|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiun nokton, ni vidis teron post la sunsubeniro, kaj la skuno senmoviĝis. Montgomery komprenigis al ni ke tien li iros. Estis tro malproksime por ke oni povu vidi iun detalojn; al mi aspektis nur kiel malalta makulo, neklare blua, en maro necerte blu-griza. Preskaŭ vertikala fumo supreniris el ĝi al la ĉielo. La kapitano ne estis sur la ferdeko kiam ni vidis tion. Direktinte sian koleron al mi, li lame iris suben, kaj mi komprenis ke li ekdormis sur la planko de sia propra kajuto. La maato praktike transprenis la komandon. Li estis la magra, silenta ulo kiun ni vidis ĉe la stirrado. Evidente, la havis malbonajn sentojn pri Montgomery. Li tute ne zorgis pri iu el ni. Ni vespermanĝis kun li en malgaja silento, post kelkaj malsukcesaj provoj miaj interparoli. Kaj mi rimarkis ke la viroj rigardis mian akompananton kaj liajn bestojn kun aparte malamikaj okuloj. Mi trovis Montgomery tre silentema pri siaj intencoj kun tiuj estaĵoj, kaj pri sia vojaĝcelo, kaj kvankam mi estis ĉiam pli scivolema pri ambaŭ aferoj, mi ne premis lin.
Ni daŭre interparoladis sur la postferdeko ĝis la ĉielo estis plena de steloj. Krom kelkaj sonoj en la flave lumita ŝipanejo, kaj la movo de bestoj fojfoje, la nokto estis tre trankvila. La pumo kuŝis kaŭre, rigardante nin per brilantaj okuloj, nigra amaso en angulo de sia kaĝo. Montgomery montris kelkajn cigarojn. Li parolis al mi pri Londono, kun sono de duone dolorigaj memoroj, kaj faris ĉiaspecajn demandojn pri ŝanĝoj tie okazintaj. Li parolis kiel homo kiu amis sian vivon tie, kaj kiu subite kaj por ĉiam estis el tie forigita. Mi klaĉis laŭ mia kapablo pri tio kaj ĉi tio. Dum la tuta tempo, lia strangeco ekvideblis en mia kapo; kaj dum mi parolis, mi rigardis lian strangan, palan vizaĝon en la malforta lumo de la kompasuja lampo malantaŭ mi. Poste mi rigardis la malluman maron, kie lia malgranda insulo estis kaŝita.
Ŝajnis al mi ke ĉi tiu homo venis el Vasteco nur por savi mian vivon. Morgaŭ li falos trans la flanko, kaj denove malaperos el mia ekzisto. Eĉ dum ordinaraj cirkonstancoj tio farus min iomete pensema; sed unue sajnis strange ke edukita homo vivas sur tiu nekonata insuleto, kaj aldone al tio la eksterordinara naturo de lia pakaĵo. Mi trovis ke mi ripetadis la demandon de la kapitano: Kion li deziris kun la bestoj? Cetere: kial li sajnigis ke ili ne estas liaj, kiam mi unuafoje rimarkis ilin? Aldone, lia persona akompananto tie havis bizaran kvaliton, kiu faris al mi profundan impreson. Tiuj cirkonstancoj metis misteran nebulon ĉirkaŭ la ulo. Ili kaptis mian imagadon kaj katenis mian langon.
Ĉe noktomezo, nia interparolo pri Londono ekdormis, kaj ni staris flanke al flanke kaj klinis nin super la relo kaj rigardis sonĝante super la silenta, stellumigata maro, ĉiu el ni en siaj propraj pensoj. Estis etoso por sentoj, kaj mi komencis formuli miajn dankojn.
"Se mi rajtas dion diri," mi diris, "vi savis mian vivon."
"Hazardon," li respondis. "Puran hazardon."
"Mi preferas danki la ĉeestantan aganton."
"Ne danku iun ajn. Vi havis la bezonon kaj mi havis la konon, kaj mi injektis kaj manĝigis min iom kiel se mi kolektus ekzempleron. Mi enuis, kaj mi volis ion fari. Se mi estus laca tiun tagon, aŭ se mi ne ŝatus vian vizaĝon, nu – estas stranga problemo kie vi estus nun!"
Tio bridis mian humoron iom.
"Tamen..." mi komencis.
"Estas hazardo, mi diras," li interrompis min, "kiel ĉio en la vivo de homo. Nur stultuloj ne komprenas tion! Kial mi estas ĉi tie nun, ĵetita el la civilizacio, anstataŭ feliĉe ĝuanta ĉiujn plezurojn de Londono? Nur ĉar antaŭ dek unu jaroj – mi perdis mian kapon dum dek minutoj dum nebula nokto."
Li silentis "Jes?" mi diris,
"Jen ĉio."
Ni eksilentis. Fine, li ridis.
"Io en ĉi tiu stellumo liberigas la langon. Mi estas stulta, kaj tamen mi iel volus informi vin."
"Kion ajn vi vi diros al mi, vi povas fidi ke mi ne informos iun alian – se tiel vi deziras."
Li preskaŭ ekparolis, kaj poste li skuis la kapon, dubante.
"Ne parolu," mi diris. "Al mi egalas. Ja estas pli bone se vi ne disvastigas vian sekreton. Nenio estas gajnita, krom ia malŝarĝiĝo al mi, se mi respektas vian fidon. Se ne – nu?"
Li gruntis nedecideme. Mi sentis ke mi havas superregon, ke mi kaptis lin kiam li emis malkaŝi sekreton, kaj por diri la veron, mi ne nur scivolis kio devigis junan medicinstudanton forlasi Londonon. Mi havas imagkapablon. Mi skuis la ŝultrojn kaj forturnis min. Silenta, nigra formo klinis sin super la relo kaj rigardis la stelojn. Estis la stranga akompananto de Montgomery. Ĝi ĵetis rapidan rigardon super la ŝultro kiam mi moviĝis, kaj denove rigardis alidirekten.
Eble ŝajnas negrava al vi, sed al mi venis kiel subita bato. La sola lumo proksima al ni estis lampo ĉe la stirrado. La vizaĝo de la estaĵo turniĝis dum momenteto el la mallumo en la poŭpo al la lumo, kaj mi vidis ke en la okuloj kiuj rigardis min brilis pale verda lumo. Mi ne sciis tiam ke almenaŭ ruĝeca lumo ne estas nekutima en homaj okuloj. Mi vidis tion kiel ion pure nehoman. La nigra formo kun siaj fajraj okuloj tranĉis tra ĉiuj miaj plenkreskintaj pensoj kaj sentoj, kaj dum momento, la forgesitaj memoroj de la infana aĝo revenis al mia kapo. Poste, la efiko malaperis same kiel ĝi venis. Malpura, nigra homformo, ne aparte grava, pendis super la relo antaŭ la stellumo, kaj mi trovis ke Montgomery parolis al mi.
"Mi pensas pri enlitiĝo," li diris, "se jam sufiĉas al mi."
Mi donis al li iun nekoheran respondon. Ni iris suben, kaj li deziris al mi bonan nokton ĉe la pordo de mia kajuto.
Dum tiu nokto, mi havis kelkajn tre malagrablajn sonĝojn. La malkreskanta luno leviĝis malfrue. Ĝia lumo ĵetis fantome blankan radion trans mia kajuto, kaj faris malbonaŭguran formon sur la planko ĉe mia lito. Poste, la cervohundoj vekiĝis, kaj komencis bleki kaj krii. Do mi sonĝis maltrankvile, kaj apenaŭ dormis ĝis venis la mateno.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.