ pakaĵon da maĉgumo. Sed plej multaj ne havis monon por aĉeti ion, kaj tiuj kompatinduloj devis stari ekster la butikoj kaj nur rigardi ĉiujn bongustaĵojn, kiuj troviĝis malantaŭ la fenestrovitroj.
Ĝuste kiam la suno brilis plej bele, tri figuretoj aperis sur la Ĉefstrato. Estis Tomi kaj Anjo kaj Pipi, tre malseka Pipi, kiu lasis post si malsekan strieton, kie ŝi iris.
– Kiel feliĉaj ni estas, Anjo diris. Vidu, kiom da butikoj, kaj ni havas tutan antaŭtukan poŝon plena da oraj moneroj.
Ankaŭ Tomi tiom ekĝojis, pripensante tion, ke li faris grandan salton.
– Ĉu ni komencu do, Pipi diris. Unue kaj ĉefe mi volus aĉeti pianon.
– Sed Pipi, Tomi diris, vi ja ne scias ludi pianon, ĉu?
– Kiel mi tion sciu, kiam mi neniam provis, Pipi diris. Mi neniam havis pianon por provi. Kaj tion mi diru al vi, Tomi – ludi pianon sen piano, tio postulas amason da ekzercado, antaŭ ol oni povas.
Neniu pianobutiko estis videbla. Anstataŭe la infanoj preterpasis parfumbutikon. En la montrofenestro staris granda poto kun lentuga ŝmiraĵo, kaj apud la poto estis granda kartona ŝildo, sur kiu estis skribite: ”Ĉu vi suferas pro lentugoj?”.
– Kio estas skribita sur la ŝildo, Pipi demandis.
Ŝi ne kapablis legi tre multe, ĉar ŝi ne volis iri al lernejo kiel aliaj infanoj.
– Estas skribite: ”Ĉu vi suferas pro lentugoj?” Anjo diris.
– Ho, ĉu vere, Pipi diris pripenseme. Nu ja, ĝentila demando postulas ĝentilan respondon. Venu kaj ni eniru!
Ŝi malfermis la pordon kaj eniris senpere sekvata de Tomi kaj Anjo. Maljuna sinjorino staris malantaŭ la vendotablo.
Pipi iris rekte al ŝi.
– Ne, ŝi decide diris.
– Kion vi deziras, la sinjorino diris.
– Ne, Pipi rediris.
– Mi ne komprenas, kion vi celas, la sinjorino diris.
– Ne, mi ne suferas pro lentugoj, Pipi diris.
Tiam la sinjorino komprenis. Sed poste ŝi ĵetis rigardon al Pipi kaj ekkriis:
– Sed kara infano, vi ja havas la tutan vizaĝon plena da lentugoj!
– Jes certe, Pipi diris. Sed mi ne suferas pro ili. Mi ŝatas ilin!
Bonan matenon!
Ŝi eliris. De la pordo ŝi turnis sin kaj kriis:
– Sed se vi hazarde ricevos ian ŝmiraĵon per kiu oni povas ricevi pli da lentugoj, sendu iajn sep aŭ ok potojn al mi.
Pipi plumarŝis. Ekster bombonbutiko ŝi haltis. Tie staris tuta vico da infanetoj gapantaj pro ĉiuj ravaĵoj dismetitaj malantaŭ la fenestrovitro. Grandaj potoj plenaj da ruĝaj kaj bluaj kaj verdaj bombonoj, longaj vicoj da ĉokoladaj tabuletoj, tutaj montoj da maĉgumo kaj la plej tentaj kremaj lekbombonoj, jes, ne estis strange, ke la infanetoj, kiuj staris tie rigardante, jen kaj jen eligis pezan ĝemspiron. Ĉar ili ne havis monon, eĉ ne la plej malgrandan kvin-oeran moneron.
– Pipi, ĉu ni eniru tiun butikon, Tomi fervore diris kaj tiris la robon de Pipi.
– Tiun butikon ni eniru, Pipi diris emfaze. Longe internen!
Kaj tion ili faris.
– Mi deziras dek ok kilogramojn da bombonoj, Pipi diris kaj svingomontris oran moneron. La komizino en la butiko nur gapis. Ŝi ne kutimis al tio, ke iu aĉetu tiom da bombonoj po unu fojo.
– Vi volas diri, ke vi deziras dek ok bombonojn, ŝi diris.
– Mi volas diri, ke mi deziras dek ok kilogramojn da bombonoj, Pipi diris. Ŝi metis la ormoneron sur la vendotablon.
Kaj tiam la komizino ekurĝis plenigi grandajn saketojn per bombonoj. Tomi kaj Anjo staris apude kaj montris, kiuj specoj estas plej bongustaj. Estis tie kelkaj ruĝaj, kiuj estis tiel bongustegaj. Kiam oni estis suĉanta tian bombonon dum iom da tempo, oni subite ricevis mirindan ŝmiraĵon en la buŝo.
Poste estis verdaj, acidetaj, kiuj ankaŭ ne estis malŝatindaj.
Gelatenaj framboj kaj glicirizaj boatoj ankaŭ gustis bone.
– Ni prenu po tri kilogramoj de ĉiu, Anjo proponis. Kaj tion ili faris.
– Se mi fine povus havi sesdek lekbombonojn kaj sepdek du pakaĵojn da krembombonoj, tiam mi kredas, ke ne estas pli ol cent tri ĉokoladaj cigaredoj, kiujn mi bezonus por hodiaŭ, Pipi diris. Tiakaze estus ĉareto, en kiu mi povus tiri la tuton.
La komizino diris, ke oni certe povas aĉeti ĉareton en la apuda ludilbutiko.
Ekster la bombonbutiko nun kolektiĝis multaj infanoj, kiuj gapis tra la fenestro kaj preskaŭ svenis pro ekscitiĝo, kiam ili vidis, kiel Pipi butikumas. Pipi rapide kuris en ludilbutikon, aĉetis ĉareton kaj ŝarĝis ĝin per ĉiuj siaj saketoj. Ŝi ĉirkaŭrigardis.
Kaj ŝi kriis:
– Se estas iu infano ĉi tie, kiu ne manĝas bombonojn, tiam bonvolu antaŭenpaŝi!
Neniu antaŭenpaŝis.
– Tre strange, Pipi diris. Nu, ĉu estas iu infano, kiu manĝas bombonojn?
Tiam dudek tri infanoj antaŭeniris. Tomi kaj Anjo ankaŭ, kompreneble.
– Tomi, malfermu la saketojn, Pipi diris.
Tion Tomi faris. Poste komenciĝis manĝegado de bombonoj, kian oni neniam antaŭe vidis en la urbeto. Ĉiuj infanoj plenŝtopis la buŝon per bombonoj, la ruĝaj kun la bongusta ŝmiraĵo kaj la verdaj acidetaj kaj glicirizaj boatoj kaj getatenaj framboj unu post la alia. Ĉokoladan cigaredon oni povis ĉiam havi en la buŝangulo, ĉar la gustoj de ĉokolado kaj de gelatena frambo sentiĝis tre agrablaj kune. El ĉiuj direktoj venis novaj infanoj kurante, kaj Pipi disdonadis bombonojn per plenaj manoj.
– Mi kredas, ke mi devas aĉeti ankoraŭ dek ok kilogramojn, ŝi diris. Aliel nenio restos por morgaŭ.
Pipi aĉetis ankoraŭ dek ok kilogramojn, sed vere ne restis multo por morgaŭ.
– Nun ni iru al alia butiko, Pipi diris kaj eniris butikon kun ludiloj. Ĉiuj infanoj akompanis. En la ludilbutiko estis multo agrabla, trajnoj kaj aŭtoj, kiujn oni povis tiri, ĉarmaj pupetoj en belaj roboj, pupservicoj kaj krakpistoloj kaj stanaj soldatoj kaj ŝtofaj hundoj kaj elefantoj kaj paĝosigniloj kaj arlekenoj.
– Kion vi deziras, la komizo diris.
– Mi deziras iom da ĉio, Pipi diris kaj esplore ĉirkaŭrigardis la bretojn. Ekzistas, ekzemple, granda manko je arlekenoj, ŝi daŭrigis. Kaj je krakpistoloj. Sed tion oni povas aranĝi, mi esperas.
Pipi elprenis manplenon da ormoneroj. Poste la infanoj rajtis fingromontri, kion ili laŭ propra opinio plej bezonas.
Anjo decidis pri mirinda pupo kun hela bukla hararo kaj rozkolora robo. Ĝi povis diri ”mama”, kiam ŝi premis ĝian ventron.
Tomi volis havi aerpafilon kaj vapormaŝinon. Kaj li ricevis.
Ĉiuj aliaj infanoj ankaŭ montris, kion ili volas havi, kaj kiam Pipi finbutikumis, ne restis multaj objektoj en la butiko.
Restis nur kelkaj paĝosigniloj kaj kelkaj ludkuboj. Pipi aĉetis nenion ajn por si mem, sed Sinjoro Nilson ricevis spegulon.
Ĵus antaŭ ol ili foriris, Pipi aĉetis por ĉiu infano argilan kukolon, kaj kiam la infanoj venis sur la straton, ili ludis per siaj kukoloj, kaj Pipi signis la takton. Estis tia bruo sur la Ĉefstrato, ke la policisto fine venis por vidi, kio okazas.
– Kio estas ĉi tiu bruaĉo, li kriis.
– Estas la parada marŝo de la regimento de Kronoberg, Pipi diris. Sed mi ne estas certa, ke ĉiuj infanoj komprenis tion. Kelkaj verŝajne kredas, ke ni ludas ”Tondru kiel fulmo, fratoj”.
– Tuj ĉesu, la policisto kriegis kaj kovris la orelojn per la manoj. Pipi konsole frapis lian dorson.
– Estu ĝoja, ke ni ne aĉetis trombonojn, ŝi diris.
Iom post iom la argilaj kukoloj eksilentis, unu post la alia.
Fine nur el la kukolo de Tomi venis jen kaj jen pepeto. La policisto tre severe admonis, ke ne rajtas esti homamasiĝo sur la Ĉefstrato kaj ke ĉiuj infanoj iru hejmen. Ili fakte tute ne kontraŭis tion. Ili volis provi siajn ludtrajnojn kaj veturigi siajn aŭtojn kaj prepari liton por siaj novaj pupoj. Tial ili ĉiuj iris hejmen, ĝojaj kaj kontentaj. Ili tute ne vespermanĝis tiun tagon.
Pipi kaj Tomi kaj Anjo ankaŭ survojis hejmen. Pipi tiris post si la ĉareton. Ŝi rigardis ĉiujn ŝildojn, kiujn ili preterpasis, kaj literumis tiel, kiel ŝi kapablis.
– A-p-o-t-e-k-o, sed ĉu oni ne aĉetas medukamentojn tie, ŝi diris.
– Jes tie oni aĉetas medikamentojn, Anjo diris.
– Ho, do mi devas tuj eniri por aĉeti ion, Pipi diris.
– Sed vi ja ne estas malsana, Tomi diris.
– Kio oni ne estas, oni povas fariĝi, Pipi diris. Ĉiujare homoj amase malsaniĝas kaj mortas, nur pro tio, ke ili ne aĉetis medukamenton ĝustatemepe. Kaj certe tio ne rajtos okazi al mi.
En la apoteko la apotekisto staris kaj rulis pilolojn. Sed li intencis ruli nur kelkajn pli, ĉar estis malfrue kaj li estis baldaŭ fermonta. Tiam Pipi kaj Tomi kaj Anjo aliris la vendotablon.
– Mi volas aĉeti kvar litrojn da medukamento, Pipi diris.
– Kian specon da medikamento, la apotekisto diris senpacience.
– Nu, prefere estu iu, kiu helpas kontraŭ malsano, Pipi diris.
– Kia malsano, la apotekisto diris ankoraŭ pli senpacience.
– Nu, prenu iun, kiu helpas kontraŭ kokluŝo kaj frotvundoj kaj ventrodoloro kaj rubeolo, kaj se oni hazarde metis pizon en la nazon kaj simile. Estus bone, se oni ankaŭ povus poluri meblojn per ĝi. Vere bonega medukamento ĝi devus esti.
La apotekisto diris, ke ne ekzistas medikamento, kiu estas tiel bonega. Oni havu malsamajn medikamentojn por malsamaj malsanoj, li asertis, kaj kiam Pipi estis nominta dekon da aliaj malsanoj, kiujn ŝi volis havi kuracitaj, li metis tutan vicon da boteloj sur la vendotablon. Sur kelkajn li skribis ”Por ekstera uzo”, kaj tio signifis, ke tiun medikamenton oni uzu nur por ekstera frotado. Pipi pagis, prenis siajn botelojn, dankis kaj foriris. Tomi kaj Anjo sekvis ŝin. La apotekisto rigardis la horloĝon kaj rimarkis, ke estas fermotempo. Li zorge ŝlosis la pordon post la infanoj kaj pensis, ke nun estos agrable veni hejmen kaj ricevi ion por manĝi.
Pipi demetis siajn botelojn ekstere.
– Aj, aj, mi preskaŭ forgesis la plej gravan aferon, ŝi diris.
Ĉar la pordo nun estis fermita, ŝi metis la montrofingron sur la sonorilon kaj premis forte kaj longe. Tomi kaj Anjo aŭdis, kiel akre sonoris interne en la apoteko. Post momento luketo en la pordo estis malfermata – tra tiu luketo oni povis aĉeti medikamenton, se oni hazarde malsaniĝis en al nokto.
La apotekisto elmetis sian kapon. Lia vizaĝo estis iom ruĝa.
– Kaj kion vi volas nun, li furioze diris al Pipi.
– Jes, pardonon, bona aputekisto, Pipi diris, sed mi ekcerbumis pri io. La aputekisto tiel bone komprenas malsanojn – kio estas plej bona, se oni havas ventrodoloron, ĉu manĝi varman sangobulkon aŭ trempi la tutan ventron en malvarman akvon?
La vizaĝo de la apotekisto ankoraŭ pli ruĝiĝis.
– Malaperu, li kriis, kaj tuj, aliel …
Li fermis la luketon.
– Ho, kiel kolera li estas, Pipi diris. Oni povus kredi, ke mi faris ion malbonan al li.
Ŝi denove sonorigis, kaj ne pasis multaj sekundoj antaŭ ol la apotekisto refariĝis videbla en la luketo. Lia vizaĝo estis nekredeble ruĝega.
– Varma sangobulko eble estas malfacile digestebla, Pipi supozis kaj rigardis lin per afablaj okuloj. La apotekisto nenion repondis, sed brue fermis la luketon.
– Nu ja, Pipi diris kaj skuis la ŝultrojn, mi do tamen provu varman sangobulkon. Li kulpigu sin mem, se malsukcesos.
Ŝi trankvile sidiĝis sur la ŝtuparo ekster la apoteko kaj vicigis ĉiujn siajn botelojn.
– Imagu, kiel nepraktikaj plenkreskuloj povas esti, ŝi diris.
Ĉi tie mi nun havas, ni vidu, ok botelojn, kaj ĉio povus bonege trovi lokon en unu. Sed feliĉe mi mem havas iom da simpla prudento.
Per tiuj vortoj ŝi eltiris la korkojn el la boteloj kaj poste verŝis ĉiujn medikamentojn en unu botelon. Ŝi forte skuis ĝin.
Poste ŝi levis la botelon al la buŝo kaj trinkis per grandaj glutoj.
Anjo, kiu sciis, ke kelkaj medikamentoj estis por ekstera frotado, fariĝis maltrankvila.
– Sed Pipi, kiel vi povas scii, ke tiu medikamento estas nevenena?
– Tion mi konstatos, Pipi diris gaje. Mi rimarkos tion plej malfrue morgaŭ. Se mi tiam daŭre vivos, ĝi ne estas venena, kaj en tiu kazo eĉ infanetoj povas trinki ĝin.
Tomi kaj Anjo cerbumis pri tio. Post momento Tomi hezite kaj iom malĝoje diris:
– Jes, sed se ĝi tamen estas venena, kiel estu en tia kazo?
– En tia kazo vi prenu tion, kio restas en la botelo kaj poluru la manĝosalonan meblaron, Pipi diris. Venena aŭ ne, tiu medukamento ne estu vane aĉetita.
Ŝi prenis la botelon kaj metis ĝin en la ĉareton. Tie jam kuŝis la vapormaŝino kaj la aerpafilo de Tomi kaj la pupo de Anjo kaj kvin ruĝaj bombonetoj. Tio estis ĉio, kio restis de la dek ok kilogramoj. Ankaŭ sinjoro Nilson sidis tie. Ĝi estis laca kaj volis veturi.
– Cetere mi diras al vi, ke mi kredas, ke estas vere bona medukamento. Mi jam sentas min multe pli sana. Mi sentas min speciale sana kaj gaja en la vosto, Pipi diris kaj svingis tien reen sian postaĵeton. Kaj ŝi ektiris la ĉareton kaj svingiris hejmen al Vilao Vilaltao. Tomi kaj Anjo iris apud ŝi kaj sentis, ke ili havas iom da ventrodoloro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.