La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiam, io malvarma tuŝis mian manon. Mi forte ektremis, kaj vidis proksime al mi ion malklaran kaj rozkoloran, pli similan al senhaŭtigita infano ol al io alia en la mondo. La estaĵo havis ekzakte la mildajn sed mallogajn trajtojn de bradipo, la samajn malaltan frunton kaj malrapidajn movojn.
Kiam la unua surprizo pro ŝanĝiĝinta lumo pasis, mi vidis mian ĉirkaŭaĵon pli klare. La eta bradipsimila estaĵo staris kaj fiksrigardis min. Mia kondukanto malaperis. La loko estis mallarĝa pasejo inter altaj muroj de lafo, fendo en la nodita roko, kaj ambaŭflanke implikitaj akvoplanto, palmfolioj kaj kanoj kliniĝis al la roko kaj iĝis krudaj kaj nepenetreblaj, mallumaj ĉambroj. La serpenta vojo supren tra la ravino, inter tiuj, estis apenaŭ tri jardojn larĝa, kaj malpurigita de putrantaj fruktoj kaj aliaj forĵetitaĵoj, kio klarigis la malagrablan odoraĉon de la loko.
La eta, rozkolora bradip-estaĵo ankoraŭ palpebrumis al mi kiam mia simi-homo reaperis en la enirejo al la plej proksima de tiuj ĉambroj; kaj li mansignis al mi ke mi venu. Kiam li faris tiel, iu senforta monstro volve rampis el unu el tiuj lokoj, pli supre laŭ tiu stranga vojo, stariĝis kiel senvizaĝa silueto al la klare verda fono kaj fiksrigardis min. Mi hezitis, iom intencis forkuri al la loko de kie mi venis, kaj poste decidis daŭrigi la aventuron. Mi prenis mian najlbastonon ĉirkaŭ ĝia mezo kaj rampis en la etan, fiodorantan ĉambron post mia kondukanto.
Estis duonronda spaco, kun la formo de duona abelujo, kaj kontraŭ la roka muro, kiu estis ĝia interna flanko, estis stako de variaj fruktoj, interalie kakao-grajnoj. Kelkaj krudaj ujoj de lafo kaj ligno staris sur la planko, kaj unu sur kruda seĝo. Ne estis iu fajro. En la plej malluma angulo de la kabano sidis senforma maso de mallumo, kiu gruntis "Hej!" kiam mi eniris, kaj mia simi-homo staris en la malklara lumo de la pordo kaj donis al mi fenditan kakao-grajnon dum mi rampis en la alian angulon kaj kalkansidiĝis. Mi ricevis ĝin kaj komencis ronĝi ĝin, tiel trankvile kiel eblis, malgraŭ certa timo kaj la preskaŭ netolerebla malgrandeco de la ĉambro. La eta rozkolora bradip-estaĵo staris en la enirejo de la kabano, kaj io alia kun griza vizaĝo kaj brilantaj okuloj rigardis min super sia ŝultro.
"Hej!" aŭdiĝis el la mistika maso vidalvide. "Estas homo."
"Estas homo," babilis mia kondukanto, "homo, homo, kvin-homo, kiel mi."
"Silentu!" diris la voĉo el la mallumo, kaj gruntis.
Mi ronĝis mian kakao-grajnon en peza silento.
Mi intense rigardis en la nigron, sed povis distingi nenion.
"Estas homo," la voĉo ripetis. "Ĉu li venas por vivi kun ni?"
Estis dika voĉo, kun io en ĝi – ia fajfa, supra tono – kiun mi trovis aparta, sed la angla akcento estis strange bona.
La simi-homo rigardis min kvazaŭ li atendis ion. Mi sentis ke la paŭzo estis demanda.
"Li venas por vivi kun vi," mi diris.
"Estas homo. Li devas lerni la leĝon."
Nun mi komencis distingi ion pli profunde nigran en a nigro. malklaran konturon de kaŭranta formo. Poste mi rimarkis ke la enirejon al la loko ombrigis du pliaj nigraj kapoj. Mia mano pli forte premis mian bastonon.
La estaĵo en la mallumo ripetis pli laŭte:
"Diru la vortojn."
Mi ne aŭdis lian antaŭan rimarkon.
"Ne iri sur kvar kruroj; tio estas la leĝo," ĝi ripetis, duonkantante.
Mi estis konfuzita.
"Diru la vortojn," la simi-homo ripetis, kaj la estaĵoj en la enirejo eĥis tion, kun minaco en la sono de iliaj voĉoj.
Mi komprenis ke mi devas ripeti tiun stultan frazon; kaj poste komenciĝis la plej freneza ceremonio. La voĉo en la mallumo komencis reciti malsanan litanion, frazon post frazo, kaj mi kaj la aliaj ripetis ĝin. Dum ili faris tion, ili balancetis de flanko al flanko en la plej stranga maniero, kaj frapis per la manoj al la genuoj, kaj mi sekvis ilian ekzemplon. Mi povus imagi ke mi estis jam morta kaj en alia mondo. La malluma kabano, tiuj groteskaj, svagaj formoj, kun nur makuloj de lumo tie kaj ĉi tie, kaj ĉiuj balancetante samtempe kaj recitante.
"Ne iri sur kvar kruroj; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?
Ne suĉi la trinkaĵon; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?
Ne manĝi fiŝon aŭ viandon; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?
Ne grati la ŝelon de la arboj; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?
Ne ĉasi aliajn homojn; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?"
Kaj poste, el la malpermesoj de tiuj stultaĵoj al la malpermesoj de kio mi tiam imagis estas la plej frenezaj kaj maleblaj, la plej maldecaj aferoj imageblaj. Ia ritma fajro kvazaŭ falis al ni ĉiuj; ni babilis kaj balancetis pli kaj pli rapide, ripetante tiun mirigan leĝon. Supraĵe vidite tiuj brutoj infektis min, sed profunde en mi la rido kaj la naŭzo interbatalis. Ni trairis longan liston de malpermesoj, kaj poste la recitado transiris al nova formulo:
”Lia estas la Domo de Doloro.
Lia estas la Mano kiu faras.
Lia estas la Mano kiu vundas.
Lia estas la Mano kiu sanigas."
Kaj tiel plu tra alia longa vico, plejparte tute nekompreneblaj sensencaĵoj por mi pri Li, kiu li nun estas. Mi povus imagi ke estas sonĝo, sed neniam antaŭe mi aŭdis recitadon en sonĝo.
"Lia estas la lumiganta fulmo," ni kantis. "Lia estas la profunda, sala maro."
Timiga fantazio eniris mian kapon ke Moreau, bestiginte tiujn homojn, infektis iliajn malgrandigitajn cerbojn per ia diigo de si mem. Tamen mi estis tro akre konscia pri blankaj dentoj kaj fortaj ungoj ĉirkaŭ mi por tial ĉesi mian recitadon.
"Liaj estas la steloj en la ĉielo."
Finfine la kantado ĉesis. Mi vidis la vizaĝon de la simi-homo brili de ŝvito, kaj ĉar miaj okuloj nun kutimiĝis al la mallumo, mi pli klare vidis la formon en la angulo el kiu venis la voĉo. Ĝi estis same granda kiel homo, sed ĝi ŝajnis estis kovrita de senbrilaj, grizaj haroj, preskaŭ kiel terhundo. Kio estis? Kio estis ili ĉiuj? Imagu vin mem ĉirkaŭita de ĉiuj la plej timigaj kripluloj kaj frenezuloj penseblaj, kaj vi eble komprenos iomete de miaj sentoj kun tiuj groteskaj karikaturoj de homoj ĉirkaŭ mi.
"Li estas kvin-homo, kvin-homo, kvin-homo – kiel mi," la simi-homo diris.
Mi etendis miajn manojn. La griza estaĵo en la angulo klinis sin antaŭen.
"Ne iri sur kvar kruroj; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?" li diris.
Li etendis strange torditan ungegon kaj ekprenis miajn fingrojn. Preskaŭ similis al la cervohufo ŝanĝita al ungegoj. Mi povus ekkrii pro surprizo kaj doloro. Li puŝis sian vizaĝon antaŭen kaj rigardis miajn ungojn, eniris la lumon de la enirejo de la kabano kaj mi vidis, ĉiam pli abomene, ke ĝi similis al vizaĝo nek de homo nek de besto, nur kiel tri tufoj de grizaj haroj, kun tri ombroj por la okuloj kaj la buŝo.
"Li havas malgrandajn ungojn," diris tiu timiga estaĵo en lia harkovrita barbo. "Estas bone."
Li subenĵetis mian manon, kaj mi instinkte prenis mian bastonon.
"Manĝu radikojn kaj plantojn, tio estas lia volo," diris la simi-homo.
"Mi estas la leĝdiranto," diris la griza formo. "Ĉi tien venas ĉiuj novaj por lerni la leĝon. Mi sidas en la mallumo, kaj mi diras la leĝon."
"Ĝuste tiel estas," diris unu el la bestoj en la enirejo.
"Akraj estas la punoj por tiuj kiuj agas kontraŭ la leĝo. Neniu eskapas."
"Neniu eskapas," diris la besto-popolo kaj kaŝrigardis unuj la aliajn.
"Neniu, neniu," la simi-homo diris – "neniu eskapas. Vidu! Iam mi faris etan aferon, malĝustan aferon. Mi blekis, blekis, ne plu parolis. Neniu povis kompreni. Mi estas bruligita, markita en la mano. Li estas granda. Li estas bona!"
"Neniu eskapas," diris la griza estaĵo en la angulo.
"Neniu eskapas," diris la besto-popolo, oblikve rigardante unuj la aliajn.
"Ĉar ĉiu volas ion malbonan," diris la griza leĝdiranto. "Kion vi volos, ni ne scias; ni scios. Kelkaj volas sekvi estaĵojn kiuj moviĝas, gvati kaj gliti kaj atendi kaj salti, mortigi kaj mordi, morde profunde kaj riĉe, suĉi la sangon. Estas malbone. 'Ne ĉasi aliajn homojn; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj? Ne manĝi fiŝon aŭ viandon; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?'"
"Neniu eskapas," diris makulita bruto kiu staris en la enirejo.
"Ĉar ĉiu volas ion malbonan," diris la griza leĝdiranto. "Kelkaj volas tiri per dentoj kaj manoj en la radikoj de plantoj, kaj flari en la tero. Estas malbone."
"Neniu eskapas," diris la homoj en la enirejo.
"Kelkaj gratadas arbojn; kelkaj la tombojn de la mortintoj; kelkaj batalas per siaj fruntoj aŭ piedoj aŭ ungegoj; kelkaj mordas subite, senkaŭze; kelkaj amas malpurecon."
"Neniu eskapas," diris la simi-homo kaj gratis sian kruron.
"Neniu eskapas," diris la eta rozkolora bradip-estaĵo.
"Puno estas akra kaj certa. Tial lernu la leĝon. Diru la vortojn."
Kaj tuj li denove komencis reciti la strangan leĝlitanion, kaj denove mi kaj ĉiuj tiuj estaĵoj komencis kanti kaj balanceti. Mi sentis vertiĝon pro tiu babilado kaj la forta odoraĉo de la loko; sed mi daŭrigis, fidante ke mi baldaŭ trovos iun eblecon de nova evoluo.
"Ne iri sur kvar kruroj; tio estas la leĝo. Ĉu ni ne estas homoj?"
Ni tiom bruis ke mi nenion rimarkis de eksteraj sonoj, ĝis iu, kiun mi kredas estis unu el la du porko-homoj kiujn mi vidis, metis sian kapon super la eta rozkolora bradip-estaĵo kaj kriis ion ekscitite, ion kion mi ne komprenis. Tuj tiuj en la enirejo de la kabano malaperis, mia simi-homo elkuris; la estaĵo sidinta en la mallumo sekvis lin (mi nur vidis ke ĝi estis granda kaj malgracia, kaj kovrita de arĝentkoloraj haroj), kaj mi restis sola. Tiam, antaŭ ol mi atingis la enirejon, mi aŭdis cervohundon boji.
Post plia momento mi staris ekster la kavo, kun la brakapogilo de la seĝo en la mano, kun ĉiuj muskoloj tremantaj. Antaŭ mi estis la dorsoj de eble dudek tiaj besto-homoj, kies misformitajn kapojn kaŝis iliaj skapoloj. Ili movis la manojn ekscitite. Aliaj duonbestaj vizaĝoj rigardis demande el la kavoj. Kiam mi rigardis en la sama direkto kiel ili, mi vidis venanta tra la nebulo sub la arboj post la fino de la pasejo la malluman formon kaj teruran blankan vizaĝon de Moreau. Li bridis la saltantan cervo-hundon, kaj tuj post li venis Montgomery kun revolvero en mano.
Dum momento mi staris senmova pro timo. Mi turnis min kaj vidis la pasejon malantaŭ mi blokita de alia peza bruto, kun granda, griza vizaĝo kaj brilantaj okuletoj, kiu iradis al mi. Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis dekstre de mi kaj ses jardojn antaŭ mi mallarĝan truon en la rokmuro, tra kiu lumradio iris oblikve en la ombrojn.
"Haltu!" kriis Moreau, kiam mi ekiris al tiu, kaj poste: "Prenu lin!"
Tiam unue unu vizaĝo turnis sin al mi, kaj poste aliaj. Iliaj bestaj mensoj estis feliĉe malrapidaj. Mi batis mian ŝultron al malgracia monstro kiu turnis sin por vidi kion Moreau volis diri, kaj ĵetis lin al alia. Mi sentis liajn manojn flugi, provi preni min kaj malsukcesi. La eta roz-kolora bradip-estaĵo atakis min, kaj mi batis ĝian malbelan vizaĝon kun la najlo en mia bastono, kaj post plia minuto mi iris supren laŭ kruta flankopado, ia malpura deklivo, el la ravino. Mi aŭdis krion malantaŭ mi.
"Kaptu lin!"
"Tenu lin!"
Kaj la grizvizaĝa estaĵo aperis malantaŭ mi kaj premis sian grandan korpon en la fendon.
"Daŭrigu! Daŭrigu!" ili kriis.
Mi grimpis el la mallarĝa truo en la roko kaj trovis min sur la sulfuro sur la okcidenta flanko de la vilaĝo de la bestohomoj.
Tiu truo estis tute konvena por mi, ĉar la malpura pado supren certe malhelpis la plej proksimajn persekutantojn. Mi kuris sur la blanka grundo kaj suben laŭ la kruta deklivo, tra maldense kreskantaj arboj, kaj venis al malalta ebenaĵo de altaj kanoj, inter kiuj mi premis min en mallumajn, dikajn subvegetaĵojn, nigrajn kaj humidajn sub miaj piedoj. Kiam mi premis min inter la kanoj, miaj unuaj persekutantoj aperis el la truo. Mi faris al mi vojon tra tiuj subvegataĵoj dum kelkaj minutoj. La aero malantaŭ kaj ĉirkaŭ mi baldaŭ pleniĝis de minacantaj krioj. Mi aŭdis la bruon de miaj persekutantoj en la truo supre de la deklivo, poste la krakadon de la kanoj, kaj fojfoje la krakon de rompita branĉo. Kelkaj el la estaĵoj muĝis kiel ekscititaj rabobestoj. La cervohundo bojis maldekstre. Mi aŭdis Moreau kaj Montgomery krii en la sama direkto. Mi turnis min abrupte dekstren. Ŝajnis al mi eĉ tiam ke mi aŭdis Montgomery krii ke mi kuru por savi mian vivon.
Baldaŭ la tero iĝis mola kaj malseka sub miaj piedoj, sed mi estis tre fervora kaj iris rekte en ĝin, vadante ĝis la genuoj, kaj tiel venis al serpentanta pado inter altaj kanoj. La bruo de miaj persekutantoj malaperis je mia maldekstro. En unu loko tri strangaj, rozkoloraj, saltantaj bestoj, proksimume same grandaj kiel katoj, fuĝis antaŭ miaj paŝoj. Tiu pado iris supren laŭ la deklivo, krucis alian malfermitan spacon kovritan de blanka krusto, kaj denove ĵetis sin en vepron. Poste, subite, ĝi iĝis paralela al la rando de kruta truo, kiu venis sen averto, kiel la ha-ha de angla parko – turnis sin kun neavertita abrupteco. Mi ankoraŭ kuris plenforte, kaj mi tute ne vidis la krutaĵon ĝis mi flugis kun la kapo antaŭen tra la aero.
Mi falis sur la antaŭbrakoj kaj la kapo, inter dornoj, kaj stariĝis kun distirita orelo kaj sanganta vizaĝo. Mi estis falinta en krutan ravinon, rokan kaj dornan, plenan de svaga nebulo kiu volvis sin ĉirkaŭ mi, kaj kun mallarĝa rivereto el kiu tiu nebulo meandris laŭ la mezo. Min surprizis tiu maldensa nebulo en la taglumo, sed mi ne havis tempon nur stari kaj miri. Mi turnis min dekstren, riversuben, esperante ke mi tiel venos al la maro, kaj tiam povos dronigi min.
Nur poste mi trovis ke mi perdis mian najlobastonon dum la falo.
Baldaŭ la ravino iĝis pli mallarĝa, kaj mi senzorge iris en la riveron. Mi denove elsaltis sufiĉe rapide, ĉar la akvo preskaŭ bolis. Mi ankaŭ rimarkis ke maldensa, sulfureca ŝaŭmo drivis sur la serpentumanta akvo. Preskaŭ tuj venis turno en la ravino, kaj la neklara, blua horizonto. La pli proksima maro spegulis la sunon el miriadoj da facetoj. Mi vidis mian morton antaŭ mi; sed mi ŝvitis kaj anhelis, la varma sango fluetis sur mian vizaĝon kaj fluis agrable tra miaj vejnoj. Mi ankaŭ ne malmulte jubilis, ĉar mi distancigis min de miaj persekutantoj. Tial mi ne plu deziris dronigi min jam nun. Mi rigardis reen, laŭ la vojo kiun mi pasis.
Mi aŭskultis. Krom la etaj sonoj de malgrandaj insektoj saltantaj inter la dornoj, la aero estis absolute silenta. Poste aŭdiĝis bojeto de hundo, tre malforte, kaj babilado, knalo de vipo, kaj voĉoj. Ili iĝis pli fortaj, kaj denove pli malfortaj. La bruo malproksimiĝis supren laŭ la rivero kaj malfortiĝis. Por momento la ĉaso estis finigita; sed nun mi sciis kiom da espero mi povis atendi ĉe la besto-popolo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.