La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Someran vesperon Pipi, Tomi kaj Anjo sidis sur la verando de Pipi kaj manĝis fragojn, kiujn ili kolektis la saman tagon antaŭtagmeze. Estis milda vespero kun birda pepado kaj florodoro kaj – jes, la fragoj. Ĉio estis tre paca. La infanoj manĝis kaj preskaŭ ne parolis. Tomi kaj Anjo sidis pensante pri tio, ke estas somero, kaj kiel bone estas, ke la lernejo dumlonge ne komenciĝos. Kion Pipi pensis, oni ne facile povas scii.
– Pipi, nun vi loĝis ĉi tie en Vilao Vilaltao tutan jaron, Anjo subite diris kaj premis la brakon de Pipi.
– Jes, la tempo iras, kaj oni komencas maljuniĝi, Pipi diris.
Aŭtune mi estos dekjara, kaj tiam oni jam travivis siajn plej bonajn tagojn.
– Ĉu vi kredas, ke vi ĉiam loĝos ĉi tie, Tomi demandis. Mi volas diri, ĝis vi estos tiel granda, ke vi povos fariĝi marrabisto.
– Neniu scias, Pipi diris. Ĉar mi ja pensas, ke mia patro ne restos sur tiu negra insulo por ĉiam. Tuj, kiam li havos novan ŝipon preta, li certe venos por kunpreni min.
Tomi kaj Anjo ĝemis. Subite Pipi sidante rektigis sin sur la ŝtuparo.
– Vidu, tie cetere li venas, ŝi diris kaj fingromontris al la barilpordo.
Ŝi faris la ĝardenvojon per tri saltoj. Tomi kaj Anjo hezite sekvis por vidi ŝin ĵeti sin al la kolo de tre dika viro kun ruĝaj tonditaj lipharoj kaj blua marista pantalono.
– Paĉjo Efraimo, Pipi kriis kaj svingis tre vigle per la kruroj, dum ŝi pendis de lia kolo, ke ŝiaj grandaj ŝuoj defalis. Paĉjo Efraimo, kiom vi kreskis!
– Pipilota Viktualja Rulkurtena Krispmenta Efraimidino Ŝtrumpolonga, mia amata infano! Mi estis ĝuste dironta, ke vi kreskis.
– Tion mi komprenis, Pipi diris. Tial mi ĝin diris unue, haha!
– Mia ido, ĉu vi estas same forta kiel antaŭe?
– Pli forta, Pipi diris. Ĉu ni fleksu brakon?
– Mi faros tion volonte, diris paĉjo Efraimo.
Estis tablo en la ĝardeno, kaj tie Pipi kaj ŝia patro sidiĝis por fleksi brakon, dum Tomi kaj Anjo rigardis. Nur estis unu en la mondo, kiu estis same forta kiel Pipi, kaj tio estis ŝia patro. Tie ili nun sidis kaj streĉis ĉiujn fortojn, sed neniu sukcesis fleksi la alian. Fine tamen la brako de kapitano Ŝtrumpolonga iomete tremis, kaj Pipi diris:
– Kiam mi estos dekjara, mi venkos vin, paĉjo Efraimo.
Tion ankaŭ patro Efraimo kredis.
– Sed kara mia, Pipi diris, mi ja forgesas prezenti. Jen estas Tomi kaj Anjo, kaj ĉi tio estas mia patro, la kapitano kaj Lia Moŝto Efraimo Ŝtrumpolonga, jes, ĉar vi ja estas reĝo de negroj, paĉjo?
– Ekzakte tiel, diris kapitano Ŝtrumpolonga. Mi estas reĝo super la kurekuredutnegroj sur insulo nomata Kurekuredutinsulo.
Mi flosis alborde tie, post kiam mi estis blovita en la maron, vi memoras.
– Jes, mi povis ĝuste kredi tion, Pipi diris. Mi sciis la tutan tempon, ke vi ne dronis.
– Dronis, ho ne! Estas same neeble por mi subiĝi kiel por kamelo meti fadenon en kudrilon. Mi flosas sur la lardo.
Tomi kaj Anjo mire rigardis kapitanon Ŝtrumpolongan.
– Kial vi ne havas vestaĵojn de negroreĝo, onklo, Tomi demandis.
– Ilin mi havas ĉi tie en la valizo, kapitano Ŝtrumpolonga diris.
– Surmetu, surmetu ilin, Pipi kriis. Mi volas vidi mian patron en reĝa vesto.
Kaj ĉiuj eniris la kuirejon. Kapitano Ŝtrumpolonga malaperis en la dormoĉambron de Pipi kaj la infanoj sidiĝis sur la lignujon atendante.
– Estas same kiel en teatro, Anjo diris revante.
Kaj jen – pam – la pordo malfermiĝis kaj tie staris la negroreĝo. Li havis bastan jupon ĉirkaŭ la talio, sur la kapo estis krono el oro, ĉirkaŭ la kolo pendis kolĉenoj en longaj vicoj, en unu mano li havis lancon kaj en la alia ŝildon. Sed tio ankaŭ estis la tuto, jes, sub la bastjupo montris sin paro da vilaj kruroj ornamitaj per oraj ringoj ĉe la maleoloj.
– Usamkusor musor filibusor, kapitano Ŝtrumpolonga diris kaj minace sulkigis la brovojn.
– Ho, li parolas negran lingvon, Tomi ravite diris. Kion tio signifas, onklo Efraimo?
– Signifas: ”Tremu, miaj malamikoj!”
– Aŭskultu, paĉjo Efraimo, Pipi diris, ĉu la negroj ne estis surprizitaj, kiam vi alflosis al ilia insulo?
– Jes, terure surprizitaj, diris kapitano Ŝtrumpolonga.
Unue ili intencis formanĝi min, sed kiam mi deŝiris palmon per nuraj manoj, ili sobriĝis kaj faris min reĝo. Poste mi regis antaŭtagmeze kaj konstruis mian ŝipon posttagmeze. Daŭris longe por fari ĝin preta, kiam mi devis fari ĉion tute sola. Estis kompreneble nur malgranda velboato. Kiam ĝi estis preta, mi diris al la negroj, ke mi devas lasi ilin dum mallonga tempo, sed ke mi baldaŭ revenos kaj tiam kunportos princinon nomata Pipilota. Kaj tiam ili batis siajn ŝildojn kaj kriis: ”Usomplusor, usomplusor!”
– Kion signifas tio, Anjo diris.
– Ĝi signifas: ”Brave, brave!” Poste mi tre forte regis dum dek kvar tagoj, por ke tio sufiĉu por la tuta tempo de mia foresto.
Kaj poste mi hisis velojn kaj ekiris al la maro, kaj la negroj kriis: ”Usamkura busamkura!” kaj tio signifas: ”Bonan revenon, dika blanka ĉefo!” Poste mi fiksis la direktilon rekte al Surabajo. Kaj kion vi imagas, ke mi vidis unue, kiam mi saltis teren tie? Jes, mian malnovan honestan skunon ”Hopetosa”!
Kaj mian malnovan honestan Fridolfon, kiu staris ĉe la randrelo kaj mansvingis per ĉiuj fortoj. ”Fridolfo”, mi diris,
”nun mi reprenos la regadon surŝipe”. ”Aj, aj, kapitano”, li diris. Kaj mi faris. La tuta malnova ŝipanaro restas, kaj nun
”Hopetosa” kuŝas en la haveno ĉi tie, kaj vi devas iri saluti ĉiujn viajn malnovajn amikojn, Pipi.
Kaj tiam Pipi tiel ekĝojis, ke ŝi starigis sin sur la kapo sur la kuireja tablo kaj baraktis per la piedoj. Sed Tomi kaj Anjo ne povis helpi, ke ili sentis sin iom malĝojaj. Estis, kiel se iu estus forprenanta Pipin de ili, ili pensis.
– Nun ni festu, Pipi kriis, kiam ŝi denove staris surpiede.
Nun ni festu, tiel ke krakos en tuta Vilao Vilaltao. Kaj ŝi aranĝis abundan vespermanĝon sur la kuireja tablo kaj ĉiuj altabli ĝis kaj manĝis. Pipi enbuŝigis tri malmole kuiritajn ovojn kun ŝeloj. Jen kaj jen ŝi mordis la orelon de sia patro, nur ĉar ŝi tre ĝojis vidi lin. Sinjoro Nilson, kiu estis dorminta, subite salte aperis kaj frotis la okulojn pro surprizo, kiam li ekvidis kapitanon Ŝtrumpolongan.
– Sed vidu, ĉu vi daŭre havas Sinjoron Nilson, diris kapitano Ŝtrumpolonga.
– Jes, kompreneble, kaj mi havas pliajn dombestojn, kredu min, Pipi diris kaj iris por alkonduki la ĉevalon, kiu ricevis malmole kuiritan ovon, kiun ĝi ankaŭ maĉu.
Kapitano Ŝtrumpolonga estis tre kontenta, ke lia filino tiel agrable aranĝis por si en Vilao Vilaltao, kaj li ĝojis, ke ŝi havas sian valizon kun oraj moneroj, tiel ke ŝi ne bezonis suferi, dum li forestis.
Kiam ĉiuj estis sataj, kapitano Ŝtrumpolonga elprenis el sia valizo sorĉan tamburon, kian la negroj kutimas havi por tamburi la takton, kiam ili havas siajn dancojn kaj oferfestojn. Kaj kapitano Ŝtrumpolonga sidiĝis sur la plankon kaj tamburis.
Sonis obtuze kaj strange kaj malsimile al ĉio, kion Tomi kaj Anjo aŭdis.
– Negre, Tomi diris klarige al Anjo.
Kaj Pipi deprenis siajn grandajn ŝuojn kaj dancis en la ŝtrumpoj dancon, kiu ankaŭ estis stranga. Fine reĝo Efraimo dancis sovaĝan militdancon, kiun li lernis sur la Kurekureduta insulo. Li svingis sian lancon kaj sovaĝe gestis per la ŝildo, kaj liaj nudaj piedoj tretis tiel forte, ke Pipi kriis:
– Atentu, ke la kuireja planko ne rompiĝu!
– Ne gravas, diris kapitano Ŝtrumpolonga kaj plue cirkulis.
Ĉar nun vi iĝos negra princino, filino de mia koro!
Kaj tiam Pipi eksaltis kaj dancis kun sia patro. Ili figuris unu kontraŭ la alia kaj blekis kaj kriis, kaj jen kaj jen faris altajn saltojn, tiel ke Tomi kaj Anjo konfuziĝis en la kapo pro la rigardado. Sinjoro Nilsson ankaŭ fariĝis tia, ĉar li sidis kovrante la okulojn la tutan tempon.
Iom post iom la danco transiris al luktado inter Pipi kaj ŝia patro. Kapitano Ŝtrumpolonga ĵetis sian filinon, tiel ke ŝi venis sur la ĉapelobreton. Sed tie ŝi ne estis sidanta longe. Blekante ŝi faris saltegon trans la kuirejo rekte sur paĉjon Efraimon, kaj la sekundon poste ŝi estis ĵetinta lin, tiel ke li flugis kiel meteoro kun la kapo antaŭe rekte en la lignujon. Li ne povis leviĝi mem, parte ĉar li estis tro dika kaj parte ĉar li ridegis.
Tondris kiel fulmotondro en la lignujo. Pipi ekprenis liajn piedojn por eltiri lin, sed tiam li tiel ridis, ke li preskaŭ sufokiĝis. Li estis nome tre tikliĝema.
– Ne ti-ti-ti-tiklu min, li ĝemis. ¬etu min en la lagon aŭ tra la fenestro, sed ne ti-ti-tiklu min sub la piedoj.
Li tiel ridis, ke Tomi kaj Anjo kredis, ke la lignujo krevos.
Fine li sukcesis artifiki sin el la ujo, kaj tuj kiam li staris sur la piedoj, li kuris al Pipi kaj ĵetis ŝin sengarde trans la kuirejon.
Ŝi alvenis kun la vizaĝo antaŭe sur la fornon, kiu estis plena je fulgo.
– Haha, jen ekzakte negroprincino. Pipi kriis ravite kaj turnis sian karbonigran vizaĝon al Tomi kaj Anjo. Poste ŝi eligis novan krion kaj sin ĵetis sur sian paĉjon. Kaj ŝi batis lin, tiel ke krakis la bastojupo kaj la basto disflugis tra la tuta kuirejo.
La ora krono defalis kaj falis sub la tablon. Fine Pipi sukcesis renversi sian paĉjon sur la plankon, ŝi eksidis sur li kaj diris:
– Ĉu vi deklaras vin venkita?
– Jes, mi estas venkita, diris kapitano Ŝtrumpolonga. Kaj ambaŭ ridis, tiel ke larmoj fluis, kaj Pipi mordetis la nazon de sia patro, kaj li diris:
– Tiel amuze ne estis, depost kiam ni balais la maristan trinkejon en Singaporo!
Li rampis sub la tablon kaj prenis sian kronon.
– Jes, ĉi tion la kurekuredutoj vidu, li diris. Ke la reĝaj insignoj kuŝas sub la kuireja tablo en Vilao Vilaltao.
Li surmetis la kronon kaj kombis la bastjupon, kiu aspektis iom maldensa.
– Ĝin vi certe devos sendi al arta flikado, Pipi diris.
– Jes, sed indas fari tion, diris kapitano Ŝtrumpolonga.
Li eksidis sur la planko kaj viŝis la ŝviton de sia frunto.
– Nu, Pipi, mia infano, li diris, ĉu vi iom mensogas nuntempe?
– Ho jes, kiam mi havas tempon, sed mi ne ofte havas, Pipi diris senpretende. Kiel estas cetere pri vi? Ankaŭ vi ne estis malspertulo pri mensogado.
– Nu, mi kutimas mensogi iom al la negroj sabatvespere, se ili kondutis bone dum la semajno. Ni kutimas havi malgrandan mensog- kaj kantvesperon, akompanatan de tamburado kaj torĉodanco. Ju pli terure mi mensogas, des pli ili batas la tamburon.
– Ĉu vere, Pipi diris. Por mi ja neniu tamburadas. Mi iras ĉi tie en mia soleco kaj mensogas al mi mem tiel penege, ke oni ĝojas aŭdi, sed neniu eĉ blovas kombilon pro tia afero.
Iun vesperon, kiam mi estis irinta en liton, mi mensoge verkis longan rakonton pri bovido, kiu povis plekti puntojn kaj surgrimpi arbon, kaj imagu, mi kredis ĉiun vorton! Tion mi nomas mensogo! Sed tamburi, ho ne, tion neniu faras!
– Nu, do mi faros, diris kapitano Ŝtrumpolonga. Kaj li batis grandan ruladon sur tamburo por sia filino, kaj Pipi sidis sur liaj genuoj kaj metis sian fulgan vizaĝon kontraŭ lian vangon, tiel ke li fariĝis same nigra kiel ŝi.
Anjo staris pensanta pri unu afero. Ŝi ne sciis, ĉu estas konvene diri tion, sed ŝi ne povis ne fari.
– Estas malbone mensogi, ŝi diris. Tion diras panjo.
– Ho, kiel stulta vi estas, Anjo, Tomi diris. Pipi ne vere mensogas, ŝi nur ŝajnigas mensogi, ŝi inventas, ĉu vi ne komprenas tion, stultulino!
Pipi pripense rigardis Tomin.
– Foje vi parolas tiel saĝe, ke mi trovas, ke estos io granda el vi.
Estis vespero. Tomi kaj Anjo devis iri hejmen. Estis okazoplena tago, kaj estis amuze vidi veran vivantan negroreĝon.
Kaj certe estis agrable por Pipi, ke ŝi ricevis hejmen sian patron.
Sed tamen! Tamen!
Kiam Tomi kaj Anjo estis irintaj en la liton, ili ne kuŝis parolante kiel kutime. Estis tute silente en la infanĉambro. Subite oni aŭdis ekĝemon. Estis Tomi, kiu ekĝemis. Post momento oni aŭdis ankoraŭ ĝemon. Tiun fojon estis Anjo.
– Kial vi kuŝas ĝemante, Tomi diris incitiĝeme.
Sed li ne ricevis respondon. Ĉar Anjo kuŝis en la lito kaj ploris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.