La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10 La krio de la homo

Kiam mi proksimiĝis al la domo, mi vidis ke la lumo brilas tra la malfermita pordo de mia ĉambro, kaj poste mi aŭdis veni el la mallumo, flanke de tiu oranĝkolora rektangulo de lumo, la voĉon de Montgomery, krianta:

"Prendick!"

Mi daŭre kuris. Baldaŭ, mi aŭdis lin denove. Mi respondis per malforta:

"Ha lo!"

Kaj post alia momento, mi iris ŝanceliĝante al li.

"Kie vi estis?" li diris, tenanta min per rektigitaj brakoj, tiel ke la lumo el la pordo falis al mia vizaĝo. "Ni ambaŭ estis tiel okupataj ke ni forgesis vin ĝis antaŭ ĉirkaŭ duona horo."

Li kondukis min en la ĉambron kaj sidigis min en la ferdeka seĝo. Dum momento, la lumo blindigis min.

"Ni ne kredis ke vi komencos esplori nian insulon sen informi nin," li diris, kaj poste: "Mi timis... Sed... kio... Ha lo!"

Mia lasta restanta forto forlasis min, kaj mia kapo falis al mia brusto. Mi kredas ke certagrade kontentigis lin doni al mi brandon.

"Por Dio," mi diris, "fermu tiun pordon."

"Vi renkontis iun el niaj kuriozaĵoj, ĉu ne?" li diris.

Li ŝlosis la pordon kaj denove turnis sin al mi. Li ne faris demandojn, sed donis al mi iom pli da brando kaj devigis min manĝi. Mi preskaŭ kolapsis. Li malklare diris ion pri lia forgeso averti min, kaj mallonge demandis min kiam mi eliris el la domo kaj kion mi vidis.

Mi respondis same mallonge, per fragmentaj frazoj.

"Diru al mi kion ĉio signifas," mi diris, en stato preskaŭ histeria.

"Ne estas io tiel terura," li diris. "Sed mi kredas ke vi spertis sufiĉe por unu tago."

La pumo subite kaj akre ekkriis pro doloro. Li mallaŭte blasfemis.

"Diable," li diris. "Ĉi tiu loko estas same aĉa kiel Gower Street, kun siaj katoj."

"Montgomery," mi diris, "kio estis tiu aĵo kiu venis post mi? Ĉu besto aŭ homo?"

"Se vi ne dormos ĉinokte," li diris, "morgaŭ vi ne povos pensi."

Mi restis staranta antaŭ li.

"Kio estis tiu aĵo kiu venis post mi?" mi demandis.

Li rigardis min rekte en la okulojn, kaj tordis la buŝhon. Liaj okuloj, kiuj ĵus aspektis vivplenaj, nun estingiĝis.

"Laŭ via rakonto," li diris, "mi kredas ke estis fantomo."

Mi sentas impulson de intensa irito, kiu ĉesis same rapide kiel ĝi venis. Mi denove ĵetis min en la seĝon kaj premis miajn manojn al la frunto. La pumo denove ekblekis.

Montgomery venis malantaŭ mi kaj metis sian manon al mia ŝultro.

"Vidu, Prendick," li diris. "Ne estis mia afero lasi vin vagadi sur nia stulta insulo. Sed ne estas tiel aĉa kiel vi sentas. Viaj nervoj estas trostreĉitaj. Lasu min doni al vi ion kio permesos al vi dormi. Tio – daŭros plurajn horojn. Vi tutsimple devas dormi, aŭ mi ne respondecas pri la sekvoj."

Mi ne respondis. Mi klinis min antaŭen, kaj kovris la vizaĝon per la manoj. Baldaŭ li revenis kun eta ujo kun malhela likvaĵo. Tion li donis al mi. Mi prenis ĝin sen kontraŭstari, kaj li helpis min en la hamakon.

Kiam mi vekiĝis, estis plena tago. Dum momento mi kuŝis surdorse, kaj fiksrigardis la plafonon super mi. La traboj, mi observis, estis faritaj el ŝipligno. Poste mi turnis la kapon, kaj vidis manĝaĵon preparitan por mi sur la tablo. Mi sentis malsaton, kaj komencis eliri la hamakon, kiu tre ĝentile antaŭvidis mian intencon, tordiĝis kaj metis min sur la plankon sur kvar piedoj.

Mi stariĝis kaj eksidis por manĝi. Mi havis pezan senton en la kapo, kaj komence nur tre svagan memoron pri kio okazis dum la pasinta nokto. La matena vento blovis tre agrable tra la senvitraj fenestroj, kaj tio kaj la manĝaĵo kontribuis al miaj beste agrablaj sentoj. Fine la pordo malantaŭ mi – la pordo internen al la korto de la fermitejo – malfermiĝis. Mi turniĝis kaj vidis la vizaĝon de Montgomery.

"Bone," li diris. "Mi estas terure okupata."

Kaj li fermis la pordon.

Poste mi trovis ke li forgesis reŝlosi ĝin. Tiam mi memmoris lian mienon la antaŭan nokton, kaj kun tio revenis la memoro de ĉio kion mi spertis. Samtempe kun tiu timo, revenanta al mi, venis krio el interne, sed ĉifoje ne estis la krio de la pumo. Mi metis suben la manĝopecon kiu hezitis sur miaj lipoj, kaj aŭskultis. Silento, krom la flustranta matena vento. Mi komencis kredi ke miaj oreloj trompis min.

Post longa paŭzo mi denove ekmanĝis, sed kun la oreloj ankoraŭ alertaj. Baldaŭ mi aŭdis ion alian, tre mallaŭte kaj malalte. Mi sidis kvazaŭ frostfiksita. Kvankam la sono estis mallaŭta kaj malalta, tamen ĝi kortuŝis min pli profunde ol ĉio, kion mi ĝis tiam aŭdis de la abomenaĵoj malantaŭ la muro. Ĉifoje ne eblis erari pri la kvalito de la svagaj, rompitaj sonoj. Tute ne eblis dubi pri ilia fonto. Ĉifoje ne estis besto, estis homo turmentata!

Dum mi ekkomprenis tion, mi ekstaris, kaj per tri paŝoj mi trairis la ĉambron, prenis la tenilon de la porto al la korto kaj ĵetmallfermis ĝin antaŭ mi.

"Prendick, nu! Haltu!" krie interrompis min Montgomery.

Surprizita cervohundo bojetis kaj gruntis. Estis sango, mi vidis, en la defluilo – bruna, kaj iom ruĝa – kaj mi sentis la apartan odoron de karboksila acido. Poste, tra malferma apertaĵo trans tio, en la malforta lumo de la ombro, mi vidis ion ligitan dolorige sur framo, kaj post tio, tion kaŝis la vizaĝo de maljuna Moreau, blanka kaj terura. Rapide li kaptis mian ŝultron per mano ruĝe ŝmirita, faligis min kaj ĵetis min senhezite reen en mian propran ĉambron. Li levis min kvazaŭ mi estus eta infano. Mi falis laŭ mia tuta longo sur la planko, kaj la pordo krakfermiĝis kaj kaŝis la pasian intensecon de lia vizaĝo. Poste, mi aŭdis la ŝlosilon esti turnata, kaj la voĉon de Montgomery protesti.

"Detrui la laboron de tuta vivo," mi aŭdis Moreau diri.

"Li ne komprenas," Montgomery diris, kaj aliajn aferojn ne aŭdeblajn.

"Mi ne havas pli da tempo," Moreau diris.

La ceteron mi ne aŭdis. Mi stariĝis kaj trembladis, kaj mia menso estis ĥaoso de la plej teruraj timoj. Ĉu fakte eblis, mi pensis, ke ĉi tie oni vivisekcias homon? La demando flugis kiel fulmo trans ŝtorma ĉielo, kaj subite la horornubo de mia menso kondensiĝis en klara kompreno pri mia propra danĝero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.