La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Pipi Ŝtrumpolonga

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pipi edukas ŝarkon

Tre frue la postan matenon Pipi kaj Tomi kaj Anjo rampis el la kabano. Sed ankoraŭ pli frue la kurekuredutinfanoj vekiĝis. Ili jam sidis tute ekscititaj sub la kokospalmo kaj atendis, ke la blankaj infanoj elvenu por ludi. Ili tre lerte parolis la kurekuredutan lingvon kaj ridis, tiel ke la dentoj brilis en iliaj nigraj vizaĝoj.

La tuta infanaro ekiris al la strando kun Pipi je la pinto.

Tomi kaj Anjo saltis alte pro raviteco, kiam ili vidis la delikatan blankan sablon, en kiu oni povis fosi sin, kaj la bluan maron, kiu aspektis tre invita. Korala rifo iom ekster la insulo servis kiel ondorompilo. Tie interne la maro kuŝis kvieta kaj spegule brila. Ĉiuj infanoj, kaj la blankaj kaj la nigraj, forĵetis siajn tukpecojn kaj kuris kriante kaj ridetante en la akvon.

Poste ili rulis sin sur la blanka sablo, kaj Pipi kaj Tomi kaj Anjo interkonsentis, ke estas pli bone havi nigran haŭton, ĉar aspektas tre amuze kun blanka sablo sur nigra fono. Sed kiam Pipi estis fosinta sin en la sablon ĝis la kolo, tiel ke nur la lentuga vizaĝo kaj la du ruĝaj harplektaĵoj elstaris, ankaŭ tio aspektis sufiĉe amuza. Ĉiuj infanoj sidiĝis apude por paroli kun ŝi.

– Rakontu pri blankaj infanoj en la lando de blankaj infanoj, Momo diris al la lentuga vizaĝo.

– Blankaj infanoj amas plutifikon, Pipi diris.

– Multipliko estas la vorto, Anjo diris. Kaj cetere, ŝi daŭrigis per vundita voĉo, oni ne povas ĝuste aserti, ke ni amas ĝin.

– Blankaj infanoj amas plutifikon, asertis Pipi obstine.

Blankaj infanoj vere freneziĝas, se blankaj infanoj ne ĉiun tagon ricevas grandan porcion da plutifiko.

Ŝi ne kapablis daŭrigi en kripla kurekureduta lingvo, sed transiris al sia propra lingvo.

– Se vi aŭdas blankan infanon plori, vi povas esti certa, ke la lernejo forbrulis aŭ ke puriga ferio eksplodis aŭ ke la instruistino forgesis doni al la infanoj hejmtaskon pri plutifiko.

Kaj ni ne parolu pri tio, kiel estas, kiam ili ricevas someran ferion. Estas plorado kaj plendado, tiel ke vi dezirus esti motinta, kiam vi aŭdas tion. Neniu okulo estas seka, kiam la lerneja pordego fermiĝas por la somero. Ĉiuj infanoj marŝas hejmen kantante obtuzajn funebrajn kantojn, kaj ili vere singultas pro ploro, kiam ili pensas pri tio, ke daŭros multajn monatojn, antaŭ ol ili denove ricevos iun plutifikon. Jes, certe senkompara mizero, Pipi diris kaj profunde ĝemspiris.

– Baf, Tomi kaj Anjo diris.

Momo ne tute komprenis, kio plutifiko estas kaj deziris pli detalan klarigon. Tomi ĝuste intencis klarigi tion, sed Pipi anticipis lin.

– Jes, aŭskultu, ŝi diris. Jen: 7x7=102. Amuze, ĉu ne?

– Certe ne estas 102, Anjo diris.

– Ne, ĉar 7x7 estas 49, Tomi diris.

– Memoru, ke ni estas sur la kurekuredutinsulo nun, Pipi diris. Ĉi tie estas tute alia kaj multe pli fekunda klimato, do 7x7 estas multe pli ĉi tie.

– Baf, Tomi kaj Anjo diris.

La kalkulleciono estis interrompita de kapitano Ŝtrumpolonga, kiu venis rakonti, ke li kaj ĉiuj ŝipanoj kaj ĉiuj kurekuredutoj intencas foriri al alia insulo por kelkaj tagoj por ĉasi aprojn. Kapitano Ŝtrumpolonga ĝuste sentis emon pri freŝa apraĵo. La kurekuredutinoj ankaŭ akompanos por timigi la aprojn per sovaĝaj krioj. Tio signifas, ke la infanoj restos solaj sur la Kurekuredutinsulo.

– Vi ja ne malĝojos pro tio, kapitano Ŝtrumpolonga diris.

– Divenu trifoje, Pipi diris. Tiun tagon, kiam mi aŭdos, ke iuj infanoj malĝojas, ĉar ili devas zorgi pri si mem sen plenkreskuloj, tiun tagon mi lernos la tutan plutifikan tabelon inverse, tion mi ĵuras.

– Tiel sonu la parolo, kapitano Ŝtrumpolonga diris.

Kaj li kaj ĉiuj liaj subuloj, armitaj per ŝildoj kaj lancoj, eniris siajn kanotegojn kaj pagajis for de la Kurekuredutinsulo.

Pipi formis la manojn je funelo kaj kriis post ili:

– Veturu en paco! Sed se vi ne revenos ĝis mia 50-jara jubileo, mi anoncserĉos vin per radio.

Kiam ili fariĝis solaj, Pipi kaj Tomi kaj Anjo kaj Momo kaj Moana kaj ĉiuj aliaj infanoj rigardis unu la alian kaj aspektis tre kontentaj. Jen ili havis tutan mirindan sudmaran insulon tute por si mem dum pluraj tagoj.

– Kion ni faru, Tomi kaj Anjo diris.

– Unue ni prenu la matenmanĝon de la arboj, Pipi diris.

Ŝi rapide surgrimpis palmon por kokosnuksoj. Momo kaj la aliaj kurekuredutinfanoj kolektis panfruktojn kaj bananojn.

Pipi faris fajron sur la strando kaj super ĝi rostis la ravajn panfruktojn. Ĉiuj infanoj sidiĝis en rondo ĉirkaŭ ŝi, kaj ĉiuj ricevis solidan matenmanĝon, konsistanta el rostita panfrukto, kokosa lakto kaj bananoj.

Ne estis ĉevaloj sur la Kurekuredutinsulo, tial ĉiuj nigraj infanoj estis tre interesitaj pri la ĉevalo de Pipi. Tiuj, kiuj kuraĝis, rajtis rajdi sur ĝi dum mallonga tempo. Moana diris, ke ŝi volonte iam veturos al la lando de la blankuloj, kie ekzistas tiaj strangaj bestoj.

Sinjoro Nilson nenie estis videbla. Li faris ekskurson en la ĝangalon, kie li trovis kelkajn parencojn.

– Kion ni faru nun, Tomi kaj Anjo diris, kiam ne plu estis amuze rajdi sur la ĉevalo.

– Blankaj infanoj volas vidi belajn grotojn, jes, ne, Momo demandis.

– Blankaj infanoj certege volas vidi belajn grotojn, jes, ja, Pipi diris.

La Kurekuredutinsulo estis koralinsulo. Ĉe la suda flanko altaj koralvandoj krutis en la maron, kaj tie estis la plej belaj grotoj, kiujn la maraj ondoj elfosis. Kelkaj situis tute ĉe la akvorando kaj estis plenaj je akvo, sed kelkaj situis pli supre en la klifaj vandoj kaj tie la kurekuredutinfanoj kutimis restadi kaj ludi. Ili estis aranĝintaj grandan provizon da kokosoj kaj aliaj frandaĵoj en la plej granda groto. Veni tien estis tuta entrepreno.

Ili devis treti tre singarde laŭ la kruta monta vando kaj teni sin firme je ŝtonoj kaj rokaĵoj, kiuj elstaris. Aliel ili povus facile fali en la akvon. Kutime tio ne gravis. Nun estis tiel, ke ĝuste ĉi tie abundis ŝarkoj, kiuj tre ŝatas manĝi infanetojn.

Malgraŭ tio la kurekuredutinfanoj kutimis amuzi sin per plonĝado por perlokonkoj, sed tiam iu devis ĉiam gardostari kaj krii ”ŝarko, ŝarko”, tuj kiam la naĝilo de ŝarko estis videbla. Interne en la granda groto la kurekuredutinfanoj havis provizon da brilaj perloj, kiujn ili trovis en la perlokonkoj.

Ili kutimis uzi ilin por globoludoj, kaj ili ne imagis, ke tiuj perloj valorus kiom ajn en la landoj de la blankuloj. Kapitano Ŝtrumpolonga kutimis kunporti kelkajn perlojn jen kaj jen, kiam li veturis por aĉeti flartabakon. Por la perloj li ricevis amason da aĵoj, kiujn laŭ lia opinio liaj subuloj bezonas, sed entute li opiniis, ke liaj fidelaj subuloj bonfartas laŭ la nuna stato. Kaj la infanoj volonte povis daŭrigi globludi per la perloj.

Anjo proteste montris per ambaŭ manoj, kiam Tomi admonis ŝin grimpi laŭ la rokvando ĝis la granda groto. La unua peco ne estis malfacila. Tie estis sufiĉe larĝa teraso, sur kiu eblis iri, sed ĝi iom post iom mallarĝiĝis, kaj la lastajn metrojn ili devis grimpi kaj treti kie ajn eblis.

– Neniam, Anjo diris. Neniam!

Rampi laŭ rokovando, kie apenaŭ estas io, je kio teni sin, kaj dek metrojn sube havi maron plena je ŝarkoj, kiuj atendas, ke iu falu, tio ne estis io, kion Anjo konsideris vera amuzado.

Tomi estis ĉagrenita.

– Ho, oni neniam havu fratinojn en la Suda Maro, li diris, dum li rampis sur la rokvando. Rigardu min! Vi nur faru ĉi tiel…

Plop, sonis, kiam Tomi falis en la akvon. Anjo eligis altan krion. Ankaŭ la kurekuredutinfanoj estis terurigitaj. ”Ŝarko, ŝarko”, ili kriis kaj fingromontris al la maro. Tie aperis naĝilo, kiu rapide direktis sin al Tomi Plop, aŭdiĝis denove. Estis Pipi, kiu plonĝis. Ŝi atingis Tomin proksimume samtempe kun la ŝarko. Tomi kriegis pro timego. Li sentis la akrajn dentojn de la ŝarko skrapi kontraŭ sia kruro. Sed ĝuste tiam Pipi kaptis la sangavidan bestaĉon per ambaŭ manoj kaj levis ĝin super la akvosurfaco.

– Ĉu vi ne scias konduti dece, ŝi diris. La ŝarko ĉirkaŭrigardis surprizita kaj kun malbona humoro. Ĝi ja ne povas spiri tre bone supre en la aero.

– Promesu neniam fari ion tian, kaj mi lasos vin, Pipi diris serioze. Kaj ŝi ĵetis per plena forto la ŝarkon longen for en la maron. Kaj ĝi rapide fornaĝis de tie kaj decidis kiel eble plej rapide foriri anstataŭe al la Atlantiko.

Dumtempe Tomi estis grimpinta sur rokŝtupeton kaj sidis tie tremanta en la tuta korpo. Lia kruro sangis. Tiam Pipi venis.

Ŝi tre strange kondutis. Unue ŝi levis Tomin en la aeron kaj poste ĉirkaŭbrakis lin tiel forte, ke preskaŭ ĉiu aero eliris el li. Poste ŝi subite lasis lin kaj sidiĝis sur la roko. Ŝi kline kovris la vizaĝon per la manoj. Ŝi ploris. Pipi ploris. Tomi kaj Anjo kaj ĉiuj kurekuredutinfanoj rigardis ŝin kun surprizo kaj timego.

– Vi plori, ĉar Tomi preskaŭ esti manĝita, Momo proponis.

– Ne, Pipi diris kolerhumore kaj viŝis siajn okulojn. Mi plori, ĉar kompatinda ŝarketo ne ricevi matenmanĝon hodiaŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.