La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi paŝis tra la subkreskaĵoj kiuj kovris la terdorson malantaŭ la domo, apenaŭ zorgante kien mi iras, pluis tra la ombroj de rektaj arboj post ĝi, kaj fine mi troviĝis je la alia flanko de la terdorso, kaj mi iris malsupren al rivereto kiu fluis tra mallarĝa valo. Mi paŭzis kaj aŭskultis. La distanco malantaŭ mi, aŭ la densaj arbustoj, mortigis ĉiun sonon kiu povus veni el la fermitejo. La aero estis senmova. Poste kun kraketado aperis kuniklo, kaj kuris supren laŭ la deklivo antaŭ mi. Mi hezitis, kaj sidiĝis en la rando de la ombro.
La loko estis agrabla. La rivereton kaŝis la abundaj vegetaĵoj de la bordoj, krom en unu punkto, kie mi ekvidis triangulan surfacon de trembrilanta akvo. En la alia flanko, mi vidis tra blueca nebuleto vepron de arboj kaj grimpoplantoj, kaj super ili denove la brilantan bluon de la ĉielo. Tie kaj ĉi tie, blanka aŭ ruĝa makulo indikis kie prosperas iu trenanta epifito. Mi lasis mian rigardon vagi super tiu sceno dum certa tempo, kaj poste mi denove komencis cerbumi pri la strangaj apartaĵoj de la servanto de Montgomery. Sed estis tro varme por pensi detale, kaj baldaŭ mi falis en trankvilan staton meze inter duondormo kaj maldormo.
El tio vekis min, post mi ne scias kiom longe, kraketado en la verdaĵo sur la alia flanko de la rivero. Dum momento mi ne povis vidi ion ajn, krom la svingiĝantajn pintojn de filikoj kaj kanoj. Tiam subite, sur la bordo de la rivero, aperis io – unue mi ne povis distingi kio. Ĝi klinis sian rondan kapon al la akvo, kaj komencis trinki. Tiam mi vidis ke estas homo, iranta sur kvar piedoj simile al besto. Li estis vestita en blueca ŝtofo, kaj havis kuprokoloran haŭton, kaj nigrajn harojn. Ŝajnis ke groteska malbelo estis neŝanĝebla eco de ĉi tiuj insulanoj. Mi povis aŭdi kiel li suĉis la akvon per la lipoj.
Mi klinis min antaŭen por vidi lin pli bone, kaj peco de lafo, malligita de mia mano, krakadis malsupren laŭ la deklivo. Li rigardis supren kun kulpa esprimo, kaj liaj okuloj renkontis miajn. Tuj li stariĝis, kaj glitigis la malgracian manon sur la buŝo dum li rigardis min. Liaj kruroj havis apenaŭ la duonan longecon de lia torso. Kaj tiel ni staris, vidantaj unu la alian, dum eble unu minuto. Poste, unu aŭ du fojojn ĵetante rigardon malantaŭen, li kaŝforiris inter la arbustoj dekstre de mi, kaj mi aŭdis kiel la sonoj de la folioj mallaŭtiĝis malproksime kaj formortis. Longe post lia foriro, mi restis sidanta kaj rigardanta en la direkto kien li malaperis. Mia dormema trankvileco estis for.
Min surprizis sono malantaŭ mi, kaj subite turniĝante, mi vidis la svingantan blankan voston de kuniklo kiu kuris supren kaj malaperis. Mi salte ekstaris. La apero de tiu groteska, duone bestoforma estaĵo subite plenigis por mi la posttagmezon per vivo. Mi ĉirkaŭrigardis sufiĉe nervoze, kaj bedaŭris ke mi ne portis iun armilon. Poste mi pensis ke la viro, kiun mi ĵus vidis, estis vestita en blueca ŝtofo, ne estis nuda kiel estus sovaĝulo, kaj mi provis konvinki min mem per tio ke li verŝajne estis pacema, ke lia malvigla kaj ŝajne kruela mieno donis malĝustan impreson.
Tamen min tre maltrankviligis tiu aperaĵo. Mi iris maldekstren laŭ la deklivo, turnis mian kapon kaj gvatis tien kaj ĉi tien laŭ la rektaj trunkoj de la arboj. Kial homo iru sur kvar kruroj kaj trinku per la lipoj? Baldaŭ mi denove aŭdis beston bleki. Mi kredis ke estas la pumo, turnis min kaj iris en direkton tute malan al tiu al la sono. Tiel mi venis al la rivereto, iris trans ĝi kaj puŝis min supren tra la subkreskaĵoj je la alia flanko.
Min surprizis granda makulo klare ruĝa sur la tero. Mi iris supren kaj trovis ke estis aparta fungo, disbranĉiĝinta kaj sulkhava kiel folisimila likeno, sed kiam mi tuŝis ĝin ĝi iĝis muko, kaj poste, en la ombro de kelkaj abundaj filikoj, mi trovis ion malagrablan – la mortintan korpon de kuniklo, kovratan de blankaj muŝoj, sed ankoraŭ varma kaj kun la kapo forŝirita. Mi haltis timigita, vidinta la ŝprucintan sangon. Jen almenaŭ unu vizitanto al la insulo mortigita! Ĝi ne montris aliajn spurojn de perforto. Ĝi aspektis kvazaŭ ĝi estis subite prenita kaj mortigita, kaj kiam mi fiksrigardis la etan, harkovritan korpon, mi ekpensis kiel malfacile estis aranĝi tion. La malklara timo, kiun mi sentis ekde la momento kiam mi vidis la nehoman vizaĝon de la homo ĉe la rivereto, iĝis pli klara dum mi staris tie. Mi komencis kompreni kiel malfacila estis mia vojaĝo inter tiuj nekonatuloj. La densaĵo ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝis en mia imago. Ĉiu ombro iĝis io pli ol ombro – iĝis embusko; ĉiu susuro iĝis minaco. Ŝajnis ke nevideblaj estaĵoj rigardis min. Mi decidis reiri al la fermitejo sur la plaĝo. Mi subite forturnis min kaj puŝis min forte, eble eĉ freneze, tra la arbustoj, dezirante denove havi malplenan spacon ĉirkaŭ mi.
Mi haltis ĝustatempe por ne eliri en malfermitan spacon. Estis ia maldensejo en la arbaro, farita de arbofalo; stikaĵoj jam komencis batali pri la liberaj lokoj; kaj transe, la densa kreskaĵo de trunkoj kaj vindantaj volvaĵoj kaj makuloj de fungoj kaj floroj denove enfermis nin. Antaŭ mi, kaŭrantaj kune sur la fungecaj ruinoj de grandega, falinta arbo kaj ankoraŭ nekonsciencaj pri mia proksimiĝo, estis tri groteskaj homaj formoj. Unu estis evidente ina, la du aliaj viraj. Ili estis nudaj, krom vindita ruĝa ŝtofo ĉirkaŭ la talio; kaj iliaj haŭtoj estis malbrile rozkoloraj, kaj tian koloron mi neniam antaŭe vidis ĉe sovaĝuloj. Ili havis grasajn, pezajn vizaĝojn sen mentonoj, malantaŭen klinantajn fruntojn kaj disajn, hirtajn harojn sur la kapoj. Mi neniam vidis tiel best-aspektantajn estaĵojn.
Ili parolis, aŭ almenaŭ unu el la viroj parolis al la aliaj du, kaj ĉiuj tri estis tro intense interesataj por aŭdi la kraketadon kiam mi proksimiĝis. Ili svingis la kapojn kaj ŝultrojn de flanko al flanko. La vortoj de la parolanto venis dike kaj malseke, kaj kvankam mi povis aŭdi ilin klare, mi ne povis kompreni kion li diris. Ŝajnis al mi ke li recitis iun komplikan sensencaĵon. Fine, lia artikulado iĝis pli akrasona, dum li disigis la manojn kaj ekstaris. Tiam, la aliaj komencis babilaĉi unuvoĉe, same ekstaris, disigis la manojn kaj svingis la korpon en la ritmo de ilia ĉanto. Tiam mi rimarkis kiel nenormale mallongaj estis iliaj kruroj, kaj kiel longaj kaj mallertaj iliaj piedoj. Ĉiuj tri komencis malrapide iri ronde, levi la piedojn kaj stamfi kaj svingi la brakojn. Ia melodio eniris ilian ritman recitadon, kaj refreno – "Alula" aŭ "Balula" sonis. Iliaj okuloj komencis fulmeti, kaj iliaj malbelaj vizaĝoj klariĝi, kun esprimo de stranga plezuro. Salivo gutis el iliaj senlipaj buŝoj.
Subite, dum mi rigardis iliajn groteskajn kaj neklarigelajn movojn, mi komprenis klare por la unua fojo kio ofendis min, kio donis al mi du nekoherajn kaj konfliktantajn impresojn de io tute stranga, kaj tamen plej strange familiara. La tri estaĵoj kiuj faris mistikan riton havis homan formon, kaj tamen ili estis homoj kiuj plej strange similis iun konatan beston. Ĉiu el tiuj estaĵoj, malgraŭ sia homa formo, siaj ĉifonaj vestaĵoj kaj la iom homa korpoformo, havis teksita en ĝi – en siaj movoj, en sia mieno, en sia tuta ĉeesto – iun nun nekontraŭstareblan aludon de porko, porkan makulon, la neerareblan signon de la besto.
Mi staris venkita de tiu surpriza kompreno, kaj tiam, la plej hororaj demandoj invadis mian menson. Ili komencis salti en la aeron, unue unu kaj poste la alia, kriante kaj grunte. Tiam unu glitis, kaj dum momento staris sur kvar piedoj – por, fakte, tuj retrovi la fortojn. Sed la momenta bildo de la vera besteco de tiuj monstroj sufiĉis.
Mi turnis min kiel eble plej sensone, kaj fojfoje rigidiĝis pro timo esti malkaŝata, kiam branĉo krakis aŭ folio susuris. Mi prempuŝiĝis en la arbustojn. Nur post longa tempo mi iĝis pli kuraĝa, kaj mi povis moviĝi libere. Mia sola ideo ĝuste tiam estis foriri de tiuj aĉaj estaĵoj, kaj mi apenaŭ rimarkis ke mi eliris al ne tre videbla pado inter la arboj. Tiam subite, kiam mi iris tra malgranda maldensejo, mi vidis kun malagrabla surprizo du malgraciajn krurojn inter la arboj, irantaj sensone paralele kun mia direkto, kaj eble tridek jardojn for de mi. La kapon kaj la supran parton de la korpo kaŝis iu grimpoplanto. Mi senmoviĝis subite, esperante ke la estaĵo ne vidas min. La piedojn senmoviĝis samtempe kiel mi. Tiel nervoza mi estis ke estis al mi tre malfacile ne tuj fuĝi. Poste, kiam mi atente rigardis, mi duonvidis tra la densaĵo la kapon kaj korpon de la bruto, kiun mi antaŭe vidis trinki. Li movis sian kapon. Estis verda fulmo en liaj okuloj kiam li ĵetis rigardon al mi el la ombro de la arbo, duonlumanta koloro kiu malaperis kiam li denove turnis la kapon. Li estis senmova dum momento, kaj poste li sensone komencis kuri tra la verda konfuzo. Post momento li malaperis malantaŭ kelkaj arbustoj. Mi ne povis vidi lin, sed mi sentis ke li haltas kaj denove rigardas min.
Kio diable li estis – ĉu homo aŭ besto? Kion li deziris de mi? Mi ne havis armilon, eĉ ne bastonon. Fuĝi estus freneze. Ĉiuokaze, la estaĵo, kio ajn ĝi estis, ne havis la kuraĝon ataki min. Mi kunpremis la dentojn forte kaj iris rekte al li. Mi nepre ne volis montri la timon kiu ŝajne glaciigis mian spinon. Mi premis min tra vepro de altaj, blankfloraj arbustoj, kaj vidis lin dudek paŝojn for, rigardante super sia ŝultro al mi kaj hezitante. Mi pluiris unu paŝon aŭ du kaj rigardis fikse liajn okulojn.
"Kiu vi estas?" mi diris.
Li provis retrorigardi.
"Ne!" li diris subite, turnis sin kaj kuris for de mi tra la subkreskaĵoj. Poste li denove turnis sin kaj ree fiksrigardis min. Liaj okuloj brilis klare el la krepusko sub la arboj.
Mia koro estis en mia buŝo, sed mi sentis ke mia sola ŝanco estas blufi, kaj mi iris al li kun fortaj paŝoj. Li denove turniĝis kaj malaperis en la krepuskon. Unufoje mi kredis ke mi vidas la lumo el liaj okuloj, kaj tio estis ĉio.
Por la unua fojo mi komprenis kiel la malfrua horo povus influi min. La suno estis subirinta antaŭ kelkaj minutoj, la rapida vesperkrepusko de la tropikoj jam paliĝis el la orienta ĉielo, kaj nokta papilio flirtis silente ĉe mia kapo. Por ne pasigi la nokton inter la nekonataj danĝeroj de la mistera arbaro, mi devis rapide reiri al la fermitejo. La penso pri reiro al tiu dolorplagata rifuĝo estis ekstreme malagrabla, sed eĉ pli estis tia la ideo esti kaptata en la malfermo de mallumo, kaj en ĉio kion tiu mallumo povas kaŝi. Mi ĵetis unu plian rigardon al la bluaj ombroj, kiuj glutis tiun apartan estaĵon, kaj poste reiris suben laŭ la deklivo al la rivero. Laŭ mi, mi iris en la direkto de kie mi venis.
Mi iris fervore kun mia menso konfuzita pri multaj aferoj, kaj baldaŭ mi troviĝis en ebena loko inter maldense kreskantaj arboj. La senkolora klareco, kiu venas post la sunsubiro, mallumiĝis, la blua ĉielo supre momente iĝis pli profunda, kaj la etaj steloj po unu traboris la malfortigitan lumon; la spacoj inter la arboj, la truoj en la transa vegetaĵo, kiuj estis nube bluaj en la taglumo, iĝis nigraj kaj mistikaj. Mi plupremis min. La koloro malaperis el la mondo. La arbopintoj levis sin kontraŭ la lumanta blua ĉielo en inka silueto, kaj ĉio sub tiu konturo fandiĝis en unusolan, senforman nigrecon. Baldaŭ la arboj kreskis pli malproksime unuj de la aliaj, kaj la vepraj subkreskaĵoj pli abundaj. Poste estis malplena loko kovrita de blanka sablo, kaj poste alia loko de vepraj arbustoj. Mi ne memoris ke mi jam transiris la sablo-ebenaĵon. Min komencis dolorigi mallaŭta susurado sur mia dekstra mano. Unue mi kredis ke estas fantazio, ĉar kiam ajn mi haltis estis silento, krom la vespera vento en la arbopintoj. Poste, kiam mi turniĝis por rapide pluiri, mi aŭdis eĥon de miaj paŝoj.
Mi forturnis min de la veproj, restis en la pli malferma grundo kaj provis, per subitaj turnoj fojfojaj, surprizi iun dum li provis rampi al mi. Mi vidis nenion, kaj tamen mia sento de alia ĉeesto daŭre kreskadis. Mi iris pli rapide, kaj post iom da tempo, mi venis al malalta terdorso, transiris ĝin, kaj turniĝis akre, rigardante ĝin fikse el la fora flanko. Ĝi aperis, nigra kaj klare videbla, antaŭ la malluma ĉielo, kaj baldaŭ senforma bulo momente leviĝis antaŭ la horizonto kaj denove malaperis. Nun mi estis certa ke mia sunbrunita kontraŭulo denove persekutis min, kaj kune kun tio, mi malagrable komprenis ke mi erarvojas.
Dum iom da tempo mi rapide kuris, senespere perpleksa, kaj persekutata de tiu kaŝa proksimiĝo. Kio ajn estis, ĝi aŭ malhavis la kuraĝon ataki min, aŭ atendis okazon kie mi estis pli facile atakebla. Mi zorgeme restis en nefermita loko. Fojfoje mi turniĝis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ mi duone konvinkis min mem ke mia persekutanto ĉesis sian provon, aŭ estis nur io kreita de mia senorda imago. Tiam mi aŭdis la sonon de la maro. Mi iris pli rapide, preskaŭ kuris, kaj tuj iu stumblis malantaŭ mi.
Mi subite turniĝis, kaj fiksrigardis la necertajn arbojn malantaŭ mi. Unu nigra ombro ŝajnis salti al alia. Mi aŭskultis, rigida, kaj aŭdis nenion krom la susuron de la sango en miaj oreloj. Mi pensis ke miaj nervoj estas tro malfortaj, kaj ke mia imago trompas min, kaj turnis min decideme denove al la sono de la maro.
Post ĉirkaŭ unu minuto, la arboj kreskis pli dise, kaj mi eliris al nuda, malalta kabo kiu iris en la mornan akvon. La nokto estis trankvila kaj klara, kaj la spegulbildo de la ĉiam pli multaj steloj trembrilis en la trankvilaj ondoj de la maro. Iom pli fore, la akvo sur neregula rifo brilis per propra, pala lumo. En okcidento, mi vidis la zodiakan lumon miksi sin kun la flava brilo de la vespera stelo. La marbordo falis de mi orienten, kaj okcidente ĝin kaŝis la supro de la kabo. Tiam mi memoris ke la plaĝo de Moreau situis okcidente.
Branĉeto rompiĝis malantaŭ mi, kaj mi audis susuron. Mi turniĝis kaj staris vizaĝe al la mallumaj arboj. Mi povis vidi nenion – aŭ eble mi vidis tro multe. Ĉiu malluma formo en la nebulo havis sian malbonaŭguran kvaliton, sian apartan aludon pri alerta maldormo. Tiel mi staris eble dum minuto, kaj poste, ankoraŭ rigardanta la arbojn, mi turnis min okcidenten por transiri la kabon, kaj dum mi iris, unu el la sin kaŝantaj ombroj moviĝis por sekvi min.
Mia koro batis rapide. Baldaŭ la larĝa golfo okcidente iĝis videbla, kaj mi denove haltis. La sensona ombro haltis dekdu jardojn for de mi. Eta lumpunkto brilis kie la vojo poste kurbiĝis, kaj la griza sabloplaĝo etendiĝis malklare sub la stellumo. Eble du mejlojn for estis tiu eta lumpunkto. Por veni al la plaĝo, mi devis iri inter la arboj, kie la ombroj atendis, kaj suben laŭ arbustkovrita deklivo.
Mi povis vidi la estaĵon iom pli klare nun. Ne estis besto, ĉar ĝi staris rekte. Nun mi malfermis la buŝon por paroli, kaj trovis ke raŭka ŝlimo sufokis mian vooĉon. Mi provis denove, kaj kriis:
"Kiu estas tie?"
Neniu respondis. Mi iris unu paŝon antaŭen. La estaĵo ne moviĝis, nur koncentriĝis. Mia piedo frapis ŝtonon. Tio donis al mi ideon. Sen meti mian rigardon for de la nigra formo antaŭ mi, mi klinis min kaj prenis tiun ŝtonbulon; sed kiam mi moviĝis, la estaĵo turnis sin abrupte kiel povus fari hundo, kaj kaŝis sin iel en la fora mallumo. Tiam mi memoris knabecan ruzon kontraŭ grandaj hundoj, kaj vindis la ŝtonon en mian naztukon, kaj ligis tiun al mia pojno. Mi aŭdis movon pli malproksime inter la ombroj, kiam la estaĵo retiriĝis. Tiam, subite, mia ekscito foriris; mi komencis ege ŝviti kaj falis tremblanta, kun mia kontraŭulo forĉasita kaj tiu armilo en mia mano.
Nur post certa tempo, mi povis mobilizi mian volforton por iri inter la arboj kaj arbustoj sur la flanko de la kabo al la plaĝo. Finfine mi kuris; kaj kiam mi eliris el la vepro sur la sablo, mi aŭdis iun alian korpon bru-veni post mi. Tiam mi tute perdis mian ekvilibron pro timo, kaj mi komencis kuri laŭ la sablo. Tuj mi aŭdis rapidajn paŝetojn de molaj piedoj post mi. Mi sovaĝe kriis, kaj duobligis mian rapidecon. Iuj grizbrunaj estaĵoj, ĉirkaŭ tri- aŭ kvarfoje same grandaj kiel kunikloj, kuris aŭ saltis el la plaĝo al la arbustoj kiam mi pasis.
Tiel longe kiel mi vivos, mi memoros la teroron de tiu ĉaso. Mi kuris proksime al la akvobordo, kaj fojon post fojo mi aŭdis la plaŭdajn paŝojn kiuj proksimiĝis. Malproksime, senespere malproksime, estis la flava lumo. La tutan nokton ĉirkaŭ ni estis nigra kaj senmova. Plaŭd', plaŭd', venis la ĉasantaj piedoj, pli kaj pli proksime. Mi spiris peze, ĉar mi malmulte ekzercis min. La spirado sufokis min, kaj mi sentis doloron kiel tranĉilon en mia flanko. Mi komprenis ke la estaĵo atingos min longe antaŭ ol mi venos al la fermitejo kaj, senespere kaj plorsingultante, mi rotaciis al ĝi kaj atakis kiam ĝi venis al mi – frapis per ĉiuj fortoj. La ŝtono flugis el la naztuko kiam mi tion faris. Kiam mi turniĝis la estaĵo, kiu ĝis tiam kuris per kvar kruroj, ekstaris sur du, kaj la ŝtono bone trafis ĝian maldekstran tempion. La kranio sonis forte, kaj la besto-homo koliziis kun mi, forpuŝis min per siaj manoj, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn kaj falis surventre sur la sablo kun la vizaĝo en la akvo, kaj tie ĝi kuŝis senmova.
Mi ne povis devigi min proksimiĝi al tiu nigra amaso. Mi lasis ĝin tie, kun la akvo sulkanta ĉirkaŭ ĝi, restis malproksime de ĝi kaj daŭre iris al la flava lumo el la domo, kaj baldaŭ, kun forta sento de malŝarĝiĝo, mi aŭdis la kompatigan blekon de la pumo, la sono kiu unue puŝis min eksteren por esplori ĉi tiun mistikan insulon. Tiam, kvankam mi estis terure malforta, mi kunigis ĉiujn fortojn kaj komencis denove kuri al la lumo. Mi kredis ke mi aŭdas voĉon voki min.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.