La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La leganto eble komprenos ke unue ĉio estis tiel stranga ĉirkaŭ mi, kaj mia pozicio estis la rezulto de tiel neatenditaj aventuroj, ke mi ne povis prijuĝi la relativan strangecon de tiu aŭ ĉi tiu. Mi sekvis la lamon supren laŭ la plaĝo, kaj min atingis Montgomery, kiu petis min ne eniri la ŝtonan ĉirkaŭfermejon. Tiam mi notis ke la pumo en sia kaĝo, kaj la stako de pakaĵoj, estis lokitaj ekster la eniro al tiu kvarangulo.
Mi turnis min kaj vidis ke la ŝalupo nun estis malplenigita, denove eliris kaj estis metita sur la tero, kaj la blankharulo iris al ni. Li parolis al Montgomery:
"Kaj nun venas la problemo pri ĉi tiu neinvitita gasto. Kion ni faru kun li?"
"Li scias ion pri scienco," Montgomery diris.
"Mi tre deziras denove labori – kun ĉi tiuj novaj aferoj," la blankharulo diris kaj kapindikis la fermitejon.
Liaj okuloj plilumiĝis.
"Mi vetas ke vi faras tion," Montgomery diris, tute ne elkore.
"Ni ne povas sendi lin tien, kaj ni ne povas preni la tempon por konstrui al li novan kabanon, kaj ni certe ne povas fidi lin jam nun."
"Mi estas en viaj manoj," mi diris.
Mi tute ne sciis kion li volis diri per "tien".
"Mi pensis pri la samaj aferoj," Montgomery respondis. "Ni havas mian ĉambron kun la ekstera pordo..."
"Jen ĝi," la aĝulo tuj diris kaj rigardis Montgomery, kaj ni ĉiuj tri iris al la fermitejo. "Mi bedaŭras ke mi kreas misterion, sinjoro Prendick, sed vi memoru ke vi ne estas invitita. Nia eta establaĵo ĉi tie enhavas kelkajn sekretojn, fakte estas ia ĉambro de Blubarbo. Nenio vere terura, fakte, por sana homo; sed ĝuste nun, ĉar ni ne konas vin..."
"Certe," mi diris, "mi estus freneza se mi estus ofendata pro iu manko de fido."
Li formis sian pezan buŝon al malforta rideto – li estis unu el tiuj malgajaj homoj kiuj ridetas kun la buŝanguloj malsupren – kaj klinis sin por agnoski mian komplezon. Ni pasis la ĉefan eniron al la fermitejo, estis peza lignopordo, kun la pakaĵoj el la ŝalupo stakigitaj ekster ĝi, kaj ĉe la angulo ni venis al malgranda pordo kiun mi ne vidis antaŭe. La blankharulo prenis ŝlosilaron el la poŝo de sia malpura, blua jako, malfermis tiun pordon kaj eniris. Liaj ŝlosiloj, kaj la komplika enŝlosado de la loko eĉ kiam ĝi ankoraŭ estis sub lika okulo, al mi ŝajnis strangaj. Mi sekvis lin, kaj trovis min en malgranda apartamento, simple sed komforte meblita kaj kun interna pordo, duonmalfermita, al ŝtonpavimita korto. Ĉi tiun internan pordon, Montgomery tuj fermis.
Hamako estis pendigita en la malluma angulo de la ĉambro, kaj malgranda, senvitra fenestro, defendata de ferstango, frontis al la maro.
Ĉi tio, la blankharulo diris al mi, estos mia apartamento, kaj la interna pordo, kiun "pro timo de akcidentoj," li diris, li ŝlosos el la alia flanko, estos mia limo internen. Li atentigis min pri komforta ferdeka seĝo antaŭ la fenestro, kaj pri granda kolekto de malnovaj libroj, ĉefe, mi trovis, pri ĥirurgio, kaj eldonoj de latinaj kaj grekaj klasikaĵoj (lingvoj kiujn mi ne povas facile legi), sur breto proksima al la hamako. Li forlasis la ĉambron tra la ekstera pordo, kvazaŭ por eviti denove malfermi la internan.
"Ni kutime manĝas ĉi tie," Montgomery diris, kaj poste, kvazaŭ dubante, eliris post la alia. "Moreau!" mi aŭdis lin voki, kaj ĝuste tiam, mi ne kredas ke mi notis tion.
Poste, kiam mi tuŝis la librojn sur la breto, tio aperis en mia konscio. Kie mi antaŭe aŭdis la nomon "Moreau"? Mi sidiĝis antaŭ la fenestro, elprenis la kvar biskvitojn kiujn mi ankoraŭ havis, kaj manĝis ilin kun tre bona apetito. Moreau!
Tra la fenestro, mi vidis unu el tiuj neklarigeblaj homoj blankvestitaj, tiranta pakaĵon laŭ la plaĝo. Baldaŭ, la fenestrobreto kaŝis lin. Tiam, mi aŭdis ŝlosilon esti metita kaj turnigita en la ŝloso malantaŭ mi. Post nelonge, mi aŭdis tra la ŝlosita pordo la sono de la cervohundoj, nun venigitaj el la plaĝo. Ili ne bojis, sed flaris kaj gruntis en aparta maniero. Mi povis aŭdi la rapidan tretadon de iliaj piedoj, kaj la voĉo de Montgomery kiu trankviligis ilin.
Min tre impresis la ellaborita sekreteco de tiuj du viroj pri la kontento de la loko, kaj dum certa tempo mi pensis pri tio kaj pri la neklarigebla familiareco de la nomo Moreau, sed tiel stranga estas la homa memoro, ke mi tiam ne povis memori tiun bone konatan nomon en ĝia propra konekso. El tio, miaj pensoj iris al la nedifinebla strangeco de la misformita viro sur la plaĝo. Mi neniam vidis tian irmanieron, tiel strangajn movojn kiam li tiris la skatolon. Mi memoris ke neniu el tiuj viroj parolis al mi, kvankam mi trovis la plej multajn el ili rigardantaj min dum iu aŭ alia momento en aparte kaŝa maniero, tute malsame al la honesta fiksrigardo de nekulturita sovaĝulo. Fakte, ili ĉiuj ŝajnis rimarkinde silentemaj, kaj kiam ili tamen parolis, ili havis tre timigajn voĉojn. Kio estis malĝusta ĉe ili? Tiam, mi memoris la okulojn de la malgracia akompananto de Montgomery.
Ĝuste kiam mi pensis pri li, li eniris. Nun li estis blanke vestita, kaj portis etan pleton kun iom da kafo kaj bolitaj vegetaĵoj. Mi apenaŭ povis ne retiriĝi kiam li venis, klinsalutis afable kaj metis la pleton antaŭ mi sur la tablo. Tiam, surprizo paralizigis min. Sub liaj rektaj, nigraj haroj mi vidis lian orelon, mi subite havis ĝin proksime al mia vizaĝo. La viro havis pintajn orelojn, kovritajn de fajna, bruna felo.
"Via matenmanĝo, sinjoro," li diris.
Mi fiksrigardis lian vizaĝon sen provi respondi. Li turnis sin kaj iris al la pordo, dum li strange rigardis min super sia ŝultro. Mi sekvis lin per miaj okuloj, kaj dum mi faris tion, per iu aparta truko de senkonscia cerbaktiveco, venis en mian kapon la frazo "La kavoj de Moreau" – ĉu estis tiel? "Moreau..." A! Tio sendis mian memoron reen dek jarojn. "La hororoj de Moreau!" La frazo drivis en mia menso dum momento, kaj poste mi vidis ĝin en ruĝaj literoj sur eta, brunflava pamfleto, kaj legante ĝin mi tremis kaj rampis. Tiam, mi klare memoris ĉion pri tio. La longe forgesita pamfleto revenis surprize viva al mia menso. Tiam mi estis nur knabo, kaj Moreau estis, mi supozas, ĉirkaŭ kvindekjara – elstara kaj majstra fiziologo, bone konata en sciencaj rondoj pro lia eksterordinara imagkapablo kaj pro lia brutale rekta diskutmaniero.
Ĉu ĉi tiu estis la sama Moreau? Li siatempe publikigis kelkajn mirigajn faktojn pri sangotransigo, kaj aldone li estis konata pro sia valora laboro pri malsanaj kreskaĵoj. Poste, subite, lia kariero haltis. Li devis forlasi Anglion. Iu ĵurnalisto povis eniri lian laboratorion kiel laboratori-asistanto, kun la klara inteno fari sensaciajn malkaŝojn, kaj helpe de ŝokanta hazardo (se estis hazardo), lia timiga pamfleto iĝis fifama. La tagon kiam ĝi estis publikigata, mizera hundo, senhaŭtigita kaj alimaniere kripligita, fuĝis el la domo de Moreau. Tiam estis la feriaj tagoj, kaj eminenta redaktisto, kuzo de la portempa laboratori-asistanto, apelaciis al la konscienco de la nacio. Ne la unuan fojon, konscienco estis mobilizata kontraŭ la metodoj de esplorado. La doktoron oni tutsimple per krioj devigis forlasi la landon. Eble li meritis tion; sed mi tamen kredas ke la malarda apogo de liaj kunesplorantoj, kaj la fakto ke la granda amaso de sciencistoj turnis la dorsojn al li, estis hontigaj. Tamen kelkaj el liaj eksperimentoj, laŭ la rakonto de la ĵurnalisto, estis kaprice kruelaj. Eble li povus aĉeti sian socian pacon per ĉeso de siaj esploroj; sed li evidente preferis la malon, kiel la plej multaj homoj kiuj iam estis kaptataj de la nevenkebla logo de esplorado. Li estis needziĝinta, kaj fakte ne devis pensi pri io alia ol sia propra intereso.
Mi estis konvinkita ke ĉi tiu devis esti la sama homo. Ĉio indikis tion. Mi ekkomprenis kiu celo atendis la pumon kaj la aliajn bestojn – kiuj nun estis metitaj kun la aliaj pakaĵoj en la fermitejon malantaŭ la domo; kaj stranga, malforta odoro, la spiro de io konata, odoro kiu estis en la fono de mia konscienco ĝis nun, subite venis al la supraĵo de miaj pensoj. Estis la antisepsa odoro de la dissekco-ĉambro. Mi aŭdis la pumon grunti tra la muro, kaj unu el la hundoj bojetis kvazaŭ ĝi estis batata.
Tamen certe, kaj precipe al alia sciencisto, ne estis en vivisekcio io tiel horora ke ĝi povus klarigi ĉi tiun sekretecon, kaj per iu stranga salto en miaj pensoj, la pintaj oreloj kaj lumantaj okuloj de la akompananto de Montgomery denove venis al mi klarege. Mi rigardis antaŭen al la verda maro, ŝaŭmanta sub kreskanta vento, kaj lasis tiujn kaj aliajn strangajn memorojn el la lastaj tagoj ĉasi unuj la aliajn tra mia menso.
Kion ĉio povis signifi? Ŝlosita fermitejo sur soleca insulo, fifama vivisekciisto, kaj tiuj kriplaj kaj torditaj homoj?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.