La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mia mankanta sperto kiel verkisto perfidas min, kaj mi forlasas la fadenon de mia rakonto.
Post mia matenmanĝo kun Montgomery, li kunportis min trans la insulon por vidi la fumarolon kaj la varmegan fonton, en kiun mi falis la antaŭan tagon. Ni ambaŭ portis vipojn kaj ŝargitajn revolverojn. Irante tien tra foliplena ĝangalo, ni aŭdis kuniklon bleki. Ni haltis kaj aŭskultis, sed ni ne aŭdis ion plian; kaj baldaŭ ni pluiris, kaj la okazintaĵo malaperis el niaj mensoj. Montgomery atentigis min pri certaj etaj, rozkoloraj bestoj, kun longaj malantaŭaj kruroj, kiuj saltadis tra la subvegetaĵo. Li diris al mi ke ili estis faritaj el la idoj de la besto-popolo, inventitaj de Moreau. Li imagis ke ili liveros viandon, sed kuniklo-simila kutimo vori siajn idojn venkis lian intencon. Mi jam renkontis kelkajn el tiuj estaĵoj – unue dum mia nokta fuĝo de la leopardo-homo, kaj due kiam Moreau persekutis min la antaŭan tagon. Hazarde unu, saltante por eviti nin, falis en la truon post la falo de vent-atakata arbo; antaŭ ol ĝi povis liberigi sin, ni sukcesis kapti ĝin. Ĝi kraĉis kiel kato, gratis kaj batis forte per siaj malantaŭaj kruroj, kaj provis mordi, sed ĝiaj dentoj estis tro malfortaj por pli ol sendolore pinĉi. Ĝi ŝajnis al mi sufiĉe bela estaĵeto, kaj kiam Montgomery deklaris ke ĝi neniam detruis la herbobedon per fosado, kaj ke ĝi havis tre puremajn kutimojn, mi povis imagi ke ĝi povus konvene anstataŭi la ordinaran kuniklon en palacaj parkoj.
Survoje ni vidis ankaŭ la trunkon de arbo, senŝeligita en longaj strioj kaj profunde splitita. Montgomery atentigis min pri tio.
"Ne grati la ŝelon de la arboj; _tio_ estas la leĝo," li diris. "Multe kelkaj el ili zorgas pri tio!"
Mi kredas ke post tio ni renkontis la satiruson kaj la simi-homon. La satiruso estis ero de klasika memoro el la flanko de Moreau – lia vizaĝo kun ŝafeca mieno, kiel la pli fortika hebrea tipo; lia voĉo malmola bleko, liaj subaj membroj satanaj. Li mordetis la ŝelon de legumensimila frukto dum ni pasis. Ambaŭ salutis Montgomery.
"Gloron," ili diris, "al la Alia kun la Vipo!"
"Nun estas ankaŭ Tria kun la Vipo," diris Montgomery. "Ne forgesu!"
"Ĉu li ne estis farita?" diris la simi-homo. "Li diris... li diris ke li estis farita."
La satiruso-homo rigardis min scivoleme.
"La Tria kun la Vipo, li kiu iras plorante en la maron, havas mallarĝan, blankan vizaĝon."
"Li havas mallarĝan, longan vipon," diris Montgomery.
"Hieraŭ li sangis kaj ploris," diris la satiruso. "Vi neniam sangas aŭ ploras. La Majstro ne sangas aŭ ploras."
"Ripetanta almozulo!" diris Montgomery. "Vi sangos kaj ploros, se vi ne estos singarda."
"Li havas kvin fingrojn, li estas kvin-homo kiel mi," diris la simi-homo.
"Venu, Prendick," diris Montgomery kaj prenis mian brakon; kaj mi iris kun li.
La satiruso kaj la simi-homo staris kaj rigardis nin, kaj faris aliajn rimarkojn unu al la alia.
"Li diras nenion," diris la satiruso. "Homoj havas voĉojn."
"Hieraŭ li demandis min pri manĝeblaj aferoj," diris la simi-homo. "Li ne sciis."
Poste ili interparolis neaŭdeble, kaj mi aŭdis la satiruson ridi.
Kiam ni reiris, ni trovis la mortan kuniklon. La ruĝa korpo de la mizera besteto estis disŝirita, multaj el la ripoj nudaj kaj blankaj, kaj la spino nedubeble mordita.
Vidante tion, Montgomery haltis.
"Dio mia!" li diris, klinis sin kaj levis kelkajn el la frakasitaj vertebroj por pli proksime ekzameni ilin. "Dio mia!" li ripetis. "Kion povas signifi ĉi tio?"
"Iu el viaj karnomanĝantoj memoris siajn malnovajn kutimojn," mi diris post paŭzo. "Ĉi tiu spino estas tramordita."
Li staris fikse rigardante, kun vizaĝo blanka kaj lipo oblikva.
"Mi ne ŝatas ĉi tion," li diris malrapide.
"Mi vidis ion similan," mi vidis, "dum mia unua tago ĉi tie."
"Diable ke vi faris! Kio estis?"
"Kuniklo kun la kapo forturnita."
"Vian unuan tagon ĉi tie?"
"Mian unuan tagon ĉi tie. En la subvegetaĵo malantaŭ la fermitejo, kiam mi eliris vespere. La kapo estis tute disturnita."
Li fajfis, longe kaj malforte.
"Kaj cetere, mi havas ideon kiu el viaj brutoj faris tion. Estas nur suspekto, kompreneble. Antaŭ ol mi trovis la kuniklon, mi vidis unu el viaj monstroj trinki en la rivereto."
"Ĉu li suĉis la akvon?"
"Jes."
"'Ne suĉi la trinkaĵon; tio estas la leĝo.' La brutoj vere zorgas pri la Leĝo, ĉu ne? Kiam Moreau ne estas proksime!"
"Estis la bruto kiu ĉasis min."
"Kompreneble," diris Montgomery. "Tiel agas karnomanĝantoj. Mortiginte, ili trinkas. Estas la gusto de sango, sciu. – Kia estis la bruto?" li demandis. "Ĉu vi rekonus ĝin denove?"
Li rigardis ĉirkaŭe, staranta sur disigitaj piedoj super la morta kuniklo, dun liaj okuloj vagadis inter la ombroj kaj verdaj ekranoj, la embuskoj de la arbaro kiu enfermis nin.
"La gusto de sango," li diris denove.
Li elprenis sian revolveron, ekzamenis la kartoĉojn en ĝi kaj remetis ĝin. Poste li komencis tiri sian falintan lipon.
"Mi kredas ke mi rekonus la bruton denove," mi diris. "Mi sensentigis lin. Li devus havi belan kontuzaĵon sur la frunto."
"Sed tiam ni devas _pruvi_ ke li mortigis la kuniklon," diris Montgomery. "Ho, se mi neniam venigis la estaĵojn ĉi tien!"
Mi devus pluiri, sed li restis tie, cerbumanta pri la frakasita kuniklo kun konfuza mieno. En tiu situacio, mi foriris tiel longe ke la restaĵoj de la kuniklo estis kaŝitaj.
"Venu!" mi diris.
Finfine li vekiĝis kaj venis al mi.
"Vi sciu," li diris, preskaŭ flustris, "ili ĉiuj supozite havus fiksan ideon ne manĝi ion kiu kuras sur la tero. Se iu bruto hazarde gustumus sangon..."
Li pluiris iom da vojo silente.
"Mi scivolas kio eble okazis," li diris al si mem.
Poste, post paŭzo, denove:
"Antaŭ kelkaj tagoj mi faris stultaĵon. Tiu mia servisto – mi montris al li kiel senhaŭtigi kaj kuiri kuniklon. Strange... mi vidis lin leki siajn manojn... mi neniam pripensis..."
Poste:
"Ni devas haltigi ĉi tion. Mi devas informi Moreau."
Li povis pensi pri nenio alia dum nia irado hejmen.
Moreau rigardis la aferon eĉ pli serioze ol Montgomery, kaj mi apenaŭ devas diri ke ilia evidenta konfuzo influis min.
"Ni devas meti limon," diris Moreau. "Mi tute ne dubas ke la leopardo-homo estis la pekulo. Sed kiel ni povas pruvi tion? Mi ŝatus, Montgomery, ke vi bridus vian sopiron al viando, kaj ne ĝuus tiujn ekscitajn novaĵojn. Ni ankoraŭ povos havi problemojn, pro ili."
"Mi estis stultulo," diris Montgomery. "Sed farite estas farite, kaj vi diris ke mi povos havi ilin, memoru."
"Ni devas aranĝi ĉi tion tuj," diris Moreau. "Mi supozas ke, se io aperos, M'ling povos zorgi pri si mem."
"Mi ne estas tiel certa pri M'ling," diris Montgomery. "Mi supozas ke mi konas lin."
Dum la posttagmezo, Moreau, Montgomery, mi mem kaj M'ling iris trans la insulo al la kabanoj en la ravino. Ni tri estis armitaj. M'ling portis la etan hakilon, kiun li uzis por haki fajrolignon, kaj kelkajn kablorulojn. Moreau portis grandan blovkornon super la ŝultro.
"Vi vidos kunvenon de la besto-popolo," diris Montgomery. "Estas bela vidaĵo!"
Moreau diris eĉ ne unu vorton survoje, sed la mieno en lia peza, blankkadra vizaĝo estis severa.
Ni transiris la ravinon, tra kiu suben fumis la fluo de varmega akvo, kaj sekvis la serpentan padon tra la tubveproj ĝis ni atingis larĝan spacon kun dika kovro de iu flava polvo, kiun mi supozis estis sulfuro. Super la supro de vegataĵkovrita plaĝo, trembrilis la maro. Ni venis al ia malprofunda, natura amfiteatro, kaj tie ni kvar haltis. Poste Moreau blovis en la korno, kaj rompis la dormantan silenton de la tropika posttagmezo. Li certe havis fortajn pulmojn. La tono sonis ĉiam pli forte inter la eĥoj, ĝis fine orelpenetranta intenseco.
"A!" diris Moreau, kaj denove lasis la kurban instrumenton fali al lia flanko.
Tuj venis krakado tra la flavaj kanoj, kaj sono de voĉoj el la densa, verda ĝangalo kiu markis la marĉon, tra kiu mi kuris la antaŭan tagon. Poste, je tri aŭ kvar punktoj sur la rando de la sulfura areo, aperis la groteskaj formoj de la besto-popolo kurantaj al ni. Mi ne povis malhelpi rampantan timon, kiam mi vidis unue unu kaj poste alian kureti el inter la arboj aŭ kanoj kaj veni trotantaj super la varmega polvo. Sed Moreau kaj Montgomery staris tute trankvile kaj, devige, mi ekstaris apud ili.
Unue venis la satiruso, strange nereala kvankam li havis ombron kaj ĵetis la polvon per siaj hufoj. Post li el la vepro venis monstra ulo, miksaĵo de ĉevalo kaj rinocero, maĉanta tigon; poste aperis la porko-virino kaj du lupo-virinoj; poste la vulpo-urso-virinaĉo, kun siaj ruĝaj okuloj en sia pinta, ruĝa vizaĝo, kaj poste aliaj – ĉiuj fervore rapidantaj. Kiam ili proksimiĝis, ili komencis rampi al Moreau kaj recitadi, tute sendepende unu de la alia, fragmentojn el la dua duono de la litanio de la Leĝo – "Lia estas la mano kiu vundas. Lia estas la mano kiu sanigas," kaj tiel plu. Tuj kiam ili atingis la distancon de eble tridek jardoj, ili haltis, klinante apogis sin sur genuoj kaj kubutoj kaj komencis ĵeti la blankan polvon sur siajn kapojn.
Imagu la scenon, se vi povas! Ni tri blue vestitaj viroj, kun nia misformita, nigra-vizaĝa atendanto, starantaj en vasta areo de sunlumigita polvo sub la flamanta, blua ĉielo, kaj ĉirkaŭitaj de tiu rondo de kaŭrantaj kaj manmovantaj monstroj – kelkaj preskaŭ homaj, krom en siaj subtilaj esprimoj kaj gestoj, kelkaj similaj al kripluloj, kelkaj tiel strange misformitiaj ke ili similis al nenio krom al la loĝantoj de niaj plej sovaĝaj sonĝoj, kaj post ili la vicoj de kanoj en unu direkto, densa amaso de palmoj en la alia, disigante nin de la ravino kun la kabanoj, kaj norde la nebula horizonto de la Pacifika Oceano.
"Sesdek du, sesdek tri," kalkulis Moreau. "Estas kvar pliaj."
"Mi ne vidas la leopardo-homon," mi diris.
Fine Moreau denove sonigis la grandan kornon, kaj ĉe ĝia sono ĉiuj besto-estaĵoj rampis kaj serpentumis en la polvo. Tiam, ŝtelvenante el la vepro, klinante sin proksime al la tero kaj provante aliĝi al la polvoĵetanta rondo malantaŭ la dorso de Moreau, venis la leopardo-homo. La lasta el la besto-estaĵoj kiu venis estis la eta simi-homo. La antaŭaj bestoj, varmaj kaj lacaj pro ilia serpentumado, malice rigardis lin.
"Ĉesu!" diris Moreau, per sia firma, forta voĉo; kaj la besto-popolo sidiĝis sur siaj postaĵoj kaj ripozis de sia adorado.
"Diru la vortojn!" diris Moreau.
Tuj ĉiuj en la genu-sidanta aro, svingante de flanko al flanko kaj suprenĵetante la sulfuron per siaj manoj – unue la dekstra mano kaj nubeto de polvo, kaj poste la maldekstra – komencis denove recitadi sian strangan litanion. Kiam ili venis al "Ne manĝi fiŝon aŭ viandon; tio estas la leĝo", Moreau levis sian mallarĝan, blankan manon.
"Silentu!" li kriis, kaj kompleta silento falis sur ĉiuj.
Mi kredas ke ili ĉiuj sciis kaj timis kio venos. Mi ĉirkaŭrigardis al iliaj strangaj vizaĝoj. Kiam mi vidis iliajn evitemajn sintenojn, kaj la duonkaŝitan timon en iliaj klaraj okuloj, mi miris ke mi iam kredis ke ili estas homoj.
"La Leĝo estis rompita!" diris Moreau.
"Neniu eskapas", el la senvizaĝa estaĵo kun arĝentaj haroj.
"Neniu eskapas," ripetis la genuanta rondo de la besto-popolo.
"Kiu estas?" kriis Moreau, ĉirkaŭrigardis al iliaj vizaĝoj kaj sonigis la vipon.
Mi imagis ke la hieno-porko aspektis malgaja, same kiel la leopardo-homo. Moreau silentiĝis kaj rigardis tiun estaĵon, kiu klinis sin al li kun la memoro kaj timo de senfina turmento.
"Kiu estas?" Moreau ripetis, kun tondranta voĉo.
"Malbona estas tiu kiu rompas la leĝon," recitis la leĝdiranto.
Moreau rigardis en la okulojn de la leopardo-homo, kaj ŝajnis tiri la animon mem el la estaĵo.
"Kiu rompas la leĝon..." diris Moreau, rigardante for de sia viktimo, kaj turnante sin al ni (ŝajnis al mi ke estis iom la jubilado en lia voĉo).
"Reiras al la domo de doloro," ili ĉiuj kriis. "Reiras al la domo de doloro, ho majstro!"
"Reen al la domo de doloro... reen al la domo de doloro," babilis la simi-homo, kvazaŭ la ideo plaĉis al li.
"Ĉu vi aŭdas?" diris Moreau, denove turnante sin al la krimulo. "Mia amiko – ha lo?"
Ĉar la leopardo-homo, liberigita de la okulo de Moreau, stariĝis rekte el la genuoj, kaj nun, kun okuloj flamantaj kaj la longaj katecaj dentegoj fulmantaj el sub la rondigitaj lipoj, saltis al sia turmentanto. Mi estas konvinkita ke nur la frenezeco de neeltenebla timo povus instigi al tiu atako. La tuta rondo de sesdek monstroj ŝajnis levi sin super ni. Mi tiris mian revolveron. La du formoj koliziis. Mi vidis Moreau retiri el la bato de la leopardo-homo. Oni furioze kriis kaj blekis ĉirkaŭ ni. Ĉiu moviĝis rapide. Dum momento, mi kredis ke estas ĝenerala ribelo. La furioza vizaĝo de la leopardo-homo fulmis apud mia, kaj M'ling proksime postkuris. Mi vidis la flavajn okulojn de la hieno-porko brili de ekscito, lia sinteno kvazaŭ li duone decidis ataki min. Ankaŭ la satiruso gapis al mi super la kaŭrantaj ŝultroj de la hieno-porko. Mi aŭdis la knalon de la pistolo de Moreau, kaj vidis la rozkokoloran fulmon flugi trans la tumulto. La tuta amaso ŝajnis turni sin al la direkto de la fajrolumo, kaj ankaŭ mi turnis min pro la magnetismo de la movo. Post plia sekundo mi kuris, unu membro de tumulta kaj krianta amaso, post la fuĝanta leopardo-homo.
Nur tion mi povas diri certe. Mi vidis la leopardo-homon bati Moreau, kaj poste ĉio turniĝis ĉirkaŭ mi kaj mi kuris senbride. M'ling estis antaŭ mi, proksime persekutanta la fuĝanton. Malantaŭe, kun jam svingantaj langoj, kuris la lupo-virinoj per longaj, saltantaj paŝoj. La porko-popolo sekvis, pepante pro ekscito, kaj la du taŭro-viroj en siaj blankaj vindoj. Poste venis Moreau en aro de la besto-popolo; lia larĝranda pajloĉapelo estis forblovita, lia revolvero en la mano, kaj liaj hirtaj, blankaj haroj flugis. La hieno-porko kuris apud mi, paŝon per paŝo, kaj rigardis min kaŝe el siaj katecaj okuloj, kaj poste venis la aliaj tretantaj kaj kriantaj malantaŭ ni.
La leopardo-homo premis sin inter la longaj kanoj, kiuj reprenis siajn lokojn post lia paso, kaj klakis en la vizaĝo de M'ling. Ni aliaj malantaŭe trovis tretitan padon por ni kiam ni atingis la vepron. La ĉaso iris tra la vepro, eble dum kvarona mejlo, kaj poste ĵetis sin en densa vegetaĵo, kio tre malrapidigis niajn movojn, kvankam ni iris tra ĝi en kuna aro – folioj likantaj niajn vizaĝojn, ŝnursimilaj rampoplantoj kaptantaj nin submentone aŭ prenante niajn maleolojn, dornaj plantoj kiuj metas sin en ŝtofo kaj karno kune kaj disŝiras ilin.
"Li iris kvarpiede tra ĉi tio," anhelis Moreau, nun tuj antaŭ mi.
"Neniu eskapas," diris la lupo-homo, ridante al mia vizaĝo kun la ĝojo de ĉasado.
Ni denove kuris el inter la rokoj, kaj vidis la ĉasaĵon antaŭ ni kuri leĝere sur kvar piedoj kaj grunti al ni super sia ŝultro. Je tio, la lupo-popolo kriis pro ĝojo. La estaĵo ankoraŭ estis vestita, kaj vidite el malproksime, ĝia vizaĝo ankoraŭ ŝajnis homa; sed ĝia maniero iri kvarpiede estis katsimila, kaj la evitema kaŭriĝo de ĝia ŝultro estis klare tiu de ĉasata besto. Ĝi saltis super kelkaj dornaj arbustoj kun flavaj floroj, kaj iĝis kaŝata. M'ling estis duonvoje trans la areo.
La plej multaj el ni nun perdis la unuan rapidecon de la ĉaso, kaj eniris pli longan kaj stabilan tretadon. Mi vidis, kiam ni trairis la malfermitan spacon, ke la ĉaso nun pligrandiĝis al pli larĝa vico. La hieno-porko ankoraŭ kuris proksime al mi, dum ĝi rigardis min, fojfoje kuntirante la nazon kun gruntanta rido. Ĉe la rando de la rokoj, la leopardo-homo, komprenante ke li estis survoje al la elstaranta kabo sur kiu li persekutis min la tagon kiam mi venis, klinis sin en la subvegetaĵo; sed Montgomery vidis la manovron, kaj denove turnis sin al li. Do anhelante, stumblante al rokoj, tirite de arbustoj, malhelpite de filikoj kaj kanoj, mi helpis ĉasi la leopardo-homo kiu rompis la leĝon, kaj la hieno-porko kuris, ridante sovaĝe je mia flanko. Mi plustumbladis, kun vertigo kaj dum la koro batis miajn ripojn, laca preskaŭ ĝismorte, kaj sen ankoraŭ kuraĝi perdi la ĉason el mia vidkampo por ne resti sola kun tiu terura akompananto. Mi plustumbladis malgraŭ senlima laceco kaj la densa varmego de la tropika posttagmezo.
Finfine la ĉaso iĝis malpli furioza. Ni nun enfermis la kompatindan bruton en angulon de la insulo. Moreau, kun vipo en mano, aranĝis nin ĉiujn en neregulan linion, kaj ni nun iris antaŭen malrapide, kriante unu al la aliaj kaj malgrandigante la ŝnuron ĉirkaŭ nia viktimo. Li sidis sensone kaj nevideble en la arbustoj, tra kiuj mi kuris el li dum la noktomeza ĉaso.
"Firme!" kriis Moreau, "firme!", dum la finoj de la vico rampis ĉirkaŭ la densa subvegetaĵo kaj enfermis la bruton.
"Atentu, li kuros!" venis la voĉo de Montgomery el la alia flanko de la arbustoj.
Mi estis sur la deklivo super la arbustoj; Montgomery kaj Moreau iris laŭ la plaĝo sube. Malrapide ni eniris la reton de branĉoj kaj folioj. La predo estis silenta.
"Reen al la domo de doloro, la domo de doloro, la domo de doloro!" blekis la voĉo de la simi-homo, ĉirkaŭ dudek jardojn dekstre.
Aŭdante tion, mi pardonis al la kompatindulo ĉiun timon kiun li kreis en mi. Mi aŭdis la etajn branĉojn rompiĝi kaj la grandajn flankenfaldiĝi antaŭ la pezaj paŝoj de la ĉevalo-rinocero je mia dekstro. Kaj subite, tra verda poligono, en la duonmallumo sub la abundaj kreskaĵoj, mi vidis la estaĵon kiun ni ĉasis. Mi haltis. Li kaŭriĝis en la plejeble malgranda spaco, kaj liaj brilantaj verdaj okuloj rigardis min super lia ŝultro.
Povas ŝajni stranga kontraŭdiro en mi – mi ne povas klarigi la fakton – sed nun, vidante la estaĵon tie en tute besteca pozo, kun la lumo brilanta en siaj okuloj kaj sia neperfekte homa vizaĝo tordita de timo, mi denove komprenis la fakton de ĝia homeco. Post momento, aliaj el ĝiaj persekutantoj vidos ĝin, kaj ĝi estos venkata kaj kaptata, por plian fojon sperti la terurajn torturajn de la fermitejo. Abrupte mi eltiris mian revolveron, celis al punkto inter ĝiaj timigitaj okuloj, kaj pafis. Dum mi faris tion, la hieno-porko vidis la estaĵojn, kaj ĵetis sin al ĝi kun fervora krio kaj mordis ĝian kolon per soifantaj dentoj. Ĉie ĉirkaŭ mi, la verdaj veproj balancis kaj krakis kiam la besto-popolo kuris kunen. Aperis vizaĝo, kaj poste alia.
"Ne mortigu ĝin, Prendick!" kriis Moreau. "Ne mortigo ĝin!"
Kaj mi vidis lin klini sin dum li premis sin sub la folioj de la grandaj filikoj.
Post momento li forbatis la hieno-porkon per la tenilo de la vipo, kaj li kaj Montgomery baris la ekscitatan, karnomanĝantan bestopopolon, kaj precipe M'ling, de la ankoraŭ tremanta korpo. La harkovrita, griza estaĵo venis kaj flaris la kadavron sub mia brako. La aliaj bestoj, en sia besta fervoro, puŝis min por pli bone vidi.
"Diable, Prendick!" diris Moreau. "Mi deziris lin."
"Mi bedaŭras," mi diris, sed mi tute ne bedaŭris. "Estis momenta impulso."
Mi sentis min vomema pro streĉo kaj ekscito. Mi turnis min, puŝis min el la amasigita besto-popolo kaj pluiris sola supren laŭ la deklivo al la supra parto de la kabo. Sub la kriataj ordonoj de Moreau, mi aŭdis la tri blanke vinditajn taŭro-virojn komenci tiri la viktimon suben al la akvo.
Nun estis facile por mi esti sola. La besto-popolo montris tute homan scivolemon pri la morta korpo, kaj sekvis ĝin en dika nodo, flarante kaj gruntante, dum la taŭro-viroj tiris ĝin laŭ la plaĝo. Mi iris al la kabo kaj rigardis la taŭro-virojn, nigraj al la vespera ĉielo, dum ili portis la pezan mortan korpon al la maro; kaj kiel ondo trans mia menso venis la kompreno pri la neesprimebla senceleco de la estaĵoj sur la insulo. Sur la plaĝo inter la rokoj sub mi estis la simi-homo, la hieno-porko kaj pluraj aliaj el la besto-popolo, starantaj ĉirkaŭ Montgomery kaj Moreau. Ili ĉiuj estis ankoraŭ intense ekscititaj, kaj ĉiuj abunde esprimantaj laŭtvoĉe sian lojalecon al la Leĝo; tamen mi sentis min absolute certe en mia propra menso ke la hieno-porko estis partopreninta la kuniklo-mortigon. Mi iĝis strange konvinkata ke, krom la krudeco de la vico, la groteskeco de la formoj, mi havis antaŭ mi la tutan balancon de homa vivo en miniaturo, la tuta interagado de instinkto, inteligento kaj sorto en ĝia plej simpla formo. La leopardo-homo hazarde pereis; tio estis la tuta diferenco. La kompatinda bruto!
La kompatindaj brutoj! Mi komencis vidi la pli malicajn aspektojn de la krueleco de Moreau. Mi ne pensis antaŭe pri la doloro kaj maltrankvilo kiuj venis al tiuj kompatindaj viktimoj, kiam ili foriris el la manoj de Moreau. Mi tremis nur pri la tagoj de aktuala turmentado en la fermitejo. Sed nun, tio ŝajnis al mi la malpli grava parto. Antaŭe ili estis bestoj, kun instinktoj bone adaptitaj al iliaj ĉirkaŭaĵoj, kaj tiel feliĉaj kiel vivantaj estaĵoj povas esti. Nun ili stumblis en la katenoj de homeco, vivis en timo kiu neniam mortis, turmentataj de leĝo kiun ili ne povis kompreni; ilia ŝajne homa ekzisto komenciĝis en turmento kaj poste estis unu longe interna lukto, unu longa timo pri Moreau – kaj kial? Estis la vaneco de ĉio kiu skuis min.
Se Moreau havus iun kompreneblan celon, mi povus simpatii kun li almenaŭ iom. Mi ne estas tiel molkora pri doloro. Mi povus pardoni lin iom eĉ se lia motivo estus nur malamo. Sed li estis tiel senrespondeca, tiel tuttute nezorgema! Lia scivolemo, liaj frenezaj, sencelaj esploroj pelis lin; kaj la estaĵoj estis elĵetitaj por vivi jaron aŭ iom pli, por lukti kaj erari kaj suferi, kaj fine por morti dolore. Ili estis jam mizeraj; la malnova besta malamo pelis ilin turmenti unu la alian; la Leĝo malhelpis ilin lukti mallonge kaj brule, kaj fine ĉesigi siajn naturajn malamikecojn.
Dum tiuj tagoj, mia timo pro la besto-popolo foriris kune kun mia persona timo pro Moreau. Mi fakte falis en malsanan staton, profundan kaj daŭrantan, kaj for de timo, pro kio restis permanentaj cikatroj en mia menso. Mi devas konfesi ke mi perdis fidon en la saneco de la mondo, kiam mi vidis ĝin suferi la dolorigan malordon de tiu insulo. Blinda sorto, senkompata meĥanismo, ŝajnis tranĉi kaj formi la ekziston kaj mi, Moreau (pro lia pasio pri esplorado), Montgomery (pro lia pasio pri drinkado), la besto-popolo kun iliaj instinktoj kaj mensaj limoj, estis disŝiritaj kaj frakasitaj, senhezite, neeviteble, en la senfina komplekseco de ĝiaj ĉiam rondirantaj radoj. Sed tiu stato ne venis tuj kaj tute; mi kredas fakte ke mi antaŭsentas ĝin iom kiam mi nun parolas pri ĝi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.