La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi ne intencas aldoni ion al ĉio jam skribita pri la perdo de Lady Vain. Kiel ĉiuj scias, ŝi koliziis kun vrako kiam ŝi estis je dektaga distanco de Kajao. La longboato, kun sep membroj de la ŝipanaro, estis savata post dek ok tagoj de la kanonŝipo Myrtle, kaj la rakonto pri iliaj teruraj suferoj iĝis same konata kiel la multe pli timiga kazo de Medusa. Sed al la publikigita rakonto pri Lady Vain mi devas aldoni alian, eble same teruran kaj multe pli strangan. Ĝis nun oni supozis ke la kvar viroj en la boateto pereis, sed tio ne estas vere. Mi havas tute certan pruvon pri tiu aserto. Mi estis unu el la kvar.
Sed unue mi devas konstati ke neniam estis kvar homoj en la boateto – nur tri. Constans, kiun "vidis la kapitano salti en la gigon" (Daily News, 17 mars 1887), feliĉe por ni kaj malfeliĉe por si mem ne atingis nin. Li falis el la konfuzaĵo de ŝnuroj sub la stajoj de la frakasita busprito, iu eta ŝnuro kaptis lian kalkanon kiam li malligiĝis, kaj li dum momento pendis kun la kapo suben, kaj poste li falis kaj frapis takilon aŭ stangon flosantan sur la akvo. Ni provis atingi lin, sed li neniam aperis.
Mi diras ke feliĉe por ni li ne atingis nin, kaj mi preskaŭ povas diri feliĉe por si mem, ĉar ni havis nur malgrandan barelon de akvo kaj kelkajn malsekajn marbiskvitojn, tiel subite venis la alarmo, tiel nepreparita estis la ŝipo al iu ajn katastrofo. Ni kredis ke la homoj en la grandboato estis pli bone provizitaj (sed ŝajnas ke ne), kaj ni provis voki ilin. Certe ili ne aŭdis nin, kaj la venontan tagon, kiam ĉesis pluveti – do ne antaŭ la tagmezo – ni povis vidi nenion de ili. Ni ne povis ekstari por ĉirkaŭrigardi, ĉar la boato tangis. La du aliaj homoj, kiuj ĝis tiam fuĝis kun mi, estis viro nomita Helmar, pasaĝero kiel mi, kaj maristo kies nomon mi ne konas – malalta ulo, fortika sed balbutanta.
Ni flosis malsataj, kaj kiam ni ne plu havis akvon ankaŭ turmentataj de neeltenebla soifo, dum entute ok tagoj. Post la dua tago, la maro malrapide iĝis vitre trankvila. Estas tute neeble por la ordinara leganto imagi tiujn ok tagojn. Li ne havas, feliĉe por si mem, ion en sia memoro al kio kompari ilin. Post la unua tago, ni diris malmulton unu al la alia, kaj kuŝis en niaj lokoj en la boato kaj fiksrigardadis la horizonton, aŭ rigardadis, per okuloj ĉiutage pli grandaj kaj turmentataj, la mizeron kaj malforton kiuj venkis niajn kunvojaĝantojn. La suno iĝis senkompata. La akvo finiĝis la kvaran tagon, kaj ni jam pensis strange kaj esprimis niajn pensojn per niaj okuloj; sed mi kredas ke nur la sesan tagon, Helmar esprimis kion ni ĉiuj pensis. Mi memoras ke niaj voĉoj estis sekaj kaj malfortaj, kaj ke ni klinis nin unu al la aliaj kaj uzis malmultajn vortojn. Mi oponis tion per ĉiuj fortoj. Mi preferis sinkigi la boaton kaj perei kune inter la ŝarkoj kiuj sekvis nin, sed kiam Helmar diris ke se lia propono estos alceptata, ni trinkos, tiam la maristo akceptis tion.
Mi tamen ne volis loti, kaj dum la nokto, la maristo flustris al Helmar plurfoje, kaj mi sidis en la pruo kun mia poŝtranĉilo enmane, kvankam mi dubas ke mi havis la kuraĝon batali, kaj matene mi akceptis la proponon de Helmar, kaj ni lasis duonpencon decidi kiu agu. Ĝi vokis la mariston, sed li estis la plej forta inter ni kaj ne volis obei, kaj li permane atakis Helmaron. Ili luktis kaj preskaŭ ekstaris. Mi rampis laŭ la boato al ili, por helpi Helmaron premante la kruron de la maristo, sed la maristo stumblis kiam la boato balanciĝis, kaj la du falis al la relo kaj elŝipiĝis kune. Ili sinkis kiel ŝtonoj. Mi memoras ke mi ridis al tio, kaj scivolis kial mi ridas. La rido kaptis min subite kiel io el ekstere.
Mi kuŝis trans unu el la rembenkoj, kaj pensis ke se mi havus la forton, mi trinkus marakvon, freneziĝus kaj rapide mortus. Kaj ĝuste kiam mi kuŝis tie mi vidis, sen pli granda intereso ol se estus bildo, velon aperantan super la horizonto. Miaj pensoj certe vagadis, kaj tamen mi memoras ĉion kio okazis, tute klare. Mi memoras kiel mia kapo balanciĝis kun la maro, kaj la horizonto kun la velo super ĝi dancis supren kaj malsupren; sed mi memoras ankaŭ, same klare, ke mi estis konvinkita ke mi estas morta, kaj ke mi pensis kia ŝerco estas ke ili venas tro malfrue, ja malfruete, por kapti min en mia korpo.
Dum senfina tempo, ŝajnis al mi, mi kuŝis kun la kapo sur la rembenko rigardanta la skunon (ŝi estis malgranda ŝipo, skunrigita antaŭe kaj malantaŭe) veni el la maro. Ŝi zigzagis en ĉiam pli granda rondo, ĉar ŝi iris rekte kontraŭ la vento. Neniam mi ekhavis la ideon provi kapti atenton, kaj mi ne memoras ion klare post kiam mi ekvidis ŝin, ĝis mi troviĝis en malgranda kajuto malantaŭe. Mi havas malklaran duonmemoron ke iu levas min al la ferdeko, kaj de granda, ronda vizaĝo kovrita de lentugoj kaj ĉirkaŭata de ruĝaj haroj, fiksrigardanta min super la relo. Mi havas ankaŭ neligitan impreson de malluma vizaĝo, kun eksterordinaraj okuloj, sed mi kredis ke tio estas koŝmaro, ĝis mi renkontis ĝin denove. Mi imagas ke mi memoras ke oni verŝis ion inter miaj dentoj, kaj jen ĉio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.