La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13 La intertraktado

Mi denove turnis min kaj pluiris suben al la maro. Mi trovis ke la varma rivero plilarĝiĝis al malprofunda, plantoplena sablo, kie multaj kraboj kaj longkorpaj, multkruraj estaĵoj forfuĝis de miaj piedoj. Mi iris al la bordo de sala akvo, kaj poste mi sentis min sekura. Mi turnis min kaj fiksrigardis, kun la manoj ĉe miaj flankoj, la dikan verdaĵon malantaŭ mi, en kiun la vaporanta ravino tranĉis sin kiel fumanta truo. Sed, kiel mi diris, mi estis tro plena de ekscitiĝo kaj (vere, kvankam tiuj kiuj neniam spertis danĝeron eble dubos tion) tro senespera por morti.

Tiam venis en mian kapon la penso ke mi ankoraŭ havas unu ŝancon. Dum Moreau kaj Montgomery kaj iliaj bestaj sekvantoj ĉasis min tra la insulo, ĉu mi ne povus iri ĉirkaŭ la plaĝo ĝis mi venos al ilia fermitejo – fari flankan marŝon al ili, fakte, kaj poste per ŝtono tirita el ilia malfirme konstruita muro, eble, frakasi la ŝloson de la plej malgranda pordo kaj vidi kion mi povos trovi (tranĉilon, pafilon, aŭ ion ajn) por kontraŭbatali ilin kiam ili revenos? Estis almenaŭ io por provi.

Do mi turnis min okcidenten kaj iris laŭ la akvobordo. La subiranta suno sendis sian blindigantan lumon en miajn okulojn. La leĝera pacifika tajdo venis kun ĝentilaj ondoj. Fine, la plaĝo falis suden, kaj la suno venis je mia dekstro.

Tiam subite, en la foro antaŭ mi, mi vidis unue unu kaj poste plurajn formojn veni el la arbustoj – Moreau, kun lia cervohundo, poste Montgomery, kaj du aliajn. Tiam mi haltis.

Ili vidis min, kaj komencis gestadi kaj avanci. Mi staris kaj vidis ilin proksimiĝi. La du bestohomoj venis kurante por disigi min de la subvegetaĵo enlande. Montgomery venis, same kurante, sed rekte al mi. Moreau sekvis pli malrapide kun la hundo.

Finfine mi eliris el mia nenionfarado, turnis min suden kaj iris rekte en la akvon. La akvo estis komence tre malprofunda. Mi pasigis tridek jardojn antaŭ ol la ondoj atingis mian talion. Malklare mi povis vidi la intertajdajn estaĵojn fuĝi el miaj piedoj.

"Kion vi faras, diable?" kriis Montgomery.

Mi turnis min, staris en la akvo ĝistalie, kaj fiksrigardis ilin. Montgomery staris anhelante je la bordo de la akvo. Lia vizaĝo estis klare ruĝa pro penado, liaj longaj blondaj haroj bloviĝis ĉirkaŭ lia kapo, kaj lia pendanta suba lipo montris liaj neregulajn dentojn. Moreau ĵus venis, lia vizaĝo pala kaj firma, kaj la hundo ĉe lia mano bojis al mi. Ambaŭ viroj havis pezajn vipojn. Pli supre laŭ la plaĝo la bestohomoj rigardadis.

"Kion mi faras? Mi dronigos min," mi diris.

Montgomety kaj Moreau rigardis unu la alian.

"Kial?" demandis Moreay.

"Ĉar tio estas pli bone ol esti torturata de vi."

"Mi diris tion al vi," diris Montgomery, kaj Moreau diris ion per mallaŭta voĉo.

"Kial vi pensas ke mi torturos vin?" demandis Moreau.

"Kion mi vidis," mi diris. "Kaj tiuj – tie."

"Silentu!" diris Moreau, kaj levis sian manon.

"Mi ne silentos," mi diris. "Iam ili estis homoj; kio ili estas nun? Almenaŭ mi ne estos kiel ili."

Mi rigardis trans miaj demandantoj. Pli alte sur la plaĝo estis M'ling, la atendanto de Montgomery, kaj unu el la blanke vinditaj brutoj el la boato. Pli supre, en la ombro de la arboj, mi vidis mian etan simi-homon, kaj malantaŭ li kelkajn aliajn malklarajn formojn.

"Kiuj estas tiuj estaĵoj?" mi diris, indikante ilin kaj per ĉiam pli alta voĉo, por ke ĝi atingu ilin. "Ili estis homoj, homoj kiel vi, kiujn vi infektis per iu besta veneno – homoj kiujn vi sklavigis, kaj kiujn vi ankoraŭ timas."

"Vi kiuj aŭskultas," mi kriis indikante nun Moreau kaj kriante trans li al la bestohomoj – "vi kiuj aŭskultas! Ĉu vi ne vidas ke tiuj homoj ankoraŭ timas vin, tremas antaŭ vi? Kial vi do timu ilin? Vi estas multaj..."

"Diable," kriis Montgomery, "finu tion, Prendick!"

"Prendick!" kriis Moreau.

Ili ambaŭ kriis kune, kvazaŭ por dronigi mian voĉon, kaj malantaŭ ili fiksrigardadis la vizaĝoj de la bestohomoj, scivolemaj, dum iliaj misformitaj manoj pendis kaj iliaj ŝultroj leviĝis. Ili ŝajnis, mi imagis, provi kompreni min, memori, mi pensis, ion de sia homa pasinteco.

Mi daŭre kriadis, mi apenaŭ memoras kion – ke Moreau kaj Montgomery povis estis mortigataj, ke oni ne timu ilin; tio estis la ŝarĝo kiun mi metis en la kapojn de la besto-popolo. Mi vidis la verdokulan viron en malhelaj ĉifonoj, kiu renkontis min la vesperon kiam mi venis, nun veni el inter la arboj, kaj aliaj sekvis lin, por aŭdi min pli bone. Finfine, pro manko de aero, mi silentiĝis.

"Aŭskultu dum momento," diris la firma voĉo de Moreau, "kaj poste diru kion vi volas."

"Nu?" mi diris.

Li tusis, pensis, poste kriis:

"Latine, Prendick! Malbona latino, lerneja latino, sed provu kompreni. Hi non sunt homines; sunt animalia qui nos habemus – vivisekciintaj. Homiga proceso. Mi klarigos. Venu surteren!"

Mi ridis.

"Bela fabelo," mi diris. "Ili parolas, konstruas domojn. Ili estis homoj. Kredinde ke mi venos surteren."

"La akvo ĝuste trans la loko kie vi staras estas profunda – kaj plena de ŝarkoj."

"Tio estas mia elekto," mi diris. "Mallonge kaj akre. Baldaŭ."

"Atendu dum minuto."

El sia poŝo li prenis ion kiu spegulis la sunon, kaj ĵetis ĝin al siaj piedoj.

"Tio estas ŝargita revolvero," li diris. "Montgomery ĉi tie faros same. Nun ni iros supren laŭ la plaĝo, ĝis vi fidas ke la distanco estas sekura. Tiam venu kaj prenu la revolverojn."

"Ne! Vi du havas ankaŭ trian."

"Mi volas ke vi pripensu, Prendick. Unue: mi neniam petis vin veni al ĉi tiu insulo. Se ni vivisekĉius homojn, ni venigus ĉi tien homojn, ne bestojn. Due: ni drogus vin lastnokte, se ni volus fari al vi iun fiaĵon. Kaj trie: nun, kiam via unua paniko finiĝis kaj vi povas pensi iom, ĉu Montgomery ĉi tie fakte havas la karakteron kiun vi atribuas al li? Ni ĉasis vin por via bono. Ĉar ĉi tiu insulo estas plena de malamikaj fenomenoj. Cetere, kial ni volus mortpafi vin kiam vi ĵus proponis ke vi dronigu vin?"

"Kial vi lasis – vian popolon ĉasi min kiam mi estis en la kabano?"

"Ni estis certaj ke ni kaptos vin, kaj metos vin ekster danĝero. Poste ni tiris nin for de la odoro, por via bono."

Mi cerbumis. Ŝajnis apenaŭ eble. Poste, mi denove memoris ion.

"Sed mi vidis," mi diris, "en la fermitejo..."

"Tio estis la pumo."

"Nun vidu, Prendick," diris Montgomery, "vi estas stultulo! Venu el la akvo kaj prenu ĉi tiujn revolverojn, kaj parolu. Ni ne povas fari ion pli ol ni povas nun."

Mi devas konfesi ke tiam, kaj fakte ĉiam, mi malfidis kaj timis Moreau, sed Montgomery estis homo kiun mi kredis ke mi komprenas.

"Iru supren laŭ la plaĝo," mi diris, pensinte, kaj aldonis: "Kaj levu viajn manojn alten."

"Ne povas fari tion," diris Montgomery kaj klarige kapsignis super sian ŝultron. "Maldigne."

"Do iru al la arboj," mi diris, "bonvolu."

"Estas diable stulta ceremonio," diris Montgomery.

Ambaŭ turniĝis al la ses aŭ sep groteskaj estaĵoj, kiuj staris tie en la sunlumo, solidaj, ĵetante ombrojn, moviĝantaj, kaj tamen tiel nekredeble malrealaj. Montgomery krakigis sian vipon al ili, kaj tuj ili ĉiuj forturnis sin kaj fuĝis senbride al inter la arboj; kaj kiam mi opiniis ke Montgomery kaj Moreau estis sufiĉe malproksimaj, mi vadis al la tero, prenis kaj ekzamenis la revolverojn. Por ne riski eĉ la plej subtilan trompon mi pafis per unu el ili al ronda peco de lafo, kaj ĝoje vidis la ŝtonon pulvoriĝi kaj la plaĝon ŝpruci pro plumbo. Tamen mi hezitis dum momento.

"Mi prenos la riskon," mi diris fine, kaj kun unu revolvero en ĉiu mano mi iris supren laŭ la plaĝo al ili.

"Tio estas pli bone," diris Moreau, tute honeste. "Ĝis nun, vi malŝparis la ĉefan parton de mia tago per via malbenita fantazio."

Kaj kun eta malrespekto, kiu humiligis min, li kaj Montgomery turnis sin kaj pluiris silente antaŭ mi.

La grupo de bestohomoj, ankoraŭ scivolemaj, restis starantaj inter la arboj. Mi pasis ilin tiel trankvile kiel eblis. Unu komencis sekvi min, sed denove reiris kiam Montgomery krakigis sian vipon. La aliaj staris silente – observantaj. Eble ili iam estis bestoj; sed mi neniam antaŭe vidis beston provi pensi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.