La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi ricevas leteron

La tagoj pasis kaj la aŭtuno venis. Unue fariĝis aŭtuno, kaj poste fariĝis vintro, longa kaj malvarma vintro, kiu ŝajnis neniam voli ĉesi. Tomi kaj Anjo havis multon por fari en la lernejo, kaj por ĉiu pasanta tago ili sentis sin ĉiam pli lacaj kaj por ili estis ĉiam pli malfacile havi forton ellitiĝi en la matenoj.

Sinjorino Settergren komencis vere maltrankvili pri iliaj palaj vangoj kaj malbona apetito. Por kompletigi ĉion ili ambaŭ restis subite kuŝantaj pro morbilo kaj devis resti en la lito kelkajn semajnojn. Estus tre malgajaj semajnoj, se Pipi ne venus ĉiutage kaj farus artifikojn ekster ilia fenestro. La kuracisto malpermesis al ŝi eniri la malsanulan ĉambron pro la risko de infekto, kaj Pipi obeis, eĉ se ŝi diris, ke unu aŭ eĉ du milionojn da morbilaj baciloj ŝi kapablus frakasi inter siaj ungoj dum posttagmezo. Sed artifikojn ekster la fenestro neniu malpermesis al ŝi fari. La infana ĉambro situis en la dua etaĝo, kaj tial Pipi estis stariginta ŝtupetaron kontraŭ la fenestron.

Kaj estis tre ekscite por Tomi kaj Anjo kuŝi en la litoj kaj diveni, kiel Pipi aspektos, kiam ŝi aperos sur la ŝtupetaro. Ĉar ŝi ne aspektis sama du tagojn sinsekve. Foje ŝi estis vestita kiel kamentubisto, foje kiel fantomo en blanka kapoto, foje ŝi prezentis sin kiel sorĉistino. Foje ŝi ludis amuzajn teatraĵojn ekster la fenestro kaj ludis mem ĉiujn rolojn. Jen kaj jen ŝi havis gimnastikajn ekzercojn sur la ŝtupetaro – kaj kiajn ekzercojn!

Ŝi staris sur unu el la plej supraj ŝtupetoj kaj lasis la stupetaron svingiĝi tien kaj reen, tiel ke Tomi kaj Anjo kriis pro timego kaj kredis, ke ŝi krake falos iun ajn momenton. Sed ŝi ne falis. Kiam ŝi volis grimpi malsupren al la grundo, ŝi ĉiam grimpis kun kapo antaŭe, nur ĉar estu iom pli amuze por Tomi kaj Anjo rigardi tion. Kaj ĉiun tagon ŝi iris al la urbo kaj aĉetis pomojn kaj oranĝojn kaj bonbonojn. Ŝi metis ĉion en korbon kaj legis al ĝi longan ŝnureton. Poste Sinjoro Nilson devis grimpi kun la ŝnureto al Tomi, kiu malfermis la fenestron kaj hisis la korbon. Foje Sinjoro Nilson ankaŭ venis kun letero de Pipi, kiam Pipi estis okupita kaj ne povis veni mem.

Sed ne okazis ofte, ĉar Pipi troviĝis sur la ŝtupetaro preskaŭ la tutajn tagojn. Foje ŝi premis sian nazon kontraŭ la fenestrovitron kaj inversigis la palbebrojn kaj faris la plej terurajn grimacojn, kaj ŝi diris al Tomi kaj Anjo, ke ili ricevos por unu ormoneron, se ili povos ne ridi al ŝi. Sed tio ja estis tute neebla.

Tomi kaj Anjo tiel ridis, ke ili preskaŭ falis el la litoj.

Iom post iom ili resaniĝis kaj rajtis ellitiĝi. Sed kiel palaj kaj maldikaj ili estis! Pipi sidis ĉe ili en ilia kuirejo la unuan tagon, kiam ili estis sur piedoj, kaj rigardis, kiam ili manĝis kaĉon.

Tio signifas, ke ili devus manĝi kaĉon, sed tio terure malbone funkciis. Ilia patrino tute nervoziĝis, kiam ŝi vidis, kiel ili sidas kaj prenetas.

– Nun manĝu vian bongustan kaĉon, ŝi diris.

Anjo movis iom per la kulero en la telero, sed ŝi sentis, se ŝi absolute ne povas gluti iom da kaĉo.

– Kial mi fakte devas manĝi ĝin, ŝi plende diris.

– Kiel vi povas demandi tiel stulte, Pipi diris. Evidente vi devas manĝi vian bongustan kaĉon. Ĉar se vi ne manĝas vian bongustan kaĉon, vi ne povos kreski kaj fariĝi granda kaj forta.

Kaj se vi ne fariĝas granda kaj forta, vi ne kapablos devigi viajn infanojn, kiam vi ricevos ilin, manĝi sian bongustan kaĉon.

Ne, Anjo, tio ne taŭgas. Ne povas fariĝi io alia ol plej terura malordo en la kaĉomanĝado en ĉi tiu lando, se ĉiuj rezonus kiel vi.

Tomi kaj Anjo manĝis po du kulerojn da kaĉo. Pipi rigardis ilin kun granda kompato.

– Vi devus esti sur la maro dum iom da tempo, ŝi diris kaj balanciĝis tien reen sur la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Tie vi baldaŭ lernus manĝi. Mi memoras unu fojon, kiam mi estis sur la ŝipo de mia patro, kaj Fridolfo iun matenon tute subite ne manĝis pli ol sep telerojn da kaĉo. Paĉjo tute freneziĝis pro maltrankvilo pri lia malbona apetito. ”Fridolfo”, li diris kun ploro en la voĉo, ”mi timas, ke vi ekhavis konsumantan malsanon.

Estas plej bone, ke vi restu en la lito hodiaŭ, ĝis vi sentos vin pli vigla kaj kapablos manĝi kiel homo. Mi venos envolvi vin kaj doni al vi iom da fortiga medukamento!”

– Medikamento estas la vorto, Anjo diris.

– Kaj Fridolfo ŝanceliĝis en liton, Pipi daŭrigis, ĉar li mem timis kaj cerbumis, kiu epidemio povus esti atakinta lin, kiam li kapablis manĝi nur sep telerojn da kaĉo. Li kuŝis kaj pripensis, ĉu li povos vivi ĝis la vespero, kiam paĉjo venis kun la medukamento. Estis nigra abomena medukamento, sed diru kion ajn pri ĝi – fortiga ĝi estis. Ĉar kiam li estis englutinta la unuan kuleron, elflugis kiel fajroflamo el lia buŝo. Li eligis kriegon, kiu skuis ”Hopetosan” de pruo ĝis poŭpo, kaj kiu estis aŭdebla sur ŝipoj kvindek marmejlojn for de tie. La kuiristo ankoraŭ ne havis tempon forpreni la matenmanĝon, kiam Fridolfo venis per plena vaporo al la kajuto kun ripetaj kriegoj. Li ĵetis sin al la manĝotablo kaj komencis manĝi kaĉon kaj kriis pro malsato eĉ post la dek kvina telero. Sed tiam la kaĉo elĉerpiĝis kaj la kuiristo povis fari nenion alian ol ĵeti malvarmajn boligitajn terpomojn en la malfermitan faŭkon de Fridolfo. Tuj, kiam ŝajnis, ke li volas fini, Fridolfo eligis furiozan murmuron, tiel ke la kuiristo komprenis, ke li devas daŭrigi, se li ne volas esti manĝota mem. Sed li havis bedaŭrinde nur cent dek sep aĉajn terpomojn, kaj kiam li ĵetis en Fridolfon la lastan, li faris rapidan salton tra la pordo kaj ŝlosis.

Kaj ni ĉiuj staris tie ekstere kaj rigardis Fridolfon tra la fenestro.

Li pepe plendis kiel malsata infano kaj en rapida sekvo manĝis la panpladon kaj la kruĉon kaj dek kvin telerojn. Poste li atakis la tablon. Li forrompis ĉiujn kvar piedojn kaj manĝis, tiel ke splitoj kirliĝis ĉirkaŭ lia buŝo, sed li diris, ke por esti asparago, ĝi estis de la plej ligneca speco. Li verŝajne opiniis, ke la tablotabulo estas pli bongusta, ĉar li ŝmacis, dum li manĝis ĝin, kaj diris, ke ĝi estas la plej bongusta buterpano, kiun li ricevis, depost kiam li estis malgranda. Sed tiam paĉjo konsideris, ke li estas resanigita de sia konsumanta malsano, kaj li eniris al li kaj diris, ke li nun devos provi teni sin ĝis la tagmanĝo post du horoj, kaj ke li tiam ricevos napan kaĉon kun lardo. ”Aj, aj, kapitano”, Fridolfo diris kaj viŝis sian buŝon.

Sed ankoraŭ unu afero, li daŭrigis kaj la okuloj brilis pro fervoro.

”Kiam ni havos vespermanĝon, kaj kial ni ne povu havi ĝin iom pli frue?”

Pipi metis la kapon oblikve kaj rigardis Tomin kaj Anjon kaj iliajn kaĉotelerojn.

– Kiel dirite: vi devus esti sur la maro dum kelka tempo, tio sanigus vian nesufiĉan apetiton.

Ĝuste tiam la leterportisto preteriris la domon de familio Settergren survoje al Vilao Vilaltao. Li hazarde ekvidis Pipin tra la fenestro, kaj li kriis:

– Pipi Ŝtrumpolonga, jen letero por vi!

Pipi tiel surpriziĝis, ke ŝi preskaŭ falis de la seĝo.

– Ĉu letero!? Por mi? Lera vetero, mi volas diri vera letero!?

Tion mi volas vidi unue, antaŭ ol mi kredas.

Sed estis vera letero, letero kun multaj kaj strangaj poŝtmarkoj sur ĝi.

– Vi legu, Tomi, kiu konas la arton, Pipi diris.

Kaj Tomi legis:

”Mia kara Pipilota”, li legis. ”Kiam vi ricevos ĉi tion, vi povas kiam ajn iri al la haveno kaj esplorrigardi pri ”Hopetosa”.

Ĉar nun mi tamen intencas veni por venigi vin portempe ĉi tien al Kurekuredutinsulo. Vi ja devas almenaŭ vidi la landon, kie via patro fariĝis tre potenca reĝo. Ĉi tie estas vere hejmece, kaj mi kredas, ke vi bonfartas. Miaj fidelaj civitanoj ankaŭ tre sopiras vidi la multe priparolatan princinon Pipilota. Do ne estas diskuto pri la afero. Vi venu – estas mia reĝa kaj patra volo. Veran ŝmackison kaj multajn salutojn sendas al vi via maljuna patro Reĝo Efraimo la Unua Ŝtrumpolonga Ĉionreganto super Kurekuredutinsulo”.

Kiam Tomi finis la legadon, fariĝis silentege en la kuirejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.