La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tion farite ni lavis nin kaj manĝis, kaj post tio Montgomery kaj mi iris en mian etan ĉambron kaj serioze diskutis nian pozicion por la unua fojo. Tiam estis preskaŭ noktomezo. Li estis preskaŭ malebria, sed mense tre perturbata. Li estis ĝis tiam sub stranga influo de la personeco de Moreau. Mi ne kredas ke li iam imagis ke Moreau povus morti. Ĉi tiu katastrofo estis la subita kolapso de la kutimoj, kiuj iĝis parto de lia naturo dum la dek aŭ pliaj monotonaj jaroj kiujn li pasigis sur la insulo. Li parolis malklare, respondis al miaj demandoj oblikve, vagis en ĝeneralajn demandojn.
"Kia stulta mondo," li diris, "kia konfuzo ĉio estas! Mi ne havis iun vivon. Mi ne scias kiam ĝi komenciĝos. Dum dek ses jaroj puŝita de flegistinoj kaj instruistoj laŭ ilia ĝentila volo; kvin en Londono, ŝvitanta pri medicino, malbona manĝo, malpura loĝejo, malpuraj vestaĵoj, malpura malvirto, eraro – mi ne konis ion pli bonan – kaj trudmovita al ĉi tiu besteca insulo. Dek jaroj ĉi tie! Kial do ĉio, Prendick? Ĉu ni estas vezikoj blovataj de eta infano?"
Estis malfacile trakti tiajn frenezaĵojn.
"La afero pri kiu ni devas pensi nun," mi diris, "estas kiel forlasi ĉi tiun insulon."
"Al kio servas forlasi ĝin? Mi estas elĵetita. Kien mi iros? Ĉio estas tute bona por vi, Prendick. Kompatinda Moreau! Ni ne povas lasi lin ĉi tie por havi siajn ostojn ronĝataj. Kiel estas... Kaj cetere, kio okazos al la deca parto de la besto-popolo?"
"Nu," mi diris, "pri tio ni parolos morgaŭ. Mi pensis ke ni povos fari fajron el la branĉoj kaj bruligi lian korpon – kaj tiujn aliajn aferojn. Kio poste okazos al la besto-popolo?"
"Mi ne scias. Mi supozas ke tiuj faritaj el predobestoj agos stulte, frue aŭ malfrue. Ni ne povas masakri ĉiujn – ĉu? Mi supozas ke tion proponus via homeco? Sed ili ŝanĝiĝos. Ili certe ŝanĝiĝos."
Li tiel parolis nenien venante, ĝis mi fine sentis mian paciencon finiĝi.
"Diable!" li elkriis al iu mia manĝentileco. "Ĉu vi ne komprenas ke mi estas en pli danĝera truo ol vi?"
Kaj li stariĝis, kaj iris al la brando.
"Trinku!" li diris. "Vi logiko-maĉanta, kreto-vizaĝa, ateista sanktulo, trinku!"
"Ne mi," mi diris, kaj mi sidis, akre rigardanta lian vizaĝon sub la flava parafina flamo, dum li drinkis sin en kvereleman mizeron.
Mi havas memoron de senfina tedeco. Li komencis sentimentale defendi la besto-popolon kaj M'ling. M'ling, li diris, estis la nura estaĵo kiu iam vere zorgis pri li. Kaj subite li havis ideon.
"Jes, diable!" li diris, stumble stariĝis kaj premis la brandobotelon.
Pro iu fulmrapida intuicio, mi sciis kion li intencis.
"Vi ne donu tiun trinkaĵon al tiu besto!" mi diris, ekstaris kaj turnis min al li.
"Besto!" li diris. "Vi estas la besto. Li prenas sian likvaĵon kiel kristano. Ne baru min, Prendick!"
"Por la amo de Dio," mi diris.
"Ne... baru min!" li kriis, kaj subite montris sian revolveron.
"Tre bone," mi diris kaj iris flanken, duone ema ataki lin kiam li metis sian manon al la ŝloso, sed min bridis la penso pri mia neuzebla brako. "Vi faris beston el vi mem – al la bestoj do vi iru."
Li rapide malfermis la pordon, kaj staris kun la vizaĝo duone turnita al mi inter la flava lampo-lumo kaj la palaj radioj de la luno; liaj okuloj estis nigraj makuloj sub liaj hirtaj brovoj.
"Vi estas solena porko, Prendick, stulta azeno! Vi ĉiam timas kaj fantazias. Ni estas ĉe la rando de ĉio. Mi nepre tranĉos mian kolon morgaŭ. Mi havos diablan liberan tagon ĉivespere."
Li forturnis sin kaj iris eksteren en la lunlumon.
"M'ling!" li kriis. "M'ling, malnova amiko!"
Tri malklaraj estaĵoj en la arĝenta lumo venis laŭ la rando de la griza plaĝo – unu vindita en blanko, la du aliaj nigraj makuloj kiuj sekvis ĝin. Ili haltis kaj fiksrigardis. Poste mi vidis la kurbajn ŝultrojn de M'Mling, kiam li venis ĉirkaŭ la angulo de la domo.
"Trinku!" kriis Montgomery. "Trinku, vi brutoj! Trinku kaj estu homoj! Diable, mi estas la plej saĝa. Moreau forgesis ĉi tion; jen la lasta detalo. Trinku, mi diras!"
Kaj svingante la botelon en sia mano, li komencis rapide troti okcidenten, dum M'ling metis sin inter li kaj la tri malklaraj estaĵoj kiuj sekvis.
Mi iris al la pordo. Ili estis jam malfacile videblaj en la nebuleca lunlumo kiam Montgomery haltis. Mi vidis lin doni dozon de nemiksita brando al M'ling, kaj mi vidis la kvin formojn kuniĝi al ununura, malklara makulo.
"Kantu!" mi aŭdis Montgomery krii. "Kantu ĉiuj kune. 'Prendick al la diablo!' Ĝuste tiel, kaj denove. 'Prendick al la diablo!'"
La nigra grupo dividiĝis en kvin apartajn formojn, kaj serpentumis malrapide for de mi laŭ la rando de la lumanta plaĝo. Ĉiu kriis laŭ propra volo, ĵetis insultojn al mi, aŭ donis kion ajn postulis la nova inspiro de la brando. Baldaŭ mi aŭdis la voĉon de Montgomery krii:
"Dekstren!"
Kaj ili pasis kun siaj krioj kaj blekoj en la nigrecon de la enlandaj arboj. Malrapide, tre malrapide, ili malaperis en la silenton.
La paca pompo de la nokto denove saniĝis. La luno nun pasis la meridianon, kaj iris suben kaj okcidenten. Ĝi estis plena, kaj lumis tre forte, kiam ĝi iris tra la malplena, blua ĉielo. La ombro de la muro kuŝis, unu jardon larĝa kaj inke nigra, ĉe miaj piedoj. La maro oriente estis sendetale griza, malluma kaj mistera; kaj inter la maro kaj la ombro, la griza sablo (de vulkana vitro kaj kristaloj) fulmis kaj brilis kiel plaĝo de diamantoj. Malantaŭ mi, la parafinlampo flamis malvarme kaj ruĝe.
Tiam mi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj iris en la fermitejon, kie Moreau kuŝis apud siaj lastaj viktimoj – la cervohundoj kaj la lamo kaj kelkaj aliaj mizeraj brutoj – kun sia masiva vizaĝo trankvila eĉ post lia terura morto, kaj kun la malmolaj okuloj malfermaj, rigardantaj la mortan, blankan lunon supre. Mi sidiĝis ĉe la rando de la defluilo, kaj dum mi rigardis tiun timigan kolonon de arĝenta lumo kaj malbonaŭguraj ombroj, mi komencis pripensi miajn planojn. Matene, mi kolektos kelkajn necesaĵojn en la boateton, kaj ekbruliginte la fajrolokon antaŭ mi, mi puŝos min denove en la malplenan maron. Mi sentis ke por Montgomery ne estis helpo, ke li estis, vere, duone parenca al tiu besto-popolo, ne taŭga al homa komuneco.
Mi ne scias kiel longe mi sidis tie, planante, Certe estis ĉirkaŭ unu horon. Poste mia planado estis interrompita, kiam Montgomery revenis al mia proksimeco. Mi aŭdis kriojn el multaj gorĝoj, tumulto de jubilantaj voĉoj survoje al la plaĝo, blekantaj gaje, kaj ekscititajn krioj kiuj ŝajnis halti sin ĉe la akvorando. La tumulto leviĝis kaj falis; mi aŭdis pezajn batojn kaj fenditan lignon, sed tiam tio ne maltrankviligis min. Akra recitado komenciĝis.
Miaj pensoj reiris al miaj metodoj fuĝi. Mi leviĝis, prenis la lampon kaj iris en budon por rigardi kelkajn barelojn, kiujn mi vidis tie. Poste, mi interesiĝis pri la enhavo de kelkaj keksoskatoloj, kaj malfermis unun. Mi vidis ion per la okulangulo – ruĝan formon – kaj turnis min rapide.
Malantaŭ mi etendis sin la korto, klare nigra-blanka en la lunlumo, kaj la stako de branĉoj kaj faskoj, sur kiuj kuŝis Moreau kaj liaj tranĉitaj viktimoj, unu sur alia. Ili ŝajnis preni unu la alian en lasta, venĝema lukto. Liaj vundoj estis malfermitaj, nokte nigraj, kaj la sango gutinta faris nigrajn makulojn sur la sablo. Poste mi vidis, sen kompreni, la kaŭzon de mia fantomo – ruĝecan ardaĵon kiu venis kaj dancis kaj iris sur la aliflanka muro. Mi misinterpretis tion, imagis ke estas reflekso de mia flagranta lampo, kaj turnis min denove al tio kio estis en la budo. Mi daŭre serĉis en tio, tiel bone kiel povis unubraka homo, trovis kelkajn uzeblajn aferojn, kaj metis ilin flanke por la morgaŭa eliro. Miaj movoj estis malrapidaj, kaj la tempo pasis rapide. Nerimarkite, la taglumo venis al mi.
La recitado formortis, kaj donis lokon al kriado; poste rekomenciĝis, kaj subite iĝis tumulto. Mi aŭdis kriojn de "Pli! Pli!", sonon kverelan, kaj subitan, sovaĝan krion. La kvalito de la sonoj ŝanĝiĝis tiel multe, ke tio kaptis mian atenton. Mi eliris en la korton kaj aŭskultis. Tiam, akre kiel tranĉilo tra la konfuzo, venis la knalo de revolvero.
Mi tuj kuris tra mia ĉambro al la eta pordo. Farante tion, mi aŭdis kelkajn el la pakaĵoj malantaŭ mi gliti suben kaj kolizii, lasante vitrerojn sur la planko de la budo. Mi forte malfermis la pordon kaj rigardis eksteren.
Sur la plaĝo, ĉe la boatodomo, brulis fajro, kaj disigis fajrerojn en la malklara matenkrepusko. Ĉirkaŭ tio luktis aro de nigraj formoj. Mi aŭdis Montgomery voki mian nomon. Mi tuj komencis kuri al la fajro, revolvero en mano. Mi vidis la helruĝan flamon el la pistolo de Montgomery montri sin unufoje, proksime al la tero. Li kuŝis. Mi kriis plenvoĉe kaj pafis en la aeron. Mi aŭdis iun krii:
"La Majstro!"
La nigra nodo disiĝis en apartajn grupojn, la fajro saltis kaj falis. La amaso de besto-popolo fuĝis antaŭ mi en subita paniko, supren laŭ la plaĝo. Ekscitite, mi pafis al iliaj malaperantaj dorsoj, kiam ili forkuris inter la arbustoj. Poste, mi turnis min al la nigraj stakoj sur la tero.
Montgomery kuŝis surdorse, kun la grizhara besto-homo sternita sur lia korpo. La bruto estis morta, sed ĝi ankoraŭ prenis la kolon de Montgomery per siaj kurbaj ungegoj. Proksime kuŝis M'ling survizage kaj tute senmova, kun kolo malfermen mordita kaj kun la supra parto de la frakasita brando-botelo en mano. Du aliaj formoj kuŝis proksime al la fajro – unu senmova, la alia kaprice lamentanta, fojfoje levanta sian kapon malrapide, poste denove faliganta ĝin.
Mi ekprenis la grizan homon kaj tiris lin for de la korpo de Montgomery; liaj ungegoj malvolonte tiris la ĉifonitan jakon, kiam mi forigis lin. Montgomery estis malhela en la vizaĝo, kaj apenaŭ spiris. Mi ĵetis akvomaron en lian vizaĝon, kaj metis mian ruligitan jakon sub lia kapo. M'ling estis morta. La vundita estaĵo ĉe la fajro – estis lupo-bruto kun barbita, griza vizaĝo – kuŝis, mi trovis, kun la antaŭa parto de sia korpo sur la ankoraŭ ardanta ligno. La mizera ulo estis tiel terure vundita, ke mi pro kompato tuj elpafis ĝian cerbon. La alia bruto estis unu el la taŭro-homoj, blanke vindita. Ankaŭ li estis morta. La ceteraj besto-homoj estis malaperintaj el la plaĝo.
Mi denove iris al Montgomery kaj genuiĝis apud li, blasfemante pro mia nescio pri medicino. La fajro apud mi estis malsuprenfalinta, kaj restis nur karbonigitaj traboj ardantaj ĉe la centroj, kaj miksitaj kun la griza cindro de branĉoj. Mi cerbumis leĝere kie Montgomery trovis sian lignon. Poste mi vidis ke la matenkrepusko jam venis. La ĉielo estis pli luma, la subeniranta luno iĝis pala kaj griza en la forta, blua lumo de la tago. En oriento, la ĉielo havis ruĝajn strekojn.
Subite mi aŭdis falbruon kaj siblon malantaŭ mi. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj salt-stariĝis kun timkrio. Kontraŭ la varma krepusko, grandaj, tumultaj masoj de nigra fumo bolis supren el la fermitejo, kaj tra ilia bloveganta mallumo videblis fadenoj de sango-ruĝa fajro. Poste, la pajlo-tegmento ekbrulis. Mi vidis la kurbajn flamojn sur la kliniĝanta pajlo. Fajro pafiĝis el la fenestro de mia ĉambro.
Mi tuj sciis kio okazis. Mi memoris la krakon, kiun mi aŭdis. Kiam mi kuris por asisti al Montgomery, mi faligis la lampon.
Mi klare komprenis kiel neeble estis savi ion el la enhavo de la fermitejo. Mi denove pensis pri mia fuĝoplano, kaj turnis min rapide por vidi kie la du boatoj kuŝas sur la plaĝo. Ili estis for! Du hakiloj kuŝis sur la sablo apud mi; ligneroj kuŝis disigitaj, kaj la cindro de la fajro nigriĝis kaj fumis sub la krepusko. Montgomery bruligis laa boatojn por venĝi, kaj por antaŭmalhelpi nian reiron al la homaro!
Min skuis subita kolero. Mi preskaŭ volis platigi lian stultan kapon, kie li kuŝis senhelpe ĉe miaj piedoj. Tiam, subite, lia mano moviĝis, tiel malforte, tiel kompatinde, ke mia kolero malaperis. Li ĝemis, kaj malfermis siajn okulojn dum minuto. Mi genuiĝis apud li kaj levis lian kapon. Li denove malfermis siajn okulojn, fikse kaj silente rigardis la krepuskon, kaj poste rigardis min. La palpebroj falis.
"Pardonu," li diris fine, kun fortostreĉo.
Ŝajnis ke li provas pensi.
"La lastaj," li murmuris. "La lastaj en ĉi tiu stulta universo. Kia konfuzo..."
Mi aŭskultis. Lia kapo falis senhelpe flanken. Mi kredis ke iu trinkaĵo povus revivigi lin, sed proksime estis nek trinkaĵo nek ujo en kiu verŝi ĝin. Li ŝajnis subite pli peza. Mia koro frostiĝis. Mi klinis min al lia vizaĝo, metis mian manon en la truon de lia ĉemizo. Li estis morta; kaj ĝuste kiam li mortis, linio de blanka varmo, la membro de la suno, leviĝis oriente, trans la projekcio de la golfo, ĵetis siajn radiojn sur la ĉielo kaj faris el la malluma maro ondantan tumulton de blindiga lumo. Ĝi falis kiel aŭreolo sur lia mortoŝrumpinta vizaĝo.
Mi lasis lian kapon fali ĝentile sur la krudan kusenon, kiun mi faris por li, kaj leviĝis. Antaŭ mi estis la brilanta malpleno de la maro, kaj la timiga soleco kie mi jam suferis tiel multe; malantaŭ mi la insulo, silenta en la krepusko, ĝia besto-popolo silenta kaj nevidata. La fermitejo, kun siaj manĝaĵoj kaj municio, brulis brue, kun subitaj flamoj, neregula krakado kaj fojfoje forta eksplodo. La peza fumo drivis supren laŭ la plaĝo for de mi, ruliĝis malalte sur la malproksimaj arbopintoj al la kabanoj en la ravino. Apud mi estis la bruligitaj restaĵoj de la boatoj, kaj tiuj kvin mortaj korpoj.
Tiam, el la arbustoj venis tri besto-homoj, kun kurbigitaj ŝultroj, kapoj puŝitaj antaŭen, misformitaj manoj malbone tenitaj kaj demandantaj, malamikemaj okuloj, kaj proksimiĝis al mi kun hezitemaj movoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.