La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21 La recidivo de la besto-popolo

Tiel mi iĝis unu el la besto-homoj sur la insulo de doktoro Moreau. Kiam mi vekiĝis, estis mallume ĉirkaŭ mi. Mia brako doloris en siaj bandaĝoj. Mi sidiĝis, unue scivolante kie mi estas. Mi aŭdis akrajn voĉojn interparoli ekstere. Poste, mi vidis ke mia barikado estis for, kaj ke la pordo al la kabano estis malfermita. Mian revolveron mi ankoraŭ havis enmane.

Mi aŭdis iun spiri, vidis iun kaŭri apud mi. Mi tenis mian spiron kaj provis vidi kiu estas. Ĝi komencis moviĝi malrapide, senfine. Poste io mola kaj varma kaj malseka pasis mian manon. Ĉiuj miaj muskoloj kuntiriĝis. Mi tiris al mi la manon. Timigita krio komenciĝis en mia gorĝo, kaj estis tie sufokata. Tiam mi ekkomprenis kio estis okazinta, nur sufiĉe por haltigi miajn fingrojn sur la revolvero.

"Kiu estas tie?" mi raŭke flustris, la revolvero ankoraŭ preta.

"Mi – Majstro."

"Kiu vi estas?"

"Ili diras ke nun estas neniu Majstro. Sed mi scias. Mi portis tiujn korpojn al la maro, ho Iranto en la Maron! La korpojn de tiuj, kiujn vi mortigis. Mi estas via sklavo, Majstro."

"Ĉu vi estas tiu kiun mi renkontis sur la plaĝo?" mi demandis.

"Ĝuste tiu, Majstro."

La estaĵo evidente estis fidinda, ĉar ĝi povintus ataki min dum mi dormis.

"Estas bone," mi diris, etendante mian manon por plia lekanta kiso.

Mi komencis kompreni kion signifas ĝia ĉeesto, kaj la tajdo de mia kuraĝo fluis.

"Kie estas la aliaj?" mi demandis.

"Ili estas frenezaj, ili estas stultuloj," diris la hundo-homo. "Eĉ nun ili interparolas tie. Ili diras: 'La Majstro estas morta. La alia kun la Vipo estas morta. La alia kiu iris en la Maron estas kiel ni. Ni havas neniun Majstron, neniujn vipojn, neniun domon de doloro, ne plu. Estas fino. Ni amas la Leĝon, kaj ni sekvos ĝin, sed estos neniu Doloro, neniu Majstro, neniuj Vipoj iam denove.' Tie ili diras. Sed mi scias, Majstro. Mi scias."

Mi palpis en la mallumo, kaj karese frapetis la kapon de la hundo-homo.

"Estas bone," mi diris denove.

"Finfine, vi mortigos ilin ĉiujn," diris la hundo-homo.

"Finfine," mi respondis, "mi mortigos ilin ĉiujn – post la paso de certaj tagoj kaj certaj aferoj. Ĉiuj el ili, krom tiuj, kies vivojn vi ŝparos, ĉiuj ili estos mortigataj."

"Kiun la Majstro volas mortigi, tiun la Majstro mortigos," diris la hundo-homo kun certa kontento en la voĉo.

"Kaj por ke iliaj pekoj kresku," mi diris, "lasu ilin vivi en sia frenezo ĝis la tempo estas matura. Ne diru al ili ke mi estas la Majstro."

"La volo de la Majstro estas dolĉa," diris la hundo-homo, kun servemo preta en sia hundeca sango.

"Sed unu pekis," mi diris. "Lin mi mortigos, kiam ajn mi povos renkonti lin. Kiam mi diros al vi: 'Jen li!', tiam vi ataku lin. Kaj nun, mi iros al la viroj kaj virinoj, kiuj kunvenis."

Momente, la enirejon mallumigis la eliro de la hundo-homo. Poste mi sekvis kaj ekstaris, preskaŭ en ekzakte la sama loko kie mi estis kiam mi aŭdis Moreau kaj lian cervohundon postsekvi min. Sed nun estis nokto, kaj la malsaniga ravino ĉirkaŭ mi estis nigra; kaj ekster ĝi, anstataŭ verda, sunlumigata deklivo, mi vidis ruĝan fajron, antaŭ kiu kurbaj, groteskaj formoj movis sin tien kaj reen. Pli fore estis la dikaj arboj, kronitaj per la nigraj, supraj branĉoj. La luno ĝuste rajdis sur la rando de la ravino, kaj kiel stango sur ĝia vizaĝo iris la vaporo, ĉiame fluanta el la fumaroloj de la insulo.

"Iru kun mi," mi diris, fortigante min, kaj flanke al flanko ni iris laŭ la mallarĝa pado, ne tre zorgante pri la svagaj estaĵoj kiuj rigardis nin el la kabanoj.

Neniu ĉirkaŭ la fajro provis saluti min. La plej multaj el ili malvidis min emfaze. Mi ĉirkaŭrigardis por vidi la hieno-porkon, sed li ne estis tie. Entute, eble dudek el la besto-popolo sidis kaŭre, fiksrigardis la fajron aŭ interparolis.

"Li estas morta, li estas morta, la Majstro estas morta!" diris la voĉo de la simi-homo dekstre de mi. "La domo de doloro – ne estas domo de doloro!"

"Li ne estas morta," mi diris laŭtvoĉe. "Eĉ nun li rigardas nin!"

Tio surprizis ilin. Dudek paroj da okuloj rigardis min.

"La domo de doloro estas for," mi diris. "Ĝi revenos. La Majstron vi ne povas vidi, sed ĝuste nun li aŭskultas vin."

"Vere, vere!" diris la hundo-homo.

Ilin surprizis mia aserto. Besto povas esti sufiĉe sovaĝa kaj ruza, sed nur vera homo povas mensogi.

"La viro kun la bandaĝigita brako diras strangaĵon," diris unu el la besto-popolo.

"Mi diras al vi ke estas tiel," mi diris. "La Majstro kaj la domo de doloro revenos. Ve al tiu kiu rompas la Leĝon!"

Ili scivoleme rigardis unu la alian. Ŝajnigante indiferentecon, mi komencis haki ludeme antaŭ mi kun la hakilo. Ili rigardis, mi notis, la profundajn tranĉaĵojn kiujn mi faris en la herbaro.

Tiam la satiruso esprimis dubon. Mi respondis al li. Poste, unu el la makulitaj estaĵoj protestis, kaj ekis vigla diskuto ĉirkaŭ la fajro. Ĉiumomente, mi komencis senti min pli konvinkita pri mia nuna sekureco. Mi nun parolis sen maleblo spiri, pro mia intensa ekscito, kiu unue kaŭzis problemojn al mi. Dum ĉirkaŭ unu horo, mi vere konvinkis plurajn el la besto-popolo ke mi diris la veron, kaj instigis la plej multajn el la ceteraj ekdubi. Mi atente ĉirkaŭrigardis por vidi mian malamikon, la hieno-porkon, sed li neniam aperis. Fojfoje, suspektinda movo surprizis min; sed mia fido kreskis rapide. Tiam, kiam la luno rampis suben el zenito, po unu el la aŭskultantoj komencis oscedi (montrante la plej strangajn dentojn en la lumo de la mortanta fajro), kaj unue unu kaj poste alia komencis retiriĝi al la kabanoj en la ravino; kaj mi, timante la silenton kaj la mallumon, venis kun ili, sciante ke mi estis pli sekura kun pluraj el ili ol kun nur unu.

Tiel komenciĝis la plej longa parto de mia vivado sur ĉi tiu insulo de doktoro Moreau. Sed ekde tiu nokto kaj ĝis la fino okazis nur unu afero rakontinda, krom vico de sennombraj malagrablaj detaletoj kaj ĉiama maltrankvileco. Do mi preferas ne verki kronikon pri tiu tempospaco, sed rakonti nur pri unu grava okazo dum la dek monatoj, kiujn mi pasigis kiel intima amiko de tiuj duone homigitaj brutoj. Multaj aferoj fiksiĝis en mia memoro, kaj mi povus skribi pri ili – kaj por forgesi ilin, mi volonte donus mian rektan manon; sed ili ne helpas min prezenti ĉi tiun rakonton.

Retrospektive, estas strange memori kiel rapide mi adaptiĝis al la kutimoj de tiuj monstroj, kaj rehavis mian fidon. Mi havis miajn kverelojn kun ili, kompreneble, kaj mi ankoraŭ povus montri kelkajn el iliaj dento-spurojn; sed ili baldaŭ ekhavis sanigan respekton al mia kapablo ĵeti ŝtonojn, kaj al la tranĉo de mia hakilo. Kaj la lojaleco de mia sanktbernarda homo donis al mi senlimajn servojn. Mi trovis ke ilia simpla skalo de honoro estis bazita ĉefe sur la eblo kaŭzi profundajn vundojn. Fakte, mi povas diri – sen fanfaroni, mi esperas – ke mi havis sufiĉe altan pozicion inter ili. Unu aŭ du, kiujn en malofta momento de kuraĝo mi vundis sufiĉe grave, havis ion kontraŭ mi; sed ili esprimis tion ĉefe malantaŭ mia dorso, kaj je sekura distanco de miaj misiloj, per grimacoj.

La hieno-porko evitis min, kaj mi ĉiam alerte atendis lin. Mia nedisigebla hundo-homo malamis kaj timis lin treege. Mi fakte kredas ke tio estis la radiko de la ŝato de la bruto al mi. Baldaŭ estis evidente al mi ke la alia monstro estis gustinta sangon, kaj irinta la vojon de la leopardo-homo. Li faris al si loĝejon ie en la arbaro, kaj iĝis soleca. Unufoje mi provis instigi la besto-popolon ĉasi lin, sed mi ne havis la aŭtoritaton devigi ilin kunlabori por unu celo. Fojon post fojo mi provis proksimiĝi al lia loĝejo kaj surprizi lin, sed ĉiam li estis tro alerta por mi, vidis min aŭ flaris min kaj eskapis. Cetere, li igis ĉiun arbaran padon danĝera por mi kaj mia aliancito kun siaj kaŝitaj embuskoj. La hundo-homo apenaŭ kuraĝis iri for de mia flanko.

Dum la unua monato, pli-malpli, la besto-popolo estis sufiĉe homa, kompare al ĝia posta karaktero, kaj el unu aŭ du, krom mia hundeca amiko, mi eĉ ricevis amikan toleremon. La eta roz-kolora bradip-estaĵo montris apartan ŝaton al mi, kaj komencis akompani min ĉien. La simi-homo tedis min, sed li asertis, surbaze de siaj kvin fingroj, ke li estas mia egalulo, kaj li ĉiam babilis al mi – babilis la plej ekstremajn sensencaĵojn. Unu afero ĉe li tamen distris min iomete: la havis grandan eblon krei novajn vortojn. Li imagis, mi kredas, ke babilaĉi pri nomoj sen ajna signifo estas la ĝusta uzo de lingvo. Li nomis tion "grandaj pensoj", malsame al "malgrandaj pensoj", la sanaj, ĉiutagaj aferoj de la vivo. Se mi iam faris rimarkon kiun li ne komprenis, li treege laŭdis ĝin, petis min ripeti ĝin, lernis ĝin parkere kaj komencis mem ripeti ĝin, kun erara vorto tie aŭ ĉi tie, al ĉiuj la pli mildaj membroj de la besto-popolo. Li neniel respektis ion simplan kaj kompreneblan. Mi elpensis kelkajn tre strangajn "grandajn pensojn" por lia aparta uzo. Nun mi kredas ke li estis la plej stulta estaĵo kiun mi iam renkontis, li evoluigis en la plej mirinda maniero la apartan stultecon de la homoj sen perdi la plej etan detalon de la natura idioteco de simio.

Tio, mi diras, estis dum la fruaj semajnoj de mia soleco inter tiuj brutoj. Dum tiu tempo ili respektis la kutimojn fonditajn per la Leĝo, kaj kondutis sin ĝenerale dece. Iam mi trovis unu plian kuniklon disŝiritan – fare de la hieno-porko, mi estas certa – sed tio estis ĉio. En majo, pli-malpli, mi unue klare rimarkis kreskantan malsamecon en iliaj parolo kaj konduto. Ili parolis ĉiam malpli klare, kaj ĉiam malpli volonte. La babilado de mia simi-homo iĝis ĉiam pli laŭta sed ĉiam malpli komprenebla, ĉiam pli simia. Kelkaj el la aliaj ŝajnis tute perdi sian eblon uzi la lingvon, kvankam ili ankoraŭ komprenis kion mi tiam diris al ili. (Ĉu vi povas imagi lingvon, iam klara kaj ekzakta, malklariĝi, perdi formon kaj gravecon, iĝi denove nur simplaj sonoj?) Kaj ili iris rekte kun ĉiam pli granda malfacileco. Kvankam ili evidente hontis, fojon post fojo mi vidis unun aŭ alian el ili kuri sur pied- kaj manfingroj, tute nekapablaj denove stari rekte. Ili tenis aĵojn pli mallerte, trinkis suĉante, manĝis ronĝante, iĝis ĉiutage pli kaj pli ordinaraj. Mi komprenis pli bone ol iam antaŭe kion Moreau diris al mi pri "la obstina bestokarno". Ili reiris, kaj reiris tre rapide.

Kelkaj el ili – mi rimarkis, kun ioma surprizo, ke ĉiuj pioniroj estis inaj – komencis ne pli zorgi pri la postuloj de dececo, plejofte intence. Aliaj eĉ provis publike agi kontraŭ la postulojn de monogamio. La tradicio de la Leĝo klare estis perdanta sian forton. Mi ne povas diri pli pri tiu malagrabla temo.

Mia hundo-homo malrapide iĝis denove hundo. Tagon post tago li iĝis muta, kvarpieda, harkovrita. Mi apenaŭ rimarkis la ŝanĝon de la akompananto je mia dekstra flanko al la kaŭranta hundo apud mi.

Dum la senzorgo kaj senorganizado kreskis tagon post tago, la vico de loĝejoj, neniam tre agrabla, iĝis tiel naŭza ke mi foriris el ĝi, iris trans la insulo kaj faris al mi loĝejon de branĉoj inter la nigraj ruinoj de la fermitejo de Moreau. Iu memoro de doloro, mi trovis, ankoraŭ faris tiun lokon la plej sekura kontraŭ la besto-popolo.

Estus maleble paroli detale pri ĉiu paŝo malsupren de tiuj monstroj – rakonti kiel, tagon post tago, ili aspektis ĉiam malpli homaj; kiel ili forlasis bandaĝojn kaj vindaĵojn, fine forĵetis ĉiujn pecojn de vestaĵoj; kiel la haroj komencis disvastiĝi super la nudigitaj membroj; kiel iliaj fruntoj malaperis kaj iliaj vizaĝoj kreskis; kiel la preskaŭ homa intimeco, kiun mi permesis al mi kun kelkaj el ili dum la unua monato de mia soleco, iĝis tremtimiga memoro.

La ŝanĝo estis malrapida kaj neevitebla. Por ili kaj por mi, ĝi venis sen iu fina ŝoko. Mi ankoraŭ iris sekure inter ili, ĉar neniu skuo en la subenglito liberigis la kreskantan ŝargon de eksploda bestismo kiu forpuŝis la homon tagon post tago. Sed mi komencis timi ke baldaŭ nun tiu ŝoko devos veni. Mia sanktbernarda homo sekvis min al la fermitejo ĉiunokte, kaj lia gardemo ebligis al mi foje dormi en io simila al paco. La eta roz-kolora bradip-estaĵo iĝis homevitema kaj forlasis min, por denove rerampi al sia natura vivo inter la arbo-branĉoj. Ni estis en ĝuste tiu ekvilibra stato, kiu restus en unu el tiuj "feliĉa familio"-kaĝoj, kiujn besto-malsovaĝigatoj montras, se la malsovaĝigito forirus por ĉiam.

Kompreneble, tiuj estaĵoj ne malevoluis al tiaj bestoj kiaj la leganto vidis en zoologiaj ĝardenoj – al ordinaraj ursoj, lupoj, bovoj, porkoj kaj simioj. Ankoraŭ estis io stranga en ĉiu; en ĉiu, Moreau miksis unu beston kun alia. Unu eble estis ĉefe urseca, alia ĉefe kateca, alia ĉefe boveca; sed ĉiu estis miksita kun aliaj estaĵoj – ia ĝeneraligita bestismo, kiu aperis tra la specifaj komponaĵoj. Kaj la malkreskantaj fragmentoj de homeco ankoraŭ surprizis min fojfoje – eble mallongviva flamo de parolkapablo, neatendata kapablo uzi la antaŭajn piedojn, kompatinda provo iri rekte.

Ankaŭ mi certe strange ŝanĝiĝis. Miaj vestaĵoj pendis sur mi kiel flavaj ĉifonoj, tra kies truoj videblis la brunigita haŭto. Miaj haroj kreskis, iĝis longaj kaj tufaj. Oni diris al mi ke eĉ nun, miaj okuloj strange brilas, rapide kaj alerte moviĝas.

Komence, mi pasigis la taglumajn horojn sur la suda plaĝo atendante ŝipon, esperante kaj preĝante pri ŝipo. Mi fidis la revenon de la Ipecacuanha dum la jaro pasis, sed ŝi neniam venis. Kvin fojojn mi vidis velojn, kaj tri fojojn fumon; sed nenio iam tuŝis la insulon. Mi ĉiam havis fajron preta, sed sendube oni klarigis tion per la konata vulkaneco de la insulo.

Nur en septembro aŭ oktobro, mi komencis pensi ke mi faros floson. Je tiu tempo, mia brako saniĝis, kaj mi denove povis uzi ambaŭ manojn. Komence, mi trovis mian senhelpecon timiga. Mi neniam en mia tuta vivo faris tian ĉarpentan laboron, kaj mi pasigis tagon post tago eksperimente hakanta kaj liganta inter la arboj. Mi havis neniujn ŝnurojn, kaj ne povis trovi ion per kio faris ŝnurojn; neniu el la abundantaj grimpoplantoj ŝajnis sufiĉe mola kaj forta, kaj per ĉiuj miaj fragmentoj de scienca eduko, mi ne povis inventi iun manieron igi ilin tiaj. Mi pasigis pli ol du semajnojn serĉante inter la nigraj ruinoj de la fermitejo, kaj sur la plaĝo kie la boatoj estis bruligitaj, por trovi najlojn kaj aliajn hazardajn metalpecojn, eble uzeblajn. Fojfoje iu besto-homo rigardis min, kaj forsaltis kiam mi vokis ĝin. Venis sezono de fulmotondro kaj peza pluvo, kiu tre malhelpis mian laboron; sed finfine la floso estis preta.

Ĝi tre plaĉis al mi. Sed pro certa malpraktikemo, kiu ĉiam malhelpis min, mi faris ĝin unu mejlon aŭ pli for de la maro; kaj antaŭ ol mi tiris ĝin al la marbordo, ĝi disfalis. Eble estis same bone ke mi ne havis la okazon enmarigi ĝin, sed tiutempe mi tiom ĉagreniĝis pro mia malsukceso, ke dum kelkaj tagoj mi simple sidis kaj cerbumis sur la plaĝo, fiksrigardis la akvon kaj pensis pri la morto.

Mi tamen ne intencis morti, kaj okazis io kio nedubinde avertis min pri la stulteco lasi la tagojn tiel pasi – ĉar ĉiu nova tago prezentis kreskantan danĝeron el la besto-popolo.

Mi kuŝis en la ombro de la fermiteja muro, fiksrigardante la maron, kiam mi surpriziĝis ĉar io malvarma tuŝis la haŭton de mia kalkano. Mi rapide turnis min kaj trovis la etan roz-koloran bradip-estaĵon palpebrumante en mian vizaĝon. Ĝi antaŭlonge perdis sian kabaplon paroli kaj aktive moviĝi, kaj la hirtaj haroj de la eta bruto iĝis ĉiutage pli dikaj, kaj liaj mallongaj ungoj pli oblikvaj. Li faris lamentan sonon kiam li vidis ke li vekis mian atenton, iris iom pli proksimen al la arbustoj kaj denove rigardis min.

Komence mi ne komprenis, sed fine mi kredis ke li volas ke mi sekvu lin; kaj tiel mi faris, finfine – malrapide, ĉar la tago estis varmega. Kiam ni atingis la arbojn, li grimpis ilin, ĉar li movis sin pli facile inter iliaj svingantaj lianoj ol surtere. Kaj subite, en tretita loko, mi renkontis timigan grupon. Mia sanktbernarda homo kuŝis sur la tero, morta, kaj proksime al lia korpo kaŭris la hieno-porko, prenis la tremantan karnon per siaj misformitaj ungoj, ronĝis ilin kaj gruntis pro plezuro. Kiam mi proksimiĝis, la monstro levis siajn brilantajn okulojn al miaj, dum ĝiaj lipoj tremis kaj nudigis ĝiajn ruĝigitajn dentojn, kaj ĝi blekis minace. Ĝi ne timis kaj ne hontis; la lasta restaĵo de homa koloro jam malaperis. Mi faris plian paŝon antaŭen, haltis, kaj tiris mian revolveron. Finfine mi havis lin vizaĝon al vizaĝo.

La bruto ne montris iun intenton retiriĝi; sed ĝi faldis la orelojn malantaŭen, ĝiaj haroj stariĝis, kaj ĝia korpo kaŭriĝis. Mi celis inter ĝiaj okuloj kaj pafis. Le estaĵo ekstaris kaj saltis rekte al mi, kaj mi falis kiel keglo. Ĝi provis preni min per sia kripligita mano, kaj batis mian vizaĝon. Ĝi saltis super mi. Mi falis sub la malantaŭa parto de ĝia korpo, sed feliĉe mi estis trafinta ĝin kiel mi intencis, kaj ĝi mortis meze en sia salto. Mi rampis el sub ĝia malpura pezo, ekstaris kaj tremis, dum mi rigardis ĝian tremantan korpon. Almenaŭ tiu danĝero estis for; sed ĝi, mi sciis, estis nur la unua en vico de recidivoj certe venontaj.

Mi bruligis ambaŭ korpojn sur fajro de branĉoj, sed poste mi komprenis, ke se mi ne foriros de la insulo, la sola problemo pri mia morto estos "kiam?". La besto-popolo nun, kun unu aŭ du esceptoj, forlasis la ravinon kaj faris al si loĝejojn laŭ ilia gusto inter la veproj de la insulo. Malmultaj vagadis tage, la plej multaj dormis, kaj la insulo povus aspekti forlasita por nov-veninto, sed nokte ĝi estis terura kun iliaj krioj kaj blekoj. Mi duone decidis masakri ilin, fari kaptilojn aŭ batali per mia tranĉilo. Se mi posedus sufiĉe da kartoĉoj, mi ne hezitus komenci la mortigadon. Nun apenaŭ restis pli ol dudek el la danĝeraj karnomanĝantoj; la pli kuraĝaj el tiuj jam estis mortaj. Post la morto de mia kompatinda hundo, mia lasta amiko, ankaŭ mi certagrade kutimiĝis al dormado dumtage por esti alerta nokte. Mi rekonstruis mian loĝejon en la muroj de la fermitejo, kun pordo tiel mallarĝa, ke ĉio kiu provas eniri devas nepre kaŭzi konsiderindan bruon. La estaĵoj perdis ankaŭ la arton fari fajron, kaj regajnis sian timon pri ĝi. Mi denove komencis, nun preskaŭ pasie, kunigi stokojn kaj branĉojn por fari floson kaj fuĝi.

Mi trovis mil malfacilaĵojn. Mi estas ekstreme malsperta pri manlaborado (mia edukado finiĝis antaŭ la lernado de slojdo), sed la plej multajn postulojn de floso mi fine plenumis en iu aŭ alia malsperta, malrekta maniero, kaj ĉifoje mi zorgis pri la forto. La sola nevenkebla malhelpo estis la manko de iu ujo, en kiu mi povus havi la akvon, kiun mi bezonus se mi forflosos sur tiuj nevojaĝitaj ondoj. Mi povus provi eĉ potfaradon, sed la insulo havis neniun argilon. Mi kutimis vagadi sur la insulo, provante per ĉiuj fortoj solvi tiun lastan malfacilaĵon. Foje, mi laŭtvoĉe esprimis mian koleron, kaj hakis kaj splitis iun nebonŝancan arbon en mia netolerebla ĉagreno. Sed mi ne povis ion elpensi.

Kaj tiam venis tago, mirinda tago, kiun mi pasigis en ekstazo. Mi vidis velon en sudokcidento, malgrandan velon kiel tiu de eta skuno; kaj mi tuj ekbruligis grandan stakon de branĉoj, ekstaris apud ĝi en ĝia varmego, kaj en la varmego de la tagmeza suno, kaj rigardadis. Dum la tuta tago mi rigardis tiun velon, manĝis kaj trinkis nenion, ĝis mia kapo turniĝis; kaj la bestoj venis kaj rigardegis min, kaj ŝajnis scivoli, kaj foriris. La velo estis ankoraŭ malproksima kiam la nokto venis kaj glutis ĝin; kaj dum la tuta nokto, mi laboris por teni mian fajron klara kaj alta, kaj la okuloj de la bestoj brilis el la mallumo, mirante. Kiam venis la mateno, la velo estis pli proksima, kaj mi vidis ke estis la malpura lugrovelo de malgranda boato. Sed ĝi iris en stranga maniero. Miaj okuloj estis lacaj pro rigardado, kaj nun mi ne povis kredi je ilia mesaĝo. Du viroj sidis en la boato, malalte – unu en la pruo, la alia ĉe la rudro. La boato ne estis orientita laŭ la vento; ĝi iris flanken.

Kiam la tago iĝis pli luma, mi komencis svingi la lastan ĉifonon de mia jako al ili; sed ili ne rimarkis min, sed sidis senmovaj, rigardante unu la alian. Mi iris al la plej malalta punkto de la malalta kabo, gestis kaj kriis. Ne estis reago, kaj la boato daŭrigis sian sencelan iradon, proksimiĝanta malrapide, tre malrapide, al la golfo. Subite, granda blanka birdo ekflugis el la boato, kaj neniu el la viroj moviĝis aŭ rimarkis ĝin. Poste, ĝi venis super mia kapo, kun la fortaj flugiloj etenditaj.

Tiam mi ĉesis krii, eksidis sur la kabo, metis la mentonon sur la manoj kaj fiksrigardis. Malrapide, malrapide, la boato flosis okcidenten. Mi povus naĝi al ĝi, sed io – malvarma, malklara timo – bridis min. Dum la posttagmezo, la tajdo venigis la boaton al la terrando, kaj lasis ĝin ĉirkaŭ cent jardojn okcidente de la ruinoj de la fermitejo. La viroj en ĝi estis mortaj, ekde tiel longe ke ili dispeciĝis kiam mi klinigis la boaton flanken kaj eltiris ilin. Unu havis klare ruĝajn harojn, kiel la kapitano de la Ipecacuanha, kaj malpura, blanka ĉapo kuŝis sur la planko de la boato.

Dum mi staris apud la boato, tri el la bestoj venis rampante el la arbustoj al mi, snufante. Mi ektremis pro malŝato. Mi puŝis la etan boaton malsupren laŭ la plaĝo kaj grimpis en ĝin. Du el la brutoj estis lupo-estaĵoj, kaj venis proksimen kun tremantaj naztruoj kaj brilantaj okuloj; la tria estis la timiga kaj nepriskribebla miksaĵo de urso kaj taŭro. Kiam mi vidis ilin proksimiĝi al la mizeraj kadavroj, aŭdis ilin grunti unu al la alia kaj kaptis la brilon de iliaj dentoj, post mia foriremo venis freneza timo. Mi turnis mian dorson al ili, prenis la velon kaj komencis remi al la maro. Mi ne povis devigi min rigardi malantaŭen.

Tamen, mi kuŝis tiunokte inter la rifo kaj la insulo, kaj la venontan matenon mi iris al la rivereto kaj plenigis la malplenan ujon en la boato per akvo. Poste, kun ĉiu pacienco kiun mi povis mobilizi, mi kolektis kolekton de fruktoj, kaptis kaj mortigis du kuniklojn per miaj lastaj tri kartoĉoj. Dum mi faris tion, mi lasis la boaton ligita al internen-projekcio de la rifo, pro timo pri la besto-popolo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.