La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi albordiĝas

La Kurekuredutinsulo rekte antaŭe, Pipi kriis iun sunklaran matenon, kiam ŝi staris ĉe la observejo vestita nur per tukpeco ĉirkaŭ la talio.

Ili estis velintaj dum tagoj kaj noktoj, semajnoj kaj monatoj, sur ŝtormvipitaj maroj kaj trankvilaj, afablaj akvoj, en stellumo kaj lumbrilo, sub malklaraj, minacaj nuboj kaj en ardanta sunlumo, jes, ili veladis tiel longan tempon, ke Tomi kaj Anjo preskaŭ forgesis, kiel sentiĝas loĝi hejme en la urbeto.

Ilia patrino certe surpriziĝus, se ŝi povus vidi ilin nun. Ne plu palaj vangoj! Sanaj kaj brunigitaj kaj viglokulaj ili grimpis en la vantoj same kiel Pipi. La vestojn ili iom post iom lasis fali, laŭ la plivarmiĝo de la klimato, kaj el la dike envolvitaj infanoj kun du kamizoloj, kiuj krozis la Nordan Maron, fariĝis du nudaj, brunaj idetoj, ĉiu kun sia tukpeco ĉirkaŭ la talio.

– Ho, kiel mirinde estas, Tomi kaj Anjo diris ĉiun matenon, kiam ili vekiĝis en la kajuto, kiun ili dividis kun Pipi. Plej ofte Pipi tiam estis el la lito kaj staris ĉe la direktilo.

– Pli bona maristo ol mia filino neniam veliris sur la sep oceanoj, kapitano Ŝtrumpolonga kutimis diri. Kaj li pravis pri tio. Tra la plej teruraj marrompaĵoj kaj preter la plej danĝeraj submaraj rifoj Pipi kondukis ”Hopetosan” per firma mano.

Sed nun la vojaĝo baldaŭ atingis sian finon.

– La Kurekuredutinsulo rekte antaŭe, Pipi kriis.

Jes, tie ĝi situis sub verdaj palmoj ĉirkaŭata de la plej blua akvo.

Du horojn poste ”Hopetosa” direktiĝis en golfeton sur la okcidenta flanko de la insulo. Kaj sur la strando staris ĉiuj kurekuredutoj, viroj, virinoj kaj infanoj, por akcepti sian reĝon kaj lian ruĝharan filinon. Impona susuro leviĝis el la popolamaso, kiam oni elmetis la pasponteton.

– Usamkura, kusomkara, ili kriis, kaj tio signifas:

– Bonan revenon, dika blanka estro!

Reĝo Efraimo majeste iris sur la pasponteto, vestita en sia blua korduroja kostumo, dum Fridolfo per tirharmoniko sur la ferdeko ludis la novan nacian himnon de la kurekuredutoj:

”Jen venas la svedoj kun bruo kaj muĝ’”

Reĝo Efraimo levis la manon por saluto kaj kriis:

– Muoni manana! kaj tio signifas:

– Saluton denove!

Post li venis Pipi. Ŝi portis la ĉevalon. Tiam susuro iris tra ĉiuj kurekuredutoj. Ili certe aŭdis pri Pipi kaj ŝia kolosa forto, sed estis io tute alia vidi tion en la realo. Ankaŭ Tomi kaj Anjo afable promenis surteren, kaj tion faris ankaŭ la tuta ŝipanaro, sed ĝuste tiam la kurekuredutoj ne havis la okulojn por iu alia ol Pipi. Kapitano Ŝtrumpolonga levis ŝin kaj starigis ŝin sur siajn ŝultrojn, por ke ili vere povu vidi ŝin, kaj tiam denove susuro iris tra la homamaso. Sed tuj poste Pipi levis kapitanon Ŝtrumpolongan sur unu sian ŝultron kaj la ĉevalon sur la alian, kaj tiam la susuro preskaŭ kreskis ĝis uragano.

La tuta loĝantaro de la Kurekuredutinsulo ne atingas pli ol cent dudek ses homoj.

– Proksimume konvene multajn regatojn mi havas, reĝo Efraimo diris. Pli multajn oni ne povas kontroli.

Ĉiuj loĝis en hejmecaj kabanetoj inter la palmoj. La plej granda kaj bela kabano apartenis al reĝo Efraimo. La ŝipanoj de ”Hopetosa” ankaŭ havis siajn kabanojn, kie ili loĝis dum

”Hopetosa” estis ankrita en la golfeto. Ĝi cetere preskaŭ ĉiam estis tie nuntempe. Nur kelkfoje ekspedicio estis necesa al insulo kvindek mejlojn norden. Ĉar tie estis butiko, en kiu oni povis aĉeti flartabakon por kapitano Ŝtrumpolonga.

Tre bela novkonstruita kabaneto estis destinita por Pipi.

Ankaŭ Tomi kaj Anjo trovis sufiĉan lokon tie. Sed antaŭ ol ili rajtis eniri la kabanon kaj forlavi la vojaĝpolvon de si, kapitano Ŝtrumpolonga volis montri al ili unu aferon. Li prenis la brakon de Pipi kaj kondukis ŝin reen al la bordo.

– Ĉi tie, li diris kaj montris per dika montrofingro. Ĉi tie mi flosis borden tiun fojon, kiam mi estis blovita en la maron.

La kurekuredutoj starigis memorŝtonon pri la rimarkinda evento. Sur la ŝtono estis enĉizita en la kurekureduta lingvo:

”Trans la granda vasta maro nia dika, blanka ĉefo venis. Ĉi tie estas la loko, kie li flosis borden, kiam la panarboj floris.

Ke li ĉiam restu same dika kaj grandioza, kia li estis, kiam li venis.”

Kapitano Ŝtrumpolonga laŭtlegis la enskribaĵon por Pipi kaj Tomi kaj Anjo per voĉo tremanta pro emocio. Poste li forte purigis la nazon.

Kiam la suno komencis malleviĝi kaj preparis sin por malapero en la senlima sino de la Suda Maro, la tamburoj de la kurekuredutoj vokis ĉiujn homojn al la festa kaj regada placo, kiu situis meze de la vilaĝo. Tie staris la bela trono de Reĝo Efraimo el bambua kano, ornamita per ruĝaj hibiskofloroj.

Sur ĝi li sidis, kiam li regis. Por Pipi la kurekuredutoj faris iom pli malgrandan tronon, kiu staris flanke de tiu de ŝia patro. Jes, en tuta rapideco ili ankaŭ ĉarpentis du malgrandajn bambuseĝojn por Tomi kaj Anjo.

La tondro de la tamburoj sonis ĉiam pli laŭte, kiam reĝo Efraimo kun granda digno prenis lokon sur sia trono. Li estis demetinta sian kordurojan kostumon kaj estis vestita en ruĝa vesto kun krono sur la kapo, basta jupo ĉirkaŭ la talio, kolĉeno el ŝarkodentoj ĉirkaŭ la kolo kaj dikaj ringoj ĉirkaŭ la maleoloj. Pipi senĝene eksidis sur sia trono. Ŝi daŭre havis la saman ŝtoftuketon ĉirkaŭ la talio, sed en la hararon ŝi estis metinta kelkajn ruĝajn kaj blankajn florojn, por estiĝi iom pli bela. Ankaŭ Anjo faris tion. Sed ne Tomi. Nenio povus igi lin meti florojn en la hararon.

Reĝo Efraimo estis for de la regadaj taskoj dum sufiĉe longa tempo, kaj nun li komencis regi per ĉiuj fortoj. Dume la malgrandaj kurekuredutinfanoj proksimiĝis al la trono de Pipi. Pro iu nekomprenebla kaŭzo ili ekhavis la ideon, ke blanka haŭto estas multe pli bela ol nigra, kaj tial ili sentis sin plenaj je respektego, ju pli ili proksimiĝis al Pipi kaj Tomi kaj Anjo. Pipi krome estis princino. Kiam ili venis tute proksime al Pipi, ili ĉiuj samtempe ekgenuis antaŭ ŝi kaj klinis la fruntojn al la tero.

Pipi rapide saltis de la trono.

– Kion mi vidas, ŝi diris. Ĉu vi ludas objektoserĉantojn ankaŭ ĉi tie? Atendu, ke mi povu kunesti!

Ŝi genuis kaj ĉirkaŭflaris sur la tero.

– Ŝajnas, ke aliaj objektoserĉantoj estis ĉi tie antaŭ ni, ŝi diris post momento. Ĉi tie ne troviĝas eĉ pinglo, tion mi asertas.

Ŝi sidiĝis denove sur la trono. Tuj kiam ŝi faris tion, ĉiuj infanoj reklinis siajn kapojn al la tero antaŭ ŝi.

– Ĉu vi perdis ion, Pipi diris. Ĉiukaze tio ne troviĝas tie, do vi povas same bone ekstari.

Bonŝance kapitano Ŝtrumpolonga vivis tiom longe sur la insulo, ke kelkaj el la kurekuredutoj lernis iom el lia lingvo. Ili komprneble ne sciis, kion tiaj malfacilaj vortoj kiaj ”poŝtrepago” kaj ”generalmajoro” signifas, sed parton ili tamen kaptis.

La infanoj konis eĉ la plej kutimajn esprimojn, kiel ”ne faru tion” kaj simile. Knabeto, nomata Momo, povis tre bone paroli la blankulan lingvon, ĉar li kutimis ofte sidi ĉe la kabanoj de la ŝipanoj kaj aŭskulti la babiladon de la viroj. Ĉarma nigra knabineto, nomata Moana, ankaŭ ne estis mallerta.

Nun Momo povis klarigi al Pipi, kial ili genukuŝas antaŭ ŝi.

– Vi esti tre bela blanka princino, li diris.

– Mi tute ne esti tre bela blanka princino, Pipi diris en kripligita kurekureduta lingvo. Mi estas entute nur Pipi Ŝtrumpolonga, kaj nun mi absolute ĉesos ĉi tiun tronadon.

Ŝi saltis de la trono. Kaj tion faris ankaŭ reĝo Efraimo, ĉar li jam finis la regadajn taskojn.

La suno malleviĝis kiel ruĝa globo en la Sudan Maron, kaj baldaŭ la ĉielo lumis de steloj. La kurekuredutoj ekbruligis grandegan kampofajron sur la regada placo, kaj reĝo Efraimo kaj Pipi kaj Tomi kaj Anjo kaj la ŝipanoj de ”Hopetosa” sidiĝis sur la verda herbejo kaj rigardis, kiam la kurekuredutoj dancis ĉirkaŭ la fajro. La obtuza tondro de la tamburoj, la stranga danco, mirindaj odoroj el miloj da nekonataj floroj en la ĝangalo, la brilanta stela ĉielo super iliaj kapoj, ĉio sentiĝis stranga al Tomi kaj Anjo. La eternaj ondoj de la maro estis aŭdeblaj la tutan tempon kiel potenca akompanado.

– Mi kredas, ke ĉi tio estas tre bona insulo, Tomi diris poste, kiam Pipi kaj Anjo kaj li estis enlitiĝintaj en sia hejmeca kabano sub la kokospalmo.

– Tion ankaŭ mi kredas, Anjo diris. Ĉu ne ankaŭ vi kredas tion, Pipi?

Sed Pipi kuŝis tie silente kun la piedoj sur la kuseno, laŭ sia kutimo.

– Aŭdu la ondegojn de la oceano, ŝi reve diris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.