La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2026 Geo

La Enhavo

22 La viro sola

Vespere mi komencis, kaj iris al la maro per milda vento el sudokcidento, malrapide, konstante, kaj la insulo iĝis pli kaj pli malgranda, kaj la rekta fumkolono iĝis pli kaj pli maldika antaŭ la varma sunsubeniro. La oceano kreskis ĉirkaŭ mi, kaŝante tiun malaltan, malluman makulon al miaj okuloj. La taglumo, la daŭranta gloro de la suno, daŭre fluis el la ĉielo, estis tirata flanken kiel brilanta kurteno, kaj fine mi rigardis en la bluan, grandegan golfon kiun la sunlumo kaŝis, kaj vidis la ŝvebantajn arojn de steloj. La maro estis silenta, la ĉielo estis silenta. Mi estis sola kun la nokto kaj silento.

Tiel mi drivis dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis malmulte, kaj meditis pri ĉio kio okazis al mi – tiam ne tre dezirante denove vidi homojn. Mi estis vestita en unu malpura ĉifono, miaj haroj estis nigraj kaj tufaj; sendube, miaj trovontoj kredos ke mi estas freneza.

Strange, sed mi sentis neniun deziron reiri al la homaro. Mi nur ĝojis esti forlasinta la malbelecon de la besto-popolo. Kaj la trian tagon, min prenis brigo iranta el Apio al San-Francisko. Nek la kapitano nek la maato kredis mian rakonton, sed kredis ke la soleco kaj danĝero frenezigis min; kaj ĉar mi timis ke same opinios ankaŭ aliaj, mi ne rakontis pli pri miaj aventuroj, kaj asertis ke mi memoras nenion kio okazis al mi inter la pereo de Lady Vain kaj la momento kiam mi estis denove prenita – do unu jaro.

Mi devis agi tre singarde por ne esti suspektata pri mensa malsano. Miaj memoroj de la Leĝo, de la du mortaj maristoj, de la embuskoj en la mallumo, de la kadavro en la kanaro, persekutis min; kaj, kvankam ŝajnas kontraŭnature, kiam mi revenis al la homaro venis, ne la fido kaj simpatio kiun mi atendis, sed stranga kresko de la necerteco kaj timo kiun mi spertis dum mi vivis sur la insulo. Neniu kredus min; mi estis preskaŭ same aparta al homoj kiel mi estis al la besto-popolo. Eble mi kaptis ion el la natura sovaĝeco de miaj akompanantoj. Oni diras ke teruro estas malsano, kaj ĉiuokaze, mi povas atesti ke dum pluraj jaroj nun senripoza timo loĝis en mia menso – tia senripoza timo kiun povas senti duone malsovaĝigita leonido.

Mia problemo ekhavis la plej strangan formon. Mi ne povis persvadi min mem ke la viroj kaj virinoj, kiujn mi renkontis, ne estis pliaj besto-homoj, bestoj duone mulditaj en la ekstera formo de homaj animoj, kaj ke ili baldaŭ komencos recidivi – montrante unue unu bestan econ kaj poste alian. Sed mi konfidis mian kazon al strange sperta homo – homo kiu konis Moreau, kaj ŝajnis duone kredi mian rakonton, menso-specialisto – kaj li tre helpis min, kvankam mi ne atendas ke la teruro de tiu insulo iam tute forlasos min. Plejofte, ĝi kuŝas ie profunde en mia menso, nur malproksima nubo, memoro, malforta malfido, sed foje okazas ke la eta nubo disvastiĝas ĝis ĝi mallumigas la tutan ĉielon. Tiam mi ĉirkaŭrigardas al miaj kunhomoj, kaj mi timas. Mi vidas vizaĝojn; klarajn kaj vekajn; aliajn senesprimajn aŭ danĝerajn; aliajn nestabilajn, nesincerajn – neniun kiu havas la trankvilan aŭtoritaton de racia animo. Mi sentas kvazaŭ la besto supreniras tra ili, ke baldaŭ la malevoluo de la insulanoj ripetiĝos en pli granda skalo. Mi scias ke tio estas iluzio; ke tiuj, kiuj ŝajnas viroj kaj virinoj ĉirkaŭ mi, fakte estas viroj kaj virinoj – viroj kaj virinoj por ĉiam, tute raciaj estaĵoj, plenaj de homaj deziroj kaj tenera zorgemo, liberiĝintaj el la instinkto kaj ne sklavoj de iu fantazia Leĝo – estaĵoj tute malsimilaj al la besto-popolo. Tamen mi retiriĝas de ili, de iliaj scivolemaj rigardoj, iliaj demandoj kaj helpemo, kaj nur volas esti for de ili kaj sola. Tial, mi vivas proksime al la larĝa, libera ebenaĵo, kaj povas eskapi tien kiam tiu ombro kovras mian animon, kaj tre dolĉa estas la malplena ebenaĵo tiam, sub la ĉielo brosita de la ventoj.

Kiam mi vivis en Londono, mia hororo estis preskaŭ neeltenebla. Mi ne povis foriri de la homoj; iliaj voĉoj venis tra la fenestroj; ŝlositaj pordoj estis nesekuraj protektiloj. Mi eliris al la stratoj por batali kontraŭ mian iluzion, kaj ŝtelirantaj virinoj dolĉe vokis min; ŝtelemaj, dezirplenaj viroj rigardis min ĵaluze; lacaj, palaj laboristoj tusis apud mi kun dormemaj okuloj kaj fervoraj paŝoj, kiel vunditaj cervoj gutantaj sangon; maljunuloj, kurbigitaj kaj duondormantaj, pasis min mallaŭte parolantaj al si mem; kaj, tute malalertaj, ĉifonita vosto de babilantaj infanoj. Poste mi turnis min flanken kaj eniris iun kapelon – kaj eĉ tie, tiel mi estis ĝenata, ŝajnis ke la predikanto babilis "grandajn pensojn", same kiel faris la simi-homo; aŭ en iun bibliotekon, kaj tie, la intensaj vizaĝoj super la libroj ŝajnis esti nur paciencaj estaĵoj atendantaj predon. Aparte vomigaj estis la senesprimaj vizaĝoj de homoj en trajnoj kaj busoj; ili ŝajnis ne esti miaj kunestaĵoj pli ol estus mortintaj korpoj, do mi ne kuraĝis vojaĝi se mi ne povis fidi ke mi estas sola. Kaj eĉ ŝajnis ke ankaŭ mi ne estas racia estaĵo, sed nur besto turmentata de iu stranga malordo en sia cerbo kiu instigis ĝin vagadi sola; kiel ŝafo atakita de grava malsano.

Tiu humoro, tamen, nun venas al mi pli malofte, danke al Dio. Mi retiriĝis de la konfuzo de urboj kaj homamasoj, kaj mi pasigas miajn tagojn ĉirkaŭata de saĝaj libroj – klaraj fenestroj en nia vivo, lumigitaj de la brilantaj animoj de homoj. Mi renkontas malmultajn fremdulojn, kaj mi havas nur malgrandan mastrumaĵon. Miajn tagojn mi pasigas legante kaj farante ĥemiajn eksperimentojn, kaj multajn klarajn noktojn mi studas astronomion. Ja estas – sed mi ne scias kiel aŭ kial – sento de senlima paco kaj protekto en la brilantaj aroj de la ĉielo. Tie devas esti, mi pensas, en la vastaj kaj eternaj leĝoj de la materio, kaj ne en la ĉiutagaj zorgoj kaj pekoj kaj problemoj de la homoj, ke kio estas pli ol besto en ni devas trovi sian konsolon kaj sian esperon. Mi esperas, aŭ mi ne povus vivi.

Kaj tiel, en espero kaj soleco, mia rakonto finiĝas.

Edward Prendick


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.