La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14 Doktoro Moreau klarigas

"Kaj nun, Prendick, mi klarigos," diris doktoro Moreau tuj kiam ni estis manĝintaj kaj trinkintaj. "Mi devas konfesi ke vi estas la plej postulema gasto kiun mi iam ricevis. Mi avertas vin ke ĉi tio estas la lasta afero, kiun mi faros por kontentigi vin. Se vi denove minacos mortigi vin pro io, mi nenion faros – eĉ se tio iom ĝenos min."

Li sidis en mia ferdeka seĝo, kun cigaro finfumita inter siaj blankaj, spertaj fingroj. La lumo de la svinganta lampo falis sur liajn blankajn harojn, li fiksrigardis tra la eta fenestro eksteren al la stellumo. Mi sidis plejeble malproksime de li, kun la tablo inter ni kaj la revolveroj facile atingeblaj. Montgomery ne ĉeestis, kaj mi ne volis esti kune kun ambaŭ en tiel malgranda ĉambro.

"Vi agnoskas ke la vivisekciita homo, kiel vi nomis ĝin, tamen estas nur la pumo?" diris Moreau.

Li estis lasinta min viziti tiun hororon en la interna ĉambro, por certigi min ke ĝi ne estas homa.

"Ĝi estas la pumo," mi diris, "ankoraŭ vivanta; sed tiel tranĉita kaj mutilita ke mi esperas ke mi neniam denove vidos tian vivantan karnon. El ĉiuj hororaj..."

"Ne zorgu pri tio," diris Moreau. "Almenaŭ ne parolu al mi pri tiuj junecaj hororoj. Montgomery iam estis simila. Vi agnoskas ke estas la pumo. Nun estu trankvila, dum mi prezentas al vi mian fiziologian prelegon."

Kaj tuj, unue kun la voĉo de homo ekstreme tedigita, sed poste iom pli varme, li klarigis al mi sian laboron. Li estis tre simpla kaj konvinkanta. Fojfoje estis en lia voĉo iom da sarkasmo. Baldaŭ mi intense hontis pro niaj reciprokaj pozicioj.

La estaĵoj, kiujn mi vidis, ne estis homoj, neniam estis homoj. Ili estis bestoj, homigitaj bestoj – triumfoj de vivisekcio.

"Vi forgesas ĉion, kion sperta vivisekciisto povas fari kun vivantaj estaĵoj," diris Moreau. "Min mem surprizas kial la aferoj, kiujn mi faris ĉi tie, ne estis faritaj antaŭe. Etaj provoj, kompreneble, estis faritaj – oni amputis, tranĉis langojn, ekscizis. Kompreneble vi scias kiel strabeco povas esti kreita aŭ kuracita per ĥirurgio? Kaj kiam temas pri ekscizoj, vi havas ĉiajn sekundarajn ŝanĝojn, pigmentajn perturbojn, modifitajn pasiojn, ŝanĝitajn ekskreciojn de graso. Mi ne dubas ke vi aŭdis pri tiuj aferoj."

"Kompreneble," mi diris. "Sed ĉi tiuj hidaj estaĵoj viaj..."

"Ĉio ĝustatempe," li diris kaj mansvingis al mi. "Mi nur komencas. Tiuj estas simplaj ŝanĝoj. Ĥirurgio povas fari pli ol tio. Ĝi povas konstrui, ne nur detrui kaj ŝanĝi. Eble vi aŭdis pri kutima operacio, se la nazo estis detruita: peco de haŭto estas tranĉita el la frunto, faldita al la nazo, kaj saniĝas en la nova pozicio. Tio estas speco de grefto en nova pozicio, de parto de besto sur ĝi mem. Ankaŭ eblas grefti materialon prenitan el alia besto – ekzemple kiam temas pri dentoj. Haŭton kaj ostojn oni greftas por faciligi saniĝon; la ĥirurgo metas meze en la vundo pecojn de haŭto prenitajn el alia besto, aŭ fragmentojn de ostoj el viktimo ĵus mortigita. La koko-sprono de Hunter – eble vi aŭdis pri ĝi – vivis kaj bonfartis sur la kolo de taŭro, kaj oni ankaŭ pensu pri la rinocero-ratoj de la alĝeriaj zuavoj – monstroj faritaj kiam oni prenis parton de la vosto de ordinara rato, fiksis ĝin al ĝia nazpinto kaj lasis ĝin saniĝi en tiu pozicio."

"Monstroj faritaj!" mi diris. "Do vi volas diri al mi..."

"Jes. Tiuj estaĵoj, kiujn vi vidis, estas bestoj tranĉitaj kaj aliformigitaj. Al tio, al la studado de la formigo de vivantaj korpoj, mi dediĉis mian vivon. Mi studis dum jaroj, gajnante ĉiam pli da konoj. Mi vidas ke vi ŝajnas timigita, kaj tamen mi diras al vi nenion novan. Ĉio videblis sur la surfaco de praktika anatomio jam antaŭ jaroj, sed neniu vere kuraĝis tuŝi ĝin. Ne nur la eksteran formon de besto mi povas ŝanĝi. La fiziologio, la ĥemia ritmo de la estaĵo, same povas esti daŭre modifita – vi certe konas ekzemple vakcinadon kaj aliajn metodojn de inokulado, kun vivanta aŭ morta materio. Simila operacio estas sangotransigo – per kio mi fakte komenciĝis. Ĉiuj tiuj estas bone konataj kazoj. Malpli tiaj, kaj verŝajne multe pli oftaj, estis la operacioj de tiuj mezepokaj praktikantoj kiuj faris nanojn kaj almozpetantajn kriplulojn, montro-monstrojn – kelkaj restoj de tiu arto ankoraŭ restas en la pretiga manipulado de la juna klaŭno aŭ akrobato. Victor Hugo priskribas ilin en L'Homme qui Rit. – Sed eble estas nun klare kion mi volas diri. Vi komencas kompreni ke estas eble transplanti histon de unu parto de besto al alia, aŭ de unu besto al alia, por ŝanĝi ĝiajn ĥemiajn reakciojn kaj kreskomanierojn; por modifi la movojn de ĝiaj membroj, kaj fakte por ŝanĝi la plej intimajn detalojn de ĝia strukturo.

Kaj tamen, tiu eksterordinara kono-branĉo neniam estis serĉata kiel celo, kaj sisteme, de modernaj esplorantoj, ĝis mi komencis! Kelkajn tiajn aferojn oni trovis kiel lastajn solvojn dum ĥirurgio, plejofte tiaj pruvoj, kiujn vi memoras, estis montrataj kvazaŭ akcidente – de tiranoj, de krimuloj, de bredantoj de ĉevaloj kaj hundoj, de ĉiaj malspertaj homoj laborantaj por siaj propraj senperaj celoj. Mi estis la unua kiu atakis tiun problemon armita per antisepsa ĥirurgio, kaj per vere scienca kono pri la leĝoj de kreskado.

Tamen oni povas imagi ke ĝi estis praktikata sekrete ankaŭ antaŭe. Tiaj estaĵoj kiel la siamaj ĝemeloj... Kaj en la volboj de la inkvizicio. Sendube ilia ĉefa celo estis artisma torturo, sed almenaŭ kelkaj el la inkviziciistoj certe havis iom da scienca scivolemo."

"Sed," mi diris, "tiuj estaĵoj... tiuj bestoj parolas!"

Li diris ke estis tiel, kaj poste atentigis min ke la eblecoj de la vivisekcio ne haltis jam ĉe korpa metamorfozo. Porko povas esti edukata. La mensa strukturo estas eĉ malpli fiksita ol la korpa. En nia kreskanta scienco de hipnotismo, ni trovas la promeson de ebleco venki malnovajn, naturajn instinktojn per novaj sugestoj, grefti sur aŭ anstataŭi la hereditajn fiksajn ideojn. Vere multe de tio, kion ni nomas morala edukado, li diris, estas tia artefarita modifo kaj tordiĝo de instinkto; batalemo estas ekzercata al kuraĝa memofero, kaj forpremita sekssento al religia sento. Kaj la granda malsameco inter homo kaj simio estas en la laringo, li daŭre diris – en la neeblo formi subtile malsamajn son-simbolojn, por esprimi pensojn. Pri tio, mi ne povis samopinii kun li, sed kun certa neafableco, li rifuzis rimarki mian proteston. Li ripetis ke estas tiel, kaj daŭre prezentis sian laboron.

Mi demandis lin kial li uzis la homan formon kiel modelon. Ŝajnis al mi tiam, kaj nun ankoraŭ ŝajnas, strange malica elekto.

Li konfesis ke li elektis tiun formon hazarde.

"Mi povus same bone labori por ŝanĝi ŝafojn en lamojn kaj lamojn en ŝafojn. Mi supozas ke estas io en la homa formo, kio efikas al la artisma menso pli forte ol povas iu besta formo. Sed mi ne limigis min al homfarado. Unu aŭ du fojojn..."

Li estis silenta, dum eble unu minuto.

"Tiuj jaroj! Kiel ili forfuĝis! Kaj ĉi tie mi malŝparis tagon savante vian vivon, kaj nun mi malŝparas horon klarigante min!"

"Sed," mi diris, "mi ankoraŭ ne komprenas. Per kio defendeblas ke vi kaŭzas ĉiun ĉi tiun doloron? La sola afero, kiu povus al mi iĝi vivisekcion pardonebla, estus iu apliko..."

"Ĝuste," li diris. "Sed, komprenu, mi estas esence malsama. Ni staras sur malsamaj platformoj. Vi estas materiisto."

"Mi ne estas materiisto," mi komencis furioze.

"El mia vidpunkto – el mia vidpunkto. Ĉar ĝuste ĉi tiu demando de doloro apartigas nin. Tiel longe kiel videbla aŭ aŭdebla doloro vomemigas vin; tiel longe kiel viaj propraj doloroj instigas vin; tiel longe kiel doloro estas la bazo de viaj opinioj pri peko – tiel longe, mi diras, vi estas besto, pensanta iom malpli malklare tion kio sentas besto. Ĉi tiu doloro..."

Mi malpacience eklevis la ŝultrojn al tiaj sofistaĵoj.

"Ho, sed estas tiel malgranda afero! Menso vere malfermita al tio, kion scienco povas instrui, devas vidi ke estas malgranda afero. Eble nur sur ĉi tiu planedo, ĉi tiu grajno de kosma polvo, nevidebla longe antaŭ oni povus atingi la plej proksiman stelon – eble, mi diras, nenie aliloke ekzistas tio, kion ni nomas doloro. Sed la leĝoj, al kiuj ni sentas nin tirataj... Nu, eĉ sur ĉi tiu tero, eĉ inter vivantaĵoj, kiu doloro estas tie?"

Dum li parolis, li prenis etan tranĉilon el sia poŝo, malfermis la malgrandan klingon kaj movis sian seĝon tiel, ke mi povis vidi lian femuron. Poste li zorge elektis la punkton, penetris per la tranĉilo la kruron kaj elprenis ĝin.

"Sendube," li diris, "vi vidis tion antaŭe. Tute ne dolorigas. Sed kion tio montras? La eblo senti doloron ne estas bezonata en la muskolo, kaj tie ĝi ne troveblas – estas nur iom bezonata en la haŭto, kaj nur kelkloke sur la femuro estas punkto kiu povas senti doloron. La doloro estas tutsimple nia interna medicina konsilanto kiu avertas nin kaj stimulas nin. Ne ĉio vivanta karno sentas doloron, ne ĉio estas nervoj, ne ĉio sentas entute. Ne eblas senti doloron, ne veran doloron, en la vidnervo. Se vi vundas la vidnervon, vi nur vidas lumfulmojn – kaj se vi vundas la aŭdnervon, vi nur aŭdas susuradon. Plantoj ne sentas doloron; same ne la plej simplaj bestoj; eble tiaj bestoj kiel marsteloj kaj kankroj tute ne sentas doloron. Kaj kiam temas pri homoj, ju pli inteligentaj ili iĝas, des pli inteligente ili zorgas pri sia propra bonfaro, kaj des malpli ili bezonas la instigilon por resti ekster danĝero. Ĝis nun, mi neniam aŭdis pri io nebezonata kio ne estis forigita de la evoluo pli-malpli frue. Ĉu vi? Kaj doloro iĝas nebezonata.

Cetere mi estas religiema, Prendick, kiel devas esti ĉiu sana homo. Eble, mi imagas, mi vidis pli de la manieroj de la kreinto de ĉi tiu mondo ol vi – ĉar mi serĉis liajn leĝojn, laŭ mia maniero, dum mia tuta vivo; dum vi, mi komprenas, kolektis papiliojn. Kaj mi diras al vi: ĝuo kaj doloro havas nenion por fari kun ĉielo aŭ infero. Ĝuo kaj doloro – baf! Kio estas la ekstazo de via teologo krom la hurio de Mahometo en la mallumo? La graveco kiun viroj kaj virinoj donas al ĝuo kaj doloro, Prendick, estas la signo de la besto sur ili –la signo de la besto, el kiu ili venis! Doloro, doloro kaj ĝuo, ili estas io por ni nur dum ni ankoraŭ serpentumas en la polvo.

Vi komprenu, mi daŭre esploradis ĝuste en la direkto kien la esplorado gvidis min. Nur en tiu direkto mi iam aŭdis ke vera esplorado iras. Mi demandis ion, elpensis iun metodon por havi respondon, kaj ricevis novan demandon. Ĉu tio estis ebla, aŭ ĉi tio? Vi ne povas imagi kion tio signifas por esploranto, kia intelekta scivolemo kreskas en li! Vi ne povas imagi la strangan, senkoloran ĝojon de tiuj intelektaj deziroj! La estaĵo antaŭ vi ne plu estas besto, alia vivantaĵo, sed problemo! Simpatia doloro – ĉio kion mi scias pri ĝi, mi memoras kiel io de kio mi iam suferis, antaŭ jaroj. Mi volis – nur tion mi volis – trovi la plej forajn limojn de eblaj ŝanĝoj en vivanta formo."

"Sed," mi diris, "tio estas abomenaĵo..."

"Ĝis hodiaŭ, mi neniam zorgis pri la etiko de la afero," li pludiris. "La studado de la naturo faras homon ne malpli senkompata ol la naturo. Mi kontinuis, ne zorgante pri io alia ol la problemo kiun mi esploris, kaj la materialo estis – metita en la kabanoj tie. Antaŭ preskaŭ dek unu jaroj ni venis ĉi tien, mi kaj Montgomery kaj ses kanakoj. Mi memoras la verdan trankvilecon de la insulo kaj la malplenan oceanon ĉirkaŭ ni, kvazaŭ estis hieraŭ. Ŝajnis ke la loko atendis min.

La varoj venis kaj la domo estis konstruata. La kanakoj faris kelkajn kabanojn proksime al la ravino. Mi komencis labori ĉi tie per tio kion mi kunportis. Kelkaj malagrablaj aferoj okazis komence. Mi komencis per ŝafo, kaj mortigis ĝin post unu kaj duona tagoj ĉar la skalpelo glitis. Mi prenis alian ŝafon, faris aĵon de doloro kaj timo kaj lasis ĝin ligita por saniĝi. Ĝi aspektis tute homa al mi kiam mi finiĝis, sed kiam mi venis al ĝi mi estis malkontenta. Ĝi memoris min, kaj estis neimageble timigita; kaj ĝi ne estis pli inteligenta ol ŝafo. Ju pli mi rigardis ĝin, des pli malgracia ĝi aspektis, ĝis mi fine liberigis la monstron el ĝia mizero. Tiuj bestoj sen kuraĝo, tiuj timo-turmentataj, doloro-instigataj estaĵoj, sen sparko de batalenergio por kontraŭstari turmentadon – ili ne taŭgas por fari homojn.

Tiam mi prenis gorilon kiun mi havis, kaj el ĝi, laborante kun senfina zorgo kaj venkante unu malfacilaĵon post la alia, mi faris mian unuan homon. La tutan semajnon, tage kaj nokte, mi formis lin. Ĉe li ĉefe la cerbo devis esti formata; mi devis aldoni multon, ŝanĝi multon. Mi rigardis lin kiel belan ekzempleron de la nigrula raso kiam mi finiĝis pri li, kaj li kuŝis vindita, ligita kaj senmova antaŭ mi. Nur kiam lia vivo estis sekura mi lasis lin kaj denove venis en ĉi tiun ĉambron, kaj trovis Montgomery tre simila al vi nun. Li estis aŭdinta kelkajn el la krioj kiam la estaĵo iĝis homa – krioj kiel tiuj kiuj tiel maltrankviligis vin. Unue, mi ne tute konfidis lin. Kaj ankaŭ la kanakoj komprenis ion. Ili mortige timiĝis kiam ili vidis min. Mi venigis Montgomery al mia flanko – iel; sed mi kaj li devis strebegi por antaŭmalhelpi ke la kanakoj foriros. Fine ili faris tion; kaj tiel ni perdis la jaĥton. Mi pasigis mutajn tagojn edukante la bruton – entute tri aŭ kvar monatojn mi havis lin.

Mi instruis al li bazan anglan, donis al li kelkajn ideojn pri kalkulado, eĉ ebligis al li legi la alfabeton. Sed pri tio li estis malrapida, kvankam mi renkontis idiotojn pli malrapidajn. Li komenciĝis per neskribita papero, mense; li ne plu havis memorojn pri tio kio li antaŭe estis. Kiam liaj cikatroj estis tute for, kaj li ne plu estis io alia ol doloranta kaj rigida, kaj kiam li povis interparoli iomete, mi venigis lin tien kaj prezentis lin al la kanakoj kiel interesan pasaĝeron nepagintan.

Ilin terure timigis li komence, iel – kio iom ofendis min, ĉar mi estis fiera pri li; sed li ĉiam kondukis tiel milde, kaj li estis tiel servema, ke post iom da tempo ili akceptis lin kaj ekzorgis pri lia edukado. Li lernis rapide, imitis kaj adaptiĝis, kaj li konstruis al si mem kabanon iom pli bonan, mi trovis, ol iliajn proprajn. Unu el la knaboj estis iom da misiisto, kaj li instruis al la estaĵo kiel legi, aŭ almenaŭ identigi literojn, kaj donis al li kelkajn rudimentajn ideojn pro moralo, sed ŝajnis ke la kutimoj de la bestoj ne estis tute dezirindaj.

Mi ripozis de mia laboro dum kelkaj tagoj post tio, kaj mi intencis verki raporton pri ĉio, por veki la anglan fiziologion. Tiam mi ekvidis la estaĵon sidi en arbo kaj babili al du kanakoj, kiuj incitis lin. Mi minacis lin, diris al li kiel nehome li kondutas, vekis lian hontosenton kaj venis hejmen, decidinte fari ion pli bonan antaŭ ol preni mian laboron reen al Anglio. Poste, mi faris ion pli bonan. Sed iel, aferoj reiras; la obstina bestokarno rekreskas tagon post tago. Sed mi intencas fari ion eĉ pli bonan. Mi intencas konkeri tion. Ĉi tiu pumo...

Sed tio estas la rakonto. Ĉiuj la kanakaj knaboj nun estas mortaj, unu falis en la maron el la boato, kaj unu mortis pro vundigita kalkano kiun li iel venenis per plantosuko. Tri malaperis en la jaĥto, kaj mi supozas kaj esperas ke ili dronis. La alia – estis mortigita. Nu, mi anstataŭis ilin. Montgomery kondutis iom kiel vi emas unue, kaj poste..."

"Kio okazis al la alia?" mi diris, akre. "La alia kanako kiu estis mortigita?"

"Fakto estas ke, jam farite kelkajn homajn estaĵojn, mi faris estaĵon..."

Li hezitis.

"Jes?" mi diris.

"Ĝi estis mortigita."

"Mi ne komprenas," mi diris. "Ĉu vi volas diri..."

"Ĝi mortigis la kanakon – jes. Ĝi mortigis plurajn aliajn estaĵojn, kiujn ĝi kaptis. Ni ĉasis ĝin dum kelkaj tagoj. Ĝi liberiĝis nur hazarde – mi neniam intencis ke ĝi fuĝu. Ĝi ne estis finigita. Ĝi estis nur eksperimento. Estis estaĵo sen membroj, kun terura vizaĝo, kiu serpentumis laŭlonge de la tero. Ĝi estis treege forta, kaj havis neelteneblan doloron. Ĝi kaŝis sin en la arbaro dum kelkaj tagoj, ĝis ni ĉasis ĝin, kaj poste ĝi serpentumis al la norda parto de la insulo, kaj ni disiĝis por proksimiĝi al ĝi. Montgomery insistis ke li venu kun mi. La ulo havis pafilon; kaj kiam lia korpo estis trovata, unu el la tuboj estis formita al S kaj preskaŭ tramordita. Montgomery mortpafis la estaĵon. Post tio, mi restis ĉe la idealo de homeco – krom se temis pri malgrandaĵoj."

Li silentiĝis. Mi sidis silente kaj rigardis lian vizaĝon.

"Do dum sume dudek jaroj – inkluzive naŭ jarojn en Anglio – mi laboradis, kaj en ĉio kion mi faras estas ankoraŭ io kiu venkas min, faras min nekontenta, instigas min al plia strebado. Foje mi altiĝas super mia plano, foje mi falas sub ĝi, sed ĉiam mi ne atingas la aferojn pri kiuj mi sonĝas. La homan formon mi povas fari nun, preskaŭ facile, tiel ke ĝi estas facilmova kaj gracia, aŭ dika kaj forta; sed ofte estas problemoj pri la manoj kaj ungegoj – dolorigaj aferoj, kiujn mi ne kuraĝas formi tro libere. Sed miaj problemoj estas ĝuste la subtilaj greftado kaj reformigo, kiun oni devas fari al la cerbo. La inteligenteco estas ofte strange malalta, kun neklarigeblaj mankoj, neatendataj truoj. Kaj malplej kontentiga de ĉio estas io, kiun mi ne povas tuŝi, ie – mi ne povas diri kie – en la sidejo de emocioj. Deziroj, instinktoj, voloj malutili al la homaro, stranga kaŝita rezervujo kiu povas subite elflui kaj inundi la tutan estaĵon per kolero, malamo kaj timo. Tiuj miaj estaĵoj ŝajnis strangaj kaj timigaj tuj kiam oni komencis observi ilin; sed al mi, tuj kiam mi faris ilin, ili ŝajnis nediskuteble homaj. Nur poste, kiam mi observas ilin, tiu konvinko paliĝas. Unue unu besta trajto, poste alia, rampas al la surfaco kaj fikse rigardas min. Sed mi ankoraŭ venkos! Ĉiun fojon, kiam mi trempas vivantan estaĵon en brulantan doloron, mi diras: 'Ĉifoje mi elbruligos la tutan beston, ĉifoje mi faros propran racian estaĵon!' Ja kio estas dek jaroj? Homoj estis farataj dum cent mil."

Li cerbumis malhele.

"Sed mi proksimiĝas al la muro. Ĉi tiu mia pumo..."

Post silento:

"Kaj ili refalas. Tuj, kiam mi retiras mian manon el ili, la besto komencas reveni, komencas denove aserti sin."

Alia longa silento.

"Poste vi metas la estaĵojn, kiujn vi faris, en tiujn kavojn?" mi diris.

"Ili foriras, mi ellasas ilin kiam mi komencas senti la beston en ili, kaj fine ili iras tien. Ili ĉiuj timas ĉi tiun domon kaj min. Estas tie ia travestio de homeco. Montgomery konas tion, ĉar li miksas sin en iliajn aferojn. Li instruis al unu aŭ du el ili servi nin. Li hontas, sed mi kredas ke li duone ŝatas kelkajn el tiuj bestoj. Tio estas lia afero, ne mia. Ili nur plenigas min per sento de fiasko. Mi ne interesiĝas pri ili. Mi imagas ke ili sekvas la vojon de la kanaka misiisto, kaj ke ili havas ian karikaturon de racia vivo, la kompatindaj bestoj! Estas io, kiun ili nomas la Leĝo. Kantas himnojn la tutan tempon. Ili konstruas siajn kavojn, kolektas fruktojn kaj plukas herbojn – eĉ geedziĝas. Sed mi povas trarigardi ĉion, vidi iliajn proprajn animojn, kaj vidi tie nenion krom la animoj de bestoj, bestoj kiuj pereas, kolero kaj deziro vivi kaj kontentigi sin. – Tamen ili estas strangaj; kompleksaj, kiel ĉio alia vivanta. Estas en ili io supren strebanta, parte vanteco, parte troa seksemocio, parte troa scivolemo. Tio nur mokas min. Mi havas iom da espero pri tiu pumo. Mi laboregis pri ŝiaj kapo kaj cerbo...

Kaj nun," li diris kaj ekstaris post longa, silenta paŭzo, dum kiu li sekvis siajn proprajn pensojn, "kion vi pensas? Ĉu vi ankoraŭ timas min?"

Mi rigardis lin, kaj vidis nur blankvizaĝan, blankharan viron, kun trankvilaj okuloj. Se ne estus lia trankvileco, preskaŭ beleco el tiu stabila klareco kaj lia grandioza korpo, li povus esti unu el cent aliaj komfortaj maljunuloj. Poste mi ektremis. Kiel respondo al lia dua demado, mi donis al li unu revolveron per ĉiu mano.

"Prenu ilin," li diris kaj iom oscedis.

Li ekstaris, fiksrigardis min dum momento, kaj ridetis.

"Vi havis du eventoplenajn tagojn," li diris. "Mi konsilus iom da dormo. Mi ĝojas ke ĉio klariĝis. Bonan nokton."

Li pripensis dum momento, poste eliris tra la interna pordo.

Mi tuj turnis la ŝlosilon en la ekstera. Mi denove eksidis, sidis dum certa tempo en ia senmova humoro, tiel laca, mense kaj korpe, ke mi ne povis pensi trans la punkto kie li lasis min. La nigra fenestro rigardis min kiel okulo. Finfine mi mobilizis fortojn, estingis la lumon kaj ekkuŝis en la hamako. Tre baldaŭ, mi dormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.