La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post la apero de Pipi en la cirko neniu en la urbeto ignoris, kiel fortega ŝi estas. Oni eĉ skribis pri ŝi en la gazeto.
Sed homoj loĝantaj en aliaj lokoj kompreneble ne sciis, kiu Pipi estas.
En malhela aŭtuna vespero du vagabondoj venis migrante sur la vojo preter Vilao Vilaltao. La vagabondoj estis du malagrablaj ŝtelistoj, kiuj ekmigris tra la lando por vidi, ĉu ili povas trovi ion ŝtelindan. Ili vidis, ke lumas tra la fenestroj de Vilao Vilaltao, kaj ili decidis eniri por peti buterpanon.
Tiun vesperon Pipi elverŝis ĉiujn siajn ormonerojn sur la kuirejan plankon kaj sidis kalkulante ilin. Ŝi ja ne povis kalkuli tre bone, sed ŝi tamen faris tion kelkfoje. Por ke estu laŭordo.
– … sepdek kvin, sepdek ses, sepdek sep, sepdek ok, sepdek naŭ, sepdek dek sepdek dek unu, sepdek dek du, sepdek dek tri, sepdek dek sep … ve, kiel sepa mia gorĝo fariĝas! Devus ja ekzisti iuj aliaj ciferoj en la ciferaro, jes ja, nun mi memoras, cent kvar, mil, nu jes, estas vere multe da mono, Pipi diris.
Ĝuste tiam iu frapis je la pordo.
– Eniru aŭ restu, kiel plaĉas al vi, Pipi kriis. Mi trudas al neniu!
La pordo malfermiĝis kaj la du vagabondoj eniris. Imagu, kiajn grandaj okulojn ili faris, kiam ili vidis ruĝharan knabineton sidi sur planko tute sola kalkulante monon.
– Ĉu vi estas sola hejme, ili ruze demandis.
– Tute ne, Pipi diris. Sinjoro Nilson ankaŭ estas hejme.
La ŝtelistoj ja ne povis scii, ke Sinjoro Nilson estas simieto, kiu ĝuste tiam kuŝis en sia verde pentrita lito kun pupa kovrilo ĉirkaŭ la talio. Ili kredis, ke la mastro de la domo nomi ĝas Nilson, kaj ili signifoplene palpebrumis unu al la alia.
Ni povas reveni iom pli poste, signifis ilia palpebrumado, sed al Pipi ili diris:
– Ni ja nur eniris por demandi, kia hor-horloĝo estas.
Ili estis tiel fervoraj, ke ili tute konfuziĝis.
– Grandaj, fortaj viroj, kiuj ne scias, kia estas horloĝo, Pipi diris. Kian edukon vi ricevis? Horloĝo estas malgranda kaj ronda, ĝi diradas tik tak kaj iradas, sed neniam venas al la pordo. Se vi konas pli da enigmoj, bonvolu diri ilin, Pipi diris instige.
La vagabondoj kredis, ke Pipi estas tro malgranda por koni la horloĝon, turnis sin kaj senvorte eliris.
– Mi ne postulas, ke vi diru ”dankon”, Pipi kriis post ili, sed vi povus almenaŭ diri ”dinkon”. Vi eĉ ne havas ordinaran hormoron!
Sed ne gravas, iru en paco, Pipi diris kaj revenis al sia mono.
Ekstere la vagabondoj frotis siajn manoj pro eksciteco.
– Ĉu vi vidis, kiom da mono! Gracaj dioj! unu el ili diris.
– Jes, foje ni havas bonŝancon, la alia diris. Ni nur bezonas atendi, ke la knabino kaj tiu Nilson endormiĝu. Poste ni ŝteliros endomen kaj prenos ĉion.
Ili sidiĝis sub kverko en la ĝardeno por atendi. Pluvetadis kaj ili estis tre malsataj, kaj estis vere malagrable, sed la penso pri la multa mono tenis ilin bonhumoraj.
En ĉiuj aliaj vilaoj la lumoj estingiĝis iom post iom, nur en Vilao Vilaltao daŭre lumis. Pipi lernis danci tangon kaj ŝi ne volis enlitiĝi antaŭ ol ŝi estis certa, ke ŝi vere povas. Fine tamen mallumiĝis ankaŭ en la fenestroj de Vilao Vilaltao.
La vagabondoj atendis ankoraŭ longan tempon por esti certaj, ke Sinjoro Nilson endormiĝis. Fine ili ŝteliris al la kuireja pordo kaj preparis sin por provi malfermi ĝin per siaj ŝtelrompiloj. Unu el ili – kies nomo cetere estis Blom – pro nura hazardo provis la pordon. Kaj ĝi ne estis ŝlosita.
– Vidu, kiel malprudentaj la homoj estas, li flustris al sia kamarado. La pordo ja estas neŝlosita!
– Des pli bone por ni, respondis la kamarado, kiu estis nomata Tondro-Karlson de ĉiuj, kiuj konis lin.
Tondro-Karlson lumigis sian poŝlampon kaj ili ŝteleniris la kuirejon. Neniu estis tie. En la apuda ĉambro Pipi havis sian dormlokon kaj tie staris ankaŭ la puplito de Sinjoro Nilson.
Tondro-Karlson malfermis la pordon kaj rigardis singarde.
Ĉio estis kvieta kaj silenta, kaj li igis la lumon de sia poŝlampo rondiri tra la ĉambro. Kiam la lumradio trafis la liton de Pipi, la du vagabondoj je sia miro vidis nenion ol paron da piedoj ripozantaj sur la kapkuseno. Pipi havis laŭ kutimo sian kapon sub la kovrilo ĉe la piedfino de la lito.
– Tio estas certe la knabino, Tondro-Karlson flustris al Blom. Kaj ŝi certe bonorde dormas. Sed kie estas tiu Nilson, laŭ vi?
– Sinjoro Nilson, mi petas, oni aŭdis trankvilan voĉon de Pipi sub la kovrilo. Sinjoro Nilson kuŝas en la verda pupliteto.
La vagabondoj tiel teruriĝis, ke ili preskaŭ ekelkuris. Sed ili pripensis, kion Pipi diris. Ke Sinjoro Nilson kuŝas en puplito.
En lumo de la poŝlampo ili ankaŭ ekvidis la pupliton kaj la simieton, kiu kuŝis en ĝi. Tondro-Karlson ne povis ne ridi.
– Blom, li diris. Sinjoro Nilson estas simio, hahaha!
– Jes, kion vi kredis, ke li estas, ili aŭdis la trankvilan voĉon de Pipi sub la kovrilo. Ĉu herbtranĉilo?
– Ĉu viaj gepatroj ne estas hejme, Blom demandis.
– Ne, Pipi diris. Ili estas for! Tute for!
Tondro-Karlson kaj Blom fariĝis tiel feliĉaj, ke ili ridaĉis.
– Nu, knabineto mia, Tondro-Karlson diris. Elvenu, por ke ni povu paroli kun vi!
– Ne, mi dormas, Pipi diris. Ĉu denove temas pri enigmoj?
Se jes, tiam vi divenu la jenan: ”Kiu horloĝo iradas kaj iradas kaj neniam venas al la pordo?”
Sed nun Blom decide forlevis la kovrilon de Pipi.
– Ĉu vi povas danci tangon, Pipi demandis kaj serioze rigardis en liajn okulojn. Mi povas!
– Vi demandadas tro multe, Tondro-Karlson diris. Ĉu ne ni rajtu demandi iom? Ekzemple, kie vi havas la monon, kiun vi ĵus havis sur la planko?
– En la valizo tie sur la ŝranko, Pipi respondis sincere.
Tondro-Karlson kaj Blom ridaĉis.
– Mi esperas, ke vi ne kontraŭas, ke ni prenu ĝin, amikino, Tondro-Karlson diris.
– Ne, bonvolu, Pipi diris. Tute ne!
Kaj Blom iris kaj malsuprenlevis la valizon.
– Mi esperas, ke vi ne kontraŭas, ke mi reprenu ĝin, amiketo, Pipi diris, eliris la liton kaj aliris Blom.
Blom ne sciis ekzakte, kiel okazis, sed la valizo strange rapide estis en la manoj de Pipi.
– Ne ŝercu, Tondro-Karlson kolere diris. Ĉi tien kun la valizo!
Li forte premis la brakon de Pipi kaj provis deŝiri de ŝi la sopiratan kaptaĵon.
– Ŝercu tien aŭ ŝercu reen, Pipi diris kaj levis Tondro-Karlson sur la ŝrankon. Minuton pli poste ankaŭ Blom sidis tie.
Tiam la du vagabondoj ektimis. Ili komprenis, ke Pipi ne estas ordinara knabino. Sed la valizo logis ilin kaj ili forgesis sian timon.
– Samtempe, Blom, Tondro-Karlson ekkriis kaj eksaltis de la ŝranko kaj ĵetis sin sur Pipin, kiu tenis la valizon en la mano.
Sed Pipi puŝis ilin per la montrofingro, tiel ke ili eksidis ĉiu en propra angulo. Antaŭ ol ili havis tempon leviĝi, Pipi elprenis ŝnuregon kaj fulmrapide firme ligis la brakojn kaj gambojn de ambaŭ ŝtelistoj. Nun aŭdiĝis alia muziko.
– Kara, bona fraŭlino, Tondro-Karlson petis. Pardonu nin, ni nur ŝercis! Ne punu nin, ni estas nur du kompatindaj malriĉaj vagabondoj, kiuj eniris por peti iom da manĝo.
Blom eĉ ekploris kelkajn larmojn.
Pipi zorge remetis la valizon sur la ŝrankon. Poste ŝi turnis sin al siaj kaptitoj.
– Ĉu iu el vi scias danci tangon?
– Nu, ja, Tondro-Karlson diris, tion ni ambaŭ povas, mi kredas.
– Ho, kiel amuze, Pipi diris, kaj kunfrapis la manojn. Ĉu ni ne dancu iomete? Mi ĵus lernis, vi sciu.
– Jes, kial ne, Tondro-Karlson diris iom konfuzita.
Tiam Pipi prenis grandan tondilon kaj distondis la ŝnurojn, kiuj ligis ŝiajn gastojn.
– Sed ni ne havas muzikon, Pipi diris malgaje. Sed ŝi ekhavis ideon.
– Ĉu vi ne povas ludi per kombilo, ŝi diris al Blom, kaj mi dancos kun tiulo. Ŝi montris al Tondro-Karlson.
Nu jes, Blom povis ludi per kombilo. Kaj tion li faris, tiel ke estis aŭdeble en la tuta domo. Sinjoro Nilson eksidis subite vekita en la lito por vidi Pipin turnsvingi kun Tondro-Karlson.
Ŝi estis seriozega kaj ŝi dancis kun energio, kiel se temus pri la vivo.
Fine Blom ne plu volis ludi kombilon, ĉar li asertis, ke jukis senkompate je la buŝo. Kaj Tondro-Karlson, kiu vagis la tutan tagon sur la vojoj, eklaciĝis je la kruroj.
– Karuloj, nur momenteton plu, Pipi petis kaj pludancis.
Kaj Blom kaj Tondro-Karlson estis devigataj daŭrigi.
Kiam estis la tria horo nokte, Pipi diris:
– Ho, mi povus daŭrigi ĝis ĵaŭdo! Sed vi eble estas lacaj kaj malsataj?
Kaj tion ili estis, kvankam ili apenaŭ kuraĝis diri tion. Sed Pipi elprenis el la provizejo panon kaj buteron kaj ŝinkon kaj malvarman rostitan viandon kaj lakton, kaj ili eksidis ĉe la kuireja tablo, Blom, Tondro-Karlson kaj Pipi, kaj manĝis, ĝis kiam ili estis preskaŭ kvarangulaj. Pipi verŝis iom da lakto en sian orelon.
– Estas bone kontraŭ oreldoloro, ŝi diris.
– Kompatinda vi, ĉu vi ricevis oreldoloron, Blom diris.
– Ne, Pipi diris, sed eble mi havos!
Fine la du vagabondoj leviĝis, kore dankis por la manĝo kaj volis adiaŭi.
– Estis tiel amuze, ke vi venis! Ĉu vi vere devas jam foriri, Pipi diris kun bedaŭro.
– Mi neniam vidis iun, kiu povas danci tangon kiel vi, dolĉulo, ŝi diris al Tondro-Karlson.
– Ekzercu diligente ludon per kombilo, ŝi diris al Blom, kaj vi ne sentos la jukon.
Kiam ili jam staris ĉe la pordo, Pipi venis kurante kaj donis al ili po unu ormoneron.
– Ĉi tion vi honeste perlaboris, ŝi diris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.