La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Pipi ŜtrumpolongaAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Pipi zorge ŝlosis la pordon de Vilao Vilaltao. La ŝlosilon ŝi pendigis sur najlon tute apude. Poste ŝi levis la ĉevalon de la verando, por la lasta fojo ŝi levis ĝin de la verando! Sinjoro Nilson jam sidis sur ŝia ŝultro kaj aspektis grava. Li certe sciis, ke io rimarkinda okazas.
– Jes ja, nun ne estas io plia, Pipi diris.
Tomi kaj Anjo kapjesis. Ne, ne estas io plia.
– Ankoraŭ ne estas tre malfrua horo, Pipi diris. Ni iru piede, tio daŭras pli longe.
Tomi kaj Anjo denove kapjesis, sed ili diris nenion. Kaj ili komencis sian migradon al la urbo. Al la haveno. Al ”Hopetosa”.
La ĉevalo rajtis posttroteti laŭvole.
Pipi ĵetis rigardon trans la ŝultro al Vilao Vilaltao.
– Agrabla kabano, tiu, ŝi diris. Senpula kaj bona ĉiamaniere.
Kaj tio estas pli ol oni povas diri pri la negra argila kabano, kie mi loĝos estonte.
Tomi kaj Anjo diris nenion.
– Se estos terure multe da puloj en mia negra argila kabano, mi dresos ilin kaj tenos ilin en cigara skatolo kaj ludos
”Lasta paro ek!” kun ili vespere. Mi nodos rubandetojn ĉirkaŭ iliaj piedoj. Kaj la du plej fidelajn kaj plej sindonajn pulojn mi nomos ”Tomi” kaj ”Anjo” kaj ili dormos nokte en mia lito.
Eĉ ne tio povis igi Tomin kaj Anjon pli parolemaj.
– Kio nun estas kun vi, Pipi diris ĉagrenite. Mi diru al vi, ke estas danĝere ĉirkaŭiri kaj silenti tro longe. La lango velkas, se oni ne uzas ĝin. Iam mi konis kahelforniston en Kalkuto, kiu nur silentis kaj silentis. Sed poste ankaŭ okazis, kel okazis.
Iun fojon li volis diri al mi: ”Adiaŭ, kara Pipi, feliĉan vojaĝon kaj dankon por ĉi tiu tempo!” Kaj ĉu vi povas diveni, kio rezultis? Unue li faris kelkajn terurajn grimacojn, ĉar la ĉarniroj de la buŝo fiksrustiĝis, kaj ilin mi devis al li lubriki per kudromaŝina oleo. Kaj poste venis: ”U buj uje muj!” Tiam mi rigardis en lian buŝon, kaj imagu. Tie la lango kuŝis kiel velkinta folieto! Kaj kiom ajn longe li vivis, tiu kahelfornisto, neniam li povis diri ion alian ol: ”U buj uje muj!” Estus terure, se okazus la samo al vi. Ni aŭdu, ĉu vi povas diri tion pli bone ol la kahelfornisto: ”Feliĉan vojaĝon, kara Pipi, kaj dankon por ĉi tiu tempo!” Provu kaj ni vidu!
– Feliĉan vojaĝon, kara Pipi, kaj dankon por ĉi tiu tempo!
Tomi kaj Anjo diris obee.
– Do dankon al Dio pro tio, Pipi diris. Vi povas ja timigi min! Se vi estus dirinta ”U buj uje muj”, mi ne scius, kion fari.
Jen estis la haveno. Tie kuŝis ”Hopetosa”. Kapitano Ŝtrumpolonga staris sur la ferdeko kaj elkriis siajn ordonojn. La maristoj kuris tien reen por pretigi ĉion por la ekiro. Sur la kajo ĉiuj homoj de la malgranda urbeto kolektiĝis por mansvingis adiaŭe al Pipi. Kaj jen ŝi nun venis kune kun Tomi kaj Anjo kaj la ĉevalo kaj Sinjoro Nilson.
– Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga! Donu lokon al Pipi Ŝtrumpolonga! – sonis la krio, kaj la homoj flankeniris por fari vojon al Pipi. Pipi kapklinis kaj salutis dekstren kaj maldekstren.
Poste ŝi prenis la ĉevalon kaj portis ĝin trans la pasponteton.
La kompatinda besto rigardis suspekteme ĉirkaŭ si, ĉar ĉevaloj ne tre ŝatas ŝipveturojn.
– Nu, tie vi estas, mia amata infano, diris kapitano Ŝtrumpolonga, kaj interrompis sin por ĉirkaŭbrakis Pipin. Li prenis ŝin al sia brusto kaj ili premis unu la alian, tiel ke la ripoj krakis.
Anjo estis irinta ĉirkaŭe kun bulo en la gorĝo la tutan matenon.
Kaj kiam ŝi vidis Pipin levi la ĉevalon surŝipen, la bulo malfiksiĝis. Ŝi komencis plori, dum ŝi staris sin premanta al la pakkesto sur la kajo, unue tute kviete, sed iom post iom pli kaj pli intense.
– Ne kriaĉu, Tomi diris kolere. Vi hontigas nin antaŭ ĉiuj ĉi homoj.
La rezulto de lia admono estis, ke Anjo eksplodis en vera torento da larmoj. Ŝi ploris tiel, ke ŝi tremis. Tomi piedbatis ŝtonon, tiel ke ĝi ruliĝis malsupren sur la kajrando kaj falis en akvon. Efektive li volus ĝin ĵeti sur ”Hopetosan”. Tiu aĉa ŝipo, kiu forkondukos Pipin de ili! Verdire – se neniu estus vidinta, ankaŭ Tomi havus grandan emon ploreti. Sed tio ja ne decas.
Li piedfrapis ankoraŭ unu ŝtonon.
Nun Pipi venis kurante sur la pasponteto. Ŝi kuregis al Tomi kaj Anjo. Ŝi prenis iliajn manojn en siajn.
– Restas dek minutoj, ŝi diris.
Tiam Anjo ĵetis sin sur la pakkeston kaj ploris kvazaŭ la koro rompiĝis. Ne restis pli da ŝtonoj, kiujn Tomi povus piedfrapi.
Li kunpremis la dentojn kaj aspektis murdema.
Ĉirkaŭ Pipi kolektiĝis ĉiuj infanoj de la eta urbeto. Ili elprenis siajn argilajn okarinojn kaj blovis adiaŭan melodieton por ŝi. Sonis tute malgaje, ĉar estis tre tre plenda melodieto. Anjo nun tiel ploris, ke ŝi apenaŭ povis stari sur la piedoj. Ĝuste tiam Tomi memoris, ke li estis skribinta adiaŭan poemon je honoro de Pipi. Kaj li eltiris paperon kaj komencis legi. Estis nur tre terure, ke la voĉo tiel tremas.
– Adiaŭ, kara Pipi, vi veturos for, sed ĉiam ni sopiros por amiko en la kor’, ho bela memor’.
– Tie vere rimis ĉio, Pipi diris kontente. Ĝin mi lernos parkere kaj legos por la kurekuredutoj, kiam mi vespere sidos ĉirkaŭ la kampara fajro.
El ĉiuj flankoj la infanoj premis sin por adiaŭi. Pipi levis la manon kaj ordonis silenton.
– Infanoj, ŝi diris, post ĉi tio mi nur havos negridetojn kun kiuj ludi. Per kio ni amuzos nin, ne estas facile scii. Eble ni ludos kaptoludon kun sovaĝaj rinoceroj, kaj starigos serpentodresejon kaj rajdos sur elefantoj kaj havos pendbalancilon en la kokospalmo ekster la domangulo. Iel ni povos pasigi la tempon.
Pipi faris paŭzon. Kaj Tomi kaj Anjo sentis, ke ili abomenas tiujn infanojn, kun kiuj Pipi ludos estonte.
– Sed, Pipi daŭrigis, eble venos tago dum la pluva periodo, teda tago, ĉar eĉ se estas amuze ĉirkaŭkuri sen vestoj, kiam pluvas, oni tamen ne povas fari pli ol malsekigi sin. Kaj kiam ni faris tion tre zorge, eble ni enrampos nian negran argilan kabanon, se ne fariĝis kaĉo el la tuta kabano, kompreneble, ĉar tiam ni povos baki argilajn kukojn. Sed se ne fariĝis kaĉo el ĝi, ni sidiĝos tie interne, la negridoj kaj mi, kaj tiam eble la negridoj diros: ”Pipi, rakontu ion!” Kaj tiam mi rakontos al ili pri eteta urbo, kiu situas longe longe for en alia mondoparto, kaj pri la infanetoj, kiuj loĝas tie. ”Vi ne povas imagi, kiel ĉarmaj idoj loĝas tie”, mi diros al la negridoj. ”Ili estas blankaj kiel anĝeletoj sur la tuta korpo, escepte de la piedoj, ili blovas argilajn okarinojn kaj – plej bone el ĉio – ili konas la plutifikon.” Sed tiam eble la malfrandaj nigraj negridoj fariĝos tute senesperaj, ĉar ili ne konas la plutifikon, kaj kion mi tiam faru pri ili? Nu, en plej malbona kazo mi detruos la argilan kabanon kaj faros kaĉon el ĝi kaj mi bakos argilajn kukojn kaj fosos min en la argilon ĝis la kolo. Ja estus strange, se mi ne povus pensigi al ili ion alian ol plutifikon. Dankon, ĉiu el vi!
Kaj multan adiaŭon!
Kaj la infanoj blovis per siaj okarinoj ankoraŭ pli melankolian melodion ol antaŭe.
– Pipi, estas tempo surŝipiĝi, kapitano Ŝtrumpolonga kriis.
– Aj aj, kapitano, Pipi diris.
Ŝi turnis sin al Tomi kaj Anjo. Ŝi rigardis ilin.
– Kiel strange ŝiaj okuloj aspektas, Tomi pensis. Ekzakte tiel lia patrino aspektis iun fojon, kiam Tomi estis tre malsana.
Anjo kuŝis kiel amaseto sur la pakkesto. Pipi levis ŝin en siajn brakojn.
– Adiaŭ, Anjo, adiaŭ, ŝi flustris. Ne ploru!
Anjo metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Pipi kaj eligis plendan sonon.
– Adiaŭ, Pipi, ŝi plorĝemis.
Pipi prenis la manon de Tomi kaj premis ĝin forte. Poste ŝi kuris trans la pasponteton. Tiam granda larmo falis sur la nazon de Tomi. Li kunpremis la dentojn, sed tio ne helpis.
Venis ankoraŭ unu larmo. Li prenis la manon de Anjo, kaj ili staris tie fikse rigardante post Pipi. Ili povis vidi ŝin sur la ferdeko.
Sed ĉio fariĝas malklara, kiam oni rigardas tra vualo de larmoj.
– Vivu Pipi Ŝtrumpolonga, la homoj sur la kajo kriis.
– Entiru la pasponteton, Fridolfo, kapitano Ŝtrumpolonga kriis.
Kaj tion Fridolfo faris. ”Hopetosa” kuŝis preta por sia veturo al fremdaj mondopartoj. Sed tiam…!
– Ne, paĉjo Efraimo, Pipi diris. Tio ne eblas. Mi ne eltenas tion!
– Kion vi ne eltenas, demandis kapitano Ŝtrumpolonga.
– Mi ne eltenas, ke iu homo sur la verda tero de Dio ploras kaj malĝojas pro mi. Precipe ne Tomi kaj Anjo. Denove eligu la pasponteton! Mi restos en Vilao Vilaltao.
Kapitano Ŝtrumpolonga staris silenta dum momento.
– Vi faru laŭvole, li fine diris. Vi ĉiam faris!
Pipi kapjesis konsente.
– Jes, mi ĉiam faris, ŝi kviete diris.
Kaj ili denove ĉirkaŭbrakis unu la alian, Pipi kaj ŝia patro, tiel ke la ripoj krakis. Kaj ili interkonsentis, ke kapitano Ŝtrumpolonga ofte ofte venos viziti Pipin en Vilao Vilaltao.
– Kiel ajn estu, paĉjo Efraimo, estas plej bone por infano havi solidan hejmon kaj ne ĉirkaŭvoji sur la maro tre multe kaj loĝi en negrokabanoj, aŭ kion vi pensas?
– Vi pravas kiel ĉiam, mia filino, diris kapitano Ŝtrumpolonga, estas evidente, ke vi havos pli ordan vivon en Vilao Vilaltao. Kaj tio estas plej bona por infanetoj.
– Ĝuste tiel, Pipi diris. Estas absolute plej bone por infanetoj havi iom da ordo. Precipe se ili rajtas fari la ordon mem!
Kaj Pipi adiaŭis la maristojn sur ”Hopetosa” kaj por la lasta fojo ĉirkaŭbrakis paĉjon Efraimon. Poste ŝi levis la ĉevalon per siaj fortaj brakoj kaj portis ĝin reen trans la pasponteton.
Kaj ”Hopetosa” levis la ankron. Sed en la lasta momento kapitano Ŝtrumpolonga memoris pri afero.
– Pipi, li kriis, vi devas havi iom pli da oraj moneroj. Akceptu ĉi tiun!
Kaj li ĵetis novan valizon kun ormoneroj. Sed bedaŭrinde
”Hopetosa” estis veninta tro longe for el la kajo. La valizo ne atingis la celon. ”Plop” sonis kaj la valizo subakviĝis. Susuro de elreviĝo iris tra la popolamaso. Sed tiam oni aŭdis ”Plop” denove. Estis Pipi, kiu plonĝis. Post momento ŝi revenis kun la valizo inter la dentoj. Ŝi suriris la kajon kaj fortiris iom da marherbo, kiu fiksiĝis malantaŭ la orelo.
– Ha, nun mi denove estas riĉa kiel Krezo, ŝi diris.
Tomi kaj Anjo ankoraŭ ne perceptis, kio okazis. Ili staris kun malfermitaj buŝoj kaj fikse rigardis al Pipi kaj la ĉevalo kaj Sinjoro Nilson kaj la valizo kaj ”Hopetosa”, kiu per plenaj veloj direktis sin el la haveno.
– Ĉu vi – ĉu vi ne estas sur la ŝipo, fine Tomi diris hezite.
– Divenu trifoje, Pipi diris kaj tordis la akvon el siaj harplektaĵoj.
Poste ŝi levis Tomin kaj Anjon kaj la valizon kaj Sinjoron Nilson sur la ĉevalon kaj svingis sin mem post ili.
– Reen al Vilao Vilaltao, ŝi kriis per laŭta voĉo.
Tiam fine Tomi kaj Anjo komprenis. Tomi tiel ekĝojis, ke li tuj eligis sian ŝatkanton:
– Jen venas la svedoj kun bruo kaj muĝ’.
Anjo estis tiom plorinta, ke ŝi ne povis ĉesi tuj. Ŝi daŭre plorĝemis, sed nun estis feliĉaj ekploretoj, kiuj baldaŭ ĉesos.
Ŝi havis la brakojn de Pipi je firma premo ĉirkaŭ la talio. Senti ĝis tiel mirinde sekure. Ho, kiel mirinda ĉio estas!
– Kion ni faru hodiaŭ, Pipi, Anjo demandis, kiam ŝi finploris.
– Ho, eble ni ludu kroketon, Pipi diris.
– Volonte, Anjo diris. Ŝi sciis, ke eĉ kroketludado estas tute malsama, kiam Pipi kunestas.
– Aŭ… Pipi diris malrapide.
Ĉiuj infanoj de la urbeto amasiĝis ĉirkaŭ la ĉevalo por aŭdi, kion Pipi diros.
– Aŭ… ŝi diris. Aŭ ni povos kuri al la rivereto por ekzerci iradon sur akvo.
– Oni ne povas iri sur akvo, Tomi diris.
– Jes, certe ne estas neeble, Pipi diris. Sur Kubo mi iam renkontis mebliston, kiu…
La ĉevalo komencis galopi, kaj la infanoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ ĝi, ne povis aŭdi la daŭrigon. Sed ili staris dum longa longa tempo kaj rigardis post Pipi kaj ŝia ĉevalo, kiu galopis en la direkto de Vilao Vilaltao. Baldaŭ ĝi estis videbla nur kiel malgranda punkto longe for. Fine ĝi tute malaperis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.