La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

La unuan de februaro 1887, Lady Vain perdiĝis pro kolizio kun vrako ĉe la latitudo 1a sude, kaj la longitudo 107a okcidente.

La kvinan de januaro 1888 – do dek unu monatojn kaj kvar tagojn poste – estis trovata mia onklo, Edward Prendick, sinjoro kun privata mono, kiu certe enŝipiĝis en Lady Vain en Kajao, kaj kiu estis kredata droninta, je latitudo de 5 gradoj kaj 3 minutoj sude, longitudo 101 gradoj okcidente, en malgranda boato malferma, kies nomo estis nelegebla, sed kiu supozeble apartenis al la perdita skuno Ipecacuanha. Li raportis pri si mem tiel strange, ke oni kredis lin freneziĝinta. Poste li asertis ke li nenion memoras pri la tempo post lia fuĝo el Lady Vain. Lia kazo estis tiam diskutata de psikologoj kiel stranga ekzemplo de memorperdo post korpa kaj mensa streĉiteco. La rakonto nun sekvanta estis trovata inter liaj paperoj de la subskribinto, lia nevo kaj heredanto, sed sen iu klara postulo pri publikigo.

La sola insulo konata en la regiono, kie oni trovis mian onklon, estas Noble's Isle, malgranda vulkana insuleto neloĝata. Ĝin vizitis en 1891 H. M. S. Scorpion. Kelkaj maristoj tiam surteriĝis, sed trovis tie nenion vivantan krom kelkajn strangajn blankajn papiliojn, kelkajn porkojn kaj kuniklojn, kaj kelkajn iom apartajn ratojn. Tial, ĉi tiu rakonto ne havas konfirmon de sia plej esenca detalo. Se oni komprenas tion, mi kredas ke nenio malhelpas ke oni prezentu ĉi tiun strangan rakonton al la publiko konforme, mi kredas, al la intencoj de mia onklo. Tion oni povas almenaŭ konstati, ke mia onklo malaperis el homa kono ĉe latitudo 5a sude kaj longitudo 105a okcidente, kaj reaperis en la sama parto de la oceano post dek unu monatoj. Iamaniere li ja vivis dum tiu tempo. Kaj ŝajnas ke iu skuno, nomita Ipecacuanha, kun ebria kapitano, John Davies, ekvojaĝis el Ariko kun pumo kaj certaj aliaj bestoj enŝipe en januaro 1887, ke la ŝipo estis bone konata en pluraj havenoj en Suda Pacifiko, kaj ke ĝi fine malaperis el tiu maro (kun konsiderinda kvanto da kopro enŝipe), vojaĝanta al nekonata sorto el Banya en decembro 1887, dato kiu tute koncidas kun la rakonto de mia onklo.

Charles Edward Prendick

(la rakonto verkita de Edward Prendick)


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.