La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Malfrumatene (estis la dua mateno post mia resaniĝo, kaj mi kredas la kvara post mia saviĝo), mi vekiĝis tra koridoro de ĥaosaj sonĝoj – sonĝoj pri pafiloj kaj kriantaj homamasoj – kaj ekaŭdis ĉevalon blekantan super mi. Mi frotis miajn okulojn kaj kuŝis aŭskultante la sonon, dum mi dum momento ne bone sciis kie mi estas. Tiam subite mi aŭdis nudajn piedojn, kaj pezajn objektojn disĵetitajn, fortegan krakon kaj tintadon de ĉenoj. Mi aŭdis la akton kiam la ŝipo subite turniĝis, kaj ŝaŭmanta, flav-verda ondo flugis trans la malgranda, ronda fenestro, kaj lasis fluon. Mi saltis en miajn vestaĵojn kaj surdekiĝis.
Kiam mi venis supren, mi vidis la ruĝbrulantan ĉielon – ĉar la suno ĝuste nun leviĝis – la larĝan dorson kaj ruĝajn harojn de la kapitano, kaj je la alia flanko de lia ŝultro la pumo rotaciis el takelo fiksita al la postmasto.
La kompatinda besto ŝajnis terure timigita, kaj kaŭriĝis sur la planko de la eta kaĝo.
"Ili enmaren!" laŭtkriis la kapitano. "Ili enmaren! Ni havos puran ŝipon kiam ili ĉiuj estos for."
Li baris mian vojon, do mi nepre devis frapeti lian ŝultron por iri surdeken. Li eksaltis, retiriĝis kelkajn paŝojn kaj fiksrigardis min. Mi ne devis esti eksperto por vidi ke li ankoraŭ estas ebria.
"Ha lo!" li diris, stulte, kaj poste kiam venis lumo en liaj okuloj: "Sed, ja estas... sinjoro... sinjoro?"
"Prendick," mi diris.
"Prendick al la diablo!" li diris. "Silentu – tio estas via nomo. Sinjoro Silentu!"
Servus al nenio respondi al la bruto, sed mi certe ne atendis lian postan movon. Li etendis sian manon al la pendŝtuparo, kie Montgomery staris kaj parolis al fortika ĝizharulo en malpure blua flanelo, kiu evidente ĵus venis al la ŝipo.
"Tiun vojon, sinjoro Diable Silentu! Tiun vojon!" la kapitano muĝis.
Montgomery kaj lia akompananto turniĝis dum li parolis.
"Kion vi volas diri?" mi demandis.
"Tiun vojon, sinjoro Diable Silentu – tion mi volas diri! Enmaren, sinjoro Silentu – kaj tuj! Ni purigas la ŝipon – purigas la tutan benitan ŝipon, do enmaren kun vi!"
Mi rigardis lin mute. Poste mi ekpensis ke ja ĝuste tion mi deziris. Vojaĝo kiel sola pasaĝero kun tiu kverelema drinkemulo – tio ne valorus la penon. Mi turnis min al Montgomery.
"Ne povas havi vin," la akompananto de Montgomery diris koncize.
"Ne povas havi min!" mi diris, konsternita.
Li havis la plej rektan kaj decideman vizaĝon kiun mi iam vidis.
"Nun vidu," mi komencis kaj turnis min al la kapitano.
"Enmaren!" diris la kapitano. "Ĉi tiu ŝipo ne estas por bestoj kaj kanibaloj kaj pli aĉaj estaĵoj ol bestoj, ne plu. Enmaren vi iras, sinjoro Silentu. Se ili ne povas havi vin, vi iras enmaren. Sed ĉiuokaze vi iras – kun viaj amikoj. Mi havis sufiĉe de tiu benita insulo por ĉiam, amen! Mi havis sufiĉe."
"Sed, Montgomery," mi apelaciis.
Li tiris sian suban lipon, kaj kapsalutis senespere al la grizharulo apud li, por indiki sian neeblon helpi min.
"Mi baldaŭ pritraktos vin", la kapitano diris.
"Vi iros enmaren, mi diras," estis la refreno de la kapitano. "La leĝo al la diablo! Mi estas reĝo ĉi tie."
Finfine mi devas konfesi ke mia voĉo subite rompiĝis meze de vigla minaco. Mi histere iritiĝis, iris malantaŭen kaj morne rigardis nenion.
Intertempe, la maristoj rapide elŝipigis la pakaĵojn kaj enkaĝigitajn bestojn. Granda ŝalupo, kun du starantaj veloj, kuŝis subvente de la skuno, kaj en ĝin oni svingis la strangan sortimenton de artikloj. Mi tiam ne vidis la viroj el la insulo kiuj ricevis la pakaĵon, ĉar la ŝalupon kaŝis al mi la flanko de la skuno. Nek Montgomery nek lia akompananto eĉ zorgetis pri mi, sed okupis sin helpante kaj gvidante la kvar aŭ kvin maristojn kiuj malpakis la artiklojn. La kapitano iris antaŭen kaj malhelpis pli ol helpis. Mi mem estis tute senespera. Unu aŭ du fojojn, kiam mi staris tie kaj atendis ke io okazos, mi ne povis ne ridi al mia mizera embaraso. Mi sentis min des pli malbona ĉar mi ne matenmanĝis. Malsato kaj manko de sangoglobuloj forprenas ĉiun viran forton de viro. Mi komprenis sufiĉe klare ke mi ankaŭ ne havis la eltenemon por rezisti la decidon de la kapitano elĵeti min, aŭ trudi min al Montgomery kaj lia akompananto. Do mi pasive atendis la sorton, kaj la laboro por transigi la posedaĵojn de Montgomery al la ŝalupo pludaŭris kvazaŭ mi ne ekzistus.
Baldaŭ la laboro finiĝis, kaj poste ekis lukto. Mi estis tirata, dum sufiĉe malforta rezisto, al la pendŝtuparo. Jam tiam mi notis la strangecon de la brunaj vizaĝoj de la viroj kiuj akompanis Montgomery en la ŝalupo; sed la ŝalupo nun estis tute plena, kaj rapide forpuŝata. Sub mi aperis ĉiam pli larĝa strio de verda akvo, kaj mi forpuŝis min per ĉiuj fortoj por ne fali kapaltere. La viroj en la ŝalupo ridis mokeme, kaj mi aŭdis Montgomery krii insultojn al ili; la maato, kaj unu el la maristoj kiuj helpis lin, devigis min iri malantaŭen al la poŭpo.
La boateto de Lady Vain estis trenata post ni; ĝi estis duone plena de akvo, ne havis remilojn, nek iujn ajn manĝaĵojn. Mi rifuzis iri en ŝin, kaj ĵetis min laŭ mia tuta longo sur la ferdeko. Finfine, ili svingis min en ŝin per ŝnuro (ĉar ili ne havis poŭpan ŝtuparon), kaj poste tranĉis la ŝnurojn kaj lasis min drivi. Mi malrapide flosis for de la skuno. En ia apatio mi vidis ĉiujn virojn iri en la rigon, kaj malrapide sed firme ŝi turnis sin al la vento, la veloj flirtis, kaj poste pleniĝis kiam la vento eniris ilin. Mi fikse vidis ŝian ventturmentitan flankon klini sin al mi; kaj poste ŝi malaperis el mia vidkampo.
Mi ne turnis mian kapon por sekvi ŝin. Komence, mi apenaŭ povis kredi kio okazis. Mi kaŭriĝis sur la planko de la boateto, sensentigita, kaj rigardis sen vidi la malplenan, olekovritan maron. Poste mi ekkomprenis ke mi denove estis en mia propra infereto, turnis min al la insulo kaj vidis la ŝalupon malkreski dum ŝi proksimiĝis al la marbordo.
Subite, la krueleco de ĉi tiu forlaso klariĝis al mi. Mi ne havis eblecon atingi la insulon, se ne hazarde mi flosos tien. Mi ankoraŭ estis senforta, vi devas memori, pro mia spertoj en ĉi tiu boato; mi estis malplena kaj tre malvigla, aŭ mi havus pli da kuraĝo. Sed kiel estis nun, mi subite komencis plori kaj singulti, kiel mi neniam faris post mia frua infanaĝo. La larmoj fluis sur mia vizaĝo. Tute senespera, mi metis miajn pugnojn en la akvon sur la planko de la boato, kaj piedbatis forte al la relo. Mi laŭte preĝis al Dio lasi min morti.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.